Выбрать главу

Personoj, profesioj, plenumoj

Jen dek sep homoj el la bendo; kelkaj vivas nur en la bendo, aliaj vivas aŭ vivis ankaŭ en la reala mondo. Sed la fantoma malordigisto misordigis kolumnojn 2 kaj 3. Reordigu ilin!

Aganto

Alvokiĝo

Ago

1.

Aziz

greka filozofo

Intervjuis homojn ofte.

2.

Baghy

brita poetino

Verkis la poemon Miozotoj.

3.

Barbulo

belg-svisa verkisto

Enamiĝas al Nov-Zelandanoj.

4.

Bardo

juĝistino

Fariĝis viktimo de krimo en la kafejo.

5.

Boulton

pola okulisto

Verkis la libron Streĉita kordo.

6.

Filisa

imp ost-insp ektoro

Verkis la romanon Ĉu li bremsis sufiĉe?

7.

Flora

kurinto kaj verkisto

Vendis biletojn al Nov-Zelando.

8.

Georgo

ŝafisto

Foriris al Japanio.

9.

Helena

hungara poeto

Verkis Esperanton.

10.

Jolanda

baleta dancistino

Verkis poemon al la doktoro.

11.

Kalocsay

bilet-vendisto

Verkis la libron Faktoj kaj Fantazioj.

12.

Karlo

ĉeha poetino

Trovis Azizon kaj revivigis lin.

13.

Ken

ŝafisto kaj kantisto

Reiris al Nov-Zelando.

14.

Piron

skulptistino

Verkis la poemon Sonĝe sub pomarbo.

15.

Ruselo

vendistino

Estas konstante konfuzita.

16.

Urbanova

raportisto

Bakis tro avangardan kukon.

17.

Zamenhof

hungara verkisto

Kantis pri espero en prizono.

Litero-miksoj

Oni prezentas vortojn el legaĵo kun miksitaj literoj. Oni devas malmiksi la literojn, kaj eltrovi la vortojn. Oni skribu ilin kun la literoj en la kvadratoj aŭ en la cirkloj. Ĉar ni ne havas rakonton, kaj ĉi tiu litermikso estis verkita ekskluzive por ĉi tiu manlibro (dum teda

laboreja kunsido), ni aldonas help-difinojn por la miksitaj vortoj. Fine oni prenas la literojn el la cirkloj por krei sube sekretan vorton aŭ frazon, kiu prefere estu sprita aŭ vortluda.

R U S T I T O T O N E R I R I T O I R O T E O S T E N K A T A R O B O

OOODDDD

□□□OOD

OOODDDDDD

Vojaĝanto

Okulparto

Regiono

Birdejo

Cirkulo

onono □□□□□□oo

Nun, prenu la literojn el la cirkloj kaj rearanĝu ilin por trovi la sekretan vorton: Kio servas se oni volas kaŭzi lavangon da lernado?

ooooooooooooo

(PS: Help-indiko kaj kontrolilo, ĉu oni ĝuste respondis: Kio pagendas por lui grandan senflugokapablan femalan birdon?)

12.6.2 Duon-aŭtomataj ekzercoj

Ĉi tiuj ekzercoj postulas mallongajn respondojn. eble nur kelk-vortajn, sed iliaj formoj ne estas tute fiksitaj; pli ol unu respondo povas esti ĝusta. Sed ĉar la tasko estas iom difinita, la eblecoj por respondi ne estas senfinaj, kaj la respondoj estas iom rapide korekteblaj. Ili estas kaj skribe kaj parole plenumeblaj.

Kompletigu la frazon

La kompletigo povas postuli nur unu vorton; tiukaze la ekzerco estas aŭtomata, sed kutime ĝi postulas kelkajn vortojn, kiuj ne estas rekreeblaj el la unua parto de la frazo. Taŭgaj vortoj por fini la fraz-komencon estas kiam, ĉar, pri, pro, per, kun ktp. Ekzemplo: Tridek roluloj, p.17 kaj 38.

Frazgenerilo

Ĉi tio uzas la simplan ekzercotipon, sed apartigas tiujn lastajn ligvortojn disde la ceteraj fraz-komencoj. Do, se la ekzerco prezentas dek frazkomencojn, kune kun dek ligvortoj, oni povas per ĉiuj kombinoj generi cent finendajn frazojn. La kompilanto devas tamen zorge prepari kaj testi la ekzercon, por certigi, ke kombinoj liveru sencohave fineblajn frazojn. Ekzemplo estas en Pordoj p.53, Tridek roluloj, p. 50.

