3.2.5.5 Postuloj kaj perspektivoj
Ni vidis, kiel ambicia kaj kompleksa estas tiu ĉi koncepto pri lingvolernado. Ĉu „normala" lingvoinstruisto entute povas praktiki ĝin ĝuste, aŭ ĉu li/ŝi bezonas esti aparte trejnita?
Mi dirus, ke la lingvoinstruistoj en internaciaj grupoj estu sentemaj pri la internacieco de la komunikado. Oni kutime edukiĝas pri tio, ke gravas aĝo, motivoj, kapabloj, socia kaj lingva fonoj kaj aliaj faktoroj pri la lernanto. Sed oni same lernu ankaŭ pri interkultura komunikado kaj eblaj ĝenoj.
La dua flanko, la interkultura lernado kaj la eduko al certaj sintenoj, estas pli malfacile realigebla. Sub „Rimedoj de interkultura lernado" mi jam parte priskribis eblajn temojn kaj taskojn, kiujn oni povas uzi por evoluigi empation kaj komprenemon. El la vidpunkto de bona diskutinstigo taŭgas ĉiuj komparoj inter landoj kaj lingvoj. Taŭgas interkulturaj rolludoj aŭ miskompreneblaj situacioj, demandoj pri propraj pensoj kaj vidpunktoj, kaj pri problemaj punktoj de la komunikado, kiel ekzemple perceptado de tempo, akurateco, ĝentileco, pureco, proksimeco.
Oni povas demandi sin, ĉu tiaj taskoj entute taŭgas nur por progresintoj. La respondo estas: ne. Jam komencantoj povas lerni, kiel oni rakontu simplajn aferojn pri la propra kaj aliaj landoj. Kompreneble - kiel ni legis ĉe la situaci-komunika aliro - en la komenco temas ĉefe pri ŝablonaj modeloj, kiujn la lernantoj eble iom variigas, sed poste aperos pli kaj pli libera esprimo de la pensoj.
Gravas, - kaj tio estas la malfacilaĵo - ke la interkultura kompreniĝo estas ankaŭ la celo, ne nur la rimedo por instrui kaj paroligi. Ĉiu surfaca „Ĉe ni estas tiel. Kiel estas ĉe vi?" en la longdaŭro povas havi la malan efikon kaj povas produkti rifuzon. Estas same kiel ĉe kiu ajn metodo: en troigita formo ĝi perdas sian valoron.
La interkultura aliro estas ankoraŭ relative juna kaj nesufiĉe esplorita kampo, kaj tial ankoraŭ mankas ĝenerala imago pri „tipaj" elementoj. Ĝi estas observinda kaj esplorinda, ĉar interkultura kompetento, foje tre gravas ankaŭ aŭ ĝuste por esperantistoj.
(BD)
3.2.6 Cerbamikaj metodoj
Nuntempe gravaj pedagogoj montras novajn kaj revoluciajn facetojn en la edukado. Ili konsideras, ke necesas revenigi la ĝuon al la lernoprocezo. Tony Stockwell, edukpsikologo el Lihtenŝtejno diras ke „por lerni ion ajn rapide kaj efektive, vi devas vidi tion, aŭdi kaj senti ĝin". Tiuj novaj lernoteknikoj estas variaj kaj ili nomiĝas, ekzemple: sugestopedio, neŭrolingvistika programado kaj integra rapidlernado. Ili kombinas tri elementojn: ĝuon, rapidan lernadon kaj senton pri kontenteco. Certe la plej bonaj el ili enplektas malstreĉiĝon, agadon, stimuladon, emociojn kaj plezuron. Ĉiuj tiuj novaj instrumetodoj havas relative komunajn principojn kaj ili konsideras, ke bona trejnado inkluzivas ses ĉefajn regulojn. Kiel dumvivaj lernantoj, ni lernas rapide, firme kaj facile, se tiuj ses principoj estas bone planitaj de la instruisto, kiu fakte ne estas „lekciisto", sed „faciligisto" en la organizado de la tuto. Jen la principoj:
Ĉeesto de la plej bonaj kondiĉoj por lernado;
Prezentado, kiu enplektu ĉiujn sensojn kaj estu samtempe malstreĉiga, kontentiga, varia, paciga kaj stimuliga;
Kreiva kaj kritika pensado por helpi la internan procezon;
Aktivigo por alproksimiĝo al la materialo per ludoj, parodioj kaj teatraĵoj;
Pluraj okazoj por praktikado;
Regulaj sesioj de ripetado kaj reviziado.
