Выбрать главу

(SI)

5.3.4. Retaj tujmesaĝiloj kiel lerniloj kaj instruiloj

En la nuna tempo la Interreto ĉiam pli kaj pli eniras kaj tuŝas nian vivon. Daŭre kreskas la nombro de homoj (inklude Esperantistojn) kiuj uzas ĝin tutmonde por siaj celoj (ĉu profesiaj, ĉu hobiaj). Kompreneble ankaŭ Esperantistoj eluzas la eblojn de la moderna tekniko, multaj ĝuas la avantaĝojn de tiu ĉi medio. Eblas tra la Interreto lerni Esperanton, ekscii novaĵojn, krei „virtualajn" internaciajn grupojn, konversacii ktp. La Interreto estas ja komunikilo, kiu teknik-flanke estas kvazaŭ „frato" de Esperanto - minimume ĝia tre bona amiko - kiu ebligas al Esperantistoj facilan kaj rapidan komunikadon tutmondan.

Lastatempaj ebloj de la Interreto, ĝia disvastiĝo, kreskanta rapideco, kaj la emo de homoj komuniki rekte, tuj, senpere (aŭ ni diru pli rapide ol per „klasika" retpoŝt-kesto) favoras al la t.n. „tujmesaĝiloj". Ili - same kiel por amuzado - povas servi kiel lernilo, instruilo.

Iliaj ebloj buntas, same kiel diversas - dependas de la programoj, ĉar ne ĉiuj havas la samajn eblojn (ne ofertas la samajn servojn). Nun ankoraŭ la plej populara restas la skriba (pli precize tajpa) komunikado kie kaj la adresanto kaj la adresato sidas ĉe sia komputilo kaj tajpas. Dum tio oni povas fari ankaŭ sian propran laboron (la komunikado ne postulas nian tut-tempan atenton). Laŭ la populareco sekvas la voĉ-komunikado, en kiuj onibabilas helpe de la programo kaj per la Interreto, kvazaŭ oni telefonus (uzatas amplifiloj kaj mikrofono aŭ simple kap-aŭskultiloj, kun almuntita mikrofono). Tiu ĉi formo estas tre rekomendata/rekomendinda por lernado kaj „virtualaj" konversaci-rondoj. Lasta eblo estas la video-konversacio (t.n. video-konferenco). Ĝi postulas ret-kameraon, aŭskultilojn kun mikrofono kaj sufiĉe rapidan ret-konekton. Tiu ĉi formo de komunikado certe plu evoluos en la sekvonta tempo, kaj atingos alian kaj pli vastan dimension.

Uzado de tujmesaĝiloj instrucele

Kiel jam menciite, tujmesaĝiloj ebligas kelkajn formojn de komunikado. Tial dependas pli malpli de ni (kaj de niaj teknikaj ebloj), kiun sistemon ni elektos kaj uzos.

Instrucele estas rekomendinda la uzo de „aŭd-konversacioj" - babilado, ĉefe por memlernantoj, aŭ homoj, kiuj ne vizitadas ofte esperantajn rondojn, klubojn - kaj tial ne havas eblojn multe ekzerci sian elparolon.

Krom la pormemlernanta formo oni povas uzi tujmesaĝilojn kiel tre bonan „refreŝigon„, inspirigon ankaŭ ĉe ordinaraj, enĉambraj kursoj. Plej bona „kaptilo" estas interkonsenti kun iu esperantisto, el por ni (niaj studentoj) ekzotika, el interesa lando, ke li/ŝi estu tiam kaj tiam kontakebla per tiu kaj tiu tujmesaĝilo (ne forgesu pri tempo-zonoj!). Dum la leciono oni poste per komputilo kontaktu la personon kaj konversaciu (ja ebloj abundas, ĉiu certe elpensos por si la plej bonan, bezonatan solvon, temon ktp). Kompreneble - precipe por komencantoj/komencintoj plej taŭgus la video-konversacioj, kiuj aldonas al nia konversacio ankaŭ okulojn, kiel plian senson (kaj tiel pliriĉigas la sperton, travivaĵon).

Avantaĝoj de tujmesaĝiloj:

senpage elŝuteblaj programoj

kelkaj ne bezonas instaladon (kaze de „urĝa bezono" eblas per simpla reta konekto aliĝi kaj komuniki - ekz. http://webmessenger.msn.com/)

preskaŭ senpagaj (krom pago por Interreto ili ne postulas ian kroman pagon)

facila kaj rapida komunikado

plirapidigo de la laboro

ebligas rektan (ankaŭ sonan kaj bildan) kontakton kun aliuloj

helpas ĉe plibonigo de la konversacia flanko de Esperanto

... (aldonu mem)

Ekzistas multaj tujmesaĝiloj, depende de la unuopulo, kiun ŝi/li elektas. (Tio povas dependi de tio, kiun uzas niaj amikoj, nia dezirata grupo, kiun subtenas nia operaciuma sistemo... )

MSN Messenger (http://messenger.msn.com/ ) Jabber (www.jabber.com) Yahoo (http://messenger.yahoo.com/) ICQ (www.icq.com/)

