Выбрать главу

Iliatingisaltanteknikannivelon.Bedaŭrindemalmultajel laekzistantajEsperanto-lerniloj kongruas kun tiu profilo.

5.1 Lernolibroj

Lernolibro estas papera eldonaĵo, konstruita surbaze de la instruprocezo. Ĝi enhavas la instrumaterialon de la koncerna kurso, kio povas multe helpi la instruistan laboron. Ni speciale konsilas la uzon de bona lernolibro al tiuj instruistoj kaj instruantoj, kiuj ne havas multe da spertoj (eĉ eble ankaŭ lingve ne estas senriproĉaj).

Rilate la uzon de lernolibroj diversaj metodoj havas diversajn principojn. Laŭ kelkaj oni ne nur ne uzas lernolibron, sed eĉ ne havas ĝin (vd. la Cseh-metodon). Ĉe aliaj metodoj la lernolibroj havas ĉiujn alproprigendajn paŝojn, strikte priskribitajn (vd. programitajn kursojn). Ĝenerale bonas iu meza vojo, kiu kontentigas la bezonon kaj instrulaboron de la kursgvidanto, kaj ankaŭ la lernoprocezon de la plimulto de la kursanoj. Por ili libro kaj printitaj materialoj donas sekursenton, eblon kiam ajn reveni al la lernitaĵoj, refreŝigi la konojn.

Estas tre grave, ke la instruisto bone elektu la lernilon, kaj povu sekvi ĝin - eĉ se ofte kun aldonaj ekzercoj kaj materialoj.

(KK)

5.1.1 Kial cel-lingvaj lerniloj?

Por lerni Esperanton ekzistas du-lingvaj lerniloj en mirige aŭ konsterne granda nombro da lingvoj. Kompare kun tio, unu-lingvaj lerniloj malabundas. Strange, ĉar nuntempe, la plimulto de moderna lingvo-instruado uzas nur cel-lingvajn lernilojn, kutime bunte ilustritajn kaj allogajn. Se tio taŭgas por eĉ la plej komplikaj naciaj lingvoj, kiom pli taŭgus internaciaj lerniloj por internacia lingvo!

Unue, ili taŭgas ekonomie. Nia studantaro jam sufiĉe modestas; se ni diserigas ĝin en centojn da laŭlingvaj partoj, des pli koste estos produkti por ĉiu apartajn studilojn, precipe modernajn kiaj vidbendoj, kiuj bezonas kvantan disvendon por sukcesi.

Du-lingvaj lerniloj havas iujn avantaĝojn. Ili povas utile atentigi pri la apartaj malfacilajoj kaj kritikaj punktoj de Esperanto por lernantoj el iu difinita devenlingvo. Ili povas prezenti la lingvon el loka vidpunkto kaj informi detale pri la enlanda Esperanto-vivo.

Sed iliaj malavantaĝoj tendencas superregi. Nome, du-lingvaj lerniloj emas kateni la prezenton de Esperanto laŭ la strukturoj kaj spirito de la devenlingvo, koste de la Esperanto-strukturoj mem. Prezentante signifon per tradukado anstataŭ per bildo, ago aŭ kunteksto, tiaj lerniloj malfruigas la celatan punkton, kiam la lernanto ekpensas kaj komunikas en la cellingvo.

Anstataŭ kreadi modestajn, malmodernajn kajeretojn por lingvo-svarmo, ni verŝu niajn limigitajn rimedojn en kreon de kvante malpli da, kvalite pli bonaj kaj modernaj, tutmonde uzeblaj cel-lingvaj instru-kompletoj, permesante pli akcepteblan teknikan aspekton kaj liverante komunan ligilon inter lernantoj divers-kulturaj. La mondo estas nia lando; niaj lerniloj havu transnacian etoson kaj prezentu la buntecon de la esperanta vivo. Apoge al ili, niaj instruistoj verku koncizajn konsilarojn kiel adapti la enhavon al enlandaj kondiĉoj, kun kromaj ekzercoj aŭ aktivajoj pri punktoj aparte malfacilaj por la koncernaj landanoj.

(SMG-Eventoj 1997)

5.1.2. Kiel trovi taŭgan lernilon?

Kiel jam dirite, estas plurcent lerniloj en Esperantujo. La unulingvaj, verkitaj nur en la internacia lingvo, estas uzeblaj mondskale. La nacilingvaj lerniloj pli bone povas helpi en la emfazo kaj prilaborado de la nacilingvaj strukturoj kaj elementoj.

Tamen, eĉ se libro estas eldonita, ne ĉiam signifas, ke ĝi estas taŭga por la celo de konkreta kurso aŭ en si mem estas sufiĉe bona por iu ajn kurso. Antaŭ ol decidi pri la uzo de lernilo, konsilindas fari detalan analizon laŭ diversaj aspektoj, kiuj povas koncerni la eksteron (grandeco, koloreco, firmeco, ilustrajoj), la enhavon kaj konstruon de la lernilo.