Ne surprize ĉiu unuopa principo menciita agas same efike ĉe plenkreskuloj kiel ĉe infanoj, kiam la lernado okazas rapide kaj efike per la uzo de memesplorado kaj ĝuo. Bonaj instruistoj scias, ke la ĉirkaŭaĵo havas sian influon en la lernoprocezo. Tial ili aranĝas sian klasĉambron tiel, ke ĝi faciligu la lingvolernadon. Oni, ekzemple, uzu freŝajn florojn por havi agrablan odoron kaj kolorojn en la klasĉambro; oni ornamu la murojn per plenkoloraj afiŝoj enhavantaj resumon de la ĉefaj eroj de la kurso. Necesas krei bonan etoson en la klasĉambro. Varieco, surprizoj kaj defioj estas io esenca en tia kreado. Se etoso de ĝojo estas en la ĉambro, ĉu temas pri leciono pri lingvoj aŭ seminario pri homaj rajtoj, la unua paŝo estas meti la humoron de la ĉeestantoj en la ĝustan lokon. Muziko estas certe instigilo al la cerbo por fariĝi malferma kaj akceptema al la venantaj informoj.
Multo estis malkovrita ĉi-rilate per esploroj faritaj en 1950 de la bulgara psikiatro kaj edukisto Georgi Lozanov. Li estas tiu, kiu povis montri, kial kelkaj personoj havas mirindan memoron kaj li aplikis siajn konkludojn al lingvolernado. La instruisto devas esti kapabla rompi la lernobarojn de la lernantoj. Ĝenerale oni diras, ke estas tri lernobaroj: la kritik-logika (per kiu oni asertas, ke „la lernejo ne estas io facila, kiel, do, la lernado povus esti io ĝuiga kaj facila?"), la intuici-emocia baro (per kiu oni asertas, ke „mi estas stulta, tial mi ne povos fari tion") kaj la kritik-morala baro (per kiu oni diras „Studi estas peza tasko, do, mi prefere gardu mian kapon por io alia "). Kompreni la baron de la lernanto helpas pli efike rompi ĝin. Bone estas kuraĝigi la lernantojn esprimi siajn proprajn celojn kaj plani la propran estontecon surbaze de ili. En la klasĉambro, estas bone, se ekzemple duope la lernantoj esprimas unu al la alia, kion ili atendas de tiu kurso, seminario, tago aŭ jaro da lernado. Bildigi ion estas tre efika lernoinstrumento. Fuŝa instruisto certe diros al siaj lernantoj „Ne forgesu lerni akurate, se ne, vi atingos malbonan rezulton en la baldaŭa testo". Tio estas certe iu negativaĵo nenecesa. Pli bone estas, kiam oni kuraĝigas la lernantojn bildigi kiel ili povos uzi la akiritajn konojn estonte aŭ simple 'planti' pozitivan penson, kuraĝigante la lernantaron serĉi en la lernolibro specifajn demandojn, kiuj povus esti iel gravaj en la estonteco. La instruisto devas esti konscia pri ĉi tio kaj neniam forgesi, kiom influa estas la negativa sugestado. Ĉiu bona prezentado celas la diversajn individuajn lernostilojn.
La plej flankenlasata lernostilo estas, tamen, la kinesteza (rilatanta al movoj). Ĉiu bona lernosperto estas plena je parola stimulado, muziko kaj vidaj elementoj. Tamen la plej bonaj prezentadoj estas tiuj, en kiuj abundas agado, partoprenado, movoj. Eĉ se la studentoj estas „vidlernemuloj", ĉiu homo kaptas la informojn ankaŭ per farado. Cetere, lernado estas ne nur la absorbado de novaj informoj. Ĝi inkluzivas ankaŭ la pensadon pri ĝi (analizado) kaj la stokadon de la rezultoj en la memoro. Lerni pensi estas io grava en la lernoprocezo. La „faciligistoj" devas uzi ludojn por pensigi kaj memorludojn por resumi la informojn. Resume oni povas diri, ke estas kelkaj dezirindaĵoj kaj por bone lerni kaj por bone instrui:
havi pozitivan bildon pri si mem
aliri pozitive al la ekstero
havi ĉirkaŭaĵon, kiu subtenas
esti stimulata pli de interna motiviĝo („mi volas lerni tion") ol de ekstera („aliaj volas, ke mi lernu tion")
havi bonan sanon kaj taŭgan nutradon
esti klara kaj realisma pri la dezirataj rezultoj
kapabli koncentriĝi
esti pacienca
Aliflanke, por bone instrui estas dezirinde, ke la instruisto havu kelkajn kvalitojn. Ĉi-sube ni mencias kelkajn. Kvankam ili povus pensigi, ke neniel eblas trovi personon kun ĉiuj tiuj kvalitoj, tamen ili konsistigas la idealan modelon de instruisto. Jen ili: