Выбрать главу

Ĉi tiuj estas antaŭpreparaj paŝoj por la plenumo de formalaj rol-ludo (vidu IPR 88/1). Oni ricevas situacion simplan, kiun oni devas enscenigi („Iu forgesis ion" en Juna Amiko 88/2, p.7) aŭ en kiu oni prenas rolon kaj devas ion demandi, peti, klarigi aŭ postuli de iu alia, ekzemple laŭ la situacio de legita rakonto (Pordoj, p. 75 kaj LLV, p. 183). Eseo

Ĉi tio donas preskaŭ senliman eblecon por esprimado, ĉu fakte, fikcie, serioze, leĝere. Pri tiu lasta, ekzemplo troveblas en Pordoj sur paĝo 78 kaj en LLV, p. 31 kaj 48.

Jen ni skizis gamon da eblaj ekzercoformoj, per kiuj la instruado povas esti varie kaj sen uzo de nacia lingvo ekzercata, de la plej simplaj „Jes/Ne" tipoj, ĝis la plej kreivaj kaj postulaj.

(SMG)

12.7 Interkulturo: per Esperanto kaj interreto

Kultura kaj lingva diverseco

Ĉiam tra la historio renkontiĝis kaj intermiksiĝis diversaj kulturoj kaj lingvoj, sed la problemo de interkultura komunikado aparte akriĝas kaj graviĝas en la cirkonstancoj de tutmondiĝo, kiam modernaj komunikiloj transsaltas geografiajn distancojn kaj ekonomiaj sistemoj superas la interŝtatajn limojn.

La procezo de tutmondiĝo, krom siaj sendube pozitivaj rezultoj, samtempe minacas konduki al homogenigo laŭ vivmodeloj kaj pensmanieroj de dominanta kulturo kun ties lingvo kiel universala komunikilo, sufokante minoritatajn kulturojn kaj estingante malpli fortajn lingvojn. Kontraŭa tendenco estas batalo por propra kultura identeco de ĉiu homo kaj ĉiu homgrupo. Ekstremkaze, ĝi povas konduki al fermiĝo en la limoj de propra etno aŭ kultura esto.

La solvo al kiu la homaro strebas kiel tutgloba komunumo estas unueco en diverseco. Ĝi signifas konservadon de la diverseco, reciprokan malfermitecon kaj kreadon de komunaj valoroj tra libera interŝanĝo de ideoj kaj atingoj. Multaj dokumentoj kaj agadprogramoj de UN, Unesko kaj aliaj internaciaj institucioj promocias tiun celon substrekante la gravecon de plurkultura edukado kaj edukado al diverseco.

La Esperanto-komunumo proponas siajn respondojn al la bezono de interkultura komunikado. Unu el ili estas la projekto Interkulturo (IK) kiu adresas la edukajn bezonojn de la mondo de diverseco kaj la ŝancojn kiujn ĝi proponas al Esperanto.

Edukado al diverseco

La respondo de modernaj pedagogiaj teorio kaj praktiko al la defioj de multkultureco estas edukado al diverseco. Ĝi signifas evoluigon de la konscio, kompreno kaj estimo de kulturaj similecoj kaj diversecoj kiuj unuigas la homaron.

El Raporto de UN pri Homara Evoluo en 2004

Kultura libereco en la hodiaŭa mondo de diversecoj

Plenumado de kreskantaj postuloj de la homoj pri

ilia inkludo en la socio,

respekto de iliaj

etna aparteno,

religio kaj

lingvo

ampleksas pli ol demokrtatio kaj justeca progreso. Ankaŭ bezonata estas multkultura politiko kiu

rekonas diferencojn,

protektas diversecon kaj

promocias kulturajn liberojn

tiel, ke ĉiuj homoj havas la eblecon de elekto

paroli propran lingvon,

praktiki propran religion kaj

partopreni en formado de propra kulturo

- tiel, ke ĉiuj homoj havas la eblecon de elekto esti kio ili estas.

Tutmondiĝo kaj multkultureco

Kvar principoj devas prezenti la strategion de

multkultureco en tutglobiĝo:

Defendo de tradicioj povas bremsi la homaran evoluon

Respekto de diferencoj kaj diverseco estas esenca

Diverseco sukcesas en la interdependa mondo kiam la homoj havas multoblajn kaj komplementajn identecojn kaj apartenas ne nur al la loka komunumo kaj unu lando sed ankaŭ al la tuta homaro.

Atento pri malekvilibroj de ekonomia kaj politika povo helpas preventi minacojn al kulturoj de malpli riĉaj kaj malpli fortaj komunumoj

Laŭ: http://hdr.undp.org/reports/global/2004/

Tri aspektoj de la edukado al diverseco estas observeblaj: en, pri kaj por.

Strategiaj celoj de Unesko en la kampo de

edukado

Promocio de la edukado kiel fundamenta rajto akorde kun la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj

Plialtigo de la kvalito de edukado per diversigo de la enhavoj kaj metodoj kaj promocio de universale komunaj valoroj

Promocio de eksperimentado, novigado kaj disvastigado kaj divido de la informoj kaj de la plej bonaj spertoj same tiel kiel politiko de dialogo en la edukado.

Laŭ: http://unesdoc.unesco.org/images/0012/ 001254/125434e.pdf

1. Edukado en diverseco

La kultura kaj lingva diverseco bezonigas multkulturan edukadon kun enhavoj kaj metodoj adaptitaj al diversaj ekonomiaj kaj kulturaj fonoj kaj al plej diversaj bezonoj de la edukatoj.

Paul Gorski[9] identigas tri aspektojn de radikaj ŝanĝoj kiujn postulas la edukado en multkulturaj socioj:

memtransformiĝo de la edukanto: havante siajn kulturan fonon, observmanieron kaj komprenon de la homoj kaj okazado ĉirkaŭ si, kiuj lasas spuron en edukspertoj de la edukatoj, la edukanto mem devas konstante ekzamenadi sin kaj transformiĝadi por fariĝi efektive multkultura edukanto;

transformiĝo de la lernejo kaj lernado: kritika ekzamenado kaj transformado de la eduksistemo celita al multkultura edukado devas:

inkludi la lernanto-centran pedagogion, kiu, krom faktoj kaj teoriaj konceptoj, emfazu kritikan kaj kreivan pensadon kaj socian konscion de la lernantoj,

oferti multkulturajn instruprogramojn,

utiligi multkulturajn rimedojn kaj enhavojn inkluzivajn por diversaj perspektivoj kaj voĉoj de la lernantoj,

evoluigi normitan sistemon de kontinua pritaksado de la edukrezultoj kaj efikoj de la ŝanĝoj;

transformiĝo de la socio: la fincela senco de la multkultura edukado kaj investado en ĝin estas ĝia kontribuo al progresiga transformado de la socio kaj subteno al socia justeco sen reproduktado de privilegioj al la jam privilegiitaj.

2. Edukado pri diverseco

Kompreno de la diverseco kaj konscio pri la bezono de ĝia konservado estas esencaj por paca vivo en la mondo de diverseco. Milton Bennet[10] en la jaro 1993 eksplikis sian

Mi ne volas, ke mia domo estu enmurigita de ĉiuj flankoj nek miaj fenestroj ŝtopitaj. Mi volas, ke kulturoj de ĉiuj landoj blovu ĉirkaŭ mia domo laŭeble libere. Sed mi rifuzas, ke ajna el ili forblovu min de mia grundo.

Mahatma Gandhi

Evolu-Modelon de Interkultura Sentivo kiel kadron por klarigi reagojn de homoj al kultura diverseco. Li identigis ses evoluŝtupojn - tri etnocentrajn (ignoro, defensivo, minimumigo) kaj tri etnorelativajn (akceptemo, adaptiĝo kaj integriĝo).

Ignoro de kultura malsameco estas stato en kiu propra kulturo estas observata kiel la sola reala. Homoj kun tiu ŝtupo de interkultura sentivo malinteresiĝas pri kulturaj diferencoj, sed povas reagi agreseme kun celo elimini diferencon kiam ili sentas sin atakataj de ĝi.

Defensivo kontraŭ kultura malsameco estas stato en kiu propra (aŭ adoptita) kulturo estas la sola bona, supera kompare kun la aliaj. Homoj kun defensiva percepto de kulturaj diferencoj sentas sin minacataj de aliaj kulturoj kaj reagas tre kritikeme ĉe ajna renkontiĝo kun ili.