Выбрать главу

Uzo de la difina artikolo „la"

Tio estas unuavide problemo por slav-lingvanoj. Sed ankaŭ por aliaj. Ekzemple japanoj komunikas la nuancojn de artikol-uzo en okcidentaj lingvoj per la partikloj „ga" (subjekta) kaj „wa" (tema). Por ili, la ĝusta uzo de „la" same malfacilas, kiel por eŭropanoj majstri la diferencon ga/wa en la japana. Malmultaj lerniloj donas adekvatan klarigon aŭ gvidon pri la uzo de „la". Eble tial ĉar la plimulto de lerniloj venas el landoj, kie la uzo en Esperanto similas al tiu en la nacia lingvo.

Zamenhof foje kapablis esti mirinde pragmatika. Al demandoj pri ĝusta uzo de interpunkcio, li en „Lingvaj respondoj" konfesis post klarigoj, ke se la uzo en Esperanto ankoraŭ malklaras, oni uzu la normojn de la propra lingvo. Konsil-principo eble utila por uzo de la artikolo. Sed restas esplorenda por kiuj lingvoj tiu problemtratranĉa solvo fakte validas. Por la aliaj, trovu aŭ elpensu proprajn solvojn!

Refleksivo

Tio ŝajnas esti problemo komuna al preskaŭ ĉiu popolo en la mondo! Ne estas surprize ke en niaj ILEI ekzamenoj, ĝi estas tiu temo (krom la movadaj konoj!) kiu kaŭzas la plej akutajn angorojn. Ĝia baza apliko estas klarigebla per tri simplaj, kompreneblaj reguloj:

Uzu nur kun tria persono (li, ŝi, ĝi, ili, oni kaj la koncernaj substantivoj).

Ne uzu ene de parto de subjekto. (Li eksciis, ke sra lia patro estas malsana.)

Ĝi rilatas al la subjekto de la verbo. (Li tuj vizitis sian patron.)

Sed la vivo ne ĉiam estas simpla, nek facile komprenebla. Same kun nia lingvaĵo. Kiel ni ŝoforu la refleksivon kiam nia frazo enhavas tri aŭ kvar verbojn, kaj ekzemple la objekto de unu verbo fariĝas la subjekto de alia. Tiam eĉ niaj plej dikaj gramatikaj libroj donas malmultan gvidon pri refleksivo.

Tiu problemo bele prilumas econ de Esperanto, kiu apartigas ĝin de multaj naciaj lingvoj, certe de la angla. Esperanto havas la rimedojn esprimi ideojn tre klare - kiel decas al kandidato por internacia aŭ monda lingvo. Sed tio metas grandan respondecon sur la ŝultrojn de la komunikanto aŭ parolanto, kaj malpli sur tiujn de la alkomunikato aŭ aŭskultanto. La parolanto havas devon antaŭ sia aŭskultanto (kaj la spirito de Zamenhof) uzi la lingvon precize kaj korekte. Ekzemple, tiu devas ĝuste elekti ĉu uzi refleksivon aŭ ne en rakonta frazo kieclass="underline"

La duko, starante apud sia amiko, ordonis al sia/lia servanto lavi siajn/liajn ŝtrumpetojn.

La aŭskultanto havas nur (!) la devon regi la gramatikon kaj tiri el tio la ĝustan sencon, por scii kies servanto lavas kies ŝtrumpetojn. La angla kontraste balastas multe malpli la parolanton, kaj proporcie pli la aŭskultanton. La parolanto havas en nia ekzemplo simplan taskon, diri nur:

The duke, standing beside his friend, ordered his servant to wash his socks.

Estas la tasko de la aŭskultanto diveni aŭ imagi apud kies amiko li staras, kaj kies servanto lavas kion.

Restas la tasko arigi konvinkan ekzemplaron, ke Esperanto unike pezigas respondecon sur la ŝultroj de la komunikanto, kompare al la komunikato.

Prepozicioj kaj negativoj

Hungaroj kaj aliaj diros „Vi luktu ĝis vi ne sukcesos". Ili uzas la prepozicion „ĝis" preskaŭ en la senco de „dum". Pli precize „tra la periodo dum kiu". Dum anglo-saksoj (kaj aliaj) dirus „Vi luktu ĝis vi sukcesos". Por ili „ĝis" havas la sencon „tra la periodo ĝis sukces-eko". Pluraj el ĉi tiaj inter-naciaj (emfaze la dividostreko) diferencoj povas esti iom akademiaj, sed iuj povas vere gvidi al miskompreno. En interkontinenta tele-konferenco en la angla, miaj hungaraj kolegoj diris frazon kun „ĝis ne" kaj niaj usonaj aŭskultantoj estis pretaj foriri kompreninte el tio precize la malon ol la intenco.

Lingva interkulturismo

Aliloke en ĉi tiu verko ni traktas la interkulturan aliron al instruado (vidu ĉe 3.2.5). Sed, antaŭ ol atingi ties sociajn implicojn, ni trovas pli banalajn lingvajn konsiderojn.

