Выбрать главу

Ĉu vi trovis manierojn adekvate instrui ilin?

Ĉu vi opinias la transitivecon de verboj malfacile instruebla?

Ĉu vi opinias la akuzativon malfacile instruebla? Kiel vi kutimas prezenti ĝin?

Ĉu vi aliros la akuzativon kaj transitivecon de verboj alimaniere post partopreno en projekta seminario aŭ post lego de la artikoloj pri tiu temo, troviĝantaj en la Apendico?

Taskoj pri la falsaj amikoj

Pretigu liston pri falsaj amikoj inter via nacia lingvo kaj Esperanto. Trovu ekzemplojn por ĉiu nivelo de la lingvo (fonetika, leksika ktp)

Konsultu la fakliteraturon kaj trovu materialon pri tiu temo, precipe koncerne vian lingvon kaj Esperanto.

Kreu 'azenajn pontojn, ekzercojn kaj vortoludojn por memori kaj eviti la malfacilajojn.

Konsciu pri tio, ke ankaŭ ene de Esperanto (je ĉiuj lingvaj tavoloj) estas interferoj. Je leksika nivelo la terminoj por tiaj vortoj estas: homonimoj (liro/liro), paronimoj (pesi/pezi). Serĉu la difinon de tiuj vortoj kaj kolektu pliajn ekzemplojn.

3 Instrumetodoj

3.1 Enkonduko

3.1.1 Kion signifas „metodo"?

Origine la signifo de la vorto estas „vojo, aliro al centra celo", ĝi devenas de la greka/ latina „methodos/methodus".

Pli detale, ĝi estas „sistemo de reguloj por gvidi certan agadon - tiu sistemo fiksas ordigitan aron de agoj, kiuj gvidas de komencaj agokondiĉoj al (provizora) fino de la kondiĉoj". Per pli simplaj vortoj: metodo estas la konscie elektita vojo kun agoprocesoj , kiujn oni sekvas por atingi la celon.

Kion kovras la koncepto „metodo"? En la praktiko ekzistas almenaŭ tri uzkampoj por tiu nocio.

Oni nomas metodoj ekzemple: „simplajn" agojn de la instruisto, instruteknikojn, prezentmanierojn, rolludojn, formojn de kunlaboro (ekz. grupa laboro) - do, konkretajn procesojn de instruado, procesojn de gvidado, evoluigon de lernomaterialo. Aliaj uzas la vorton metodo por lernolibroj. Sed en la plej vasta senco oni nomas metodoj la grandajn metodokonceptojn (ekz. la gramatika-traduka metodo, la Cseh-metodo, la komunika aliro). Tiujn grandajn konceptojn influis teorioj pri lingvolernado kaj lingvistiko, pedagogio, certaj imagoj pri celoj de la instruado kaj kondiĉoj de la lingvolernado, instruado. En ili kunmetiĝas certaj metodelementoj kiel prezentmanieroj, ekzercotipoj, didaktikaj principoj kaj aliaj.

Ĉiuj tiuj enhavoj de la vorto metodo estas akcepteblaj. Tamen metodo ŝajnas celi ion pli sisteman ol simplajn teknikojn. Oni ne tro strikte provu trovi unu validan signifon. Por eviti miskomprenojn, en la Manlibro ni faras distingon inter metodoj (grandaj metodokonceptoj) kaj metodelementoj. Neniam ni uzas la vorton en la signifo de lernolibro.

Metodo kaj metodelemento

Kiam instruemuloj diras, ke ili volas lerni metodojn por instrui, tiam ili ne ĉiam celas diri tion, ke ili volas ekkoni la grandajn metodokonceptojn por apliki ilin plene. Ofte ili volas pli precize konatiĝi kun tio, kion mi nomus metodelementoj, nome kun certaj instruteknikoj, ekzercotipoj, prezentmanieroj kaj iloj. Ili volas scii ankaŭ tion, ĉu prezenti ion antaŭ la tuta klaso aŭ kiel laborigi homojn en grupoj. Tion mi nomas formoj de kunlaboro (individua, para, grupa, tutklasa). Legu pri tio pli ĉe 6.1.

Kiel elekti la ĝustan metodon/metodelementon?

Alia demando ofte celas la elekton de la ĝusta metodo. Egale, ĉu oni nun celas metodon aŭ unuopajn metodelementojn en la konkreta instruproceso - influaj faktoroj al la elekto ekzistas multaj. Supre ĉe la grandaj metodokonceptoj mi jam menciis kelkajn, kiujn mi nun parte ripetas kaj vastigas: Pedagogiaj konceptoj, lingvistikaj teorioj, individuaj lernantotipoj, jam ekzistantaj lingvaj scioj de la lernantoj, motivoj de la lernantoj, instrua kaj lerna tradicioj, teorioj de lernopsikologio, imagoj pri edukaj celoj de lingvolernado, teorioj pri la traktado de (literaturaj) tekstoj - ĉiuj tiuj aferoj influas kiel oni konkrete realigos la instruadon.

Ĉiukaze necesas kompreni, ke ne ekzistas LA metodo por instrui, kvankam oni ĉiam denove asertas tion. Oni povas konatiĝi kun diversaj metodoj kaj ties elementoj, por kompreni la devenon de certaj elementoj kaj kombini ilin laŭ pli modernaj aliroj. Jen mi uzas la vorton aliro. Laŭ mia scio, oni elektis ekde la ideo pri komunika lingvoinstruado la vorton aliro anstataŭ metodo - do: komunika aliro, interkultura aliro. Tiu termino gvidas iom for de la dogma ideo pri metodo: nome ke ekzistas instruenda lingva sistemo, ke oni prezentu la lingvon laŭ certa maniero, ke tiu sistemo taŭgas por ĉiuj lernantoj kaj ke tiel oni tutcerte atingos la celon. Hodiaŭ oni opinias, ke la lernanto estas en la centro de la instruado, kaj ke oni laŭ la lernantobezonoj kaj laŭ aliaj kondiĉoj devas elekti kaj kombini metodelementojn. Aliro spegulas tiun pli atenteman rigardon.

(BD)

3.1.2 Historia trarigardo de la metodoj

Prezenti ĉiujn metodojn - eĉ mallonge - kaj ne eblas, kaj ne valoras en tiu ĉi Manlibro. En la nuna ĉapitro ni listigas pli-malpli kronologie la plej gravajn el la metodoj, inklude ankaŭ tiujn, pri kiuj ni donas pli detalan priskribon en la sekva ĉapitro. La celo de la prezentoj estas doni ĝeneralan trarigardon, indiki iliajn ĉefajn elementojn, bazajn principojn. Pluraj en si mem, pro sia graveco meritas almenaŭ listigon. Leginte la prezentojn, eble vi trovas kelkajn interesaj por plia analizado, volonte aplikas elementojn de metodoj en via instrulaboro. Ni neniel volas instigi vin al pura apliko de unu konkreta metodo; parte ĉar pluraj dumtempe montriĝis ne la plej efikaj, parte ĉar apliko de konkreta metodo ĉiam bezonas apartan trejnadon, pli profundan studon ol la ebloj, kiujn ni peras.

Por via instrulaboro provu „ŝteli artifikojn", proprigi metodelementojn, kiuj utilas al vi. Ne forgesu, ke la elekton de metodo kaj metodelementoj influas multaj faktoroj!

Gramatika-traduka metodo - la plej malnova, ĝis 1880 preskaŭ la sola lingvoinstrua metodo (vidu 3.2.1.). Sistema gramatika metodo (laŭ dedukta vojo, eliro de la reguloj), analiza metodo (indukta vojo, eliro el la teksto, bazita je bonega memorkapablo), interlinia analiza metodo (kun paralelaj, interliniaj tradukoj). La metodo havas ankaŭ „humanismajn" celojn, legi la plej valorajn filozofiajn kaj literaturajn tekstojn en klasika lingvo. Malavantaĝo estas, ke pro manko de sistema instruado de legado, la lernanto povas lerni „deĉifri" sed neniam flue legi.

1 Respektante la elekton de la aŭtorino la vorton „procezo" en la kontribuoj de B. DOCKHORN ni aperigas en la formo „proceso". (Redaktora noto)

Ĉapitro 3 27

Malgraŭ la abundeco de la metodoj la plimulto de la esperantaj lerniloj (kaj ankaŭ kursoj) eĉ nuntempe sekvas tiun metodon, pro tio ni ne aparte indikas ekzemplon.

Pririgarda metodo - fine de la 19a jarcento remalkovrita ideo de la metodo de Jan Komensky (Komenio) el la 17a jarcento. La novan materialon oni lernu laŭ la indukta vojo, el aŭtentikaj tekstoj akompanataj de realaĵoj, bildoj, objektoj. Rimarkindas la graveco de ilustraĵoj!

(Esperanta adaptaĵo estas ekz. la gaconda metodo, vd. ĉe 3.3.7)

Rekta metodo - komuna nomo por la metodoj, kiuj furoris ĉefe inter ĉ. 1880 kaj 1920, sed uzeblas ankaŭ nuntempe, precipe en grupoj de diverslingvuloj, gvidataj de denasklingva parolanto de la cellingvo. Oni ne uzas tradukon. Detalan prezenton vidu ĉe p. 3.2.2.