En kazoj, kiam vi povas mem vidi kaj legi la lernilojn, la situacio estas pli oportuna. Sed en Esperantujo pli oftas, ke ni mendas la lernilojn tra la reto aŭ el katalogo de libroservoj, ofte ne havante sufiĉe da informoj por bone fari la gravan decidon.

Ekzistas granda enreta helpo por tiu elekto. La KATALOGO de www.edukado.net listigas kaj detale analizas jam 240 lernilojn (decembro 2005).

Krom la devigaj bibliografiaj informoj pri la libroj, la uzanto de la retejo povas ricevi detalojn pri la aĉetebloj kaj prezoj (kun ligilo al tuja mendeblo), pri la konsilataj nivelo kaj celgrupo de la libroj. Legeblas la enhavtabelo, struktura kaj metodika analizoj, informoj pri ceteraj detaloj. Oni eĉ ekscias ĉu la lernilo transdonas movadhistoriajn konojn kaj interkulturajn sciojn.

La eroj de la KATALOGO estas prezentataj pere de recenzoj de la redaktoro kaj estas ankaŭ ligiloj al aliaj rete aperintaj recenzoj.

Por kelkaj libroj pretiĝis aldonaj kaj specialaj ekzercoj, kun ligiloj al alia sekcio de la paĝaro, al la LERNILOTEKO. Pere de ties 350 diversaj ekzercoj (en decembro 2005) oni povas facile variigi kaj plibonigi siajn kursojn, kompletigante la mankojn de la uzata(j) lernilo(j).

Por orientiĝi estas bone konsulti la KATALOGON de edukado.net kaj tiuj kolegoj, kiuj jam havas sperton pri iu lernilo, povas ankaŭ aldoni sian opinion pri ĝi, helpante tiel al aliaj eventualaj uzontoj de ĝi. La kritikoj kaj esprimoj pri pretendoj kaj deziroj povas helpi ankaŭ tiujn kolegojn, kiuj verkos, kompilos lernilojn en la estonteco, klopodante plenumi la novajn bezonojn de nia Esperanto-komunumo.

(KK)

5.1.3. Kiaj lerniloj estonte?

Ni resumu la ĉefajn dezirindajn trajtojn de niaj novaj lerniloj. Ili...

estu ĉefe internaciaj, cel-lingvaj kaj paroligaj

formu lernopakojn kun paperaj, elektronikaj kaj plej diversaj rimedoj

estu teknike altkvalitaj, modernaj kaj allogaj

estu verbo-centraj, celantaj akceli komunikajn kapablojn

lerte ligu situaciojn (utilajn, fantaziajn) kun gramatiko

prezentu la kulturon, uzeblojn kaj plulernindon de Esperanto

baziĝu sur la unikaj ecoj de la esperanta gramatiko

prezentu la lingvon por eviti la tradicie konatajn erarojn

havu gvidilojn por helpi en la adapto al specifaj landoj/lingvoj.

La movado investu en verkadon de tiaj lerniloj, ĉu tra fondaĵoj, ĉu tra eldonejoj. Ne necesos subvencii eldon-kostojn; se tia lerno- aŭ lego-libro ne kapablas financi sin mem, ĝi verŝajne havas mankojn, ĉu enhavajn, ĉu enmerkatigajn. Sed sen anticipa financa aŭ rimeda helpo al verkontoj/adaptontoj, multaj indaj projektoj neniam naskiĝos.

Garantia aŭ prunta kapitalo povos esti kuraĝiga por eldonejo konsideranta la lanĉon de pli ampleksa (pruveble bon-kvalita) lernilaro. Ĝi povas permesi pretigon de pli grandakvanto, certigi pli altan kvaliton, aŭ permesi pli vastan kaj justan distribuon. Multaj el niaj lerniloj restas modest-aspektaj pro la manko de investo-kapitalo kaj antaŭvidebla malrapida vendoritmo, eĉ por bonaj lerniloj. Plia decentra apogo estos faciligo trovi eldon-specialistojn: ekz. por produkti kaj kopii son- aŭ vid-bendojn, aŭ starigi interaktivajn TTT-kursojn, aŭ presi tabul- kaj kart-ludojn.

Niaj lerniloj estu reklamataj ne nur inter la esperantistoj, sed per naciaj lingvoj, sin turnante al instruistoj, kultur-gvidantoj, edukistoj ks. Apero de nova lernilo kreas okazon por gazetaraj komunikoj, inform-vesperoj kaj aliroj al edukaj instancoj. Tia nacilingva varbado ne nur prikantu la virtojn de la lernilo mem, sed listigu argumentojn por la instruado de Esperanto, eble eĉ klarigante, kio ĝi estas entute.

La nura ekzisto de trafaj lerniloj ne garantios la deziratan fortigon kaj regeneron de nia komunumo, sed ĝi ja estas necesa kaj fundamenta kondiĉo al tiu celo.