Modifaj ekzercoj

Ĉi tiuj ekzercoj celas firmigi la kapablon ŝanĝi unu strukturon en alian, kaj estas uzeblaj por plej diversaj gramatikaĵoj: komparacio (Pordoj p.15), de transitiva al netransitiva verbo (Tridek roluloj, p. 38 kaj LLV, p.47), kreo de -iĝ-formoj el verboj aŭ adjektivoj (Tridek roluloj, p. 50), kaj nia lasta ekzemplo montras, kiel oni povas postuli plurajn transformojn de la samaj frazetoj: el prezenca verbo kreu la ordonon, la demandon, la negativon, la futuron, la pasintecon (Tridek roluloj, p. 17):

Bazaj frazoj:

Li iras kun ni 4. Mi helpas.

Ili staras apud mi. 5. Ili venas per buso.

Ŝi reiras al la urbo. 6. Ŝi skribas per krajono.

Taskoj:

Faru demandojn, ekz. Ĉu li iras kun ni?

Faru la negativon, ekz. Ili ne staras apud mi.

Faru la negativan ordonon: ekz. Ne reiru al la urbo.

Petu tre afable: ekz. Fakte, nipreferus, se vi bonvolus ne skribiper krajono.

Ktp.

Tiu (kaj la sekva) estas iom malnovmodaj ekzercotipoj (strukturismaj); ne tro uzu ilin, nur prepare al ekzercado en situacioj.

Evoluigaj serioj

Ĉi tiuj estas specoj de transformo, sed la transformenda elemento varias. Ĝi fakte estas speco de programita lernado, aŭtomata en la senco, ke la plenumanto povas tuj kontroli la ĝustecon de sia respondo antaŭ ol pluiri, sed ne tute aŭtomata pro tio, ke la respondo estas tutfraza. Oni ricevas serion de similaj frazoj unu sub la alia. Ĉiujn krom la plej supra oni devas kovri per kartonpeco. Fine de tiu frazo staras interkrampe vorto, kiu signalas la bezonatan transformon. La plenumanto rediras la frazon ŝanĝanta tiun petitan elementon, kaj per mallevo de la kartonpeco je unu linio povas kontroli mem la ĝustecon de la respondo kaj jam trovi la indikon, laŭ kiu necesas modifi la duan frazon. Plenumanto povas dum memlernado testi sin, kaj kontroli kiomlonge necesas por tralabori la tutan ekzercon. Ekzemploj estas en Tridek roluloj, p. 62 (fragmento sube) , LLV, p.40, kaj kun iom alia metodo en besta kunteksto en Juna Amiko 88/2, p.12. [Vi klare konstatas, ke ĉi tiu teksto estas malnove verkita - aperis en IPR antaŭ 1990 - intertempe komputiloj forigas la neceson kaŝi paperojn per kartonpecoj].

Dek kvar serpentoj kuŝas en la bankuvo. Dek du...

Dek du serpentoj kuŝas en la bankuvo. .. .elefantoj...

Dek du elefantoj kuŝas en la bankuvo. .. .saltas el...

Dek du elefantoj saltas el la bankuvo. .. .besto-ĝardeno

Ktp.

Starigo de kunteksto

Por ekzerci la regon de iuj gramatikaj funkcioj nur celolingve, kaj ne postulante tradukon el nacia lingvo, oni plej ofte devas difini iun kuntekston. Tio povas veni el iu verko, kiun la ekzerco suplementas, aŭ povas difini propran kuntekston, ene de kiu oni devas respondi konvene. La sekva ekzemplo estas hibrido. Ĝi estis verkita por suplementi la vidbendon Pasporto al la Tuta Mondo, sed per kunteksto ekster la bendaj okazajoj. La uzantoj de tiu bendo ricevis ekzercojn kiuj ekzercigas la gramatikajojn (ĉi-kaze participojn) uzante la rolulojn kaj eventojn de la bendo. Tiuj ekzercoj plej konvenas unue, ĉar oni povas ilin plenumi kun helpo de propra memoro. Dua paŝo estas plenumi ekzercojn kiuj testas kapablon regi la gramatikajon en alia kunteksto. Jen la ekzemplo: