Komencu do ĉe la malgrandaj aferoj. 2 Oni ŝutperdigas vian oleon, oni ŝtelas vian povran vinon. Diru do: Tio ĉi estas la prezo de anima kvieto, tio por senperturbo. Senpage akiriĝas nenio. Kiam vi vokas vian sklavon, memoru, ke eblas, ke li ne aŭskultas vin kaj ke, se li eĉ aŭskultas, li ne faros, kion vi volas. Sed ja ne jam dependas de li, ĉu vi perturbiĝas ĉu ne.
13 :1 Se en saĝo vi deziras progresi, toleru, ke vi aspektas malsaĝa kaj stulta en eksteraj aferoj, kaj ne elektu aspekti scihava. Kaj se al kelkaj vi ŝajnas esti iu grava, malfidu vin mem. Vi ja sciu, ke ne facilas sinteni laŭnature kaj samtempe atenti la eksteraĵon, sed kiu pri unu atentas, neeviteble malzorgas la alian.
14 :1 Se vi deziras, ke viaj infanoj, via edzino aŭ viaj amikoj vivu eterne, vi stultas. Tiam vi deziras ke io, kio ne dependas de vi, dependu de vi; kaj ke aliula afero estu via.
Same se vi deziras, ke via sklavo ne misagu, vi stultas. Tiam vi ja deziras, ke malbono ne estu malbono, sed io alia.
Sed se vi deziras ne maltrafi en certa emo: tion vi ja povas!
2 Do ekzercu vin en tio, kion vi povas. Mastro de ĉiu estas tiu, kiu kapablas sekurigi aŭ forigi tion, kion volas aŭ ne volas la homo. Do kiu deziras esti libera, tiu nek deziru nek provu eviti ion, kio dependas de alia homo; alie neeviteble li estos ties sklavo.
15 :1 Memoru, ke vi devas konduti <en la vivo> kvazaŭ ĉe festeno. Se io prezentata atingas vin, elstreĉu la manon por priservi vin modeste. Se ĝi pasas, ne retenu ĝin. Se ĝi ne jam venis, ne avide antaŭ-sopiru je ĝi, sed atendu, ĝis ĝi atingos vin.
Same pri infanoj, same pri la edzino, same pri oficoj, same pri riĉo: tiam vi estos inda samtablulo de la Dioj. Kaj se vi ne prenos el tio kio estos prezentita, sed malŝatos ĝin, tiam vi estos ne nur samtablulo de la Dioj, sed eĉ kunreganto kun ili. Ĉar dank' al tia konduto Diogeno kaj Heraklito kaj tiaj homoj prave nomiĝas Diaj.
16 :1 Se iun vi vidas plori pro ĉagreno, ĉar perdiĝis infano aŭ ĉar siajn posedaĵojn li perdis, atentu, ke via fantazio ne kuntrenu vin, kvazaŭ li troviĝus en mizero pro aferoj ekster si, sed tuj estu al vi klare, ke lin turmentas ne la okazaĵo mem (ĉar alian homon ĝi ne turmentas) sed lia opinio pri ĝi.
Kiom koncernas vortojn, tamen vi ne hezitu montri simpation al li, kaj - eventuale - kunlamentu kun li. Sed atentu, ke vi ne lamentu interne!
17 :1 Atentu, ke vi estas rolanto en dramo, kiun regas la aŭtoro. Se mallonga, do ĝi mallongas; se longa, do ĝi longas. Se li volas ke vi rolas almozulon, tiun rolon vi do ludu plej nature; same, se lamulon, se funkciulon, se privatulon... Estas ja via tasko ludi dece la donitan rolon; elekti ĝin - devas iu alia...
18 :1 Se korako fi-aŭgure grakas, ne kunŝiru vin via fantazio. Tuj pripensu en vi mem, kaj diru: Tiaj aĵoj ne rilatas min, sed eble al mia korpaĉo aŭ al mia proprietaĉo, mia opinieto, miaj infanoj aŭ mia edzino. Por mi ĉio ja estas bonaŭgura, almenaŭ se tion mi volas. Ĉar kio ajn estiĝos el ĝi, - dependas de mi profiti el ĝi.
19 :1 Nevenkebla vi povos esti, se vi neniun lukton eniras, kies venko ne dependas de vi. 2 Atentu, ke vi ne kuntrenigos de via fantazio, se vi vidas iun tre honorata aŭ tre potenca, aŭ kiun alikiale vi laŭdus tre feliĉa. Ĉar se la esenco de l’ bono dependas de ni, ne estas loko por envio nek por ĵaluzo; kaj vi ne mem deziros esti stratego, nek urbestro aŭ konsulo, sed nur: esti libera. Nur unu vojo kondukas tien: malŝato por tio, kio ne dependas de ni.
20 :1 Memoru, ke ne la sakranto aŭ la batanto insultas vin, sed via opinio pri tio kvazaŭ insulto. Se do iu iritas vin, sciu, ke iritas vin via propra juĝo. Tial do unuavice klopodu, ke via fantazio ne kuntrenu vin, ĉar kiam nur prokraston kaj tempon vi gajnos, facile vi regos vin mem.
