La soldato unue metis la manon sur sian stomakon, kie la ponardo trafis lin. Fortuno estis kun li. Lia kartoĉujo fendite faŭkis. La ponardo tie trafis lin, sed la klingo rompiĝis, kiam ĝi glitis tra la forta ledo inter la kuglojn. Horn elprenis sian aŭtomatan fajrilon. Blua flameto ekflagris en la kaverno. Tuj poste fariĝis mallumo, kaj Horn retropaŝis teruriĝinte de la spektaklo. Li estis preta vidi ĉion, sed ne tion, kion li vidis. Araba infano kuŝis sur la tero. Li havis ĉirkaŭ dek-dekdu jarojn. La knabo ne perdis sian konscion. Du malamikaj okuloj fulmis kun doloro kaj kolero el lia bruna vizaĝo. La deglitinta bato trafis lian ŝultron, kaj nun li kuŝis paralizita, eble rompiĝis lia osto, sed la knabo ne veis. Horn unue prenis la ponardon de li, apenaŭ povante tordi ĝin el la eta mano. Tiu infano estis tre forta kompare kun lia aĝo. Liaj fingretoj alteniĝis al la prenilo de la ponardo kiel la fero. Kvankam li aspektis maldika, nefortika knabo, kiel ĝenerale la arabaj infanoj. Horn denove aŭdis brueton. Nun jam li estis pli singardema. Li etendis sian maldekstran manon el malantaŭ sia antaŭendirektita bajoneto. Lia mano tuŝis molan harfaskon apud la muro. Horn nun komprenis. Ili estas la gefiloj de Muhat, kun kiuj li fuĝis. Se la bejo forsendis la infanojn, aŭ ili forlasis sian patron, tiam la dramo jam okazis. Li lasis la infanojn tie, rapidante reen tra la mallarĝa koridoro…
Rastignac, Tyckler kaj Thillmann jam estis dek paŝojn proksime al la tombo. Poste ili ĵetis sin ventraltere. Centimetron post centimetro ili rampis ĝis la kaverno. Thillmann flustris al Tycker, ke li restu ĉi tie por gardi. La du homoj iris en la kavernon. Ĉirkaŭ je kvindek paŝoj lumo flagretetis. Ili iris piedfingre kaj havis grandan triumfosenton: la heredaĵo de la legio testamentiĝos al ili. La plateno! Cent kaj cent homoj mortis pro ĝi sen tio, ke ili nur povintus alproksimiĝi ĝin… Nun verŝajne jen estas la trezoro antaŭ ili je dudek paŝoj. Kiel ajn silente ili ris, la oreloj de tiu homo, kiu estis interne, perceptis eĉ la plej delikatajn bruetojn. Jam malfermiĝis antaŭ ili la interno de la kripto. Meze staris kolosa katafalko, kun la reĝa ĉerko. Malantaŭ ĝi devas esti la alaia koridoro. Meĉo lumis. Estis videble, ke iu loĝas ĉi tie. Lavujo, spegulo, libroj, manlampo kaj potoj estis en la kripto. Tiu homo, kiu loĝis ĉi tie, ekaŭdis ilian proksimiĝon, ĉar li nun elpaŝis el la aperturo de la alia koridoro. Ĉu li volis fuĝi kaj li ŝanĝis sian opinion, aŭ li kaŝis ion tie? Li malrapide venis el malantaŭ la katafalko. Li estis korpulenta viro kun saĝa vizaĝo, granda nazo kaj blanka hararo. Li tenis revolveron Browning en sia mano, tiel trankvile li iris al la mallumo, kie la soldatoj kaŝiĝis, kvazaŭ li mediteme promenus. Liaj nazloboj ektremetis, kaj li levis la kapon, kie la besto, kiam ĝi ekflaras malamikon. Poste li ekparolis trankvile, laŭte:
— Estas superflue plu kaŝiĝi. Mi scias, ke vi kaŭras tie, mi scias ankaŭ tion, ke vi estas legianoj, ĉar vi uzas eĉ nun tiun malbenite fetoran oleon al la paquettage.
— Mi kalkulos ĝis tri — diris Thillmann, — se vi ne forĵetos la revolveron, ni mortpafos vin. Unu, du, tri…
— Bone. Estu tiel, kiel vi deziras. — Li forĵetis la revolveron. — Ne tial mi obeis, ĉar mi timas, ke vi plenumos vian minacon, ĉar vi ŝatus ekscii ion kaj alion, de mi antaŭ mia morto, vi do estos singardaj mortigi min abrupte.
La du soldatoj paŝis antaŭ lin kun antaŭendirektitaj bajonetoj. Muhat rigardis la stiletojn, penetrontajn lian bruston kun tiel malrespekta trankvilo, ke Rastignac-on kaptis kolero.
— Nur mallonge, sinjoro — diris Thillmann — . Se vi donos la platenon al ni, kiu estas ĉe vi, ni lasos vin forkuri, se ne, ni kontentiĝos pri la cent mil frankoj, ni transdonos vin al la milita tribunalo, tie oni scios la manieron, kiel paroligi vin, kaj poste vi estos ŝnurpenigita. Elektu!
— Ĉu vi opinias, ke mi estas stultulo, sinjoro? Se mi donus al vi ian platenon, vi bele batus min je la kapo, kaj se ne, ankaŭ tiam vi farus same.
— Do? Ĉu vi volas provi, se legianoj volas paroligi iun?
— ’men fou — li diris kaj levis la ŝultrojn. — Agu kiel vi volas. Mi scias pri nenia plateno. — Post tio li trankvile turnis sian dorson al la bajonetoj kaj forpromenis. Thillmann retenis Ratignac-on, kiu volis ĵeti sin sur la bejon.
— Trankvilon, oldulo… Unuavice tenu lin ŝakigita per via fusilo, se li moviĝos, ŝmiru lin sur la muron. Mi rigardos, kio estas en tiu kaverno, kion li kaŝis tie, antaŭ nia alveno. — Thillmann kaptis la acetilen-lampon de sur la sarkofago kaj ekiris. Muhat subite turniĝis. Ektremis liaj lipoj.
— Atendu! Mi ne ŝatus, se vi superflue laciĝus. En la kvarno estas nenio. Vankam, se vi ne transdonos la platenon al la militestraro, sed vi kontrabandos ĝin, okazos nenia malbono, ankaŭ tiel estos utile al mia popolo, kiel mi konas la legianojn, vi certe kontrabandos ĝin el la lando. Mi havas kondiĉon. Mian kadavron metu ne en tiun ĉi kavarnon, kiu estas malantaŭ mi. Tiu sarkofago ĉi tie en la mezo estas malplena. Rigardu, ĝi havas facile formoveblan fermoplaton. Forpreninte mian vivon, metu mian kadavron tien.
La legianoj rekone kunrigardis. Viro estas tiu, kiu staris vidalvide al ili. Vera viro.
— Vi ricevos la platenon. Estu fieraj pri ĝi. Nur laŭ mia scio, ĝis nun mortis tricent kvardek sep homoj pro ĝi per violenta morto. Neniu el ili falis en batalo. Mi esperas, ke vi ne rifuzos tiun komplezon, ke mi preparu min al la morto laŭ mia kredo. Jen estas la plateno. Malpli multa ol ĝi estis iam, sed sufiĉa por kelkaj homoj ĝis la vivofino. Miaopinie ĝi valoras almenaŭ ducent mil frankojn. — Li malfermis ŝrankon, konstruitan en la muron, kies seruro estis lerte farita, kie du brikoj kuntuŝiĝis. Muhat ĵetis kvin longajn, fingrodikajn stangojn al la piedoj de la sodatoj. Ĝi kuŝis tie! Estis vere! La heredaĵo de la legio! La legenda trezoro!
Muhat ne plu rigardis al ili. Li genuiĝis sur la preĝotapiŝon, kelkfoje li ĵetis sin vizaĝaltere kaj fervore preĝis.
La legianoj, laŭ sia promeso, metis lian kadavron en la malplenan sakofagon…
K V I N A Ĉ A P I T R O
Sur la tero de Ibrahim ben Sinza
Ili denove renkontiĝis ĉe la krada pordo. Ili sombre kungrigardis, kvazaŭ serĉante ian respondon en la okuloj unu de la alia, sed ili eĉ unu vorton ne parolis. En ordo ili viciĝis kaj ekiris reen. Ĉe la angulo ankaŭ Hoffer paŝis inter ilin. Estis malfrua nokto, la luno jam ne lumis, densa tropika obskuro sidis sur la reginon. En la fino de la kampo staris kampgardista kabanaĉo. Ili eniris tien. Poste tintis io, kaj la lumo de poŝlampo respeguliĝis de sur la plateno.
— Ni estas milionuloj — diris Hoffer raŭke.
— Koncize, knaboj — ekparolis Thillman kun ia stranga malvarmo en la voĉo. — La plateno estas la nia, sed povas okazi, ke post semajno ni jam marŝaĉos en la dezerto, kaj milionulo ankoraŭ ne mortis tiel mizere, kia morto atendos nin. La platenon ni dividos je sep egalaj partoj, ĉar ankaŭ Lys Rouge meritas unu parton. Sed ŝi ricevos ĝin nur tiam, se ni jam estos fuĝintaj, ĉar nun ni povus doni al ŝi nur un tutan platenan stangon, kiu estas pli granda ol tiu, kiu koncernas ŝin. Dum ni estas en la legio, ni ne havas alian heredanton, nur nin mem. Kiu mortos, ties parton heredos la aliaj. Ni povos dizerti nur kune. Kiu fuĝos sola, tiu estos perfidulo. Ĉiu gardos ĉe si po unu stango. Se oni sendos iun el ni al danĝera loko, aŭ li devas disiĝi de la aliaj, li ne ratas kunporti la platenon. Se nur unu el ni estos en sekureco, tiu gardos ĉiujn stangojn, ĝis la aliaj revenos. Kiu rompos niajn regulojn: tiu mortos. Kiu provas fuĝi sola: tiu mortos. Ni ĉiuj, kiuj ĉeestas, devigas nin, se iu ajn restos vivanta el ni, tiu punos la perfidulon. Tio estas la Leĝo. — Li disdonis la stangojn. — Kaj nun restas al ni la malfacila parto: la fuĝo.