Выбрать главу

(SMG- Eventoj 1997)

5.2 Filmoj

Krom la presitaj instruhelpiloj, ankaŭ son- kaj vidmaterialoj jam de jardekoj servas bone en la lingvoinstruaj lecionoj. Kvankam la moderna tekniko, uzo de komputiloj ŝajnas transpreni la prioritaton en la kampo de lernado teknike apogata, ni devas dediĉi kelkajn pensojn por la prezento de filmmaterialoj. Estas konate, ke kiel aldonajn helpilojn oni ofte konsilas al la lernantoj rigardi cellingvajn filmojn (kun aŭ sen subtitolo) ĉar ili - per aŭtentikaj tekstoj kaj paroloj - donos eblon ne nur al la evoluigo de la komprenkapablo, sed estas fontoj ankaŭ por la studo de la kulturo.

En Esperantujo bedaŭrinde ne multnombras tiaj filmoj.

5.2.1 Instrufilmoj en la lingvolecionoj

Kiel lerniloj, vidbendoj havas plurajn avantaĝojn kompare al libroj kaj aliaj instrumaterialoj:

pli facile oni motivigas lernantojn

pli vasta gamo de temoj estas prezentebla en la lernoĉambro

aŭskult- kaj kompren-kapabloj estas pli bone ekzerceblaj

filmoj ebligas prezenton de pli variaj parol-modeloj

kompare al nuraj sonmaterialoj, la filmoj vidigas la parolantojn mem, oni povas legi la lipomovojn, uzi la helpon de komuniksituacioj

vidaĵoj kapablas komuniki emociojn per vizaĝ-esprimoj, gestoj, situacioj

ili kapablas porti kompleksajn rakontojn, sen la neceso de tro da lingvoelementoj

eblas aldoni skribajn, bildajn, diagramajn kaj animitajn klarigojn

pli efike prezentas agojn kaj verbojn ol lernolibroj

ŝlosilaj partoj aŭ instruaĵoj estas plurfoje revidigeblaj

Ĉefa defio de instruisto estas atingi, ke la lernantoj kiel eble plej frue kapablu paroli en la lernata lingvo. Tio postulas paralele kapablojn je aŭskultado. Oni povas argumenti, ke el la kvar komunik-kapabloj, la aŭskulta estas la plej malfacila, ĉar dum parolado la lernanto povas regi la situacion kaj organizi siajn pensojn ene de la limoj de sia kapablo. Kontraste, dum aŭskultado, ne la lernanto regas la enhavon, sed li devas kompreni komunikaĵojn, kiujn aliaj kreas.

Evidente, dum kurso, la instruisto devas zorgi pri tio, ke la lernantoj havu sufiĉe da aŭskultaĵoj. Se estas havebla vasta gamo de vidbendoj, ties ĝusta niveligo estas ebla. En tio ludas rolon la fakto, ke por komencantoj la bilda rakonto transdonas multajn informojn eĉ se tiuj ne konas ankoraŭ multon el la lingvo. Oni strebu tamen, ke en kursoj por komencintoj kaj progresantoj, la lingva dimensio kresku, por daŭre ampleksigi la kapablon kompreni ĉiam pli kompleksajn ideojn kaj lingvajn elementojn.

Vidbendoj ja havas limojn kaj postulojn por efika uzado:

necesas eviti la emon uzi ilin pasive, simple por plenigi la kursotempon

necesas koni bone kaj detale la tutan materialon

la prezentado postulas teknikan kapablon, kaj je instalo kaj je lerta uzo

necesas protekti la aparataron kontraŭ damaĝoj.

Ni supozas, ke ni parolas unuavice pri instru-vidbendoj, kvankam eblas ankaŭ mem krei bendojn. Por bone uzi instru-bendon, kursgvidanto devas investi multan tempon - verŝajne pli ol por tipa tradicia libro-bazita leciono. Nia averto kontraŭ pasiva rigardo ne signifas, ke lernantoj ne rajtas ĝui la tutan vidbendon aŭ bendo-parton kiel tutaĵon, eĉ se ili ne ĉion komprenos. Tio ludas motivigan rolon. Permesi la aŭskultadon de lingvaĵo, kiun oni ne povas ankoraŭ aktive uzi, ankaŭ estas konsilinde, por kapti la muzikon de la lingvo. Sed estus eraro uzi instruan vidbendon ekskluzive aŭ ĉefe kiel pasiva montraĵo. Necesas montri ĝin po-pece kaj intermeti aktivigajn ekzercojn. Pasiva lernado havas iun efikon, sed aktiva lernado de esencaj partoj portos pli firmajn kaj certajn rezultojn. Evidente, post la studado, eblas refoje spekti la bendon kun la celo distriĝi, sed tiam jam kun pli da kompreno kaj ĝuo.

Pri la teknikaĵoj: se vi mem estas mallerta en tiu kampo, kaj ne havas lernejan teknikiston, vi eble malkovros, ke iu el viaj lernantoj havas la necesajn lertojn, kaj volonte transprenos la taskon funkciigi la aparataron.

