Выбрать главу

3-5 = Supera (Superior - ne atingebla krom se la lernanto havis familian aŭ eksterklasan sperton)

2+ = Altgrada plus (Advanced high)

2 = Altgrada (Advanced - malofte atingebla, kutime ne ĝis post 4 universitataj studjaroj) 1+ = Mezgrada plus (Intermediate High)

1 = Mezgrada (Intermediate - en bona programo, atingebla post 2-4 jaroj) 1- = Mezgrada (Intermediate Low) 0+ = Komencanta plus (Novice High)

0 = Komencanta (Novice - plej ofte nur parkerigita materialo sen libera komunikado)

Okazis pluraj revizioj kaj poste aldoniĝis ankaŭ la ekvivalento de 2- (Advanced Low).

Kriterioj por taksi la uzadon de la lingvo inkluvizas ĝeneralajn taskojn kaj funkciojn, rilataj al la enhavo/kunteksto, gramatika kaj vorta precizeco, kaj tekstospeco.

La funkcioj aŭ kapabloj je ĉiu nivelo estas zorge ellaboritaj kaj nuancitaj, kaj la trejnado por juĝi ilin rigora, kun retrejnado de la ekzamenantoj ĉiun duan jaron por ke ili daŭre posedu la tiurilatan atestilon. Sekvas nur resumo de la ĉefaj taskoj kaj funkcioj laŭ ĉiu kriterio:

Supera (3-5): Kapablas diskuti temojn detale, subtenas opiniojn, esprimas hipotezojn, povas solvi lingvajn defiojn ne konatajn.

Altgrada (2): Kapablas rakonti kaj priskribi en ĉiuj tempoperiodoj, kaj solvi komunikajn problemojn en neantaŭvidita situacio.

Mezgrada (1): Kapablas krei per la lingvo, iniciati, daŭrigi kaj fini simplajn konversaciojn farante simplajn demandojn kaj respondante al tiaj.

Komencanta (0): Komunikiĝas minimume, per vortoj, frazoj kaj listoj, kutime parkerigitaj.

La detalaj priskriboj rilate ĉiun nivelon (ekzemple „Intermediate High", 1+) atingas ofte po 200 vortojn.

Ĉefa celo de ĉi tiu nova speco de ekzamenado estis kontroli ne la materialon lernitan en klaso aŭ el lernolibro, sed ĝian aplikiĝon en normala, neantaŭvidebla konversacia situacio kun denaska parolanto de la lernata lingvo.

Tiuj kriterioj same aplikiĝis al aŭskulto-komprenado, legado kaj skribado, kun similaj tabeloj de priskriboj de ĉiu nivelo.

Oni turnis atenton ankaŭ al la trejnado de instruistoj kun la celo enfokusigi la „organizan principaron" por planado de klasoj kaj kursoj, kaj plej efike gvidi la lernanton al la sekva nivelo. Same kiel oni devis fari por kandidatoj en la registaro kie necesis ke tiuj povu labori en difinita medio.

Kvankam tiuj normoj estas relative klaraj kaj precizaj, ili aplikiĝas ekskluzive al lingvaj kapabloj, kiuj reprezentas nur parton de la tuta panoramo de tio, kion devas lerni parolanto de alia lingvo.

En 1996, publikiĝis post jaroj da prilaborado novaj normoj por enkadrigi lernadon de fremdaj lingvoj en Usono, „Standards for Foreign Language Learning." La plivastigitaj kategorioj nomiĝas „The 5 Cs", en Esperanto „La 5 K-oj". Temas pri priskribo de kapablo kiun oni ankaŭ povu mezuri, laŭ la jena resumo:

Komunikado (Communication): necesas komuniki en lingvo alia ol la angla, en normalaj situacioj, kun esprimo de emociaj sentoj. Lernanto devas havigi informojn, lerni aŭskulti, konscii pri la normoj de la parolata kaj skribata lingvo. Oni povas konsideri tiun punkton l a ĉefa.

Kulturoj (Cultures): necesas kompreni la rilatojn inter konduto kaj interpersonaj rilatoj, kaj inter la perspektivoj kaj produktoj, kiuj influas la interpreton de alia kulturo.

Konektoj (aŭ transpontado: Connections): necesas akiri informojn rekte de la kulturo mem kaj pri ĝi, kaj aparte rilatigi tiujn informojn al aliaj studkampoj.

