Al la germanaj absolutaj registaroj kun ilia postsekvantaro el pastroj, instuistoj, junkroj kaj burokratoj ĝi servis kiel bonvena birdotimigilo kontraŭ la minace leviĝanta burĝaro.
Ĝi fariĝis la dolĉeta deserto por la amaraj vipadoj kaj kugloj, per kiuj la samaj registaroj traktadis la germanajn laboristajn ribelojn.
Tiel fariĝinte armilo en la mano de la registaroj kontraŭ la germana burĝaro, la «vera» socialismo ankaŭ senpere reprezentis reakcian intereson, la intereson de la germana etburĝa filistraro. En Germanio la etburĝaro, devenante el la 16ª jarcento kaj ekde tiu tempo diversforme daŭre reaperanta, formis la veran socian bazon por la ekzistantaj cirkonstancoj.
Konservadi tiun klason signifas konservadi la ekzistantajn germanajn cirkonstancojn. De la industria kaj politika regadoj de la burĝaro la etburĝaro timas sian certan pereon, unuflanke pro la koncentrado de la kapitalo, aliflanke pro la ek- estiĝo de revolucia proletaro. Al ĝi ŝajnis, ke la «vera» socialismo mortigos ambaŭ muŝojn per unu frapo. Ĝi disvastiĝis kiel epidemio.
La robo, teksita el spekulativa aranea ŝpinaĵo, brodita per belanimaj parolfloroj, saturita per amsufoka roso de sentimentaleco, tiu ekzaltita robo, en kiun la germanaj socialistoj envolvis siajn kelkajn sekajn «eternajn verojn», nur kreskigis la vendon de sia varo ĉe tia publiko.
La germana socialismo siaflanke ĉiam pli komprenis, kiel sian destinon, esti la bombasta reprezentanto de tiu etburĝa filistraro.
Ĝi proklamis la germanan nacion modela nacio kaj la germanan filistron tipa homo. Al ĉiu ajn fiago de tiu modela homo ĝi donis kaŝitan, altan, socialisman signifon, ekzakte la kontraŭon de ĝia vera signifo. Ĝi tiris la lastajn konsekvencojn, pledante rekte kontraŭ la «krude detrua» direkto de la komunismo kaj deklarante sian nepartiecan superecon super ĉiuj klasbataloj. Kun tre malmultaj esceptoj ĉiuj laŭaserte socialismaj kaj komunismaj verkaĵoj, cirkulantaj en Germanio, apartenas al tiu kota, nervodetrua literaturo[43].
2. La konservativa aŭ burĝa socialismo
Parto de la burĝaro deziras forigi la socialajn mankojn por sekurigi la ekziston de la burĝa socio.
Al tio apartenas: ekonomiistoj, filantropoj, humanuloj, pli bonigantoj de la situacio de la laborantaj klasoj, organizantoj de bonfarado, kontraŭuloj de bestoturmentado, fanatikuloj por modereco, pseŭdoreformuloj de plej dubinda speco. Tiu burĝa socialismo ankaŭ estis disvolvita al kompletaj sistemoj.
Kiel ekzemplon ni mencias «Philosophie de la misère» de Proudhon.
La socialistaj burĝoj deziras la vivkondiĉojn de la moderna socio, sed sen bataloj kaj danĝeroj neeviteble rezultantaj el tiuj kondiĉoj. Ili deziras la ekzistantan socian staton sen la elementoj revoluciantaj kaj dissolvantaj ilin mem. Ili deziras la burĝaron sen la proletaro. Kompreneble la burĝaro imagas tiun mondon, en kiu ĝi regas, la plej bona mondo. La burĝa socialismo ellaboras tiun konsolan imagon al duona aŭ kompleta sistemo. Alvokante la proletaron realigi tiajn sistemojn kaj rekte marŝi en la Novan Jerusalemon[44], ĝi fakte nur postulas, ke la proletaro restu en la limoj de la nuna socio, sed forĵetu siajn malicajn imagojn pri la burĝaro.
Dua, malpli sistema kaj nur pli praktika formo de tiu socialismo klopodis malŝatigi al la laborista klaso ĉiun revolucian movadon, montrante, ke al ĝi utilus ne tiu aŭ alia politika ŝanĝo de la materialaj vivkondiĉoj, de la ekonomiaj kondiĉoj. Sub ŝanĝo de materialaj vivkondiĉoj tiu socialismo tamen tute ne komprenas la forigon de la burĝaj produktado-rilatoj, kio eblus nur per revolucio, sed celas administrajn plibonigojn, okazantajn sur la bazo de ĉi tiuj produktado-rilatoj, do nenion ŝanĝas ĉe la rilato inter kapitalo kaj dunga laboro, sed plejbonokaze por la burĝaro reduktas la kostojn de ĝia regado kaj plisimpligas ĝian ŝtatan buĝeton.
Sian adekvatan esprimon la burĝa socialismo atingas nur tie, kie ĝi fariĝas nura oratoraĵo.
Liberan komercon: por la avantaĝo de la laboranta klaso! Protektajn limimpostojn: por la avantaĝo de la laboranta klaso! Reformon de la prizonoj: por la avantaĝo de la laboranta klaso! Tio estas la lasta, la sola sincera vorto de la burĝa socialismo.
