Выбрать главу

*Taksado fakte ĉeestas la tutan lecionon, ja simpla aprobo, laŭdo de lernanta ago jam kompreniĝas kiel taksado.

Kadre de tiuj ŝtupoj gravas la organiza kaj metodika laboroj de la instruanto, la partopreno kaj interagoj de la lernantaro, la atingo de la celoj de la leciono.

La farotaj taskoj estas kompleksaj, formas procezon, en kiu la harmonia kunago de ĉiuj elementoj estas la sekreto de sukceso.

7.4 Postlecione

Pritaksaj, firmigaj kaj sekvaj aktivaĵoj

La lecionojn ne nur prepari kaj disvolvigi necesas, la postleciona (mem)analizo estas utila kaj instruiga fazo de la instruista laboro.

Kiel vi pritaksos la sukceson de la leciono? Ĉu vi faros tion fine de la leciono aŭ en sekva(j) leciono(j)? Kiuj ekzercoj aŭ aktivaĵoj utilos por firmigi la lernaĵojn aŭ por vastigi iliajn aplikojn en aliaj kampoj? Kiuj novaj lecionoj estas pretigeblaj surbaze de la atingoj de la nuna?

Respondante al tiuj demandoj vi povas pluplani vian laboron, prepari vin por nova

(KK)

leciono.

En la ĉapitro Apendico serĉu la ĉapitron „Taskofoliopor observita leciono" (12.4) kaj laŭ ĝi provu taksi lecionon, gviditan de iu alia, poste la lecionon, kiun vi mem gvidis. Eĉ se ne ĉiufoje la tuton, sed pense provu trakuri la ĉefajn punktojn de tiu analizo post ĉiu via leciono.

8 Ekzercoj

8.1 Ĝenerale pri lingvoekzercoj

Dum la instruprocezo nia celo estas evoluigi lingvajn kapablojn: komprenon, legadon, skribadon kaj paroladon. Tiuj procezoj estas kompleksaj, kaj plej ofte aperas ne pure, sed en kombino unu kun la aliaj. Planante nian laboron ni povas decidi, ke dum certa parto de la leciono ni koncentriĝas je la plifortigo de unu kapablo, sed tio ne signifas, ke la aliaj kapabloj ne submetiĝas al trejnado kaj uzado.

La evoluigon de la kapabloj ni atingas pere de ekzercoj, aktivajoj, kiuj celas praktikadon en certaj kampoj de la instruprocezo.

Ili povas esti utiligataj en ĉiu fazo de la instruprocezo, tuj ekde de la prezento de nova materialo ĝis la plej altnivela apliko de ili.

La lingvoekzercoj estas diversaj kaj multfacetaj, depende de tio ene de kiu metodo kaj por kiuj celoj ili estas aplikataj. En la fakliteraturo troveblas pluraj grupigoj kaj listoj de ekzercoj. Ni en la Manlibro traktas tri - laŭ ni - gravajn vidpunktojn por la klasifikado. Memoru tamen, ke la sama ekzerco povas eniri plurajn klasifikojn, depende de tio, kiun trajton oni volas emfazi. Ili havu la nomon laŭ tiu trajto kiun ili plej subtenas, per kiu ili plej karakteriziĝas.

Kapabligaj ekzercoj - estas tiuj, kiuj servas la evoluigon de la

komprenkapabloj

legokapabloj

skribokapabloj

parolkapabloj.

Oni distingas inter aktivaj kaj pasivaj kapabloj, laŭ la partopreno de la lernantoj en la procezo mem. Dum la skribado kaj parolado oni produktas, aktive partoprenas, fakte kodigas lingvajn informojn. Legante kaj komprenante oni dekodigas la fenomenojn, do ne okazas produktado de novaj elementoj, tial oni diras, ke tiuj kapabloj estas pasivaj. La termino povas esti misgvida, ĉar tute ne veras, ke dum la trejnado de ĉi-lastaj kapabloj la lernanto mem estas pasiva, t.e. faras nenion. (Aliflanke ankaŭ dum la ekzercigo de la „aktivaj Hngvokapabloj" la lernanto povas esti pasiva, bedaŭrinde.)

Laŭtemaj ekzercoj estas diversaj, depende de tio, kiun lingvan parton ni celas per ili prilabori. Ili povas esti:

fonetikaj (prononcado, akĉento, intonacio)

leksikaj (vortoj, vortelemento)

gramatikaj (gramatikaj reguloj, transformoj de strukturoj)

stilekzercoj ktp.