Komparoj (Comparisons): necesas kontrastigi sian lingvon kaj kulturon kun aliaj por ekhavi veran komprenon pri tio, kio estas lingvo kaj kulturo kaj iliaj rilatoj al ĉiuj aliaj aspektoj de la vivo.

Komunumoj (Communities): necesas lerni partopreni en la multlingvaj komunumoj de la mondo, ricevante personan kontentiĝon kaj disvolviĝon el tiu partoprenado.

Kiam oni planas lingvoprogramojn kaj taksas iliajn rezultojn, oni do kontrolu kiom progresis la lernantoj laŭ tiuj kvin kategorioj, ne nur la lingva.

(DC)

9.3 Internaciaj Esperanto-ekzamensistemoj

Ekzamenoj por la unuopulo konfirmas la atingon de difinita nivelo de lingvo-kapablo, kaj provizas motivigon levi sian nivelon, ne nur por la teoria atingo, sed por altigi la kvaliton de transnaciaj kontaktoj fareblaj pere de la lingvo. Por la komunumo ekzamenoj havas stabiligan influon, tenante la lingvo-konon kaj -uzon unuecaj, kaj donante defion al

la komunumanoj pli bone koni la kulturajn, historiajn kaj literaturajn ecojn de la grupo al kiu ili apartenas.

Multaj landaj asocioj havas proprajn ekzamenajn sistemojn, plejparte dulingvajn. Ni traktos sekve la internaciajn ekzamenojn, kiuj estas, kompreneble, pure Esperantlingvaj.

9.3.1 Ekzamensistemo de UEA kaj ILEI

Dum multaj jaroj UEA kaj ILEI funkciigis apartajn ekzamenojn. La ekzamenoj de UEA estis restarigitaj en 1982 de la estrarano Baldur Ragnarsson (IS), kaj okazis unufoje jare en la Universala Kongreso kun 5 ĝis 20 kandidatoj jare, plej ofte sub la gvido de mag. Irena Szanser (PL). En la nove lanĉita sistemo forfalis la antaŭa, tre postulema supera nivelo, kiun nur kvin homoj sukcesis trapasi.

En 1986 UEA komisiis siajn edukajn laborojn al ILEI, kiu plenumis la taskon pretigi kaj lanĉi komunan ekzamenan sistemon. Tio okazis en 1989, kun akcepto de regularo, starigo de Internacia Ekzamena Komisiono, nomigo de kvardeko da ekzamenantoj kaj aperigo de gvidilo. Proponataj niveloj restis la elementa kaj meza. La nombro de sesioj jare rapide kreskis de unu aŭ du al sep ĝis dek, kun kandidatoj gamantaj inter 35 kaj 102 (en 1991). La ekzamenoj iĝis tutmondaj: en la periodo 1989-93 sukcesis 335 kandidatoj el 38 landoj (180 en Eŭropo, 120 en Azio, 28 en Ameriko, 6 en Afriko kaj unu el Aŭstralazio). Okazis 41 sesioj en 20 landoj (28 kun 186 sukcesintoj en Eŭropo, 6 kun 118 en Azio, 6 kun 30 en Ameriko kaj unu kun unu en Afriko). Ili okazis en kultur-centroj, universitataj kursejoj, ĉiunivelaj aranĝoj, naciaj kongresoj, ILEI-konferencoj, UK kaj IJK. Plenaj ĉiujaraj rezulto-listoj aperis publike en Internacia Pedagogia Revuo, kun kvinjara resumo en la kvara numero de 1993. La sekretariadon transdonis en 1994 Stefan MacGill (HU) al Hans ten Hagen (NL), kaj ĝi poste transiris al Bill Maxey (USA). Ekzamenaj sesioj daŭre okazas, diversloke.

La ekzamenoj strebas mezuri kapablon je la kvar komunikaj kapabloj - legado, skribado, aŭskultado kaj parolado. Gramatikaj konoj estas specife mezurataj nur en antaŭtesto; en la vera ekzameno ĉefrolas la komunika kapablo - al kiu tamen korekta lingvouzo evidente ludas gravan rolon. La ekzamenoj havas tri ĉefajn partojn. En la sekva teksto, du sinsekvaj ciferoj rilatas respektive al la elementa kaj meza niveloj.

Skriba antaŭtesto

Daŭro: 40 minutoj.

Enhavo: Kvino da rapidrespondaj lingvaj ekzercoj.

Postulo: Atingo de 70 % por rajto komenci la ekzamenon mem.

Skriba parto

Daŭro: 3 horoj. Enhavo: