Plenkuraĝe do vin turnu al la Dioj kiel konsilantoj: poste, kiam vi estos ricevinta konsilon, memoru, kiuj estis viaj konsilantoj kaj kiujn vi malobeos, se vi ĝin neglektos.
3 Sed al aŭgurado vi nur iru, kiel Sokrato juĝis bona, kiam la tuta demandado spektas la rezulton, kaj kie nek rezonado nek iu alia metodo liveras rimedojn por ekkoni la estonton. Se ekzemple estas via devo endanĝeriĝi pro amiko aŭ pro la patrujo, tiam vi ne demandu, ĉu vi devos endanĝeriĝi. Ĉar se la aŭguristo avertas vin, ke la oferaĵoj montriĝis malfavoraj, estas klare ke la morto estas indikita aŭ kripligo de iu korpoparto aŭ ekzilo. Sed la racio postuIas, ke ankaŭ sub tiaj aŭguroj vi apogos vian amikon kaj endanĝeriĝos pro la patrujo. Tial do, turnu vin al la plej granda aŭguristo, la pitia Apolono, kiu elĵetis el sia templo la viron, kiu ne helpis sian amikon kiam tiu estis mortigata.
33 :1 Fiksu por vi mem certan agmanieron, kaj gardu ĝin, kaj kiam vi estas sola kaj kiam vi estas inter homoj. 2 Estu precipe multe da silento, aŭ diru nur la necesaĵojn, malmultvorte. Sed se foje estas la ĝusta momento diri ion, do diru ĝin, sed ne pri hazardaj temoj, ne pri gladiatoraj bataloj, ne pri ĉevalkonkursoj, ne pri atletoj, ne pri manĝaĵoj aŭ trinkaĵoj, - temoj kiuj ĉie estiĝas -, kaj pleje ne pri homoj en malŝata, laŭda aŭ komparanta maniero.
3 Se vi kapablas, konduku ankaŭ viajn kunulojn per viaj vortoj al tio, kio estas deca. Sed se vi troviĝas sola inter fremduloj, silentu do.
4 Ne multe ridu nek pri multaj aferoj nek senmezure.
5 Ĵuron rifuzu, se nur ebIas, komplete; alie vi ĵuru nur laŭ cirkonstancoj.
6 Festenojn ekster via rondo kaj okazigitajn de nefilozofoj vi evitu. Sed se tarnen fariĝas la okazo, atentu, ke vi ne falu en supraĵajn parolojn. Vi ja sciu, ke se la kamarado estas malpura, ankaŭ tiu kiu rilatas kun li neeviteble malpuriĝas, eĉ se li mem estas plej pura persono.
7 Prenu nur la plej necesajn aferojn por via korpo, kiel manĝon, trinkon, vestaĵon, loĝejon, priservon. Sed evitu ĉiun lukson aŭ pompon.
8 Koncerne amoradon, vi retenu purecon kiom eble antaŭ la nupto; kaj se vi uzas ĝin, nur prenu tion kio estas laŭleĝa.
Sed ne fariĝu ĝena por tiuj, kiuj ja uzas ĝin, aŭ kritikema: vi ne ĉiam paradu per tio, ke vi mem ne uzas ĝin.
9 Kiam iu informos vin, ke certa persono kalumnias vin, ne defendu vin kontraŭ la diroj, sed respondu: Li ŝajne ne konas la ceterajn malbonaĵojn kiujn mi havas, alie li ne rakontus nur tiujn ĉi.
10 Ofte frekventi teatrojn ne estas necese. Sed se prezentiĝas la okazo, okupiĝu nur pri vi mem, t.e. deziru, ke nur okazu, kio vere okazas, kaj ke venku nur la venkanto; ĉar tiel vi ne suferos damaĝon. Sed detenu vin de kriado, de laŭta ridado pri iu, aŭ de ega ekscitiĝo. Kaj post la foriro vi ne multe parolu pri la okazintaĵoj, krom se tio kontribuas al via egalanimeco. Ĉar alie montriĝas el tio, ke vi absorbiĝis de la spektaĵo.
11 Ne facilanime iru al prelegoj publikaj; sed ĉeestante, vi gardu la indon kaj la ekvilibron, kaj samtempe atentu, ke vi ne fariĝu malagrabla.
12 Kiam vi estas renkontonta iun, precipe se estas iu tre alte taksata, tenu antaŭ viaj okuloj, kion farus tiam Sokrato aŭ Zenono; tiam vi ne bezonos demandi vin, kiel vi bone eluzos la cirkonstancojn.
13 Kiam vi frekventas iun kun granda potenco, kalkulu kun tio, ke vi ne trafos lin hejme, ke oni ne akceptos vin, ke oni ĵetfermos al vi la pordojn antaŭ la vizaĝo, ke li ne interesiĝos pri vi. Kaj se malgraŭ ĉio ĉi tamen estas via devo iri, do iru kaj toleru la okazaĵojn sed neniam poste diru en vi mem: Ja ne estis tiel grave. Ĉar ĝuste la nefilozofon trompas la eksteraĵoj.