Pluraj teorioj emfazas, ke la baza instruunuo - same kiel la bazo de ĉiu ekzercotipo - estu la frazo. Sekve, eĉ la malpli grandajn erojn de la lingvo ni instruu kaj ekzercigu ene de frazoj. (Ekz. ne instruu nur vortojn, sed metu ilin en frazon, esprimon, kie videblas la trajtoj de la vorto. Instrui: „La leciono komenciĝas." kaj „La instruisto komencas la lecionon." fiksas jam dekomence gravan trajton de la koncernaj vortoj.)

Laŭstrukturaj ekzercoj

Tiu ĉi grupigo celas la diferencon laŭ tio, kiomgrade ekzerco bezonas memstarecon de la lernanto, kiom da helpo/libereco ekzercoj donas al la lernantoj dum la solvado. Jen la tipoj:

aŭtomataj ekzercoj (alivorte reproduktivaj)

duon-aŭtomataj ekzercoj (duonproduktivaj)

ne-aŭtomataj (produktivaj)

Gravaj rimarkoj:

Dum via instrulaboro respektu la sekajn bazajn principojn:

Principo de unu malfacilaĵo en unu tempo - tio signifas ke en sama ekzerco prefere novaj vortoj estu instruataj en konata gramatika konteksto kaj inverse, novaj gramatikaĵoj estu uzataj kun jam konataj vortoj.

Principo de laŭgradeco - por la alproprigo de la sama materialo uzu unue la pli simplajn (aŭtomatajn) ekzercojn, kaj poste malfaciligu la instruprocezon per duon-aŭtomataj kaj ne-aŭtomataj. Oni „retropaŝu" nur se la pli malfacila ekzerco montriĝas tro malfacila por la lernantoj.

La ekzercoj ne estu memcelaj - viaj lernantoj sciu, rimarku iliajn utilon kaj celojn, komprenu kiun „profiton" ili havos bone solvinte la taskojn. Se la ekzerco celas nur malstreĉigon, ankaŭ tion komuniku al la lernantoj. Ripozi, amuziĝi helpe de la cellingvo ŝajnas esti ne-lernado, sed fakte ĝi estas aktiva uzo de la lingvo. Tial ne subtaksu la utilon de ekzemple lingvaj ludoj.

Kontrolo - plej ofte post la ekzercoj la lernantoj bezonas taksadon de sia laboro, volas scii la solvojn de la ekzercoj. Trovu manieron kontentigi tiujn bezonojn, laŭeble plej rapide post la laboro, ĉar tiam la cerbo de la lernantoj ankoraŭ okupiĝas pri la problemoj. Tuja konfirmo de la bonaj solvoj, korekto de la malĝustaj helpas la efikan alproprigon de la lingvo.

Vi povas legi pli detale pri la klasifiko de la ekzercoj en la sekva ĉapitro (8.2), kaj trovi ekzemplojn pri ili en la Apendico (12.6).

La dokumento Metodika taksilo de ekzercoj (Apendico 12.5) liveras gravajn demandojn pri la analizo kaj pritaksado de lingvoekzercoj.

(KK)

8.2 Cel-lingvaj ekzercotipoj

En tiu ĉi ĉapitro ni analizu la ekzercotipojn iom pli detale, laŭ la grado de strukturiteco, kun la plej aŭtomataj unue kaj la plej malfermaj laste. Ĝenerale, sed ne ĉiam, ju pli aŭtomataj estas la ekzerco-formoj, des malpli ili postulas lingve produktivan plenumon.

8.2.1 Aŭtomataj ekzercoj

Aŭtomataj ekzercoj (kelkaj fakuloj nomas ilin reproduktivaj) estas tiuj, kies respondoj estas evidente pravaj aŭ malpravaj kaj kiuj estas esprimeblaj koncize, aŭ per unu litero aŭ cifero, aŭ per unu vorto. Sekve, la korektado estas rapida kaj senduba. Ĉi tiu ekzercotipo havas krome la avantaĝon, ke ĝi estas facile enkomputiligebla kaj aŭtomate kontrolebla. Plia avantaĝo estas la eblo konstrui la respondojn por krei kaŝ-frazon, kio donas (almenaŭ al pli junaj lernantoj) plian motivigon kaj ankaŭ eblecon al la plenumanto certiĝi, ke li bone respondis. La ĉefa limigo de ĉi tiu ekzercotiparo estas la surfaceco de la pridemandeblaj nocioj. Ĝi plej taŭgas testi la scion de klaraj faktoj kaj malpli por testi nuancojn de kompreno, de konkludado aŭ induktado. Ĝi bone servas ankaŭ por testi konon de gramatikaĵoj, por rapide kontroleblaj hejmtaskoj, revizio ks.