Выбрать главу

LOK- Simile, tio havas aktivan verbon, „LOKI" = „Meti en lokon". Do, mi lokas la pinglon sur la mapon.

DIPLOM- Verbo ekzistas: „Doni diplomon". Do, la instruisto diplomas la studentojn.

INTERES- Estas verba radiko, ne adjektiva. Do, mi interesiĝas pri io kaj tio interesas min.

SATIR- Ne havas verbon, do la verbo SATIRI povas signifi nur „Esti satiro„, sekve „Mi ne rajtas satiri la prezidanton, mi devas satirigi lin". (Eble iam tiu evidente utila verbo ek-ekzistos).

SCI- Interesa kazo, ĉar tiu verbo foje priskribas agon, foje staton. Sekve ekzistas du uzmanieroj.

Kiel aktiva verbo: Mi scias la novaĵon - La novaĵo sciiĝas. (= iĝas/estas sciata)

Kiel stata verbo: Mi scias la novaĵon - Mi sciiĝis pri la novaĵo hieraŭ. (= eksciis).

TIM- Simila kazo, ĉar foje stato, foje ago: 005 timas. Li timas krokodilojn. La krokodiloj timigas lin. (li timiĝas = li ektimas # li estas timata). Krome tiu, kiu estigas la timon, ne estas la subjekto de la frazo. Jen kazo en kiu la „aganto" ne identas kun la „subjekto".

Kial situacioj kaj ne temoj?

La movo for de strikte gramatike bazitaj lerniloj rezultis en libroj kun temoj: La Salono, Klasĉambro, Parko, Plaĝo ktp. Aperis tekstoj kiaj: „Jen la salono de familio Braŭn. En la ĉambro estas tablo, kvar seĝoj, ŝranko, radio, kameno, tapiŝo kaj lampo. S-ro Braŭn sidas en komforta seĝo kaj fumas pipon. S-ino Braŭn sidas apud li kaj trikas. La kato kuŝas kaj dormas..." por ne paroli pri demandoj kiaj: „Ĉu tablo estas meblo?". La lernolibra verkisto kvazaŭ proklamas: „Mi estas Dio. Mi rigardas suben kaj vidas la mondon; bona ĝi estas

Nunaj lingvo-instruistoj trovas problemojn en tiu aliro. La arto priskribi statikajn scenojn formas etan parton de la komunikaj bezonoj de lernantoj; laŭtema instruado tro atentas tion, koste de pli utilaj kapabloj. Ĝi tro emfazas objektojn (substantivojn) kaj iliajn kvalitojn (adjektivojn) kompare al agoj (verboj.) Tradicie niaj lerniloj estis ĉefe libroj; tio fortigis tiun emon, ĉar per statikaj bildoj oni plej facile desegnas objektojn. Verbojn - oni devas ne tro taŭge - bildigi per vizaĝ-esprimoj aŭ, ĉe movo-verboj, per sagoj (en la reviziita dua kajero de Tendaraj tagoj, Veroniko metas libron sur breton helpe de sagoj). Vidbendoj aŭ viva instruisto multe pli trafe povas prezenti verbojn.

Inter temoj kaj situacioj, ne temas pri aŭ/aŭ elekto, ĉar situacioj devige entenas temojn kaj objektojn. Emfazante la verbojn, la substantivoj vole-nevole kuntiriĝas. Resume, temoj estas statikaj kaj objekto-centraj, dum situacioj dinamikas, estas (potenciale) instigaj kaj parol-spronaj.

Por lingvoj kun komplika kaj/aŭ kaprica gramatiko, situacia aliro portas bonajn rezultojn. Por Esperanto ĝi multon ofertas, sed ne senlime. Prave deklaris William Auld: kiu instruas nian lingvon ignorante ĝian bazan logikecon, grave eraras. Kiel interrilatu, do, situacioj kaj gramatiko? Jen nia sekva temo.

Situacioj kaj gramatiko

Ni jam pledis por dinamikaj situacioj prefere al statikaj temoj aŭ malnovmoda ekskluzive gramatika aliro. Tio precipe validas, se ni konstruas niajn lernilojn ĉirkaŭ la komplikaj gramatikoj de etnaj lingvoj. Tamen, Esperanto havas sian unike logikan kaj senesceptan gramatikon kaj estus freneze ignori tion en la instruado. Ja malkovro de la konstru-brikaj ebloj de la lingvo provizas fortan motivigon al multaj por plulernado.

kaj nun mi priskribos ĝin por vi."

Ne estas hazarde, ke la komunik-situacia lernado floris ĉe la angla, kies gramatiko estas ne tiom sistemeca kaj tre escepto- kaj idiomaĵ-plena. En la komencaj jaroj de komunika instruado oni tiom entuziasmis pri la nova aliro kaj ĝia ŝajna kapablo liverirapidajn rezultojn, ke la tiam malbenata gramatiko estis neglektita; gravis nur starigi la komunikan situacion kaj la lernantoj komuniku, per ajnaj lingvaj rimedoj. Iom post iom oni komprenis ke tamen sen firma gramatika bazo la progreso estas nur efemera. La pendolo resvingiĝis, kaj nuntempaj komunikaj kursoj estas tre strikte (sed kaŝe) gramatiko-bazitaj. La esenco de sukceso estas la trafa ligado de gramatiko kun situacioj - en situacioj lernantoj povas entuziasmiĝi kaj aktiviĝi, kaj samtempe, eble apenaŭ rimarkate, ili proprigas la gramatikaĵojn. Gravas ke la komunika situacio estu kiel eble plej realisma, kaj laŭeble enhavu elementon de inform-manko, kiu plej ofte estas la kazo en vera komunikado. Estas malfacile porti al tradicia klasĉambro veran inform-mankon; instruistoj uzas aron da aktivaĵoj kaj trukoj (ludecaj ekzercoj, rol-ludoj ktp) por simuli tiun inform-mankon. La aŭroro de komputila kaj interkultura instruado liveras komunikajn situaciojn (ja ne vizaĝ-al-vizaĝaj) en kiuj la informo-manko povas esti reala, kaj sekve la deziro ripari tiun mankon granda.

Al Esperanto situaci-komunika aliro estas malpli necesa, tamen portas realajn avantaĝojn, precipe en la frua paroligo de lernantoj. La gramatika bazo de Esperanto estas unike travidebla kaj skeme prezentebla. Tamen ni prezentu tion tra konvenaj situacioj.

Bildo-teksto: La bruo laŭtiĝas, la fluo fortiĝas, rokoj proksimiĝas ... la aventuro komenciĝas!

Kelkaj ligoj inter situacioj kaj gramatiko evidentas: verbo-tempoj bone rilatas al ekskurs- aŭ stud-planado kun kalendaro; imperativo konvenas al armea, lerneja aŭ frateg-frateta situacioj (iru! haltu! legu!); -ig- kun sorĉado (ŝi ranigis la princon), -iĝ- kun vetero (varmiĝos, la vento fortiĝos...) ktp. Sed ne necesas tro fiksiĝi al la plej evidentaj ligoj. Ekzemple, kvankam -iĝ- prezentas pasivan nocion, oni povas ligi ĝin kun tute aktivaj situacioj, kiel atestas la kanota aventuro en ĉapitro 71 de Tendaraj tagoj III.

Naciaj lingvoj estas limigitaj en sia libero konstrui la gramatikan ŝtuparon (t.e. la didaktika gramatiko). Pro la komplikeco, iu certa vicordo de la temoj estas trudita. Esperanto ne havas tiun limigon, oni povus konstrui ĝian ŝtuparon el preskaŭ ajna punkto kaj aldoni la ŝtupojn preskaŭ libere. En rekt-metoda instruado, ni tendencis uzi nur unu gramatikan ŝtuparon, tiun de Andreo Cseh, ĉar ĝi estis la sola detale ellaborita kaj vaste prezentita. Sed ni konsciu ke aliaj vicordigoj eblas kaj indas. Provante konstrui alternativojn, ni demandu nin, ĉu estas limoj al la libereco? Ĉu estas gramatikaj eroj unike gravaj aŭ problemaj, al kiuj ni devos asigni specifan lokon en la ŝtuparo.

Ĉar tamen, niaj lernantoj rekonas malfacilaĵojn: ĉu pro mankoj en instru-teknikoj kaj motivigo? Aŭ ĉu povus esti, ke nia mirinda, varbile laŭdata gramatiko tamen havas malfacilajn punktojn? Jen nia sekva temo.

12.1.5 Esperanto - malfacila lingvo?

Unu el niaj bazaj argumentoj por Esperanto estas ĝia relativa facileco, kiu sendube kaj pli-malpli pruveble ekzistas. Kial do ne svarmas milionoj da sukcesaj lernintoj? Kial la plimulto pretas elspezi la dekoblan penon por tamen plenumi siajn internaciajn komunikajn bezonojn pere de naciaj lingvoj? Kelkaj resumaj respondoj:

motivigo:

Pri graveco lerni lingvojn oni kredas; iuj fortaj lingvoj havas ĉirkaŭ si potencan prestiĝon kaj rimedojn; malfacilas al ni konvinke proponi alternativon.

utileco:

Tiu de Esperanto estas limigita, sed tre specifa. Se ni iujn konvinkis ekstudi, niaj lerniloj prezentu tiujn niĉajn utileblojn almenaŭ baze, por ke instruistoj tion kompletigu.

efikeco de instruado:

Tio influas ne tiom la nombron de kurs-aliĝoj, sed certe la proporcion de kurs-finantoj kaj restantoj.

neceso instrui ĉiun parolanton: