Pirata metodo
Baze esperantigita sugestopedia metodo kun elementoj de la Cseh-metodo, aplikita ĉefe en la 80aj jaroj en Hungario. Por la kursosemajno la lernantoj estis komplete izolitaj de la ekstera mondo kaj estis influataj ĉiusense kaj ĉiusence de rektaj kaj nerektaj lingvaj informoj. La fontoj estis muraj afiŝoj, eltranĉaĵoj el gazetoj, tabeloj, recitaĵoj, spritaĵoj de la eltrovintoj, etikedoj sur mebloj, humuraj desegnaĵoj kun komentoj, vortklarigoj ks. Rekoneblas multaj elementoj de la sugestopedia metodo.
La kurso estis ekstreme intensa, bezonis senliman disciplinitecon kaj alportis nekredeblajn rezultojn. Por ne forgesi la rapide lernitajn erojn la sekvintoj de la kurso membriĝis en la Fiŝklubo, kie ili plu ekzercis la lingvon. Multon diras pri la stilo de la metodo la libro Esperanto en 30 tagoj, verkita de Jozefo Horvath, la eltrovinto de la metodo. (Konsultu la KATALOGO-n.)
Esplor-kreiva vojo
Iniciita de W. Knibbeler kaj aplikata por Esperanto fare de Oene Hoekstra. Ĝi kunfandigas elementojn de la Silenta vojo kaj Sugestopedio. La metodo baziĝis je laŭeble plej granda memstareco de la lernantoj. Laŭprincipe la instruisto estas nur direkto-montranto, helpanto de la lernantoj por ke tiuj trovu sian vojon en la lingvolernado. La laŭtema lernomaterialo ne estis strikte difinita, oftis senstruktureco kaj improvizaĵoj. Pliaj informoj: La Esplor-kreiva vojo al efektiva regado de fremdaj lingvoj. D-ro J. Knibbeler. Eldonis NGGE.
BEK-kurso
Ellaborita de Dennis Keefe, usona lingvoinstruisto kaj trejnisto. La bazo de la metodo estas, ke la lernantoj aktive, 90-procente de la leciontempo praktiku la novajn lernitaĵojn. La instruista klarigo kaj transdono de novaj informoj povas okazi laŭ iu ajn adekvata metodo. Post tiu parto la lernantoj, uzante la antaŭe zorge preparitan demandaron, en malgrandaj grupoj ekzercas la 20 demandojn (unu persono demandas, la alia respondas). Poste la roloj ŝanĝiĝas. Tiuj demandoj ĉiam uzas la novan gramatikaĵon kaj reuzas la malnovajn. Rimarkindas, ke la BEK-metodo estas kontraŭa al la komunikativa skolo, laŭ kiu estas ne sencohave starigi demandojn sen vera informomanko.
La metodon facile povas apliki ankaŭ netrejnitaj kursgvidantoj. La aŭtoro de la metodo gvidis plurajn trejnseminariojn, precipe en Francio. Vi trovas longan intervjuon pri la metodo en IPR 1995/4 kaj 1996/1.ĉe: http://ilei.info/ipr/index.html
(KK)
Demandoj
Laŭ kiuj metodoj vi mem lernis fremdajn lingvojn, inkluzive Esperanton?
Kiujn metodojn vi mem uzas?
Ĉu vi uzas metodon kiun ni ne listigis ĉi tie?
Ĉu vi trovas iun metodon ĉi tie priskribitan, alloga kaj inda je plia esploro?
Ĉu vi opinias, ke vi povus el via propra praktiko, lanĉi novan metodon?
4 Lernado
Baza celo de la lernado estas, ke oni fiksu novan informon iom post iom en la longtempa memoro. Gravan rolon ludas dume la labormemoro. Tie oni tenas informon, kiun oni prenas aŭ el la longtempa memoro, aŭ el la ĉirkaŭaĵo per la sentumoj. Ekzemple telefonnumeron oni eble jam scias, kaj revokas ĝin el la longtempa memoro, aŭ oni ne (plu) scias kaj devas rigardi ĝin en telefonlibro. Por povi klavi la telefonnumeron ĝi devas esti en la labormemoro.
