Выбрать главу

Fakte la diverslingvaj tradukoj de la Manifesto ankaŭ ne estas unuecaj.

Engels en leteroj al Marx ankaŭ ofte nomis ĝin Komunista Manifesto. En kelkaj lingvoj la titolo tradukiĝis «(La) Komunista Manifesto», ekz. pola traduko de 1882 «Manifest Komunistyczny». La germana eldono de 1890, por kiu Engels verkis antaŭparolon (vidu en ĉi tiu broŝuro), aperis kiel „Das Kommunistische Manifest“ («La Komunista Manifesto»).

Do la du titoloj evidente estis paralele uzitaj. Fakte estas eĉ pli logike nomi la dokumenton nur «La Komunista Manifesto», ĉar ne ekzistis Komunista Partio sed nur la «Ligo de Komunistoj», kiam aperis la verko. Verŝajne pro la influo de Marx la unua germana originalo portis la konatan titolon. Tiun modelon, malgraŭ ŝanceliĝoj, sekvis tamen la plej multaj tradukoj, krom la menciitaj, ekz. la franca «Manifeste du Parti communiste», la hispana «Manifesto del Partido Comunista», la itala «Il Manifesto dei Partito Comunista» kaj aliaj. Pro tio ni ankaŭ sekvis la germanan originalon.

2. Al la plej konataj frazoj de la Manifesto sendube apartenas la unua:

Ein Gespenst geht um in Europa — das Gespenst des Kommunismus.

Kaj jen problemo, kiel traduki la verbon de tiu frazo?

Tre nekontentiga estas la traduko de Pfeffer: «Fantomo ĉirkaŭvagas en Eŭropo —…» Kvankam la angla traduko estas sufiĉe klara “a spectre is haunting Europe”, ankaŭ la solvo de Baker ne kontentigas: «Fantomo vizitadas Eŭropon».

Pro tio ŝajnis al ni preferinde uzi la jam iom konatan neologismon «hanti» (angle haunt, france hanter) kun la ĝenerala signifo «ofte vizitadi, persekuti, plagi». Ĝuste tiun signifon laŭ PIV havas «hanti» (p. 373):

Vizitadi (se paroli pri fantomo): ~ata domo, kastelo, (figure) tiu sceno ~as lian memoron. Vidu: obsedi.

3. Malsame al la germana, la angla kaj aliaj lingvoj en Esperanto ne nur eblas distingi komunist’ kaj komunism’ (socialist’ kaj socialism’) sed ankaŭ regule formi la adjektivojn komunista/komunisma (socialista/socialisma). Tiun distingoeblecon oni foje povas uzi. Ĝenerale la partio estas «komunista» aŭ «socialista» ĉar temas pri partio de homoj, de komunistoj/socialistoj. Sed la alstrebataj sociordoj estas la komunisma aŭ la socialisma.

4. En la germana ni havas la fremdvortojn „Proletarier“ kaj „Proletariat“. En Esperanto «proleto/proletaro» (ankaŭ la pli malnovajn formojn «proletario/proletariaro»). De ambaŭ substantivoj en Esperanto eblas senprobleme derivi la adjektivojn «proleta/proletara» sed en la germana nur ekzistas „proletarisch“ (proleta). Ofte en la teksto aperas la kombinoj „proletarische Revolution“. Se oni volas substreki la klasan enhavon, oni devus traduki «proletara revolucio» ĉar temas pri revolucio ne nur farita kaj subtenita de proletoj, sed ankaŭ de burĝaj intelektuloj, kiel ekzemple de Marx kaj Engels. Se oni tamen volas akcenti la ĉefajn agantojn de la revolucio, oni tradukas per «proleta revolucio». Do, depende de la celita senco, ni uzis ambaŭ formojn.

5. En la 3ª subĉapitro de la tria parto ni tradukis la titolon per «La kritike-utopiecaj socialismo kaj komunismo». Baker tradukis «Kritika-Utopia Socialismo kaj Komunismo» kaj Pfeffer formulis «La kritike-utopista socialismo kaj komunismo». Unue ŝajnas al ni necese apliki la pluralon ĉe la adjektivo, ĉar ĝi koncernas du substantivojn. Sed pli gravas la demando, ĉu elekti «utopia» «utopiista» aŭ «utopiisma» «utopieca»? Ĉar por Marx kaj Engels nek la socialismo nek la komunismo en si mem estis utopio, pro tio ni devas akcenti la utopiecon de la traktitaj sistemoj de St-Simon, Fourier, Owen k.s. Ankaŭ en la germana originalo ni ne trovas „utopisch“ (utopia) sed ja „utopistisch“ (utopiista). Do Baker ne pravas kaj Pfeffer sekvas la germanan formon. Ĉar malpli gravis, ke la menciitoj estis utopiistoj, kaj multe pli substrekendas la utopieco de iliaj proponitaj socisistemaj celoj, ni elektis la tradukon «utopieca» kio ŝajnas al ni pli konforma.

6. Alia iom komplika problemo estas la distingo inter «propraĵo», «posedaĵo» kaj «proprietaĵo», fundamentaj nocioj por la marksismo. Laŭ PIV eblas, laŭ certaj kuntekstoj, uzi ilin sinonime. La germanan „Eigentum“ kaj „Eigentumsverhältnisse“ Pfeffer tradukis ĉiam per «propraĵo» kaj «propraĵrilatoj». Baker uzas «posedeco» «posedaĵo» «propreco» «proprecaj rilatoj» kaj «propraĵo». Por tiuj tradukoj ĉiam troviĝas nur la angla “property” aŭ “property relations”. Ni distingis inter «proprieto», «proprieto-rilatoj» kaj «proprietaĵo». Ĉar por la verkintoj de la Manifesto „Eigentum“ unuavice estis ekonomia kategorio, ni volis akcenti ĝuste tiun socian klasan rilaton, kiun spegulas la «proprieto». Laŭ PIV (p. 877) «proprieto» estas «rajto plene uzadi, disponi kaj eĉ detrui aĵon, en la limoj de la ekzistantaj leĝoj». Al la radiko «propriet’» rilatas la fundamente grava nocio «senproprietigi». Se temis pri certa konkretiĝo de la «proprieto» ni uzis «proprietaĵo».

7. Problemon ankaŭ prezentis la traduko de la germana „Pfahlbürger“», laŭvorte «palisburĝo» unuavice tute ne komprenebla esprimo. Marx ne nur ne klarigas tiun nocion, li ankaŭ uzas ĝin senaverte kun diversaj signifoj. Pro tio necesis klarigo en la noto. Pfeffer ne distingas ambaŭ signifojn. Ĉar Moore en sia angla versio tradukis „Pfahlbürger“» per “chartered burghers”, «Philistines» kaj “petty bourgeois Philistine”, Baker trovis pli bonan solvon ol Pfeffer tradukante «enrajtigitaj burĝoj», «germanaj filistroj» kaj «kapitaletulaj filistroj». Tamen ni simple uzis la laŭvortan tradukon «palisburĝaro» por unu signifo, kaj por la alia — «germana etburĝa filistraro» kaj «etburĝa filistraro».

8. Aŭ kiel traduki la germanan „Lumpenproletariat“ laŭvorte «ĉifonproletaro»?

Moore angligas tion per “dangerous class” kaj L. Lafargue simple transprenas la germanan vorton en la francan: lumpenproletariat. En la hispana traduko ni trovas «lumpenproletariado».

Kvankam ankaŭ en Esperantaj tekstoj jam aperis «lumpenproletoj» (vidu en «Cent tridek tri tagoj. Historia skizo de la hungarlanda proletara revolucio». Leipzig. EKRELO 1930, p. 138), ni tamen trovas la tradukon «ĉifonproletaro» sufiĉe elvokiva same kiel Pfeffer. Baker, laŭ la neklara angla esprimo, tradukis per «danĝera klaso».

9. Kaj fine sufiĉe miskompreniga estas la originalteksta esprimo „Weibergemeinschaft“ angle “community of women” laŭvorte «virinkomuneco» (tiel ankaŭ Pfeffer). Baker tradukis «komuneco je virinoj» kio estas iom pli klara. Tamen, nur la kunteksto klarigas, ke temas pri «Komuna posedo pri virinoj». Do, kial ne tiel traduki?

Jen nur kelkaj el la multaj problemoj, kiujn ni alfrontis. Eble ni ne ĉie trovis kontentigan solvon. Sed, ni konsolas nin, ke multaj tradukintoj en multaj lingvoj baraktis kun similaj aŭ kun aliaj malfacilaĵoj de tiu klasika teksto de la komunista mondmovado.

IV

Komparante specimenojn el ĉiuj tri Esperantaj versioj kun la germana originalo, la angla traduko kaj laŭ la ebleco, kun diversaj nacilingvaj tradukoj, la leganto eble malkovros pluajn nuancojn kaj tradukproblemojn. Ni invitas lin al tio prezentante al lia propra analizo kaj juĝo specimenon el la dua ĉapitro de la Manifesto:

germane (g) Proletarier und Kommunisten

angle (a) Proletarians and Communists

Baker (B) Proletarioj kaj Komunistoj

Pfeffer (3 eld.,P) Proletoj k Komunistoj