Выбрать главу

La instruisto

ŝatu kaj regu la instruatan fakon

estu energia

estu bonhumora

estu ekvilibra inter la fido en si mem kaj la fido en la aliaj

estu komprenema al la psikologiaj procezoj de homoj kaj grupoj

estu kapabla klarigi facile ion ajn

kapablu aktori

havu sufiĉe da konoj pri arto kaj muziko

estu sentema al ĉio, kio okazas en la klasĉambro

estu kapabla organizi la instruadon laŭ vojo klara, efika kaj interesa

povu prezenti la saman informon laŭ variaj vojoj

havu bonan rilaton kun la gelernantoj

motivigu la gelernantojn al memserĉado

estu kapabla adaptiĝi al la neatenditajoj kaj aldoni al la lecionoj elementojn ne antaŭviditaj

estu kapabla akcepti la rimarkojn kaj sugestojn de la lernantaro kaj de la aliaj kolegoj

fidu je la senlima kapablo, kiun ĉiu el ni havas por lerni.

(AOR)

3.3 Esperanto-specifaj metodoj

En tiu ĉi ĉapitro ni okupiĝas pri lingvoinstruaj metodoj, kiuj estis aŭ estas uzataj por instrui Esperanton. Ni detale prezentas la plej faman metodon, la Cseh-metodon, kaj same grandan spacon donas al la disvastiĝanta Zagreba metodo. Krom tiuj du popularaj vi trovas mallongajn prezentojn de aliaj metodoj, kiuj ekhavis propran nomon kaj furoris dum iom da tempo. Ili eniris la Manlibron ĉar iusence ili apartenas al la historio de Esperanto-instruado, do indas iom koni ilin. Aliflanke eblas, ke kelkaj donos al vi helpon kaj ideon por via laboro. Post ĉiu prezento vi povas legi indikon pri la pliaj literaturoj pri la koncerna temo.

3.3.1 La Cseh-metodo

Difino

Cseh-metodo estas sistemo por lerni Esperanton, ĝin iniciatis Andreo Cseh (1895-1979). Li donis sian nomon al la metodo, kiu fariĝis vaste konata en la Esperanto-medio.

Ĝi estas kombinajo de la gramatika kaj la rekta metodoj kaj konformiĝas al la specialaj ecoj, kiujn Esperanto havas. En la Cseh-metodo, do, oni retrovos plurajn trajtojn jam prezentitajn en la priskriboj de la rekta metodo.

Necesas ankaŭ konsideri, ke la priskriboj de la kurso prezentata en la verko 'Baza Cseh-Kurso' montras la metodon tia, kia ĝin konceptis Andreo Cseh kaj kiel ĝi estis aplikata en sia zenita tempo, la 30aj jaroj de la pasinta jarcento. La hodiaŭaj uzantoj de la metodo aplikas la principojn de la kreinto de la metodo, sed aplikas aliajn instruteknikojn, pli konvenajn al la nuntempo.

Lingvistika bazo

Andreo Cseh ordigis la instruendajn gramatikaĵojn en sistema gradigita sinsekvo kaj tiel instruis ilin.

La klopodo de Cseh estis ne nur prezenti la gramatikajn elementojn kaj regulojn, sed ankaŭ klarigi ilin. En la Cseh-metodo oni ne nur imitas strukturojn sen vere kompreni ilin, sed aliokaze ankaŭ observas la strukturon de la vortoj kaj frazoj kaj deduktas el ili la gramatikajn regulojn. Cseh ne uzis en siaj kursoj gramatikan terminaron. Li nur uzis la diversajn elementojn de la lingvo.

Forta emfazo estas en la atingo de taŭga kapablo uzi la lingvon parole kaj aŭskulte kompreni ĝin.

Li strukturigis sian kurson surbaze de la korelativa tabelo kaj instruis ĝin laŭ serioj de demandaj, montraj, ĝeneralaj, neaj kaj nedifinitaj vortoj. Ĉi tiu maniero instrui la korelativan tabelon estis epokfara en la instruado de Esperanto kaj ĝin ĝis hodiaŭ sekvas pluraj Esperanto-lernolibroj.

Lernoteorio kaj lernoceloj

En la Cseh-metodo ne estas komparoj inter la reguloj de Esperanto kaj la aliaj lingvoj, sed la instruisto montras la kutiman sinsekvon de la gramatikaĵoj en la frazoj en Esperanto.

Cetere, Cseh konsideris, ke la etapo de pli profunda analizo kaj lernado de la koncerna gramatika vortotrezoro estas tasko farebla ne en iu porkomencanta kurso. En liaj kursoj, do, oni parolas pri -a kiel finaĵo de la vortoj montrantaj 'kvaliton' aŭ por difini -il- oni klarigas, ke temas pri parto de vortoj indikantaj 'instrumenton por...'.

Karakterizaĵoj

La Cseh-metodo, same kiel aliaj variaĵoj de la rekta metodo, donas grandan avantaĝon, nome, la tujan paroladon, la instigon pensi en la lernata lingvo, ĉar la akcento en la lernado estas ĝuste en la evoluigo de tiu kapablo.

