Tiu kritiko estas rimarkinda, ĉar Pfeffer starigis al si altan celon. En lia antaŭparolo ni legas:
«Alpaŝante al la esperantigo de la Komunista Manifesto la Tradukanto estis gvidata de la intenco, doni al la Esperantistaro tradukon, kiu pli fidele respegulas la originalon ol la ĝis nun aperintaj tradukoj nacilingvaj. Kaj se malgraŭ la precizeco de la traduko la verko esperantigita surprizas per sia facila legebleco, tiu ĉi fakto estu konsiderata kiel plua pruvo de la mirinda taŭgeco de Esperanto por preciza redono de la scienca literaturo, kiel nova stimulo kaj firmigo por la Esperantistaj kamaradoj fervore daŭrigi sian gloran, nuntempe tiom urĝan laboron: enkonduki Esperanton en servon de l’tutmonda socialismo». (p. 5/6)
3. Aperis dua eldono en la jaro 1924, ankaŭ ĉe SAT.
4./5. De la unua eldono aperis post la milito du senŝanĝaj fotorepresoj en Tokio (eldonejo «Nauka», 1948 kaj 1949), el kiuj ni citis Pfeffer, kvankam la tradukinto ne estas menciita. Tio estas la tria kaj kvara eldonoj de Pfeffer.
6. Kvina eldono de la Manifesto en la traduko de Pfeffer, 56-paĝa broŝuro aperis en 1936 ĉe SAT (Parizo). Temas pri iom korektita represo de la unua. La korektoj koncernas i.a. anstataŭon de «kaj» per «k», kutima mallongigo en SAT-rondoj, anstataŭon de la malnova «proletario» per la pli moderna formo «proleto». Anstataŭ «plejbejo» ni trovas «plebano» anstataŭ «feŭdala» «feŭda» k.a. Evidente la «Plena Vortaro de Esperanto», eldonita en 1930 de SAT, efikis normige.
Al tiu eldono estis aldonita foto de Marx (sed strange, ne de Engels). La antaŭparolo de Pfeffer mankas. Anstataŭ ĝi aperas antaŭparolo pri la signifo de la Komunista Manifesto, verkita de Lucien Laurat (Lora) (pseŭdonimoj L. Lora, L. Revo). Ne estas klare, ĉu Pfeffer mem korektis la tekston aŭ ĉu tion faris Laurat.
II
Ĉar neniu el la menciitaj Esperantaj eldonoj estas plu havebla, la iniciato de la eldonejo «Progreso» reeldoni la Manifeston en Esperanta traduko estas tre salutinda. Kompleta retraduko necesis, inter alie pro tio, ĉar Esperanto intertempe fariĝis pli ol 100-jara. Kompreneble, la lingvo de 1908, de 1923 aŭ de 1936 ne estas la sama kiel de 1990. Ĝi evoluis. La kreskanta kvanto de socipolitikaj tekstoj stabiligis la ĉi-rilatan leksikon. La stilo fajniĝis.
Kiam ni akceptis la taskon traduki la Manifeston, ni ne tute konsciis pri la malfacileco de la afero. La teksto laŭ enhavo estas komuna verko de Karl Marx kaj Friedrich Engels. La unuan skizon por la enhavo verŝajne liveris Engels. Sed la finan tekston verkis Marx mem. La lingvaĵo de Marx ne ĉiam estas facile komprenebla. Ĝenerale agnoskita fakto. La stilo de Engels estas pli facile komprenebla.
Ni konfesas, ke ofte ni havis malfacilaĵojn tuj kompreni la esencon de Marx’aj frazoj. Kiel, do, ni procedis, klopodante liveri la trian tradukon de la Manifesto?
1. Pri diversaj dubaj punktoj ni konsultis la germanan specialiston el GDR pri la Manifesto, d-ron Wolfgang Meiser, kiu preparas la eldonon de la klasika teksto por MEGA, tio estas «Marx-Engels-Gesamtausgabe» (la kompleta Verkaro de Marx-Engels), scienca eldono kun 42 planitaj volumoj, preparata de la instituto pri Marksismo-Leninismo ĉe Centra Komitato de Socialisma Unuiĝinta Partio de Germanio, kunlabore kun la lnstituto pri Marksismo-Leninismo ĉe Centra Komitato de Komunista Partio de Soveta Unio.
2. Dum la tradukado mem ni tute ignoris la antaŭajn du Esperantajn versiojn. Nur post la pretigo de nia traduko ni iom komparis, kiel oni povas vidi en ĉi tiu eseo.
3. Gravegan helpon al ni donis la angla traduko (1888) de Samuel Moore (1830–1912) kaj la franca traduko (1885) de Laura Lafargue (1845–1911). Samuel Moore, kiel tradukinto de granda parto de la «Kapitalo» de Marx kaj amiko de Marx kaj Engels, estis bonege preparita por fari adekvatan tradukon. Laura Lafargue estis la filino de Marx. Ambaŭ eldonoj ankaŭ aperis ĉe la eldonejo «Progreso». Aparte la angla traduko tre helpis, ĉar kelkaloke ĝi estas pli klara ol la germana originalo. Foje ĝi iom diverĝas de la originalo, jen ion aldonas, jen ion ellasas. Se tio estis en la intereso de la komprenebleco de la teksto, ni foje (kvankam tre malofte) sekvis la anglan tradukon.
