Pli subtila estas ekzemple misuzo ĉe angloj de la vorto „oportuno" por „okazo" ĉar ĝi rilatas ne al „opportunity" sed al la multe pli rara (eĉ arhaika) „opportune". Ekzamen-premoj en kazoj kiam vortaro-konsulto permeseblas povas konduki al groteskaj falsamikaj eraroj. La tasko traduki en Nov-Zelando antaŭ 40 jaroj la frazeron „The other ship" (La alia ŝipo) rezultis en „La alia eco" - pro miksiĝo kun la paradigmo „friendship = amikeco". Ekzamenistoj tutmonde povus liveri similajn harstarigaĵojn. (Defio: traduku la vorton 'harstarigaĵo' en vian nacian lingvon unuvorte! Por la angla necesus ok.)
La simileco aŭ malsimileco de Esperanto al naciaj lingvoj estas dutranĉa glavo. Jen la du tranĉoj:
Transfero
Tio signifas, kiom facilas transigi konojn, vortojn kaj refleksojn el via denaska lingvo (aŭ aliaj lingvoj kiujn vi konas) al Esperanto. La plej evidenta kazo estas la leksika, sed la fenomeno validas ankaŭ rilate la strukturon de la lingvo.
Estas klare, ke francoj, italoj kaj similuloj havas grandan avantaĝon tiukampe. Tial Ĝianfranko antaŭ 30 jaroj kantis - en verŝajne nia unua sonkasedo - en la kanto Tiuj, kiuj...
„.. .kredas ke Esperanto estas la franca kun -o finaĵoj." Tio havas eĉ sian inversan aspekton kiam francaj lernantoj, eldirinte bravan frazon, subite timiĝinte, demandas al mi: „Ho, ve, ĉu 'xxxxx' estas vera esperanta vorto?„ Ofte, sen PIV enpoŝe, mi devas nur humile respondi: „Mi ne scias. Sed almenaŭ mi komprenis vin.„
La grado de transfero aplikebla inter iu lingvo kaj Esperanto forte influas la statistikon, kiun niaj bravaj propagandistoj ŝatas citi: kiom pli facile alproprigebla estas Esperanto kompare kun aliaj lingvoj. Por iuj la faktoro estas 10, por aliaj ne pli ol 2.
Transfero povas okazi inter lingvoj plur-nivele, ne nur je la vorta nivelo. La hungara lingvo havas ege minimuman vortan transfer-utilon al Esperanto, sed, ekzemple, la strukturo de la korelativoj hungare similas al Esperanto pli ol en ajna alia eŭrop-terena lingvo. Ni ankoraŭ atendas la sensacian aserton, ke Zamenhof estis sekreta konanto de la hungara. La vort-konstruaj principoj de Esperanto similas al pluraj aziaj lingvoj, kiel Claude Piron ofte demonstris.
Interfero
Jen la alia flanko de la glavo. Ju pli via lingvo (aŭ viaj lingvoj) similas al Esperanto, des pli vi riskas miksi aŭ konfuzi ilin. Interfero povas esti je la prononca nivelo (germanoj dirantaj 'ŝifo' por 'ŝipo', nederlandanoj 'feki' por 'veki'), aŭ je la sencokampa/leksika nivelo (angloj dirantaj 'partio' por 'festo' aŭ 'merkato' por 'foiro' aŭ 'bazaro'). La interfero ne nepre estas la plej forta kun la denaska lingvo, sed kun alia lernita kaj regule uzata lingvo parenca al Esperanto. Ekzemple nefranco, kiu regule uzas la francan, povus diri „Mi ĝojas vidi tiom da homoj en la salo." Rimarkeblas al anglo-parolanto, ke francoj uzas la adjektivon 'enua' kun pli larĝa kaj forta senco-kampo ol angloj. Por ili ĝi ekvivalentas al 'teda, seninteresa' sed por francoj ĝi povas signifi ion pli similan al 'ĝena'.
En tiu lasta ekzemplo, ni konstatas ke transfero kaj interfero levas fundamentajn demandojn pri la kvalito kaj fidindo de la komunikado okazanta pere de Esperanto. Ni revenu al tio post trakto de kelkaj pli specifaj konsideroj de niaj tiklaj demandoj.
Prononco
Finnoj: havas malfacilaĵojn distingi inter la sonoj: s, z, ŝ, ĉ, c, ĵ.
Germanoj: la mallonga i sono malfaciligas la komprenon inter nuno kaj pasinto: -as aŭ -is, oftas ankaŭ malfacilaĵoj distingi inter V kaj Z. Hispanoj: Kie malaperis la konsonantoj?
Francoj, italoj, hispanoj, plurfoje ankaŭ nederlandanoj: malapero de 'h' vort-komence; t.e. ili 'formanĝas' tiun sonon, sed konsciante kaj korekteme, ili tamen sukcesas manĝi ĥomaron.
Angloj: problemo kun ajna vokalo.
Usonanoj, kanadanoj, aŭstralianoj, nov-zelandanoj: la sama problemo en pli granda kvanto.
Hungaroj: misinfluo de ilia longa 'a kaj 'e', emfazaj silaboj vortkomence anstataŭ antaŭlaste.
Rusoj: krom tio ke ili moligas konsonantojn eĉ preĝante al „njia patro..." ili „gavas
gorloĝojn" - t.e. ne distingas inter 'g' kaj 'h'.
Japanoj: „Bonboru korektiĝi en la ĉef-sarono" ('r' anstataŭ T)
Ĉinoj: „Tle demoklata lando. Ĉiam elektoj flumatene!" ('l' anstataŭ r')
Kaj multaj aliaj...
Jen demando: ĉu ekzistas por Esperanto modelaj popoloj, kies prononcado estas trafa kaj eĉ ne mokebla? Ĉefaj kandidatoj estas la sud-slavoj (ekz. kroatoj). Ĉiu sono de Esperanto enestas en iliaj lingvoj, kun facile transigebla ortografio.
Kion faru ni aliaj kompatinduloj? Ni ellaboru solvojn por niaj malfacilajoj. Angloj (kaj ne nur ili) plendas pri la baza verbo scii. „Tiu sono ne ekzistas!" ili proteste krias, kaj por konfirmi tion kreas monstrajojn kiaj „Mi skias" , „Mi ĉias" kaj „Mi sits-ias", ktp.
Do, trovu helpilon! (En pluraj lingvoj tiaj memorhelpiloj nomiĝas: azen-pontoj). Ŝanĝu la problem-frazon al negativo: „Mi ne scias". Atentigu pri la aŭtentike angla vorto 'nests (nestoj), kaj hej-presto:
Mi nests ^ mi nests-ias ^ mi ne scias. Forigu 'ne' ^ „Mi scias."
Faru mem ekzercojn por la stumbliloj de via lingvo.
Transitiveco de verboj
Apartan atenton bezonas la transitiveco (aŭ ne) de verboj. Tio ludas pli ŝlosilan rolon en Esperanto ol en la plimulto de naciaj lingvoj. Vi povas sukcesi en multaj naciaj lingvoj sen eksplicite scii la transitivecon de verboj; foje la verboj estas senŝanĝe uzeblaj ambaŭmaniere. Multaj lingvoj ne havas gramatike koditan manieron ŝalti de transitiva al netransitiva formo de verbo. Sed en Esperanto, la bona kompreno de transitiveco kaj via kono de la karaktero de ĉiu verbo forte influas la ĝustan uzon de la akuzativo kaj la kerne gravaj sufiksoj -ig- kaj -iĝ-.
La ĉeesto de akuzativo en la nacia lingvo faciligas ĝian regon en Esperanto, sed ne garantias sukceson! Tio rezultas parte pro malsamaj aplikoj; povas ekzisti falsaj verbaj amikoj, ekzemple itale la verbo „bezonja" netransitivas, simile al „necesi" anstataŭ la esperanta formo „bezoni -ON". Japane „X ga suki des" korespondas al „X estas agrabla" ne „Mi ŝatas X-on." Do, ĝi parencas al „plaĉi" kaj ne al „ŝati". Hungare, maorie kaj en aliaj lingvoj estas neniu ofte uzata verbo por „havi", ĝi estas esprimata iel netransitive per „esti". Maorie eĉ ne ekzistas la verbo „esti"! Hungare: „Mi havas X-ON" fariĝas „Estas al mi, mia -X-O".
Ĉi-kaze la 'azen-ponto' signifas memorigi pri multe pli malofta sed ekzistanta kaj transitiva verbo „posedi" kiu ja kondutas laŭ la esperanta skemo.
Sed malsamaj aplikoj ne sufiĉas por klarigi mismajstron de akuzativo entute. Nekontesteble, tiuj sen akuzativo propralingve (angloj, francoj...) montras supernivelan kapablon masakri ĝian uzon Esperante. Sed ili ne ĝuas monopolon. Parolantoj kun akuzativ-havaj denaskaj lingvoj povas erari, eĉ kiam ekzistas en la denaska lingvo pure ekvivalenta sam-konduta verbo. Io esplorenda en la lernoprocezo malhelpas transigi la paradigmon senpere de unu lingvo al alia.
En la Apendico (12.1.2) vi vidos klopodon koncepti tiun gramatikaĵon, kiu kernas en Esperanto, sed periferias en la plimulto de naciaj lingvoj. Paralelo al tiu tabelo havus minimuman sencon por la plimulto de naciaj lingvoj. Unue ĝi proponas manieron grafike prezenti esencan diferencon inter netransitiva (unu-liga) verbo kaj transitiva (du-liga) verbo. Poste ĝi dismetas la manierojn konstrui verbojn per -ig kaj -iĝ. Ĝi uzas kiel enhavan bazon (situacion) la Esperanto-spionon 005 el Tendaraj tagoj II, p. 44.