Выбрать главу

Ja eblas uzi kelkajn el la teknikoj por testi pli kompleksajn komprenojn (ekzemple de motivoj, kialoj, manieroj, sekvoj ks.), sed tio postulas lertan antaŭ-preparadon de la demandoj, por ke ili konformu al la limigoj de la ekzercoformoj. Aŭtomataj demando-formoj rapidigas la ekzercadon, permesas rapidan testadon de granda kvanto de sciendaĵoj, kaj donas rimedon okupi grupojn per silenta laboro, liberigante la instruiston verŝi sian atenton sur difinitan grupon en la klaso. Tamen, necesas limigi ilian uzadon kaj klopodi al la uzo de ne-aŭtomataj ekzercotipoj, kiuj postulas plene produktivajn kapablojn kaj kompleksan pensadon.

Jen la ekzercotipoj, pri kiuj ni donas konkretajn ekzemplojn kun priskriboj en la Apendicoj

Vera-malvera • Mis-viculo (alinome „kukolovo")

Ĝusta-malĝusta • Serioj

Parigado • Reordigo

Pli da vort-difinoj • KREVO-versoj

Multobla elekto • Ligu triojn

Taŭgiga ekzerco • Litero-miksoj

8.2.2 Duon-aŭtomataj ekzercoj

La alia termino de tiuj ekzercoj estas: duon-produktivaj. Ili postulas mallongajn respondojn, eble nur kelk-vortajn, sed iliaj formoj ne estas tute fiksitaj; pli ol unu respondo povas esti ĝusta. Sed ĉar la tasko estas iom difinita, la eblecoj por respondi ne estas senfinaj, kaj la respondoj estas tamen sufiĉe rapide korekteblaj. Ili estas kaj skribe kaj parole plenumeblaj.

Kompletigu la frazon

Frazgenerilo

Modifaj ekzercoj

Evoluigaj serioj

Starigo de kunteksto

8.2.3 Ne-aŭtomataj ekzercoj

La ne-aŭtomataj (alinome produktivaj) ekzercoj bezonas plenfrazajn respondojn, aŭ eĉ la kapablon formuli kaj komuniki kompleksajn nociojn. Ili povas havi demandan formon, ĉu pri rakonto, ĉu pri la vivo de la plenumanto, ĉu pri ĝenerale konataj temoj. Iuj demandoj estas pli simple respondeblaj ol aliaj, tiujn ni uzu frue en kurso aŭ komence en ekzerco. Tipaj demandovortoj estas „Ĉu", „Kio", „Kiu", „Kiom da", „Kie" ktp. Tiukaze la granda plimulto de la respondo estas jam trovebla en la demando, la plenumanto devas kutime aldoni nur unu vorton da freŝaj informoj. Pli postulaj estas la demandoj pri motivo, maniero, komparoj, induktendajoj, supozoj ks. Tiukaze la demando donas nur etan parton de la respondo; la plenumanto devas efektive elkovi el sia lingvo-scio la elementojn por formi la respondon. Tre produktivaj estas demandoj starigitaj per „Kiel", „Kial", „Se X, kion vi farus?" „Se Y, kiel vi sentus vin" „Se okazis Z kaj vi estus A, kiel vi reagus?" ktp. Aldone al tiuj ebloj starigi demandojn, estas aliaj ekzerco-formoj:

Diversaj utilaj formuloj

Ruzaj respondoj

Bilda priskribo

Rol-ludoj

Eseo

Jen ni skizis gamon da eblaj ekzercoformoj, per kiuj la instruado povas esti varie kaj sen uzo de nacia lingvo ekzercata, de la plej simplaj „Jes/Ne" tipoj, ĝis la plej kreivaj kaj postulaj.

Tq konkretajn ekzercopriskribojn kun aldonaj klarigoj vi trovas en la

(SMG)

8.3 Lingvaj ludoj

Lingvaj ludoj, kadre de la lingvoinstrua laboro apartenas al la pli granda familio: didaktikaj ludoj.

Ĉi-lastajn oni aplikas ene de la instruado por malstreĉo kaj ofte ankaŭ samtempa ekzercigo de iu lingva elemento.

La vorto 'ludo' aludas al tio, ke la agado estas tamen 'ne tiom serioza' kiom la lernado mem, la partopreno kaj atingita rezulto ne estas taksataj per la kutimaj notoj, la 'ludantoj' estas liberaj, povas preni riskojn sen vere perdi aŭ puniĝi ktp. Instruistoj ofte eluzas tiujn trajtojn de ludoj kaj provas liberigi la lernantojn kaj doni al ili pli da 'natura" tereno por disvolviĝi.

