Выбрать главу

La formiĝon de la metodo preparis la natura - kaj la konversacia metodoj, la aganta metodo de F. Gouin. Speciala rekta metodo estas la ankaŭ nun uzata Berlitz-metodo kaj nia Cseh-metodo. (Vidu pli ĉe 3.2.2. kaj 3.3.1.)

Lego-metodoj - Formiĝis en Usono sojle de la 20aj jaroj kaj poste longe havis influon ankaŭ en aliaj landoj. La celo estis per eksterklasa legigo helpi la alproprigon de la cellingvo. La atento fokusiĝis je la evoluigo de la legokompreno, riĉigo de la vortostoko. Kreiĝis frekvencolistoj, esploroj pri vortostokoj, surbaze de kiuj estis elektitaj la legomaterialoj; simpligitaj, instrucele adaptitaj kaj kelkfoje aŭtentikaj tekstoj. Oni prezentis gramatikajn strukturojn nur tiomgrade, kiom tiuj necesis por kompreni la ĝeneralajn sencojn de la tekstoj.

En la 30aj jaroj la metodo riĉiĝis je rapidlegaj teknikoj. Ĝian malpopulariĝon kiel ekskluziva metodo kaŭzis la troa kvanto de lernendaj novaj leksikaĵoj kaj la malbone elektitaj legaĵoj.

Kvankam la legigo kiel metodo estis jam aplikata en la mezepoko (kun diversaj helpiloj, ekz. interliniaj traduktekstoj, po-paĝe paralelaj dulingvaj tekstoj) post la florperiodo pasintjarcenta ĝi daŭre estas grava kaj ĉiam konsilinda kompletiga maniero, havas specialan rolon en la aŭtodidakta lernado.

En la instruado de Esperanto pensu pri la Ora metodo (3.3.5), Benson-metodo (3.3.3), Zagreba Metodo (3.3.2), Paŝoj alplenaposedo de W. Auld, verkoj de C. Piron, libroserio de Kerbel ktp.

Intensaj metodoj - dum la dua mondmilito en Usono oni ellaboris la metodon ASTP (Army Specialized Training Program) por la trejnado de armeanoj. Tiaj kursoj daŭris monatojn kaj okazis tuttage. La lingvolernado estis subtenata de modernaj teknikaj iloj (son- kaj vidmaterialoj) kaj fokusita je la evoluigo de la parolkapablo, ofte nur ene de limigita temaro kaj per mekanike aplikataj parolturnoj. Tiu lingvolernado estis vere intensa, kontraste al nuntempe ofte videblaj reklamoj pri intensaj kursoj ekz. „2x3 horoj semajne"!

(Esperanta adaptajo estas ekz. la Pirata metodo, vd. ĉe 3.3.8.)

Aŭda-parola metodo - la metodo, kreskinta el la supre menciita „Armea Metodo" kiu plene evoluis en la sepdekaj jaroj. Ĝi uzis la novajn malkovrojn de psikologio kaj lingvistiko kaj celis la komunikcelan lingvouzon surbaze de aŭtomatigitaj frazmodel-ekzercoj (angle „drill„), kiuj derivas rekte de kuntekstaj parkerigendaj dialogoj kiuj enhavas la tuton de la struktura materialo. (Vidu pli ĉe 3.2.3.)

Silenta vojo - la metodon ellaboris C. Gattegno komence de la 70aj jaroj. Ĝia nomo povas esti misgvida, ja ne la lernantoj, sed la instruisto silentas, t.e. laŭeble plej minimume parolas, dum la lernantoj devas unue bone observi, analizi, poste problemojn solvi kaj helpi unu la alian. Tre frue kreiĝas la emo memstare kaj respondece lerni. Kvankam la instruisto parolas malmulte, la prononco havas tre gravan rolon ĉar la instruisto daŭre serĉas la plej bonan prononcon inter la lernantoj por ke ĝi servu kiel modelo por korekti erarojn.

La instruado okazas helpe de koloraj son-tabeloj, ofte per la tiel nomataj Cuisenaire-stangetoj. La instruplano estas bone strukturita, sed la apliko devas esti tre fleksebla, dependa de la bezonoj de la lernantoj. (Esperanta adaptajo estas ekz. la Esplorkreiva metodo, vd. ĉe 3.3.9.)

Klaskomunuma lingvolernado (angle: Community Language Learning ) - C.A. Curren, Usono, 1977. La ĉefan rolon portas la lernantoj, dum la instruisto restas ekster la studenta cirklo kaj tradukas la lernitajojn, kiujn la lernantoj ĉiufoje ripetas (gravas tiu ĉiama reago, ripeto!) kaj la instruisto surbendigas. Tiel oni kolektas lingvomaterialojn; unue spontane, direktite de la bezonoj de la lernantoj, poste pli strukturigite fare de la instruisto. La sonmaterialon en la posta fazo oni analizas kaj prilaboras. La akcento estas sur la evoluigo de la parol- kaj komprenkapabloj.