Se vi planas aktivigajn ekzercojn (rol-ludojn aŭ sceno-aktoradon) zorgu komence, ke estu spaco por tio; ke roluloj meze de aktora vervo ne stumblu pro kabloj kaj ne detruu la ceteron de la leciono (kaj la teknikaĵojn). Pensu ankaŭ kiel regi la lumigon. Vi bezonos malmultan lumon por bone vidi vidbendon, sed bonan lumon por la aktivaĵoj, kaj tiuj eble alternos plurfoje dum la leciono. Petu helpon pri la tenikaĵoj kaj lasu vin mem libera regi la lecionon.

Granda defio en aktiva uzo estos trovi la ĝustajn partojn de bendo por ke ĝi kontribuu bone al via leciono. Foje vi devos iri tien-reen en la filmo. En tradiciaj aparatoj la malfacilo tion fari forte limigis la emon de instruistoj profiti maksimume el tiu eblo. Denove, indos helpanto por trovi la bezonatajn scenojn per notado de la 'kilometro'-numeroj. Tiurilate DVD-tekniko signifas grandajn avantaĝojn. Ĝi permesas multe pli facilan saltadon tien-reen, multfojan ludadon de sceno, kaj en plej diversaj variaĵoj: propralingve, cel-lingve, kun subtitoloj propralingvaj aŭ cel-lingvaj, kun aŭ sen la pedagogiaj partoj. (Mankas ankoraŭ taŭgaj filmmaterialoj en Esperanto por tio!)

Rigardi bendon en fremda lingvo kaj samtempe aŭdi la sonon kaj legi la subtitolojn (ambaŭ cel-lingvajn) povas ege helpi la komprenon. (Ĉe usonaj agad-filmoj, tiu servo utilas, eĉ por aliaj anglalingvanoj!) Tamen, permesu la legadon de subtitoloj nur se la lernantoj jam komprenas la fonetikan kaj skriban sistemon de la cel-lingvo. Alikaze, validas la principo de Cseh: Aŭskulti antaŭ ol paroli; paroli antaŭ ol legi kaj legi antaŭ ol skribi. Tiu konsilo validas ankaŭ por Esperanto, eĉ se la lego kaj skribo estas tute fonetikaj, ĉar la lernantoj sen preparo emos atribui la regulojn de sia propra lingvo al viditaj tekstoj, kaj la reguloj de la propra lingvo povas esti kompleksaj kaj esceptoplenaj.

5.2.2. Instrufilmoj en Esperanto

Evidente, tiuj malmultas, ĉar la kostoj krei vidbendojn estas altaj. La haveblaj bendoj kostas multe pli ol kompareblaj nacilingvaj bendoj. Kresko de la nombro de Esperanto-lernantoj, kaj evoluoj en la registrigaj teknikoj moderigos tion estonte.

En la decido krei vidbendon oni alfrontas du gravajn eblo-parojn:

A: Dubli ekzistantan filmon, akirinte la rajtojn.

B: Krei propran filmon.

Prezenti desegno-filmon.

Prezenti filmon kun vivaj aktoroj.

Dubli ekzistantan filmon probable kostos multe malpli, sed la enhavo riskas esti malpli oportuna por Esperanto. La plimulto de la aliaj lingvoj havas konsiderindajn malfacilaĵojn, al kiuj necesas dediĉi multan atenton. Verŝajne tiuj partoj ne vere necesas por Esperanto, kiu kontraste, havas siajn proprajn, unike defiajn partojn, kiuj ne aperas samgrade ĉe aliaj lingvoj.

Krei propran produkton kostos multe pli, sed oni havas la liberon krei verkon specife tajloritan al la bezonoj de Esperanto. Restas tamen la demando, ĉu en Esperanto ni havas didaktikan gramatikon aplikeblan utile al vidbenda instruado, kiu havas aliajn limojn kaj eblojn ol la perlibra instruado.

Se ni kreas propran bendon, ĉu desegnan aŭ aktoran - nu, ambaŭ kostas multe. Eĉ kun libervolaj aktoroj, multe kostas la studiaj kondiĉoj bezonataj por krei adekvatan filmon. Propraj desegnofilmoj estis ĝis nun nepageble multekostaj. Sed la nuntempaj evoluoj en la komputika animado signifas, ke tiu nova vojo malfermiĝas antaŭ ni.

La du ĉefaj instrufilmmaterialoj en Esperanto estas Mazi en Gondolando kaj Pasporto al la Tuta Mondo.

miu;

Mazi en Gondolando, laŭ la supra skemo estas en kategorio A1: Dublita desegno-filmo. La eldoninto estas Internacia Esperanto-Instituto en Hago, Nederlando. La dubliga laboro okazis en Pollando. La cel-grupo estas ĉefe infanoj. Aperis du bendoj, ĉiu kun ses kvin-minutaj partoj. Estas havebla la scenara teksto kaj du apogaj stud-kajeroj.