Выбрать главу

Anekdoto

Kiam li estis sklavo, foje lia mastro batis lin tiom forte, ke Epikteto diris kviete, "Se vi tiel batas vi rompos mian kruron". Poste li rompis la kruron, kaj Epikteto diris, "Vidu, ĝi estas rompita".

Vidu ankaŭ

Marko Aŭrelio . Seneko .

1 :1 El ĉio ekzistanta, kelkaj aferoj dependas de ni, aliaj ne. De ni dependas kion ni opinias, strebas, deziras kaj evitas; unuvorte: ĉio kio estas nia faro.

Ne de ni dependas la korpo, la proprietaĵo, reputacio kaj publikaj oficoj; unuvorte: ĉio kio ne estas nia faro.

2 Kio de ni dependas, tio laŭnature estas libera, ne ĝenata, ne embarasata; kio ne de ni dependas, tio estas senforta, sklava, malhelpata kaj fremda al ni.

3 Do memoru: se tion, kio estas laŭnature sklava, vi opinias libera, aŭ se la fremdan <vi opinias> propra, tiam vi estos malhelpata, vi suferos, vi embarasiĝos, vi skoldos Diojn kaj homojn, - sed se nur la propran vi opinias propra, kaj la fremdan - kio ĝi ja estas - fremda, tiam neniu povos vin iam ajn devigi al io, neniu vin malhelpos, vi skoldos al neniu, neniun vi akuzos, nenion vi faros kontraŭvole, malamikon vi ne havos, kaj neniu al vi malutilos, ĉar neniun malutilon vi sentos.

4 Se tiajn aferojn vi alstrebas, memoru, ke ne eblos atingi la celon kun malgranda peno, sed ke necesos pri kelkaj aferoj komplete rezigni kaj kelkajn provizore prokrasti. Sed se krom tio vi ankaŭ volas publikajn oficojn kaj riĉon, povas esti ke eĉ tiujn ĉi lastajn vi ne atingos, ĉar vi alstrebas la unue menciitajn. Kaj nepre vi tiam ne atingos la unuan celon, la solan kiu alportas liberon kaj feliĉon.

5 Tial tuj dekomence vi lernu diri al ĉiu malagrabla fenomeno: Vi estas nur fenomeno kaj ne la afero mem. Poste vi ekzamenu ĝin kaj distingu per la mezuriloj kiujn vi havas, el kiuj estas la precipa kaj unua: Ĉu temas pri io kio dependas de ni, aŭ ne? Kaj se estas io, kio ne dependas de ni, tiam via respondo estu aŭtomate: Do ne gravas al mi.

2 :1 Memoru, ke la deziro promesas atingi la deziraĵon, kaj la evito promesas ke oni ne trafiĝos en tion, kion oni evitas, kaj <memoru>, ke tiu, kies deziroj ne plenumiĝas, ne estas kontenta, kaj kiu trafiĝas en evitaĵon, estas malfeliĉa.

Se inter tio kio dependas de vi, vi evitas nur la kontraŭ-naturajn aferojn, vi ne trafiĝos en ion ajn kion vi evitas. Sed se vi volas eviti malsanon aŭ morton aŭ malriĉon, tiam vi estos malfeliĉa. 2 For do kun la evitado de ĉio, kio ne dependas de ni! Direktu la evitadon al la kontraŭnaturaj aferoj inter tio, kio dependas de ni. Sed provizore vi komplete forigu la deziron. Ĉar se vi ion deziras, kio ne dependas de ni, vi neeviteble malfeliĉos, dum el tio kio dependas de ni, nenio, kion indus deziri, estas en via mano.

Nur utiligu preferon kaj malpreferon, sed modere kaj sub kondiĉoj kaj sen streĉo.

3 :1 Ĉe ĉio kio vekas vian atenton, kio utilas aŭ kio plaĉas al vi, vi memoru pripensi, kio fakte ĝi estas, ekde la plej eta afero. Se poton vi deziras, do: Poton mi deziras. Ĉar se ĝi rompiĝos, vi ne embarasiĝos. Se vian infanon aŭ edzinon vi kisas, do: Homon mi kisas. Ĉar se tiu mortos, vi tiam ne embarasiĝos.

4 :1 Kiam vi entreprenas iun agon, do bone pripensu, kia estas fakte tiu ago. Se vi ekiras baniĝi, metu antaŭ vian menson, kio okazas en la banejo: la homoj kiuj ŝprucigas akvon, la interpuŝiĝantoj, la malbenantoj kaj la ŝtelantoj. Tiamaniere vi komencos vian agon kun malpli da problemoj, se jam dekomence vi diras al vi mem: Baniĝi mi volas kaj mi prigardos, ke mia agmaniero restos laŭnatura.

Tielsame do ĉe ĉiu ago. Ĉar se do ĉe la baniĝo io vin ĝenos, tiam estos memkompreneble ke vi diros: Ne nur la baniĝon mi deziris, sed ankaŭ gardi mian agmanieron laŭnatura; sed tiun mi ne povos gardi, se mi afliktiĝas pri la okazaĵo.

5 :1 Embarasas la homojn ne la aferoj mem, sed iliaj opinioj pri la aferoj.

Ekzemple la morto ne estas timiga, alie ankaŭ Sokrato tion opinius, sed la opinio pri la morto - ke ĝi estas timiga -, tio estas la timiga afero.

Se do ni ĝeniĝas, embarasiĝas aŭ ĉagreniĝas, neniam ni akuzu ion aŭ iun alian krom nin mem, t.e. niajn proprajn opiniojn. Ne-edukito kulpigas aliajn, se li mem kulpas pri malfeliĉo; kiu komencas kleriĝi, kulpigas sin mem; kies eduko pretas, tiu kulpigas plu nek aliajn nek sin mem.

6 :1 Neniam fieru pro aliula boneco. Se plenglore la ĉevalo dirus: Mi belas, tio estus akceptebla, sed se vi plenglore dirus: Belan ĉevalon mi havas, do sciu, ke vi fieras pri beleco de ĉevalo.

Kio estas la via? Uzo de eksteraj impresoj.

Se vi do harmonias al la naturo en la uzado de eksteraj impresoj, tiam vi fieru: tiam vi ja fieras pri io kio estas via.

7 :1 Same kiel en ŝipvojaĝo, kiam la ŝipo enhaveniĝas kaj vi deŝipiĝas por havigi akvon, kaj survoje vi kolektas kelkajn helikojn aŭ cepojn, tamen vi devas teni vian atenton ĉe la ŝipo kaj daŭre turniĝadi por vidi, ĉu la ŝipestro ne vokas vin, kaj kiam li vokas, vi devos lasi ĉiujn tiajn aferojn, por ke vi ne estu, kiel la safoj, ŝnurligita en la ŝipo; tielsame en la vivo: se anstataŭ cepon aŭ helikon vi ricevos edzinon aŭ infanon, estas nenio kontraŭ ĝi; sed kiam la ŝipestro vin vokas, vi kuru en la ŝipon, lasu ĉion ĉi, eĉ ne plu returniĝante. Kiam vi estos maljuna, ne foriru tro longe de la ŝipo, por ke, kiam li vokos, vi ne maltrafu lin.

8 :1 Ne klopodu ke la okazaĵoj okazu laŭ via deziro, sed deziru la okazaĵojn kiel ili okazas, kaj vi estos feliĉega.

9 :1 Malsano estas obstaklo por la korpo, sed ne por la menso, krom se ĝi mem tion volas. Lameco estas obstaklo por la kruroj, sed ne por la menso. Diru tion ĉe ĉio kio okazas al vi; kaj vi trovos, ke ĝi ja povas esti obstaklo por io alia, sed ne por vi mem.

10 :1 Ĉe ĉio kio okazas al vi, memoru, ke vi turniĝu al vi mem por serĉi, kian eblon vi havas por reago al ĝi. Se belan viron aŭ virinon vi vidas, vi trovos kiel eblon reagi: la sinregadon. Se peza laboro fariĝas via lotaĵo, vi trovos eltenemon. Se insultado, vi trovos toleremon. Kaj se tiel vi kutimiĝas, viaj eksteraj impresoj ne plu kuntrenos vin.

11 :1 Neniam diru pri io: Mi perdis ĝin, sed: Mi redonis ĝin. Ĉu via infano mortis? Ĝi estis redonita. Ĉu la edzino mortis? Ŝi estis redonita. «Mia bieno estas forrabita.» Nu, ankaŭ tio nur estis redonita, ĉu ne? «Sed estis malbonulo tiu, kiu forprenis ĝin.» Kiom gravas al vi, pere de kiu la Doninto forprenas ĝin de vi? Tiel longe kiel vi rajtas havi ĝin, vi zorgu pri ĝi kvazaŭ pri aliulaĵo, kiel vojaĝantoj en gastejo.

12 :1 Se en saĝo vi deziras progresi, ĉesigu rezoni jene: Se mi malzorgos miajn aferojn, mi ne havos porvivon. Se mi ne punos mian sklavon, li fariĝos ĝena. Estas ja pli bone morti pro malsato, sen ĉagreno kaj timo, ol vivi en abundo sed kun zorgoj. Same estas pli bone ke via sklavo ne taŭgas ol ke vi mem estas malfeliĉa.