Estas danĝere kaj limige alproprigi Esperanton ene de la limoj de via propra kulturo kaj lingvo-regiono. Ĝi estas sekuriga kaj konvena loko komenci, sed kiel lernanton, via instruisto devas prepari vin por la celo de via lingvo-lernado, tio estas, uzi la lingvon por komuniki kun ali-kulturanoj. Ekzistas granda danĝero supozi ke la uzado de Esperanto en si mem transsaltas ĉiajn barojn. Se oni arde volas kredi je la meritoj de la lingvo, oni facile supertaksas ilin. Tiu kaptilo ne atendas sole Esperanton sed ajnan lingvon kiu aspiras al internacia rolo. Memorebla estas subaŭskultita konversacio en iu plenŝtopita somernokta trajno, antaŭ tridek jaroj, inter japano kaj italo, uzantaj sian kvaron-lernitan anglan. Ili plurfoje plene miskomprenis unu la alian, sed endormiĝis firme kredante, ke ili konversaciis signifoplene. Bela kaj eĉ vera rakonto... sed ĝi havas lecionon ankaŭ por ni esperantistoj.

Unue, ni konsciu ke niaj kontaktatoj el aliaj regionoj povas uzi kaj kompreni la lingvon alimaniere ol ni, kaj ni devas prepari nin akcepti tion. Tio signifas foje lukti kun prononc-varioj, kiuj povas limigi kompreneblon. Tio signifas esti preta por nekonataj vortoj, aŭ esti preta rimarki aŭ suspekti ke komune konata vorto tamen alportas alian senco-nuancon ol tio, kion vi konas. Tio signifas esti preta malplekti por vi malkutimajn vortordojn, kaj la uzadon de idiomoj ne plene internaciaj, eble eĉ ne tuj kompreneblaj. Resume, vi kreas internan kaj aŭtomatan 'traduk-programon' kiu transformas alvenantajn parolojn en formon, kiun vi mem povas facile digesti.

Vi kiel parolanto devas rimarki spurojn, kiam via aŭskultanto ne tute komprenas vin, aŭ eĉ miskomprenas. Se vi dubas kiel aŭskultanto, rediru la esencon de via aŭditaĵo per propraj vortoj por akiri konfirmon pri la ĝusta kompreno.

Estas paro da landoj, kies loĝantoj bezonas apartan atenton, des pli ke ili multnombras. Tiu estas 'Komencantio' (aŭ Komencantujo, se vi insistas) kaj la najbara lando 'EternKomencantio'. Vi kiel parolpartnero al tiuj popolanoj havas sanktan devon kuraĝigi kaj helpi ilin transmigri al alia lando.

Sed post tiuj supraj paŝoj oni povas progresi al pli alta ŝtupo. Ne nur toleri, suferi la barojn al flua kaj fidebla komunikado, sed per rekono kaj diskutado pri ili, puŝi la lingvo-uzon (vian propran kaj tiun de viaj partneroj) al pli norma kaj alta nivelo. Farante tion, vi jam entreprenas interkulturajn taskojn.

Ĉio ĉi-supre priskribas kiel kondutu homoj kiam ili interrilatas transkulture. Vi kiel instruisto havas la taskon konsciigi viajn lernantojn pri ĉi tiuj demandoj, kaj prepari ilin por plenumi tiujn paŝojn.

(SMG)

En la parto Apendico legu la artikolon Verboj en Esperanto (12.1.1) kaj ne forgesu pri la jam menciita alia artikolo „Kiel funkcias -IG- kaj -IĜ-? Ni saĝigos vin... kaj vi saĝiĝos" (12.1.2).

Demandoj pri fontoj de inspiro, por grupa diskuto

Kiujn plej gravajn ecojn devas posedi lingvo-instruisto?

Kiuj ecoj aldoniĝas al tio, por sukcese instrui Esperanton?

El via legado de la manlibro kaj aliaj konoj, kiuj principoj de lingvo-didaktiko plej utilas por la instruado de Esperanto?

Post respondo de tiuj demandoj, pluiru al pli persona pritakso:

Demandoj por para diskuto

Kiujn konojn vi jam havas pri lingvo-instruado? Kiujn vi devas akiri?

Kiujn konojn vi jam havas pri Esperanto-instruado? Kiujn vi devas akiri?

Kiujn personajn ecojn vi jam havas, kiuj bone servos vin, kiel instruiston?

Kiujn personajn ecojn vi jam havas, kiuj bone servos vin, kiel instruiston de Esperanto?

Kiujn personajn ecojn vi volas ankoraŭ akiri por pli bone instrui?

Pritaksu vian konon kaj regon de Esperanto.

Demandoj pri esperanta didaktiko

Kiuj partoj de Esperanto estas la plej malfacilaj por vi kaj viaj samlandanoj?