Analizado de tiuj enketiloj post kelkaj jaroj povas doni tre interesan informon al vi. Uzu tiun enketilan analizon, kiam vi legas la sekvan ĉapitron en la merkatika lernolibro
(LSZ)
10.2 Kiel organizi kursojn
Jen diskut-demandoj. Per tiuj en seminarioj de la projekto oni verŝajne konstatos ke tre varias la kondiĉoj, ebloj kaj gravaĵoj de unu mondparto al alia:
Kion vi faros por certigi seriozan sintenon de la lernantoj al la studado?
Kion vi faros por establi kaj daŭrigi la deziratan kursan etoson, kaj kia tio estos?
Kiujn lernilojn vi uzos, kaj kiomgrade tiuj determinos vian kurso-planon? Se malmulte, kio determinos vian kurso-planon?
Kion vi faros por dokumenti vian kursplanon kaj la dumkursajn spertojn, ke ili utilu al vi (kaj eble al aliaj) en estontaj kursoj.
Kiel instigi al envolviĝo kaj plulernado
La nombro da partoprenantoj en nedevigaj kursoj tendencas fali tra la unuaj monatoj. Kion vi povas fari por malhelpi tion? Kiel aspektos viaj unuaj kvar lecionoj?
Kiel vi povas enmeti en vian kurson informojn aŭ spertojn pri la esperanta vivo?
Kion vi povas fari fine de la lecionoj, por ke la lernantoj volu reveni al la sekvaj?
Kiel vi povas dum la kurso provizi al la lernantoj eblecojn aldone ekzerci la lingvon, profundigi siajn konojn, starigi praktikajn kontaktojn kaj eĉ uzi la modeste lernitan lingvon por io utila?
Kion vi povas fari fine de la kurso, por ke la kursanoj revenu por daŭriga kurso aŭ alimaniere plulernu kaj eniru la komunumon?
Kiel pritaksi kurson kun la lernantoj
Kiel eblas pritaksi la lernadon dum la kurso? Ĉu indas fari tion?
Kiel vi traktos la malsamajn lern-rapidojn kiuj neeviteble montriĝos en viaj kursoj?
Kiel plej bone pritaksi la sukceson de la lernado fine de la kurso? Kiumaniere taksado kontentigas plej bone la bezonon de la kursogvidanto? Kiumaniere ĝi plej bonvenas por la kursanoj?
Kiel oni povas mezuri la sukceson de la kurso el aliaj vidpunktoj ol la lingvo-lernado?
Kiuj estas tiuj aliaj vidpunktoj?
Taskoj
Se vi studas por partopreni seminarion de la projekto, bonvolu kunporti specimenojn de informiloj, kiujn oni jam pretigis aŭ eldonis por reklami viajn kursojn, aŭ kiujn aliaj uzis tiucele. Kunportu ankaŭ informilojn kiujn vi uzis por konigi Esperanton sen ligo al specifa kurso. Se temas pri nacilingvaj informiloj, bv. pretigi tradukon en Esperanto!
Kiu estu la diferenco enhave kaj emfaze inter nacilingvaj informiloj por komencantokursoj kaj esperantlingvaj informiloj pri kursoj por progresantoj?
(SMG)
11 Instruorganizoj
Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj
Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) estas faka organizo pri edukado kaj instruado kun Esperanto kiel laborlingvo, fondita en la jaro 1949. Ĝiaj membroj estas instruistoj kaj edukistoj, kiuj instruas Esperanton aŭ uzas ĝin, aŭ iel ajn interesiĝas pri Esperanto en edukado. ILEI estas aliĝinta faka asocio de Universala Esperanto-Asocio, havas operaciajn rilatojn kun Unesko kaj membras en FIPLV (Internacia Federacio de Instruistoj de Modernaj Lingvoj). Ĝi havas sekciojn en pli ol 30 landoj kaj membrojn en preskaŭ 50. Vidu: http://ilei.info/.
ILEI zorgas pri la evoluigo de metodiko de Esperanto, eldonado de lernolibroj kaj aliaj instruiloj, kaj pri aliaj bezonoj de siaj membroj. Ĝi eldonas oficialan organon Internacia Pedagogia Revuo (IPR) (http://ilei.info/ipr/), kiu traktas teoriajn kaj praktikajn aspektojn de Esperanto-pedagogio kaj ILEI-agado. Alia ĝia eldonaĵo estas la revuo Juna Amiko - aperas trifoje jare, celas infanojn, junulojn kaj komencantojn. Vidu (http:// www.junaamiko.inf.hu/) kaj krome la hejmpaĝon http://www.lernu.net/, kie Juna amiko havas paĝaron kun artikoloj en la biblioteko.
