Выбрать главу

2.3 La didaktika ŝtuparo

Ni havas grandan liberecon krei didaktikan ŝtuparon por Esperanto. Preskaŭ ajna gramatikaĵo aŭ situacio povus servi kiel ekira punkto. Sekve neniu ŝtuparo estas tute perfekta. Difinita sinsekvo donas iujn avantaĝojn, sed perdigas al ni la eblon ĝui aliajn. Dum la kompilado necesas decidi kiu kriterio pli gravas - doni logikan aŭ optimumangramatikan sinsekvon, aŭ servi unuavice al la bezonoj de la lernantoj aŭ al la situacioj uzotaj, rearanĝante la gramatikon laŭ tiuj postuloj.

Konstruante ŝtuparon por lingvolernado, necesas enkonstrui paŝojn ne nur por prezenti temon aŭ eron, sed ankaŭ por fortigi ĝian aplikadon en la reala lingva komunikado. Tio signifas doni okazojn por apliki unu gramatikaĵon en serio da malsamaj situacioj, kaj en kombino kun aliaj lernitaj gramatikaĵoj. Je la unua prezento de temo, ni provas izoli ĝin de aliaj lingvaj elementoj, por ke la lernantoj unue renkontu klaran simplan sekveblan modelon. Sed poste, oni devas akiri kaj ekzerci la arton kombini tiun gramatikaĵon kun aliaj. Tipa esperanta frazo, aŭ komunika tasko, postulas la regon de kvin aŭ ses gravaj gramatikaĵoj, kune kun la kapablo regi iliajn interagojn. Kaj tion oni ne evoluigas en unu tago! Vere utila ŝtuparo jam enhavas tiujn pli malfacilajn post-paŝojn.

Jen simpla ilustraĵo:

Praktika ekzemplo por la didaktika ŝtuparo:

Temo A: Transitivaj verboj Temo C: Prepozicioj de loko

Temo B: Posedaj pronomoj Temo D: Esprimoj de tempo

Temo A:

Mi havas farunon. Mi havas ses ovojn. Mi havas lakton. Mi miksas ilin. Mi bakas kukon. Hmmm. Bongusta!

Temo B:

Jen mia ĉambro. Jen mia lito. Jen mia stud-tablo. Jen miaj afiŝoj. Jen mia kato. Mia kato estas griza kaj bela.

Temo A en alia situacio:

Mi prenas paperon. Mi trovas plumon. Mi skribas leteron. Mi malfermas koverton. Mi enmetas la leteron. Mi lekas la gluon de la koverto (Blahhh!). Mi fermas la koverton. Mi aĉetas poŝtmarkon. Mi lekas la poŝtmarkon (BLAHHH! denove). Mi gluas la poŝtmarkon. Mi skribas la adreson. Mi enpoŝtigas la leteron. Mi vizitas butikon. Mi aĉetas koverto-kaj- poŝtmarko-leko-maŝinon.

Temo B en alia situacio:

Mia amiko estas Teodoro. Lia biciklo estas flava kaj nova. Mia alia amiko - amikino - estas Nikola. Ŝia biciklo estas verda kaj malnova. Iliaj bicikloj staras apud mia. Ni ekskursos per niaj bicikloj al via urbo.

Temoj A kaj B en kombino:

Hieraŭ Jan bakis kvar kukojn. Li rakontas: „Mi uzis farunon, ovojn, lakton, buteron kaj spicojn. Miaj amikoj vizitis min, kaj ni manĝis miajn kukojn kune. Nun ni prenos niajn biciklojn kaj ni vizitos vin en via hejmo. Ĉu vi bakis kukojn, hazarde?„

Temo C:

La poŝtkesto estas en la mezo de la urbo, antaŭ la banko. La biciklo-starejo estas malantaŭ la domo, dekstre en la ĝardeno. Jan bakis kukon en la forno. Ĝi staras en la angulo de la kuirejo. La ovoj estas sur la tria breto en la fridujo. La lakto estas sub ili, apud la butero. La faruno estas sur la planko sub la tablo. Upps! Akcidenteto.

Temo A en alia situacio:

Mi jetis pilkon. Ĝi rompis fenestron. Mi vokis la ripariston. Li portis novan vitron. Li enmetis ĝin. Li diris la prezon. Mi ne kredis lian diron. Tamen, mi pagis lin. Mi eniris la domon. Mi serĉis la pilkon. Mi trovis ĝin. Ĝi rompis ankaŭ la televidilon. Ve!

Temo B en alia situacio:

Kanto „Mia amik' estas via amik'". Variu aclass="underline" „Lia amik' estas ŝia amik'" ktp.

Temo C en alia situacio:

Rusaj pupoj: La flava pupo estas en la ruĝa pupo, la verda pupo estas en la ruĝa pupo... ktp.

