Aŭskulta kompreno: Respondu demandojn pri dufoje laŭtlegita teksto, kaj verku koncizan resumon pri ĝi.
Skriba kapablo: Verku eseon de 400 / 600 vortoj
Lego-kompreno: legu tekston de ĉ. 250 / 400 vortoj kaj respondu dekon da demandoj pri ĝi.
Kulturaj konoj: literaturo, historio, parolkomunumo, organizado, estas testataj kutime per pariga ekzerco.
Parola parto
Daŭro: 20 minutoj. La kandidatoj ekzameniĝas unuope, antaŭ tri ekzamenantoj. Ili devas:
respondi demandojn pri bildo aŭ serio de bildoj
paroli kaj respondi demandojn pri du movadaj aŭ kulturaj aŭ literaturaj temoj, elektitaj hazarde el dek / dek ses antaŭkoneblaj temoj
fari same pri du temoj el la ĉiutaga vivo
Pri la lingvaj ekzamenoj de UEA/ILEI, vidu la koncernan sekcion ĉe: www.edukado.net kie vi trovas ankaŭ specimenojn.
Jam de kvin jaroj ekzistas akceptita regularo kaj strukturo por la restarigo de la supera ekzameno, sed mankas laborfortoj kaj rimedoj realigi ĝin. Necesas ankaŭ starigo de fakaj ekzamenoj fareblaj en Esperanto. Por ILEI gravas unuavice ekzamenoj pri instrukapablo.
(SMG)
9.3.2 Ekzamensistemo de IEI
La seminaria sistemo de la Internacia Esperanto-Instituto (IEI)1 estas programo celanta eduki instruistojn en la uzo de la rekta metodo kaj ĝi konsistas el du diversaj gradoj: Enkonduka kaj Diplomiga. La Seminarioj estas gvidataj de persono rajtigita de IEI kiel Seminarigvidanto. Ekzameno okazas nur fine de la Diplomiga Seminario. Tiam la ekzamenado estas plenumata de Ekzamena Komisiono (EK) konsistanta el la Seminarigvidanto kaj IEI-Reprezentanto. Ĉiu interesito pri rektmetoda lingvoinstruado rajtas sekvi Enkondukan Seminarion. Ne-partopreninto en la Enkonduka Seminario rajtas ĉeesti la Diplomigan Seminarion nur kiel observanto kaj tiukaze ne rajtas esti ekzamenata. La kandidatoj al la diplomiga ekzameno devas liveri al IEI raporton - surbaze de raportilo provizita de IEI - pri la kursoj kiujn ili gvidis laŭ rekta metodo dum la interseminaria periodo. La raportoj atingu IEI plej malfrue tri monatojn antaŭ la dato anoncita por la komenciĝo de la sesio por la Diplomiga Seminario, kiun la kandidato deziras partopreni. La diplomiga ekzameno konsistas el du partoj: parola kaj praktika. La parola parto temas pri: Esperanto-historio, -literaturo kaj -movado kaj pri metodiko de rektmetoda lingvoinstruado. La praktika parto konsistos el 20-minuta modelleciono pri temo distribuota de la Seminarigvidanto en la unua seminaria tago. Pli da informoj kaj ekzemplero de la Ekzamena Regularo estas ricevebla ĉe < iei001@tiscali.nl>.
(AOR)
9.3.3 Ekzamensistemo de lernu!
La ekzamensistemo de lernu! (http://www.lernu.net/ekzamenoj/) enhavas du kampojn kaj tri nivelojn. Tiel entute estos ses ekzamenoj kiam ĉiuj pretos. Jen mallongaj klarigoj pri la kampoj kaj niveloj:
La du kampoj
Lingva (por testi konojn de la lingvo Esperanto)
Kulturmovada (por testi konojn pri la Esperanto-kulturo kaj movado)
La tri niveloj
Baza (Kiam vi finis baznivelan kurson.)
Meza (Kiam vi sentas ke vi flue parolas Esperanton.)
Alta (Kiam vi sentas vin preta por la Akademio de Esperanto.)
Prezentu kaj diskutu:
Rakontu viajn spertojn pri ekzamenoj.
Ĉu vi rekomendos ekzamenojn al viaj kursanoj?
Kiun rolon povas ludi ekzamenoj en kurso? Por kio ili utilas? Kiujn mankojn ili havas?
Ĉu estas ĉiam klara limo inter ekzameno kaj ludo?
Kiel aspektas amuza ekzameno? Por kio ĝi servas?