Ĉiujare okazas Konferenco de ILEI kun varia faka, kultura kaj distra programo. En la programo de Universalaj Kongresoj de Esperanto ILEI prizorgas la Tagon de la Lernejo, unutagan aranĝon por interŝanĝo de spertoj kaj prezento de la plej aktualaj atingoj en la Esperanto-eduka kampo. Internacia Ekzamena Komisiono de ILEI kaj UEA organizas internaciajn ekzamenojn pri lingvokapablo kaj konoj de Esperanto-kulturo. Preparata estas enkonduko de ekzamenoj pri instrukapablo.
ILEI realigas la projektojn Interkulturo - por interkultura lernado per Esperanto kaj Interreto, kaj Flugiloj de Malfacila Vento - por instrukapabligo, unuavice de junaj esperantistoj. Ĝi subtenas ankaŭ aliajn edukprojektojn (Euroscola, Edukado.net, lernu! kc) kaj planas novajn.
(RP/SMG)
Internacia Esperanto-Instituto
ilei
IEI estis fondita la 24-an de majo 1930 en Hago (Nederlando). Ĝia celo estas daŭrigi la laboron de Andreo Cseh, diskonigante lian metodon de instruado. IEI organizas seminariojn por trejni novajn Cseh-metodajn instruistojn kaj disponigas al ili tiucelan materialon. La seminaria sistemo de IEI estas programo celanta eduki instruistojn en la uzo de la rekta metodo . La kandidatoj, kiuj sukcese trapasas la diplomigan ekzamenon, estas enskribitaj en la registroj de instruistoj de IEI kaj rajtas gvidi Cseh-kursojn ĉie en la mondolaŭ invito de Esperanto-grupoj. Ekde 1991, responde al la bezono havi pli da gvidantoj de Cseh-seminarioj, IEI komencis trejni ilin. Kiu deziras atingi la kompetentecon gvidi Cseh-seminariojn, devas esti diplomita Cseh-instruisto kaj posedi landan aŭ internacian ateston pri profesia fremdlingva instruado.
Krom la trejnado de Cseh-instruistoj IEI havas Bibliotekon specialiĝintan pri instruado/ edukado kaj funkciigas ankaŭ Libroservon. De 2002 IEI subtenas la katedron pri Interlingvistiko kaj Esperantologio en la Universitato de Amsterdam.
(AOR)
11.3 Tutmonda Esperantista Junulara organizo
TEJO estas internacia, neregistara junulara organizo fondita en 1938, kiu laboras per Esperanto por antaŭenirigi pacon kaj interkulturan komprenon inter junuloj ĉirkaŭ la mondo. Ĝi aktive laboras pri la nuntempaj problemoj kaj temoj de junuloj, aparte rilate al lingvaj kaj kulturaj aferoj. El ĝia centra oficejo en Nederlando ĝi kunordigas la laboron de siaj pli ol 40 landaj sekcioj kaj membroj en pli ol 80 landoj. TEJO kunlaboras ankaŭ kun regionaj kaj internaciaj institucioj kiel la Eŭropa Junulara Forumo, UNESKO kaj UN.
(Laŭ la hejmpaĝo: http://www.tejo.org/)
12 Apendico
12.1 Aldonaj artikoloj 12.1.1 Verboj en Esperanto
Verboj tre gravas en ĉiu lingvo. La frazo estas la baza komunika unuo, kaj la verbo estas la motoro de la frazo. Aliaj fraz-elementoj dependas (kaj de-pendas) de la verbo aŭ verboj en la frazo. Verboj aparte gravas en Esperanto, pro tio ili bezonas zorgan instruadon. Ne temas pri la verbo-tempoj, kiuj estas unike facilaj kompare kun naciaj lingvoj. Temas pri la transitiveco aŭ ne-transitiveco de la verboj. Tio pli malfacilas en Esperanto ol en multaj naciaj lingvoj. Preskaŭ senescepte, esperantaj verboj havas difinitan transitivo-staton. Kiam oni instruas aŭ lernas verbon, estas esence, ke oni samtempe lern(ig)u ties kategorion. Lerniloj kaj lernigantoj devas prezentadi verbojn en siaj minimumaj kuntekstoj: Manĝas -ON, vidas -ON, komencas -ON, sed okazas -O, mankas -O k.s. Nur tiel oni povas esperi je sukcesa rego de la akuzativo por montri rektajn objektojn, kaj de la sufiksoj -IG kaj -IĜ.
Kiel prezenti tion al lernantoj en Esperanto, en memorebla formo, precipe al lernantoj kiuj ne havas firman gramatikan konon, eĉ de sia gepatra lingvo? Jen propono: