Выбрать главу

Karakterizaĵoj

La strukturo de la lernomaterialo strukturiĝis laŭ la gramatika progreso. La nacia lingvo de la lernantoj estis la instrulingvo. La lernomaterialo estis ĉefe la fremda lingvo en skribita, literatura formo. Tipaj ekzerco-formoj estis:

apliki la regulojn kaj formi korektajn frazojn

kompletigi frazojn kaj tekstojn kun malplenaĵoj

traduki unuopajn frazojn kaj pli longajn tekstopartojn el la gepatra lingvo en la fremdan lingvon

traduki literaturajn tekstojn el la fremda en la propran lingvon

resumi kaj rerakonti tekstojn

resumi kaj daŭrigi tekstojn

diktaĵo

Kritiko

La ĉefa kritiko estis, ke oni celis scion pri lingvo, ne kapablon vere uzi ĝin. Tradukado foj e helpas konsciiĝi pri lingva strukturo, sed ĝi ne povas esti la sola bazo de la lingvolernado. Krome la koncentriĝo je la gramatika sistemo gvidis al artefaritaj tekstoj kaj ekzercoj, ĉar oni provis kunmeti ekzemplotekstojn, en kiuj certaj gramatikaĵoj koncentriĝis - fenomeno, kiu apenaŭ okazas en normala lingvouzo.

Kio restis?

Malgraŭ ĉiu kritiko multaj elementoj de la gramatika-traduka metodo restas ĝis hodiaŭ. Parte prave, ĉar iuj klasikaj ekzercoformoj tamen estas utilaj. Gravas, ke oni ne kondamnu ĉion, kio odoras je gramatika-traduka metodo. Ekzemple la demando pri la uzo/neuzo de la gepatra lingvo ĝis hodiaŭ ne estas findiskutita. Kaj foje ankaŭ konscia tradukado povas helpi al kompreno de la fremda lingvo. Sed kiel dirite, ĝi ne aŭtomate gvidas al la kapablo paroli fremdan lingvon.

(BD)

3.2.2 La rekta metodo

La pli kaj pli leviĝanta kritiko pri la gramatika-traduka metodo kaj ankaŭ aliaj kondiĉoj gvidis al reformo de la lingvoinstruado. Oni bezonis homojn, kiuj povis paroli fremdajn lingvojn. Lingvistoj atentigis pri malsamaj strukturoj de lingvoj kaj pri la diferenco interparolata kaj skribata lingvoj. La faktoro, kiu evoluigis tiun ĉi metodon, estis la ideo, ke oni lernas ankaŭ fremdan lingvon same kiel la gepatran lingvon: nature, parole, imite, ne pere de alia lingvo.

Lingvistika bazo

La bazo de la lernoprogreso estis ankoraŭ la gramatikaj kategorioj laŭ la latina modelo. Sed kun gravaj ŝanĝoj: Oni ne plu montris la regulojn kiel regulojn, sed kiel ekzemplofrazojn. De la prezentitaj ekzemplofrazoj oni iris al la reguloj. (Tion ni nomas: indukta vojo.) Pro la koncentriĝo je la parolata lingvo, en la metodo ludis rolon ankaŭ fonetiko, science evoluiĝanta.

Lernoteorio kaj lernocelo

Lernadon de fremda lingvo oni vidis kiel proceson, kiu kompareblas kun la lernado de la gepatra lingvo, sed sub aliaj kondiĉoj. Lingvolernado estis rigardata kiel imitado kaj ne kiel konscia kompreno de la reguloj. La celo estis la parolata lingvo.

Karakterizaĵo

Pro la celo kaj teoria fono, gravis en tiu ĉi metodo la instruprincipoj, ke aŭskultado/ parolado estis pli akcentata ol legado/skribado, kaj ke la instruado okazis preskaŭ nur en la cellingvo. Por rilatigi la situacion de la lernantoj al situacioj en la lando de la cellingvo, la lernomaterialo estis prezentata en situacioj (dialogoj) el la ĉiutaga vivo. Kulturo de la ĉiutaga vivo, literaturo kiel kultura produkto ne ludis rolon. Tipaj ekzerco-formoj estis:

demandi kaj respondi

imiti frazojn de la instruisto

prononcekzercoj

kompletigi frazojn kaj tekstojn kun malplenaĵoj

parkerigi kaj ludi dialogojn

parkerigi memorfrazojn, kantojn, poemojn

resumi kaj rerakonti tekstojn

diktaĵo.

Kritiko

Oni supozis, ke la manko de la gepatra lingvo en la klasĉambro kaj en la ekzercoj certigas la lernadon de la cellingvo. Tamen mense ĉiam ĉeestis la gepatra lingvo, kaj ĝia strukturo daŭre influis. Oni ne celis konsciigi la lernantojn pri tiu influo kaj kiel kontraŭi ĝin. Ne ĉiuj lernantoj povis akcepti la rektan metodon kaj senpere kompreni kaj lerni el ĝi.

Kio restis?

Nuntempe oni ofte nomas ĉian unulingvan instruadon rektmetoda. Tio ne estas tuteprava, ĉar post la evoluo de la rekta metodo sekvis aliaj teorioj, kiuj postulis aliajn formojn kaj aliajn elementojn de instruado.

El la rekta metodo tamen postrestis multaj elementoj, aplikataj ankaŭ hodiaŭ. Ĉar oni ne povis traduki vortojn, oni trovis strategiojn por instrui vortprovizon (difino, montrado, klarigo en kunteksto) kaj ankaŭ ilojn por la instruado (bildoj, afiŝoj, objektoj, agoj). Same diktaĵo, kantoj, poemoj kaj memorfrazo trovas sian lokon ankaŭ en diversaj ŝtupoj de la hodiaŭa lingvoinstruado.

(BD)

3.2.3 La aŭda-parola metodo

La aŭda-parola metodo estis konstruita en la kvardekaj jaroj, iasence surbaze de la rekta metodo. Tio signifas, ke tiu evoluo estis simple tempa sinsekvo kaj ke oni same celis instrui la parolatan lingvon. En Usono la aŭda-parola metodo fakte kontraŭbatalis la ĉefajn premisojn de la rekta metodo kaj trovis ĝin same neuzinda kiel la gramatikan-tradukan metodon.

Parencas al la aŭda-parola metodo la aŭda-vida metodo en la senco, ke ankaŭ la aŭda-vida metodo uzis ekz. fraz-modelekzercojn.

Lingvistika bazo

Nova skolo en la lingvistiko, la strukturismo, provis analizi lingvojn laŭ ties propraj strukturoj. Krome uziĝis la ideo, kontrastigi strukturojn de lingvoj por eltrovi specifajn malfacilaĵojn por parolantoj de alia lingvo, kompare al la cellingvo. Por la lingvoinstruado tio signifis, ke oni analizis la strukturon de la cellingvo kaj verkis lernolibron laŭ la komplekseco de ĝia gramatika sistemo.

Lernoteorio kaj lernocelo

Tre grandan influon sur tiun ĉi metodon donis nova lernoteorio: la behaviorismo („kondutismo"). Tiu traktis la lingvolernadon kiel mekanikan konduton laŭ la skemo „instigo - reago". Laŭ la teorio, la ripetado de similaj reagoj al la sama instigo plifortigis la ĝustan reagon kaj gvidis al ĝusta parolkapablo. Tiu imago en la praktiko gvidis al aro da specialaj modelripetigaj ekzercoj. En la aŭda-vida metodo tiu lernoteorio efektiviĝis en montrado de bildoj, kiuj rolis kiel parolinstigo kaj ligo inter la aŭdebla kaj videbla instigoj.

Karakterizaĵo

Same kiel en la rekta metodo oni akcentis la parolatan lingvon kaj principe la unulingvecon de la instruado. Tamen, se la lingvo estis instruata en grupo kun parolantoj de la sama gepatra lingvo, oni uzis la gepatran lingvon por doni instrukciojn, eltiri rapidajn (induktajn) konkludojn pri la gramatiko kaj por kontroli, ĉu la lernantoj ne nur papage ripetadas sen koni la signifon. En grupoj kun parolantoj de malsamajgepatraj lingvoj oni ofte uzis por kontrolado la rimedon de frazkonstruado kun propraj ekzemploj laŭ la donitaj strukturoj.

La konstruo sur la gramatika sistemo de la cellingvo gvidis al tio, ke la lernolibraj tekstoj/dialogoj havis didaktikan funkcion kaj aperis en iom artefarita formo, ne laŭ la reala lingvouzo. Gramatiko tamen ne estis prezentata klare pere de gramatikaj terminoj, kaj ĝi ofte aperis aparte en la lernolibro, ne en la lecionoj mem. La instruado de gramatiko okazis per ekzemplofrazoj, de kiuj oni poste iris al la reguloj. La klarigo de la reguloj okazis per videblaj signaloj (koloroj, sagoj, grasa presado ks.) kaj per tabeloj kaj skemoj.

Grava ilo de tiu ĉi metodo estis la tiel nomata lingvolaboratorio, kie oni aŭskultis surkasedajn tekstojn aŭ modelfrazojn. Avantaĝo estis, ke oni povis bone ekzerci la elparolon ankaŭ tiam, kiam la instruisto ne estis denaska parolanto. Tipaj ekzerco-formoj estas:

multaj variantoj de frazmodelekzercoj