La socialismo de la burĝaro ja ĝuste resumeblas en la aserto: burĝoj estas burĝoj — por la avantaĝo de la laboranta klaso.
3. La kritike-utopiecaj socialismo kaj komunismo
Ni ne parolas ĉi tie pri tiu literaturo, kiu dum ĉiuj grandaj modernaj revolucioj esprimis la postulojn de la proletaro (kiel la verkoj de Babeuf[45] kaj aliaj).
La unuaj provoj de la proletaro rekte akceptigi sian propran klasan intereson, dum tempo de ĝenerala ekscitiĝo, dum periodo de la renverso de la feŭda socio, neeviteble fiaskis pro la subevoluinta stato de la proletaro kaj pro la manko de materialaj kondiĉoj de ĝia liberigo, kiuj ja nur estos la produkto de la burĝa epoko. La revolucia literaturo, akompananta la unuajn movojn de la proletaro, laŭ enhavo estas neeviteble reakcia. Ĝi instruas ĝeneralan asketismon kaj krudan socian samniveligon.
La propre tiel nomataj socialismaj kaj komunismaj sistemoj, la sistemoj de St. Simon, Fourier, Owen k.a., aperas dum la unua neevoluinta fazo de la batalo inter proletaro kaj burĝaro, kiun ni supre priskribis (Vidu ĉapitron I «Burĝaro kaj proletaro»).
Kvankam la fondintoj de tiuj sistemoj vidas la klasajn antagonismojn, same kiel ankaŭ la efikon de la malligaj elementoj en la reganta socio mem, ili tamen ne vidas ĉe la proletaro historian iniciaton kaj memstaran politikan movadon.
Ĉar la evoluo de la klasa antagonismo sampaŝas kun la evoluo de la industrio, ili same ne vidas la materialajn kondiĉojn por la liberigo de la proletaro kaj serĉas socian sciencon, sociajn leĝojn, por krei tiujn kondiĉojn.
Socia agado devas cedi al ilia persona inventa agado. Historiaj kondiĉoj de liberigo cedas al fantaziaj kondiĉoj. Sur la lokon de iom post ioma organiziĝo de la proletaro al klaso ili metas aparte elpensitan organizon de la socio. La estonta monda historio reduktiĝas por ili al propagandado kaj praktika realigado de iliaj prisociaj planoj. Ili ja konscias pri la neceso zorgi en siaj planoj ĉefe pri la interesoj de la laboranta klaso kiel pleje suferanta klaso. Por ili la proletaro nur ekzistas kiel la pleje suferanta klaso.
La neevoluinta formo de la klasbatalo same kiel iliaj propraj vivkondiĉoj faras, ke tiaj socialistoj kredas sin sendependaj de tiu klasa antagonismo. Ili volas plibonigi la vivkondiĉojn de ĉiuj membroj de la socio, ankaŭ de la plej bonstataj. Pro tio ili daŭre apelacias al la tuta socio, sen iu distingo, ja prefere al la reganta klaso. Oni ja nur devus kompreni ilian sistemon, por rekoni ĝin kiel la plej bonan planon de la plej bona socio.
Pro tio ili malakceptas ĉiujn politikajn, aparte ĉiujn revoluciajn agojn. Ili volas atingi sian celon per pacaj rimedoj, klopodante malfermi vojojn al la nova socia evangelio per la forto de la ekzemplo per etaj, kompreneble fiaskantaj eksperimentoj.
Dum tempo, kiam la proletaro estas ankoraŭ ege neevoluinta, do mem ankoraŭ fantazie interpretas sian propran pozicion, tia fantazia priskribo de la estonta socio kongruas kun la unua antaŭsenta instinkto de tiu klaso pri ĝenerala rekonstruo de la socio.
Sed la socialismaj kaj komunismaj publikaĵoj ankaŭ enhavas kritikajn elementojn. Ili atakas ĉiujn principojn de la ekzistanta socio. Pro tio ili liveris plej valoran materialon por la klerigo de la laboristoj. Iliaj pozitivaj proponoj pri la estonta socio, ekz. pri la forigo de la kontraŭeco inter urbo kaj vilaĝo, de la familio, de la privata alproprigo, de la dunga laboro, la proklamo de la socia harmonio, la transformo de la ŝtato en nuran administracion de la produktado — ĉiuj ĉi proponoj nur esprimas la malaperon de la klasa antagonismo, kiu nur ĵus komencas evolui, kiu en tiuj publicaĵoj estas videbla nur en sia unua nedifinita formo. Pro tio tiuj proponoj ankoraŭ havas pure utopiecan karakteron.
[43]
La revolucia ŝtormo de 1848 forbalais tiun tutan aĉan direkton, prenante de iliaj reprezentantoj la emon daŭrigi la socialismumadon. Ĉefa reprezentanto kaj klasika tipo de tiu direkto estas sinjoro Karl Grün*.
* Karl Grün (1817–1887), etburĝa germana publicisto.
[45]
François Noel Babeuf, nomita Gracehus Babeuf (1760–1797), franca revolucia utopieca komunisto. Ekzekutita pro partopreno en ribelo por daŭrigi la francan revolucion.