(HL)
10 Organizado de kursoj
10.1 Kiel trovi lernantojn
Varbado al E-kursoj estas unu el la plej malfacilaj taskoj, ja ĝi estas rezulto de longaj antaŭpreparaj laboroj. Por havi aliĝintojn oni jam anticipe
devis informi la homojn pri la ekzisto de Esperanto
devis veki ilian intereson
devis trafi ilian motiviĝon
devis peri al ili informon pri la eko de la kurso
kaj devis trafi al la optimumo de iliaj ebloj (tempo, loko, prezo de la kurso, ktp).
La tuto estas komplekso de merkatikaj laboroj, ĝuste pro tio okupiĝas pri la varbado aŭ la tuta loka E-grupo, aŭ kelkaj aktivuloj, havantaj iom da tiaj konoj.
Por sukcesa organizado de kursoj certe estas nepra afero tralegi kelkajn merkatikajn librojn. Eĉ en si mem tiuj libroj estas tre interesaj legaĵoj. Kiam en la libro oni parolas pri „iu firmao„, pensu pri via E-organizaĵo, kiam oni skribas pri „iu produkto„, anstataŭigu ĝin per via planata E-kurso. Vi vidos, kiom atentokapta povas esti iu tiaspeca libro.
10.1.1 Antaŭvarbaj taskoj
Antaŭ ol anonci iun kurson oni devas zorgi pri konigo de Esperanto, kaj pri prezento de ĝiaj valoroj. Estus tute vana eĉ la plej profesia reklamo, se la celitoj ankoraŭ neniam anticipe aŭdis pri la lingvo mem.
Feliĉe, multaj E-grupoj, asocioj aŭ individuoj jam okupiĝas pri tiu afero. Sed estas tre grave (kiu bedaŭrinde tamen ofte mankas), en la gazetartikoloj, flugfolioj, intervjuoj ktp, nepre mencii iun kontaktadreson, kie eventuala interesiĝanto povas ricevi pliajn informojn.
Difinu vian celgrupon, kaj trovu inform-kanalon al ili! Laŭ viaj lokaj ebloj vi povas fari afiŝon (ne pri la kurso, sed pri Esperanto ĝenerale) por via universitata anonctabulo, vitrinoj de konataj butikistoj, aŭ vi povas aperigi pagajn aŭ senpagajn anoncetojn en ĵurnaloj, legataj de via celgrupo ktp. Gravas, ke ĝi estu plurfoja aŭ daŭra afero, kaj neniam forgesu mencii vian kontaktadreson (telefonon kaj retpaĝon).
Faru por vi iun datenbankon pri interesiĝintoj (nomoj, adresoj, dato, personaj notoj, ktp)
De tempo al tempo sendu al ili materialon, kiu povas teni „varma" ilian intereson. Registru tion en via datenbanko, por ne sendi dufoje la saman materialon.
Elformu iun interretan paĝon, kie interesiĝantoj povas trovi informojn pri la avantaĝoj de kono de Esperanto.
GRAVE! Klopodu pensi per la kapo de eksterulo! Klopodu diveni, kiel vi povus veki lian/ ŝian intereson, kio povas esti motivo por „ordinara" (ankoraŭ ne-esperantista) homo!
10.1.2 Varbado al kursoj
Kiam vi preparas ajnan reklaman materialon, klopodu ĉiam imagi vin kiel eksterulo, ĵus leginta la reklamon. Klopodu pensi per la kapo de la leganto! - Pensu ekzemple pri tio, kian reklamon oni devus fari, kion oni devus skribi, por ke iu konvinku vin lerni ekzemple volapukon!
Post solvo de la bazaj kondiĉoj (dato, loko, prezo de la kurso, persono de instruonto, kursmaterialoj ktp)
vi povas aperigi gazetanoncojn (pagajn aŭ senpagajn) pri la komenco de la kurso (por allogi eventualajn intersiĝantojn, ne estantaj en via datenbanko)
sendu informon al membroj de via datenbazo
sendu informon ankaŭ al homoj de viaj eventualaj antaŭaj kursoj, kiuj ekpartoprenis sed ne finis ĝin
estas utile, se vi sugestas al interesiĝintoj partopreni la kurson kune kun sia amiko aŭ konato. Multaj homoj „timas" solaj iri kaj partopreni novan, nekonatan aferon.
En ĉiuj kazoj nepre menciu konkretan daton, horon kaj lokon, kie oni povas aliĝi al la kurso, aŭ povas havi pliajn, personajn informojn. Eĉ homoj, decidintaj jam pri partopreno, ofte bezonas personan renkonton, personan vizaĝon por fari la lastan paŝon.
Preparu iun enketilon, kaj petu ĝian plenigon dum la unua kursa kunveno. Krom la bazaj informoj (nomo, adreso, retadreso, telefono, aĝo ktp) per viaj demandoj klopodu ekscii, kiu vojo de reklamado estis la plej trafa, kaj kiu estis la ĉefa motivo en la ekinteresiĝo pri E-o.