Entute la kolizioj de la malnova socio multrilate akcelas la evoluon de la proletaro. La burĝaro troviĝas en konstanta batalo: Unue kontraŭ la aristokratio; poste kontraŭ tiuj partoj de la burĝaro mem, kies interesoj fariĝas kontraŭaj al la progreso de la industrio; daŭre kontraŭ la burĝaro de eksterlando. Dum ĉiuj ĉi bataloj ĝi sentas sin devigita apelacii al la proletaro, uzante ties helpon kaj tiel entirante ĝin en la politikan movadon. Ĝi mem do tiel disponigas al la proletaro siajn proprajn elementojn de politika kaj ĝenerala klereco, alivorte, ĝi donas al la proletaro la armilojn por batalo kontraŭ la burĝaro.
Plie, kiel ni vidis, per la progreso de la industrio tutaj partoj de la reganta klaso estas suben ĵetataj en la proletaron aŭ almenaŭ minacataj en siaj ekzistokondiĉoj. Ankaŭ ili provizas la proletaron per amaso da klerigaj elementoj.
Dum la tempoj, fine, kiam la klasbatalo proksimiĝas al decido, la procezo de dissolviĝo interne de la reganta klaso, interne de la tuta malnova socio fariĝas tiel impeta, akra, ke eta parto de la reganta klaso forlasas sian klason kaj aliĝas al la revolucia klaso, al la klaso portanta en siaj manoj la estontecon. Same kiel antaŭe parto de la nobelaro transiris al la burĝaro, tiel nun parto de la burĝaro transiras al la proletaro, kaj aparte parto de la burĝaj ideologoj, kiuj atingis per studado la teorian komprenon de la tuta historia movado.
De ĉiuj klasoj starantaj hodiaŭ vidalvide al la burĝaro, nur la proletaro estas vere revolucia klaso. La aliaj klasoj degeneras kaj malaperas kun la grandindustrio, kies plej esenca produkto estas la proletaro.
La mezaj klasoj, la etindustriisto, la etkomercisto, la metiisto, la kamparano — ili ĉiuj batalas kontraŭ la burĝaro, por savi sian ekziston kiel mezaj klasoj antaŭ la pereo. Sekve ili ne estas revoluciaj sed konservativaj. Eĉ pli, ili estas reakciaj, ili klopodas retroturni la radon de la historio. Se ili estas revoluciaj, tiam nur rilate la por ili antaŭstarantan transiron al la proletaro. Pro tio ili defendas ne siajn aktualajn sed siajn estontajn interesojn, tiel forlasante sian propran starpunkton por transiri al tiu de la proletaro.
La ĉifonproletaro[36], tiu pasiva putraĵo de la plej malaltaj tavoloj de la malnova socio, estas parte entirata en la mova don per la proleta revolucio. Laŭ sia tuta vivsituacio ĝi inklinos esti subaĉetebla por reakciaj intrigoj.
En la vivkondiĉoj de la proletaro jam estas detruitaj la vivkondiĉoj de la malnova socio. La proleto estas sen posedaĵo; lia rilato al edzino kaj infanoj ne plu havas ion komunan kun la burĝa familia rilato. La moderna industria laboro, la moderna subjugigo sub la kapitalon, sama en Anglio kiel en Francio, en Ameriko kiel en Germanio, senigis lin de ĉiu nacia karaktero. Por li la leĝoj, la moralo, la religio nur estas multaj burĝaj antaŭjuĝoj, malantaŭ kiuj sin kaŝas same multaj burĝaj interesoj.
Ĉiuj antaŭaj klasoj, kiuj estis konkerintaj por si la regadon, klopodis sekurigi al si la jam akiritan vivstatuson submetinte la tutan socion sub la kondiĉojn de sia alproprigo. La proletoj povas konkeri la sociajn produktivajn fortojn nur, se ili neniigos sian propran ĝisnunan, kaj tiel la tutan ĝisnunan manieron de alproprigo. La proletoj havas nenion propran por sekurigi, ili devas detrui ĉiujn ĝisnunajn sekurecojn kaj asekurojn de la privata proprieto.
Ĉiuj ĝisnunaj movadoj estis movadoj de minoritatoj aŭ en la intereso de minoritatoj. La proletara movado estas la memstara movado de la grandega majoritato en la intereso de la grandega majoritato. La proletaro, la plej malsupra tavolo de la nuna socio, ne povas leviĝi, nek ekstari, sen ke estu eksplodigita la tuta superstrukturo de la tavoloj, formantaj la oficialan socion.
Laŭ la formo, kvankam ne laŭ enhavo, la batalo de la proletaro kontraŭ la burĝaro estas komence nacia batalo. La proletaro de ĉiu lando kompreneble unue devas reguligi siajn aferojn kun la propra burĝaro.
Desegnante la plej ĝeneralajn evolufazojn de la proletaro, ni sekvis la pli aŭ malpli kaŝitan civitanan militon interne de ekzistanta socio ĝis tiu punkto, kie ĝi eksplodos kiel malkaŝa revolucio kaj la proletaro establas sian regadon per la perforta detronigo de la burĝaro.
Kiel ni vidis, ĉiu ĝisnuna socio baziĝis je la antagonismo inter subpremintaj kaj subpremitaj klasoj. Sed por povi subpremi klason, ĝi devas havi tiajn sekurigitajn kondiĉojn, en kies kadro ĝi almenaŭ povas elteni sian sklavecan ekzistadon. La servutulo perlaboris la statuson de membro de la servuteca komunumo, same kiel la etburĝo evoluis al burĝo sub la jugo de la feŭda absolutismo. Kontraŭe, la moderna laboristo, anstataŭ suprenleviĝi per la industria progreso, sinkas ĉiam pli kaj pli profunden sub la kondiĉojn de sia propra klaso. La laboristo fariĝas malriĉegulo, kaj la paŭperismo evoluadas pli rapide ol la loĝantaro kaj riĉeco. Per tio klare evidentiĝas, ke la burĝaro estas malkapabla ankoraŭ pli longe resti la reganta klaso de la socio, altrudante al la socio la vivkondiĉojn de sia klaso kiel ĉionreguliga leĝo. Ĝi estas malkapabla regi, ĉar ĝi malkapablas sekurigi la ekzistadon al sia sklavo eĉ interne de ties sklaveco, ĉar ĝi estas devigita lasi sinki lin en situacion, kie ĝi devas nutri lin anstataŭ esti nutrata de li. La socio ne plu povas vivi sub tia burĝaro, t.e. ĝia vivo ne plu estas akordigebla kun la socio.
La esenca kondiĉo por la ekzistado kaj por la regado de la burĝa klaso estas la amasigo de riĉaĵoj en la manoj de privatuloj, la kreado kaj kreskado de la kapitalo; la kondiĉo por la kapitalo estas la dunga laboro. La dunga laboro ekskluzive baziĝas je la konkurenco de la laboristoj inter si. La progreso de la industrio, kies senvola kaj senkontraŭstara portanto estas la burĝaro, metas sur la lokon de la izoliĝo de la laboristoj per la konkurenco sian revolucian unuiĝon per la asociiĝo. Do la evoluo de la grandindustrio eltiras sub la piedoj de la burĝaro la bazon mem, sur kiu ĝi produktas kaj alproprigas al si la produktojn. Ĝi produktas antaŭ ĉio sian propran tombofosiston. Ĝia pereo kaj la venko de la proletaro estas same neeviteblaj.
II. Proletoj kaj komunistoj
Kia estas la rilato de la komunistoj al la proletoj kiel tuto?
La komunistoj ne estas aparta partio kontraŭ la aliaj laboristaj partioj.
Ili ne havas interesojn apartajn de la tuta proletaro.
Ili starigas neniujn sektecajn principojn, laŭ kiuj ili volas fasoni la proletan movadon.
La komunistoj distingiĝas de la aliaj proletaj partioj nur per tio:
1. En la diversaj naciaj bataloj de la proletoj ili elstarigas kaj respektigas la komunajn interesojn de la tuta proletaro, sendependajn de la nacieco.
2. En la diversaj evoluŝtupoj, kiujn trapasas la batalo inter proletaro kaj burĝaro, ili ĉiam reprezentas la interesojn de la tuta movado.
Do, la komunistoj praktike estas la plej energia, ĉiam antaŭenpuŝa parto de la laboristaj partioj de ĉiuj landoj; ilia avantaĝo rilate la alian amason de la proletaro estas, ke ili disponas ekkonojn pri la kondiĉoj, la marŝlinio kaj la ĝeneralaj rezultoj de la proleta movado.
La plej proksima celo de la komunistoj estas la sama kiel ĉe ĉiuj aliaj proletaj partioj: formado de la proletaro al klaso, faligo de la burĝara regado, konkero de la politika potenco flanke de la proletaro.
La teoriaj konceptoj de la komunistoj tute ne baziĝas je ideoj aŭ principoj inventitaj aŭ malkovritaj de tiu aŭ alia mondreformanto.
Ili nur estas ĝeneralaj esprimoj de realaj kondiĉoj de ekzistanta klasbatalo, de historia movado okazanta antaŭ niaj okuloj. La forigo de ĝisnunaj proprieto-rilatoj ne estas aparta trajto distinganta la komunismon.
Ĉiuj proprieto-rilatoj estis subjekto de daŭra historia ŝanĝo, de daŭra historia transformiĝo.
La Franca Revolucio ekzemple forigis la feŭdan proprieton favore al la burĝa.
[36]
En la germana originalo „Lumpenproletariat“ ĉifonproletaro. Unu el la plej subaj sociaj tavoloj en kapitalismaj landoj (almozuloj, vagabondoj, krimuloj, prostituitinoj k.s.). Pro la konstanta senlaboreco kaj ruinigado de etburĝoj daŭre aperas tiu tavolo, el kiu la reakciularo facile prenas strikrompulojn, spionojn, provokistojn k.s. La ĉifonproletaro estas nekapabla organizi sin por politika batalo.