Pluraj jam antaŭe traktitaj ekzercoj povas disvolviĝi kadre de didaktikaj ludoj, tio signifas, ke oni povas okazigi ekzercojn tiel, ke ili - krom evoluigi - ankaŭ malstreĉas, distras la kursanojn, kvankam ofte baze de tiuj ludoj kuŝas lernendaĵo, priekzercendaj materialoj.

La didaktikaj ludoj, esence povas grupiĝi laŭ du principoj:

ludoj, dum kies efektivigo oni parolas, skribas en la lingvo, tiel ĝi estas rimedo por la ludo (rolludoj, divenludoj, diversaj parolekzercoj);

lingvaj ludoj, en kiuj la temo de la ludo estas mem la lingvo.

En la nuna ĉapitro ni pritraktas detale nur tiun duan kategorion. Lingvaj ludoj

Kiel supre dirite, en lingvaj ludoj la lingvo estas la objekto de la ludoj. Dum la lingvolecionoj oni aplikas tiajn ludojn malpli ofte ol la aliajn didaktikajn ludojn, eble ĉar lingvaj ludoj estas specifaj kaj ne ĉiu lernanto ŝatas kaj kapablas solvi tiajn taskojn. Aliflanke tiuj ludoj bezonas preparadon, ofte longan cerbumadon. La pli facilaj lingvaj ludoj tamen bone povas roli dum ripozigaj momentoj, hejmtaskoj, amuziĝoj, la pli komplikaj estas uzataj ĉefe en konkurs-sekcioj de revuoj, eldonaĵoj aŭ estas kompletigaj eroj dum la instruprocezo.

Dum la kreado de lingvaj ludoj oni koncentriĝas je la precizaj formado kaj esprimado de la lingvaj elementoj, je difinoj de lingvistikaj kaj gramatikaj trajtoj de la luderoj, t.e de la lingveroj mem.

Sube ni vidu kelkajn ekzemplojn, sen la pretendo havi kompletan liston. Vortoludoj[2]

La esenco de vortoludoj estas trovi la laŭsignifan aŭ prononcan similecon de malsamaj vortoj aŭ vorteroj. Ĉar Esperanto posedas sistemon konsekvencan kaj la plimulto de la radikoj havas nur po unu signifon (kun inter si koheraj bazaj kaj metaforaj sencoj) la vortoludoj ne dekomence havis signifan rolon en la Esperanto-kulturo kaj instruado. Iom post iom tamen - pro la dispecigeblo kaj plursignifo de vortoj, kiujn la radikoj ekhavas post ricevo de diversaj afiksoj - ekestis multaj lernigaj vortoludoj, laŭbaze de kiuj populariĝis la esperanta humuro, kabaredoj, literaturaj verkoj[3] .

Jen kelkaj vortoludoj, kiuj ne havas specialan nomon, sed ofte aperas kiel ekzercoj dum la lingvolernado:

ĉirkaŭskribo de vortoj (ekz. Kio estas 'ludo'? Kiel vipriskribus ĝian signifon?). Ni ne povas ne mencii la tre popularan hungaran vortoludon, kiun oni ofte konfuzas kun Esperanto.

Temas pri la ludo ,eszperente' [esperente] kies esenco estas ĉirkaŭskribi vortojn, konceptojn tiel, ke oni uzas el la 14 vokaloj de la hungara lingvo nur unu vokalon, e.

senĉapelumo: la supre prezentitan hungaraĵon 'esperente' ni ne povus ludi en nia lingvo, sed povus esti amuza versio verk(ig)i rakontojn, tekstojn artikolojn, alparoladojn, eĉ plurpaĝajn, sen uzi ĉapelitajn literojn. (Estas inter la kontribuintoj de la Manlibro iu, kiu ofte kaj tre bone kapablas fari tion, precipe se mankas taŭga programo por printi esperantajn literojn.)

difino: trovu la konkretajn vorton kaj esprimon laŭ donita priskribo. Tio estas la bazo de vortenigmoj, krucenigmoj aŭ divenludoj (ekz. Pri kiu besto temas: ĝi estas grandega, mamulo kun grandaj oreloj kaj longega 'nazo'?)

La ludo povas esti ankaŭ misgvida, indikanta falsajn amikojn (ekz.: turon faras ^ la turisto; eta duo ^ dueto; la piulo ^ diamanto ktp).

deĉifrado: oni donas liston de derivitaj vortoj, la instrukcio estas: ekspliku la signifon de 'eksmalsanulejestrinoj' kaj poste povu diri la samon en via lingvo pere de laŭeble plej malmulte da vortoj.