Temo A kaj C en kombino:

Mi havas farunon en sako. Mi havas ovojn en skatolo. Mi havas lakton en botelo. Mi havas buteron en pako. Mi prenas pelvon de sur la breto. Mi miksas la kuiraĵojn en la pelvo. Mi preparas la fornon en la angulo. Mi prenas oleon de la breto super la forno. Ups! Mi faligas la farunon. Ĝi estas sur la planko, sub la tablo. Mi serĉu balailon. Kie ĝi estas? Malantaŭ la pordo? Ne. Sub la lav-kuvo? Ne. Inter la purigiloj? Ne. Ha, jen, mi vidas ĝin. Ĝi kuŝas en la ĝardeno apud la bicikloj.

Temo B kaj C en kombino:

Mia biciklo estas en la ĝardeno, apud du aliaj bicikloj. Kie estas la kukoj de Jan? Li diras: „Ili estas en la stomakoj de miaj amikoj. Morgaŭ mi iros al mia kuirejo kaj mi bakos dek kukojn por miaj amikoj, kaj ankaŭ por iliaj amikoj. Estos amika rondo en la ĝardeno, sub nia granda sun-ombrelo.„

Temo C revizie en alia kunteksto:

Mapo de urbo: La banko estas en la ĉefa strato, inter poŝtoficejo kaj benzinejo. La lernejo estas malantaŭ la banko. La kinejo estas supre en la butikum-centro. La hospitalo estas trans la placo de la stacidomo. ktp.

Temoj A, B kaj C en kombino:

Mi prenis paperon de la stako. Mi trovis mian plumon malantaŭ la radiatoro. Mi skribis leteron al vi. Mi trovis koverton en la laborĉambro de mia Paĉjo. Mi enmetis mian leteron.

Mi uzis mian „koverto-lekan" maŝinon. Ĝi lekis mian koverton kaj diris „Blahh!". Mi trovis poŝtmarkon en la monujo de mia patrino. Mia poŝtmarko-leka maŝino diris „Blahhh!" denove. Mi skribis la adreson en la suba dekstra angulo de la koverto. Mi iris al la ĝardeno kaj prenis mian biciklon. Mi biciklis al la centro de mia urbo kaj tie vidis la poŝtkeston. Mi enĵetis la leteron. Ĉu vi ricevis mian leteron? Jes? Do, malfermu ĝin kaj legu. Prave! Mi bakis kvar kukojn kaj faligis la farunon nur unufoje. Jes, mi invitas vin. Kaj viajn amikojn. Vizitu min morgaŭ. Venu per viaj bicikloj. Estas spaco en la ĝardeno por via kaj iliaj bicikloj. Kune ni sidos en nia ĝardeno kaj manĝos miajn kukojn. Se forte brilos la suno, ni starigos sunombrelon kaj ni sidos en rondo sub ĝi. Kaj se pluvas? Nu, mi havas aliajn ombrelojn...

Temo D:

Antaŭ unu semajno... Postmorgaŭ... Post du tagoj... Pasint-jare... En la somero... ktp.

Temo D kun la aliaj temoj:

Vi povas jam imagi...

2.4 Nia didaktiko - niaj tiklaj punktoj

Kio malfacilas en Esperanto grandparte dependas de kie vi kaj viaj lernantoj aliras ĝin. Tio ne neas la utilon de multnaciaj aŭ universalaj lerniloj kaj instruplanoj. Sed ĝi ja implicas ke instruisto devas esti konscia pri siaj lokaj medio kaj fono. Tio validas kaj socie kaj lingve - sed ĉi tie koncernas nin ĉefe la lingvaj aspektoj.

Instruisto devas modifi aŭ suplementi universalan instruilon per ekstra detalo kaj ekzercado por instrui gramatikaĵojn, kiuj ne ekzistas en la denaska lingvo de la lernantoj, aŭ kiuj estas traktitaj alimaniere. Aliflanke, ekzistas aliaj gramatikaĵoj kiuj denaska-lingve tre parencas al Esperanto, kiuj estas sukcese majstritaj per simpla prezento kaj kelkaj ekzercoj. Tiukaze la universala lernilo eble prezentas tro da detalo. Universala lernilo ne povas eniri profunde en ĉiun temon, kiun iu nacio ie en la mondo trovas malfacila. Al tiaj bezonoj devas respondi enlandaj aŭ kompetentaj pedagogoj.

Ni rigardu tre malkompletan liston de tiaj tiklaj terenoj:

Falsaj amikoj

Tiuj estas vortoj, kiuj en la denaska lingvo de la lernanto havas signifon kiu malsamas al tiu en Esperanto. Foje ili havas plene alian signifon, foje la signifo-kampo similas sed ne identas kun tiu en Esperanto. Ne malofta kazo estas plene misuzata vorto, kiel ekzemple anglalingva gasto povas demandi [anstataŭ peti] al vi fragon kiel deserton fine de manĝo kaj ĝermanlingva gastiganto povas respondi al tiesfrago [anstataŭ demando,kiu devus esti peto] per ĝentila servo.