IM2 (http://www.im2.com/ ) (ĉi tiu ebligas kunigon kaj uzon de pluraj tujmesaĝiloj - AOL, ICQ, MSN, IRC, Yahoo - ĉe la sama platformo)

Skype - reta telefonado senpage

Skype estas programo, kiu ebligas senpagan telefonadon, pere de la Interreto al persono uzanta la programon kaj en la sama tempo konektita al Interreto. (Eblas ankaŭ telefoni per ĝi al „normalaj" telefonoj, sed tiu ĉi servo estas pagenda - tamen ĉiam multe pli avantaĝa ol per ordinaraj telefon-firmaoj - precipe se temas pri telefonado eksterlanden.) La voĉ-kvalito estas tre alta, tute komparebla kun klasika telefon-maniero (en multaj okazoj eĉ multe pli bona - precipe ĉe longdistancaj vokoj.)

La programo estas (same kiel tujmesaĝiloj) libere elŝutebla (www.skype.com - nun jam en 23 lingvoj), kaj nuntempe „rajdas sur ondo" = furoras en la kampo de malmultekosta komunikado. Ĝis junio 2005 estis jam registritaj 40 milionoj(!) da uzantoj, okazis pli ol 100 milionoj da elŝutoj, ĉiutage registriĝas ĉ. 150.000 da novaj uzantoj.

La programo kompreneble ĉiam evoluas, por la fino de la jaro 2005 estis jam anoncita ebligo de video-telefonado, nun jam ekfunkcias laso de mesaĝoj, uzo de la programo per poŝtelefonoj, havantaj ret-aliron (t.e. la parolonto uzas sian poŝtelefonon, sed anstataŭ telefon-firmao - al kiu oni devas sufiĉe multe pagi por interparoloj - oni telefonas per reta Skype-programo senpage).

Ĉiuj menciitaj teknikaĵoj ebligas pli rapidan kaj pli efikan lernadon de ajna lingvo (inklude Esperanton) - precipe ĝian konversacian parton. Pro sia facileco povus ĉi-kampe Esperanto gajni iom da atento, kaj indas (eĉ endas!) eluzi la eblojn de nunaj tempo kaj teknikaĵoj por dissemi la verdan stelaron tra la reto kaj tra la mondo.

Ni ne timu la estontecon kaj teknikon, sed eluzu ĝin por niaj celoj.

La estonteco al kiu Lingvo Internacia ĉiam celis servi, komencis alveni. La iama estonteco estas nia nuna tempo. Ni ĝuu ĝin kune, ekmalfermante la okulojn al la ebloj kaj ivoj de Esperanto kaj Interreto! (PB)

5.4 Muziko kaj rimaĵoj instrucele

Poemoj, rimaĵoj kaj kantoj havas specialan rolon en la lingvolernado, ĉar la enparkerigon de leksikaj kaj gramatikaj strukturoj multe faciligas la ritmo kaj sonefektoj, eventualaj aldonaj fizikaj movoj (aplaŭdo, gestoj, batetoj, dancado ktp) kiuj kreas kunligojn en la memoro. Ĝuste pro tiuj efikoj oni utiligas kantetojn kaj poemetojn por la instruo de lingvo jam en la frua aĝo ĉe infanoj.

La rimaj kaj melodiaj materialoj uzeblas bone por diversaj celoj kaj etapoj dum la instruado. Ili povas esti portantoj de novaj instrumaterialoj, ebloj por ripeti kaj firmigi la jam lernitajn, aŭ servi kiel distraĵoj dum malstreĉigaj momentoj de la kurso. Tamen memoru, ke eĉ por tiu lasta celo gravas utiligi laŭeble „valoran" materialon, leksike, gramatike utilan, estetike kaj morale taŭgajn erojn.

Jen kelkaj kriterioj, kiujn atentu dum la elekto de tiucelaj instruhelpiloj. La uzota verko estu

adekvata por la kursanoj (aĝo, nivelo, kursoprogramo, kulturo, gusto ktp)

laŭeble aŭtentika, lingve modela, norma, senerara (krom se vi ĝuste malbonan ekzemplon volas prezenti)

bone gradigita, kun ne tro da novaj elementoj

simpla, bone komprenebla, prefere „teksto-centra„

el kulturhistoria aŭ movada vidpunkto valora

emocie riĉa (almenaŭ „ia" el la sekva listo: bela, kortuŝa, amuza, sprita ktp)

alloge kaj praktike prezentebla (helpe de sonmaterialo, kune kun tekstokopioj ktp)

memorinda por krei pozitivan ligon kaj etoson

En Esperanto estas riĉa elekto de muziko. Bonan trarigardon vi trovas en la Vikipedio http://eo.wikipedia.org, rekta ligilo: http://eo.wikipedia.org/ wiki/Esperanto-muziko. Krom aĉeti diskojn - muzikerojn vi povas elŝuti ĉe: http://www.vinilkosmo.com/vko/shop.php3. Konsilindas rigardi ankaŭ: http: //www.muenster.de/~kunar/en_la_reto.htm .