14 En via konversado vi evitu menciadi vaste kaj larĝe pri viaj propraj faroj kaj danĝeroj. Ĉar ne estas same interese por la ceteraj aŭskulti viajn aventurojn, kiel estas por vi rakonti ilin.
15 Ankaŭ evitu veki ridadon. Tia konduto ja emas al vulgareco kaj facile kondukas al tio, ke vi perdas la respekton de l' najbaro.
16 Estas riske transiri al maldelikata lingvaĵo. Kiam tio okazas, se troveblas ĝusta momento, vi riproĉu la kulpinton.
Sed alie, vi montru vian malaprobon de tia lingvaĵo per silentado, per ruĝiĝo kaj per kuntirado de la brovoj.
34 :1 Se vi ekhavas impreson de io plezura, kiel pri impresoj ĝenerale vi atentu, ke vi ne estu kuntrenata de ĝi. Sed atendigu la aferon kaj prenu iom da prokrasto por vi mem. Poste imagu ambaŭ momentojn: tiun de la plezuro kaj tiun, post la plezuro, kiam vi denove venos al vi mem kaj ekpentos. Kaj kontraŭmetu al tio, kiel vi ĝojos se vi povos rezisti, kaj kiel tiam vi laŭdos vin mem.
Se por vi venos la ĝusta momento ekpreni la agon, atentu, ke ne venku vin ĝia plaĉo, ĝia dolĉo kaj ĝia logo. Sed kontraŭmetu, kiom pli bone estas scii, ke tiun tenton vi superis.
35 :1 Kiam vi decidiĝis, ke io estas farenda, faru ĝin kaj ne hezitu esti vidata dum tion vi faras, eĉ se la plimulto pensus alie pri ĝi. Sed se kion vi farus, ne estas ĝusta, evitu tiun agon. Sed se vi agas ĝuste, kial vi timus tiujn, kiuj malprave riproĉus vin?
36 :1 Same kiel la frazoj "Estas tago" kaj "Estas nokto" en si mem estas plenaj je senco, sed sensencaj se kombinitaj, same povas esti senchave por via korpo preni ĉetable la pli grandan porcion, sed ĝi estas sensenca se temas pri ĝustaj manieroj, pri kiel decas ĉe bankedo. Do kiam vi kunmanĝas ĉe iu alia, vi memoru, ke vi ne nur atentu pri kio estas senchava por via korpo, sed ankaŭ gardu respekton por via gastiganto.
37 :1 Se vi transprenas rolon super via forto, vi malbone ludos ĝin kaj, kion vi ja kapablus, vi maltrafas.
38 :1 Same kiel ĉe promenado vi atentas, ke vi ne tretu sur najlon nek distordu la maleolon, same vi atentu, ke vian propran konvinkiĝon vi ne lezu. Se ĉe ĉiu laboro ni tion priatentos, des pli facile ni entreprenos la laboron.
39 :1 Ĉies korpo estas mezurilo pri ties propraĵo, same kiel la piedo estas mezurilo por la ŝuo. Se ĉe tio vi tenos vin, vi gardos la ĝustan mezuron; sed se vi transpaŝas ĝin, neeviteble vi finfine falos kvazaŭ en abismon. Same pri la ŝuo, se vi transpaŝas tion kio decas al la piedo, unue tio iĝas ora ŝuo, poste purpura, kaj brodita ŝuo. Ĉar kiam unufoje la ĝustan mezuron vi pasis, ne plu estas limo.
40 :1 Tuj post la dekkvara jaraĝo, virinoj estas nomataj de la viroj "damoj"; sed tuj kiam ili konsciiĝas, ke ili havas nenion krom enlitiĝi kun la viroj, ili komencas beligi sin kaj metas en tio sian tutan esperon. Estas do inde ke ni klopodu komprenigi al ili, ke ili estas respektataj nur se ili montras sin modestaj kaj pudoraj.
41 :1 Estas signo de supraĵeco, ĉiam okupiĝi pri la korpo, kiel multe sporti, multe manĝi, multe trinki, multe <atenti> pri fekado aŭ sekskuniĝo. Ĉio ĉi konsiderindas kiel necesa negravaĵo. Sed la kompleta zorgo koncernu la spiriton.
42 :1 Kiam iu malbonagas aŭ malbonparolas pri vi, memoru, ke li faras aŭ diras tion, kredante ke ĝi konvenas al li. Estas do neeble ke li sekvas vian opinion, sed ja la sian; se li do havas malĝustajn opiniojn, tio damaĝas lin, ĉar li trompiĝas. Se iu la veron prenas por malvera, tio ne estas damaĝo por la vero mem, sed por la trompiĝinto. Se vi deiras de tio ĉi, vi havos mildan juĝon pri tiu kiu skoldas vin.
Do ĉiam vi diru, kiam tio okazas: Tio estas lia vidpunkto.