Jen kelkaj ekzemploj:
a) En la unua alineo temas laŭ la germana originalo i.a. pri germanaj policistoj (deutsche Polizisten). En la angla traduko ni trovas «police spies» (policaj spionoj). Baker tradukis laŭ la angla versio. Pfeffer kaj ni restis ĉe la originalo.
b) En la teksto (ĉapitro «Burĝoj kaj proletoj») mankas en la germana originalo indiko de landoj, sed ni trovas ilin en la angla traduko. Do laŭ tio la Esperanta traduko devus teksti: «Subpremita klaso dum la feŭdsinjora regado… jen sendependa urba respubliko (kiel en Italio kaj Germanio), jen tria impostodeva klaso de la monarkio (kiel en Francio)…» Baker sekvas la anglan version, menciante la landojn, Pfeffer kaj ni ne mencias la landojn.
c) En la unua alineo de la II-a ĉapitro ni i.a. trovas la frazon, kiu tekstas en la germana originalo: „Sie stellen keine besonderen Prinzipien auf“, ni trovas en la angla versio “They do not set up any sectarian principles of their own”. Pro tio ni elektis la pli klaran solvon: «Ili starigas neniujn sektecajn principojn…». Ankaŭ jam Baker profitas de la angla versio («Ili ne starigas sektajn principojn…») sed ne Pfeffer («Ili starigas neniajn specialajn principojn…»).
d) En la sama ĉapitro aliloke temas pri la koncepto (imago) de la burĝaro, laŭ kiu la burĝaj produktadomanieroj kaj proprieto-kondiĉoj estas eternaj leĝoj. La germana originalo: „Die interessierte Vorstellung … teilt ihr mit allen untergegangenen herrschenden Klassen“. Pfeffer tradukis laŭvorte «La interesitan imagon … vi dividas kun ĉiuj pereintaj regantaj klasoj». Tio ne donas klaran imagon, pri kio temas. La angla traduko estas mirinde klara: “The selfish misconception … you share with every ruling class that has preceded you” («La egoisman miskoncepton … vi partoprenas kun ĉiu gvidanta klaso, kiu antaŭis vin»). Pro tio Baker, pli kompreneble ol Pfeffer, tradukis: «La egoista malkompreno…» Kaj ni elektis: «La egoisma koncepto … tiun koncepton vi havas komuna kun ĉiuj aliaj malaperintaj regintaj klasoj».
e) Eĉ okazas foje, ke la angla traduko enhavas ideojn, kiuj tute mankas en la germana originalo. Engels verŝajne aldonis tion laŭ la sciokresko, akirita post la apero de la germana eldono.
Jen ekzemplo. Fine de la II-a ĉapitro aperas 10 intervenoj (Maßregeln), kiuj estu aplikotaj post la venko de la proletara revolucio. La 9ª interveno tekstas laŭ la germana originalo: «Vereinigung des Betriebs von Ackerbau und Industrie, Hinwirken auf die allmähliche Beseitigung des Unterschieds von Stadt und Land» (Kunigo de agrikulturo kun industrio, laŭgrada iom-post-ioma forigo de la diferenco inter urbo kaj vilaĝo.). En la angla versio oni aldone mencias, per kiu maniero tiu kunigo okazu, nome «by a more equable distribution of the population over the country» (per pli egala distribuo de la loĝantaro tra lando). Baker tradukis «… per pli egala disloĝiĝo de la popolo tra la kamparo». Tamen, nek Pfeffer nek ni aldonis tiun ideon, mankantan en la germana originalo.
f) Sed ankaŭ okazas, ke en la angla traduko mankas frazo, kiu aperas en la germana originalo. En la subĉapitro «La germana aŭ la „vera“ socialismo» de la III-a ĉapitro, en la dua alineo pri la socialisma kaj komunisma francaj literaturoj, importitaj al Germanio, mankas jena frazo: «Ĝi (la importita literaturo — D. B.) devis aspekti kiel superflua spekulativo pri la realiĝo de la homa naturo».
Jen nur kelkaj problemoj, kiuj devenas el la tre stimula komparo kun la angla traduko, komparo, kiu tre helpis trovi espereble akcepteblajn ekvivalentojn.
III
Aperis diversaj aliaj problemoj, kiujn mi devis solvi. Jen kelkaj:
1. Jam la titolo estis neklara. Baker nomas sian tradukon «Manifesto de la Komunista Partio». La titolo de la traduko de Pfeffer estas «La Komunista Manifesto». Tiu diferenco unuavide ŝajnas nekomprenebla. Ja la germana originalo el la jaro 1848 portas la titolon „Manifest der Kommunistischen Partei“. Kaj la angla traduko de 1888 nomiĝas «Manifesto of the Communist Party».