Выбрать главу

Naciaj lingvoj regeneras siajn novajn generaciojn nature. Ni devas pene varbi, instrui, eduki kaj flegi niajn.

La facileco de nia lingvo gravas el filozofia vidpunkto, ĉar ĝi permesas demokratian kaj egalecan aliron al transnacia komunikado. Tamen, ni konsciu, ke ĝi ludas nur etan rolon en la decido de la plimulto da homoj fakte ek- kaj el-lerni ĝin. Krome, ni emas tro facilanime kredi niajn proprajn sloganojn. Partoj de Esperanto ja estas relative simplaj. Tamen, ĝi estas vera funkcianta lingvo; tia lingvo havas la taskon adekvate reprezenti, kategoriigi kaj priskribi la realon, kiu estas senfine kompleksa. Ekzistas do limoj ĝis kiu eblas simpligi lingvon; neniu unu universala logiko troveblis. Ĉiu proponata internacia lingvo havos difektojn, malfortajn punktojn kaj, laŭ ies vidpunkto, mallogikaĵojn.

Krome, tio kio malfacilas en Esperanto, tre varias de unu lernanto al alia. Krom psikologiaj faktoroj, la denaska kaj poste lernitaj lingvoj ludas gravan rolon. Pri specife naciaj malfacilaĵoj devas okupiĝi la edukistoj de la koncerna lando. Pri la unikaj malfacilaĵoj de la unuopaj lernantoj (ĉu psikologiaj, ĉu lingvaj) devas esti sentema kaj reago-preta la instruisto. Restas la tasko de la lernilo-verkantoj serĉi universalajn malfacilaĵojn.

Ni jam argumentis por tutmondaj kvalitaj lerniloj centritaj ĉirkaŭ la unikaj ecoj de Esperanto, sen la troa influo de naciaj lingvoj. Sekve necesas demandi, kiuj estas gramatike la punktoj, kiuj vaste kaŭzas problemojn al lernantoj el diversaj kulturaj kaj lingvaj fonoj. Kiujn erarojn oni rimarkas ĉe eĉ multjaraj parolantoj. Ni listigu la mankojn kaj serĉu komuna(j)n fonto(j)n de ili. Niaj lerniloj konstruiĝu ĉirkaŭ tiuj fontoj, por provi taŭge lernigi dekomence la problem-punktojn, kaj eviti la bezonon postkuri la jam enradikiĝintajn erarojn.

Se ni petas lernintojn nomi mem siajn problemojn, kaj ellasas tiujn, kiuj estas specifaj laŭ deveno (slavoj kaj artikol-uzo) aŭ apliko (refleksivo), restas la akuzativo, la sufiksoj -ig- kaj -iĝ- kaj la participoj. La unuaj du, kaj iugrade la tria, havas ja komunan fonton, kaj tio estas la unika funkciado de la verbo en Esperanto. Jen ni atingis la sekvan temon.

12.1.6 Verboj podio-centren

Nia antaŭa artikolo starigis premison pri la centra rolo de la verbo por Esperanto. Ja oni povus defendi tiun starpunkton pri ajna lingvo: la baza komunika unuo de lingvo estas ne la vorto sed la frazo, kaj la motoro de la frazo estas la verbo. La aliaj frazaj elementoj pendas diversrilate ĉirkaŭ la verbo(j).

Niaj ĉefaj lerniloj restas libroj, kiuj estas statikaj lerniloj, ili pli taŭgas por prezenti substantivojn. Provu desegni taŭge: alveni, perdi -on, forgesi -on, rimarki -on, esperi -on... ktp. Ne malebla, sed malfacila! Eble kiam finfine la proporcio de dinamikaj lerniloj en Esperanto altiĝos, ili komencos esti, kiel decas kaj nepras, pli verbo-centraj.

//Ses jarojn poste: ĉu libroj ĉesis esti niaj ĉefaj lerniloj? Ĉu la prognozo realiĝis: ĉu niaj nunaj lerniloj kapablas adekvate esprimi agojn?//

Vi eble imagus, ke verboj en Esperanto estas ja modele regulaj: -as, -is, -os, -us, -u! Tion vi instruas en sekundoj, dum en naciaj lingvoj la ekvivalento bezonas jarojn. Jes vere, ni scias tuj de la finaĵo, la tempon de la verbo. Sed kion ni ne vidas el la aspekto estas la uz-maniero, la transitiveco: Kiel uzi ĝuste, ekzemple, la verbojn ŝanĝi, aperi, komenci, manki?

Akceptante la manplenon da esceptaj aŭ dubaj kazoj (fumi, pasi ktp), estas tamen vero, ke en Esperanto oni devas scii la transitivecan apartenon de verbo por povi ĝuste uzi ĝin. Tion niaj instruiloj devas enkapigi tuj en la eklerno. Lernante la francan oni lernas le train, la maison, germanan das Foto, der Tisch, die Lampe. Analoge, en Esperanto, ni lernu Mi ŝanĝas la -ON, aperas la -O, Ni komencas la -ON, mankas la -O! Vortaroj kaj lernolibraj vortlistoj nepre indiku la transitivecon (sigle kaj ekzemple), kaj ni lernu la verbojn en iliaj minimumaj kuntekstoj!