La tuta kurso okazas sub la devizo „paroligu la lernantojn!". Cseh kutimis diri, ke li gvidis „konversaciojn", ne „kursojn". Tial la lernantoj devas paroli pli multe ol la instruisto mem.

En la kursoj laŭ Cseh-metodo la naciaj lingvoj ne ludas rolon en la klasĉambro. La instruisto instruas rekte en Esperanto jam en la unua renkontiĝo kaj per tio la kursanoj lernas pensi rekte en la lernata lingvo. La lecionoj estas tiel konstruitaj, ke la vortoprovizo necesa por posta klarigado estas jam pli frue enkondukita.

Kapti la atenton de la lernantaro, jen la ĉefa tasko de la instruisto! Ĝi estas la plej grava kondiĉo por la sukceso. Por 'ne skribi sur akvon, sed ĉizi sur ŝtonon, Andreo Cseh ligis ĉiun instruaĵon al agrabla, amuza travivaĵo. Tiel la instruitaĵon oni fiksas kaj tenas en la memoro pli firme.

Kritiko

?

La sukceso de la instruado laŭ la Cseh-metodo multe dependas de la personeco de lainstruisto mem. Ŝi/li devas preti ofte aktorece instrui kaj klare percepti ĉu la lernantaro sufiĉe kaj klare komprenis la instruitaĵon. Konsiderante la periodon de la historio, kiam la metodo naskiĝis, estas kompreneble, ke en la priskriboj de Cseh, la instruado estas centrigita en la figuro de la instruisto kaj la rilato lernanto-lernanto estas neglektata. Nuntempaj Cseh-instruistoj pli atentas ĉi tion kaj adaptas la principojn de la metodo celante ankaŭ grupan laboron.

Kio restis?

Kiam Andreo Cseh evoluigis sian metodon, la lernoteorioj tiutempaj tre favoris la rektmetodan instruadon. Li estis la unua, kiu tiel instruis Esperanton kaj tiel en la paso de la tempo la Cseh-metodo fariĝis sinonimo por 'rekta metodo' en la Esperanto-medio.

Ĉar Andreo Cseh estis la unua, kiu aplikis la rektan metodon al la instruado de Esperanto, multaj emas konsideri, ke ĉia instruado sen uzo de la nacia lingvo de la lernantoj estas Cseh-metodo.

(AOR)

3.3.2 La Zagreba Metodo

Difino - historio:

Aŭtoroj de la Zagreba Metodo: Zlatko Tiŝljar, Spomenka Ŝtimec, Roger Imbert kaj Ivica Ŝpoljarec verkis la unuan eldonon de la kroata versio de la lernolibro en 1980 surbaze de frekvencmorfemaro de Zlatko Tiŝljar, kiu montris, kiuj 500 morfemoj estas la plej oftaj en parolata Esperanto. La dua eldono (1981) estis internacia kaj eksperimente uzita de 350 instruistoj en la tuta mondo. Surbaze de iliaj kritikoj kaj rimarkoj kaj surbaze de la propraj spertoj de la aŭtoroj, oni plibonigadis la metodon en la tria kaj kvara kroataj eldonoj. Intertempe aperis pluraj alilingvaj eldonoj. Ĝis nun en Kroatio aperis 9 eldonoj kun entute pli ol 40.000 ekzempleroj kaj pli ol 30 diverslingvaj adaptoj en la tuta mondo.

Lingvistika bazo:

laŭbaze de Frekvencmorfemaro de parolata Esperanto de Zlatko Tisljar oni konstatis, ke 95% de la kompleta parolkorpuso de averaĝa esperantisto konsistas el 470 plej oftaj morfemoj kaj nur 5% de la korpuso konsistas el ĉiuj aliaj morfemoj, okaze bezonataj. La aŭtoroj decidis ellabori lernolibron, kiu instruos al komencantoj nur la plej necesan vortotrezoron sen balastoj.

Lernoteorio kaj lernocelo:

La celo estas motivigi la gelernantojn per la interna valoro de Esperanto - la lernofacileco - en la komenca fazo, do la aŭtoroj evitis la nenecesajn leksemojn por ebligi la ekzercadon de gramatiko kaj praktikan lingvouzon tuj de la lernokomenco. Esperantoestas la plej facila en la nuna „turisma" scigrado. Tiun gradon oni povas alproprigi kelkdekoble pli rapide ol la saman kvanton de iu nacia lingvo. Tial la lernolibro A de ZM uzas nur la plej oftajn 400 leksikajn kaj 100 gramatikajn morfemojn (do ne kompletan gramatikon) necesajn en la „turisma lingvonivelo". La gelernantoj kapablas tuj post la du unuaj lecionoj paroli pri la plej necesaj temoj. Oni povas organizi komunajn internaciajn kelktagajn kursojn, en kiuj la gelernantoj konversacias ekde la unua lernohoro. Tio ege motivigas la lernantojn por lerni pli - ĉar la komencaj sukcesoj stimulas.