Sugestopedio - metodo el la fino de la 70aj jaroj, ellaborita de G. Lozanov. La studentoj - ŝanĝinte sian personecon - en siaj novaj roloj venkas la psikajn barojn kaj senstreĉe, helpe de muziko, teatrajoj, ludoj alproprigas dialogojn kaj lernomaterialojn. Nuntempe oni uzas por la sama metodo ankaŭ la nomon „desugestopedio", kelkaj malnovaj studoj nomas ĝin „dormo-metodo". Legu pli ĉe la Cerbamikaj metodoj p. 3.2.6.)

(Esperantaj adaptajoj estas ekz. la Pirata metodo, vd. 3.3.8 kaj la Esplorkreiva metodo - 3.3.9)

Tuta fizika reago (alitraduke: tutsensa fizika reagado) - ellaborita de J. Asher, fine de la 70aj jaroj. Ĝi estis uzata precipe por la komenca periodo de la lingvolernado. La metodo baziĝis je ligo inter la fizika ago kaj la memoro. Oni povas pli rapide age-reagi ol lingve respondi. Instruisto instrukcias - lernantoj agas, poste ankaŭ ili donas instrukciojn unu al la aliaj. Ĉefa celo estas la senstreĉa lernado kaj ekparolo. Elementoj bone uzeblas en grupoj por komencantoj, precipe kun infanoj, kiuj volonte moviĝas.

Komunikcentraj metodoj - startis el Britio en la 70aj jaroj kaj rapide disvastiĝis, populariĝis. Respondante al la bezonoj de la modernaj tempoj la ĉefaj celoj estas kapabligi la lernantojn funkcii en ĉiutagaj komuniksituacioj, havi komunik-kompetentojn (kompreni kaj krei antaŭe nekonatajn lingvajn elementojn), atingi bonan rendimenton (ne nur koni la lingvajn elementojn, sed scii kiam kaj kiel uzi ilin). Gravan rolon ricevas la lingvaj funkcioj, interagoj, evoluigoj de la kvar lertoj (lego, skribo, parolo, kompreno). Dominas la grupaj laborformoj, problemsolvaj taskoj. La lernantoj stimuliĝas pere de informomankoj; la ekzercotipoj disvolviĝas en diversaj simulitaj situacioj, rolludoj, grupaj diskutoj kaj lingvaj ludoj. Legu pli pri la situaci-komunika aliro ĉe 3.2.4.

(Por trovi esperantajn materialojn serĉu la verkojn ekzemple de Stefan MacGill.)

(DC-KK)

3.2 Kelkaj grandaj instrumetodoj

Ni nun volas prezenti kelkajn instrumetodojn, kiel ili ekzistis en pura formo.

Kelkaj el la metodoj, kiujn ni priparolos ĉi-poste, estas interesaj el historia vidpunkto. Almenaŭ la gramatika-traduka kaj la aŭda-komprena metodoj en faka diskuto pri lingvolernado ne plu ludas seriozan rolon. Sed ĝuste ili multe influis lernolibrojn. Pro tio gravas rekoni la principojn kaj riĉigi la instruadon per aliaj elementoj. Kelkaj aliaj prezentataj metodoj donu al vi ideojn por instrui certajn elementojn de la lingvo.

3.2.1 La gramatika-traduka metodo

La nomo de tiu ĉi metodo jam montras ĝian enhavon. La baza ideo estis, ke oni regas fremdan lingvon, kiam oni konas la gramatikajn regulojn. Tiun regon oni atingis kaj pruvis per preciza tradukado de tekstoj. Multe influis la metodon la edukaj celoj, kiujn oni esperis atingi per lingvolernado.

Lingvistika bazo

La centro de la instruado estis la lingva sistemo, prezentita laŭ gramatikaj kategorioj. El la reguloj oni konstruis la lernendajn lingvajn elementojn. (Tion ni nomas: dedukta vojo.) La kategoriojn oni fiksis laŭ la modelo de la latina gramatiko. La tuta instrumodelo sekvis la instrumetodon de la malnovaj lingvoj.

Lernoteorio kaj lernocelo

Lingvolernado estis laŭ la tiamaj imagoj alta edukiĝo, per ĝi oni lernis pensi logikekaj laŭorde. Por tio oni instruis lingvokomprenon kaj aplikis tradukadon. Alia grava elemento estis la uzo de literaturaj tekstoj, kiuj prezentis la „altan" kulturon de la cellingvo. Pedagogie oni esperis tiumaniere evoluigi la personecon: la lernanto okupiĝis pri la kulturaj valoroj kaj komparis ilin kun la propraj.