Instruistoj dediĉu sian valoran kaj limigitan kontakto-tempon kun lernantoj por instrui kaj ekzerci ĝuste la verbojn! Anstataŭ: Vi havas krajonon...kajplumon kaj libron kajgluon kaj ktp... prefere: Mi levas la libron, mi malfermas la libron, mi montras la bildon, mi legas la libron...

La lernantoj lernu pliajn substantivojn hejmtaske, ili estas sendanĝeraj bestoj; ilin oni senriske aldonas al la lernitaj strukturoj. Por hejmtasko, ne lasu la verbojn, ili estas senkompare pli danĝeraj animaloj: lernantoj sen gvido emos uzi ilin parence al tiuj de la denaska lingvo, kiu havas tute aliajn principojn pri la transitiveco: aŭ la verbo funkcias senŝanĝe: He changes the date. The date changes (Mi ŝanĝas la daton, la dato ŝanĝiĝas), aŭ oni uzas alian verbon: The paper falls, I drop it (La papero falas, mi faligas ĝin) aŭ oni modifas la verbon: The tree falls, I fell the tree. (La arbo falas. Mi faligas la arbon). Tiu lasta estas malofta kazo en la angla, veninta el la norvega. Veteblas, ke apenaŭ unu denaska anglo-parolanto el cent konscias, ke tiuj du verboj estas parencaj, pro transitiv-indika transformo, kutima en ĝermanaj lingvoj.

Trafa majstrado de la verboj dekomence en la kurso evitos multajn el la lern-stumbloj nuntempe konstatataj. Akuzativo ŝajnas esti substantiva problemo (tie oni ja gluas la -N!), tamen ĝi estas esence verba. La principojn de la akuzativo, kaj de -IG/-IĜ, oni en kelkaj minutoj klarigas. Vane oni tion faras, ajn-foje, se la lernanto mem ne sentas la (ne-)transitivecon de ĉiu uzota verbo - en terminologio de Gacond, ĉu ĝi estas unu- aŭ du-liga.

Jen la defio, puŝi la verbojn podio-centren kaj prezenti ilin en sia minimuma kunteksto. Se ni sukcesos tion fari, kiel aspektos estonte niaj pli sukcesaj lerniloj? (La respondon legu en la ĉapitro 5.1.3).

(SMG)

12.2 Kursoplano pri intensa internacia kurso - parto 1

Priskribo de la cirkonstancoj de la kurso

Necesas atenti pri

Kursohistorio:

La sube prezentata kursoplano estis kompilita kiel bazo por trisemajna intensa lingvokurso, al kiu la partoprenintoj devenis el 4 kontinentoj, el pluraj tre diversaj landoj kaj kulturoj. Por ili lerni Esperanton signifis akiri komunan lingvon pere de kiu ili planis ekhavi kulturajn kontaktojn kaj kunlaborojn, realigotajn ĉefe helpe de reta komunikado

interkulturaj eduk-situacioj

bona preparo

detala intervjuo kun la pp-ontoj antaŭ la kurso

Celo de la kurso: la kursanoj fine de la trisemajna kunlaboro kaj lernado estu kapablaj je ĉiutaga komunikado buŝe kaj skribe, povu skribi kaj paroli pri si mem, pri siaj lando, kulturo, socia vivo kaj problemoj, estu kapablaj kompreni la esencon de artikoloj, raportoj. Ili alproprigu lernoteknikojn, spertojn pri memstara laboro. Fine de la kurso okazu simplaj debatoj, prezentoj, aktiva kaj relative libera uzo de la lingvo.

Post la kurso la kursanoj kapablu mem labori, progresi en la lingvolernado kaj komuniki inter si pere de korespondado.

la evoluigo de ĉiuj kapabloj

instruo de lernoteknikoj

tekniko por korespondado

elekto de lernolibro por la posta memstara lernado

Intenseco: tage minimume 6-8-hora rekta lernado, kaj pliaj 4-5 horoj en komuniksituacioj kun la grupanoj kaj kursgvidantoj.

variaj aktivaĵoj

psika ŝarĝo

Loko: la kurso disvolviĝis en - por ĉiu partoprenanto - fremda lando, inter bonaj kondiĉoj, kun plenaj servoj (kunloĝado, kunmanĝado, kursoj kaj distraj programoj samloke).

- bona uzo de la medio / - esperantigo de la ejo

Partoprenantoj: junaj plenkreskuloj, kun minimume meza edukiteco, tamen ofte kun neniu kutimo studi, mense intense labori.

Metodo: ĉefe rekta, kun eblo doni pontolingvan (ne nepre nacian) helpon, se necesas. Uzo de multaj instruhelpiloj, objektoj, bildoj, naturo, situacioj. Pluraj teknikoj de la sugestopedia metodo estis uzataj. Ludoj, kunagadoj kaj grupa laboro estis aplikataj. Tuttage cellingva medio, ebligo de kunloĝado kun kursano(j) de alia kulturo.