4.1 Lerno-modelo
lernomaterialo
Sube vi vidas lerno-modelon. Ĝi provas montri, ke ĉiam estas aktivigataj jam ekzistantaj scioj el la longtempa memoro, al kiuj metiĝas novaj informoj.
longtempa memoro
jam ekzistantaj (lingvo-)scioj
daŭra reaktivigo
tra la sentumoj novaj informoj (parolturnoj, vortprovizo, strukturoj, reguloj... )
Labormemoro:
Novaj informoj cirkuladas (ekzercado, aktivigo, ripeto)
ordigo
strukturigo
ligo al jam ekzistantaj
konservado
(lingvo-)scioj
Dum lingvolernado oni:
akiras sciojn
evoluigas povojn/kapablojn
Multaj scioj, kiujn oni akiras dum la lernado, ne utilas, se ili ne estas praktike aplikeblaj en la komuniksituacio. Krome ili devas esti entute retroveblaj en la memoro.
Tio signifas, ke dum lernado oni fortigas la strukturojn ankaŭ de la longtempa memoro. Oni ligas informojn en diversaj lokoj de la memoro, tiel oni igas informojn retroveblaj kaj uzeblaj. Gravaj estas por la memoro la multeco kaj la multdimensieco de tiuj lokoj,
por ke ili pli forte sidu en la memoro. Se ni ekzemple rigardas unu vorton, ĝi havas en si interalie signifon, sonon, skriban bildon kaj la imagon pri ĝi en la realo.
Konkludoj por la instruado kaj lernorganizo estas:
Tiuj multloka ligado kaj multvoja aliro al informo okazas pere de ripetado kaj uzo en diversaj kuntekstoj.
Ne lasu gravajn informojn solaj, ligu ilin kun aliaj enhavaj aferoj, ordigu kaj strukturigu ilin. Tio cetere estas distinga afero inter mekanika parkerigo kaj enhava lernado. Mekanika parkerigo de informoj estas malpli efika ol lernado en kuntekstoj.
Aktivigu precipe jam ekzistantajn sciojn. Tiam pli facilas asociado de novaj informoj.
Konkretaj aferoj pli bone fiksiĝas en la memoron.
Manieroj de inform-prilaboro povas esti
o semantika, t.e rilata al la kampo de signifo (konstruo de multaj diversaj asociaĵretoj) o akustika kaj parola (aŭskultado kaj sencohava parolado) o grafika kaj skriba (legado kaj skribado) o bilda (bildoj, grafikaĵoj, imagoj)
o emocia (atentokapta, interesa lernomaterialo, kiu ligiĝas al personaj intereskam- poj de la lernantoj)
(BD)
(Laŭ: Storch, Gunther (2001): Deutsch als Fremdsprache - eine Didaktik. [Germana kiel fremda lingvo. Didaktiko.] , Munchen: Fink, pp. 38-39)
Demandoj
Kiujn praktikajn paŝojn vi povas enkonduki en viajn lecionojn por ke la lernado estu pli efika?
Kion oni devus eviti por ke efika lernado povu efektiviĝi kaj ne estu bremsata?
Ĉu vi venis al pliaj konstatoj pri la manieroj en kiuj ni bone lernas?
5 Instru- kaj lernomaterialoj
Instruado kaj lernado tre ofte estas la sama procezo, rigardata el diversaj vidpunktoj.
La iloj, per kiuj ni faciligas la agon, alterne portas la nomon de instruhelpiloj kaj lerniloj. La uzo de la esprimoj kun „lern-" plej ofte tamen emfazas la vidpunkton de la lernanto, kiu agas aŭ memstare aŭ helpe de instruisto. En tiu ĉi ĉapitro ni kune analizas tiujn ilojn.
La lerniloj en la procezo instruado-lernado plenumas diversajn funkciojn: ili uzeblas por motivigi, transdoni konojn, vidigi kaj klasifiki aferojn, helpas en la ekzercado, ripetado, memorigo, kontrolo de la lernitaĵoj, kaj kontribuas al la organizado de la lernoprocezo.
La lerniloj diversmaniere ludas rolon en la instruista laboro. Ili povas ĝin helpi, kompletigi, pli efektivigi, simuli, eĉ anstataŭigi ĝin.
Lerniloj - helpe de kiuj homoj ĝenerale nuntempe lernas fremdajn lingvojn - estas ĉefe aŭ tute cel-lingvaj. Ili uzas diversajn helpilojn; studentan libron, ekzerco-librojn, son- kaj vid-bendojn, afiŝojn, interagajn komputilajn programojn, gvidilojn por instruistoj. Ofte kursomaterialoj kaj helpiloj estas integritaj en mult-alira lern-pakaĵo. La enhavo de la modernaj iloj rilatas al la nuntempa ĉiutaga aŭ fantazia vivo kaj al la atendeblaj komunikaj bezonoj de la lernantoj.