21 :1 Morto kaj ekzilo kaj ĉio kio ŝajnas terura, ĉiutage estu antaŭ viaj okuloj, sed precipe la morto. Tiam neniam vi ekplanos ion hontindan, nek troe deziros.
22 :1 Se filozofion vi deziras, preparu vin dekomence, ke oni priridos vin, ke multaj mokos vin, ke ili diros: Subite li revenis al ni kiel filozofo! aŭ: De kie do <li ricevis> tiun altbrovecon?
Sed vi ne estu sever-aspekta kaj tenu vin je tio kio aspektas al vi plej bona, kvazaŭ Dio metus vin sur la ĝustan lokon.
Memoru ke, se vi restos ĉe tio, ĝuste tiuj, kiuj komence vin primokis, poste admiros vin. Sed se vi montriĝos malpli forta ol ili, duoble vi altiros ridadon.
23 :1 Se iam vi vin turnos al eksteraĵoj por plaĉi al iu, sciu do, ke tiel vi perdas vian viv-direkton. Estu kontenta, esti filozofo en ĉio. Kaj se vi ankaŭ volas aspekti filozofo, do vin mem vidu tia kaj vi plenumos ĝin.
24 :1 Ne maltrankviligu vin la jenaj prikonsideroj: Mi vivos sen honoro kaj nenie mi estos iu grava. Ĉar vi ja ne estas malbona, se neniu vin honoras! Same kiel vi ne povas vivi en malhonoro pro ago de iu alia. Ja ne estas via tasko akiri oficon aŭ invitiĝi por festeno, ĉu? Nepre ne! Kiel tio do estus malhonoro? Kiel vi estus sensignifa, se estas via sola devo esti grava en tio kio dependas de vi - kaj tie vi ja povas esti eminenta!
2 Sed ĉu viaj amikoj estos senaj je via helpo? Kion vi celas: senhelpaj? Certe, ili ne ekhavos de vi monerojn; ankaŭ Romaj civitanoj vi ne faros ilin. Sed kiu diris al vi, ke ĝuste tio dependas de ni, kaj ke ĝi ne estas aliula afero? Kiu povas doni al iu alia, kion li mem ne havas?
Akiru proprietaĵon - iu diras - por ke ankaŭ ni ĝin havu.
- 3 Se mi povos akiri proprietaĵojn gardante mian memrespekton kaj fidindon kaj grandanimecon, montru al mi do tiun vojon, kaj mi ĝin faros. Sed se vi postulas de mi, ke mi delasu de la valoroj kiujn mi havas, por ke vi akiru la nevaloraĵojn, do rigardu vi, kiel maljustaj kaj malsaĝaj vi estas. Ĉar kion vi preferas? - Monon aŭ amikon fidindan kaj respektindan?
Prefere do tiudirekte min helpu, kaj ne postulu ke mi faru tion, per kio ĉi tion mi perdos.
4 Sed la patrio, - iu diros - kiom koncernas min malhavos subtenon.
Refoje: kian subtenon do? Kolonarojn ĝi ne ricevos dank’ al vi nek banejojn. Nu, kaj? Ja ĝi ankaŭ ne ricevos ŝuojn de forĝisto aŭ armilojn de ŝuisto. Sufiĉas, se ĉiu plenumas sian propran laboron. Se iun alian vi faras por ĝi fidinda civitano kaj respektinda, ĉu vi ne sufiĉe utilas por ĝi?
-Jes.
-Nu, ĉu ankaŭ vi do ne utilos al gi?
- Kiun lokon mi do havos en la urbo? - li demandas.
- Tiun, kiun vi povos teni gardante vian fidindon kaj vian memrespekton. 5 Sed se ĉi tion vi perdos, dum provado je tia utilo, kiel vi tiam ankoraŭ povus esti utila, ĉar vi farigis senhonta kaj nefidinda?
25 :1 Ĉu iun oni honoris pli ol vin ĉe festeno aŭ ĉe salutado aŭ en petado de konsiloj? Se prave, vi devas ĝoji, ke tion li trafis; se malprave, ne indigniĝu, ke ne vi tion trafis.
Memoru, ke, se vi ne strebas akiri tion, kio ne dependas de vi, ke vi ne povas esti juĝata same kiel la ceteraj.
2 Ĉar kiel povas ekhavi la samon tiu, kiu ne frekventas ies sojlon, kiel tiu kiu ja faras tion? Kiu ne postsekvadas iun, <kiel li povas ekhavi la samon> kiel kiu ja postsekvadas lin? Kiu ne laŭdadas - kiel kiu laŭdadas? Vi ja estos maljusta kaj nesatigebla, se nepagante la prezon kiun oni pagas por tio, vi tamen deziras ricevi tion senpage. 3 Nu, kio estas la prezo de panetoj? Eble obolo. Se do iu pagas sian obolon kaj ricevas paneton, sed vi nepagante ĝin ne ricevas ĝin, tiam vi ne opiniu ke vi ricevas malpli ol tiu kiu ja ricevas ĝin!