— Bone vi parolis, hakisto! — eksonis virina voĉo, kaj Ruĝa Lilio aperis el la mallumo. — Mi ankoraŭ aldonas nur tion, se ĉiu mortos krom unu, kaj tiu rompos la leĝon: mi trovos lin, El iu faldo de sia vestaĵo ŝi elprenis ponardon. — Ties pinto estas ŝmirita per la veneno de cerasto.
…Kiam la patrolo ekiris reen, Horn flankenvokis la dancistinon:
— Du infanoj kaŝiĝas en la kavarno malantaŭ la ruĝa ŝtono. Savu ilin, Lys. Mi volas…
Ruĝa Lilio kapjesis.
…Aŭrore la patroli revenis en Queliz-on, kaj Rastignac raportis al la serĝento, ke nenio eksterordinara okazis nokte.
Nun jam estis certe, ke sekvonttage ili ekmarŝos. Laŭ la kutimoj de la legio oficiale ne estis komunikata al la soldatoj la tempo de la ekiro, nur pere de la voka trumpeto al la viciĝo, sed tiaĵo diskoniĝas fare de la serĝento, pere de la kantinestrino ĝis la simplaj soldatoj: morgaŭ nokte estos alarmo, kaj la deŝanĝita garnizono ekmarŝos…
Tio estas la plej detala informo: ekmarŝi. Kien? En kiun direkton? Ĉu en Saharon, Hindoĉinion, Madagaskaron, Kongolandon? Tion scias nur la kapitano kaj eble la bona Dio. Sed ĉu estas egale? Ili neniokaze iros en tiun lokon, kie estas agrable vivi. Saharo, Hindoĉinio estas la sama afero — diris Tadief, kiu rericevis sian rusan rangon „kolonelo” en la legio, nur kiel moknomon. Li ne promociiĝis pli alten ol simpla soldato. La iama oficiro de la cara gvardio ja ricevis la honormedalon de la legio, sed rilate la rangaltiĝon, ankaŭ li statis samtiel, kiel Ratignac kaj Thillmann: plurfoje li malobservis la disciplinon kontraŭ siaj superuloj, pro tio li ne povis fariĝi suboficiro. Sed en la dezerto la sango pli rapide leviĝas en la kapon, precipe, se la varmo kaj la monotoneco iom agacas ies nervojn, kaj li piedbatas je la stomako la insolentan, Bretonan kaporalon, kiu imagas tion, ke ĉio estas permesate al li. Tadief, kiel vere delikata homo, estis ekstreme maniereca, li parolis eksterordinare ĝentile al ĉiu, sed, ni diru, se iu falis en tiun eraron, ke ia bruska, mola ulo staras antaŭ li, tiu amare pentis tion. Tadief uzis la parolmanieron de la plej alta socia klaso de Moskvo, sed malgraŭ tio, li havis timigajn pugnojn, kaj li eĉ la diablon ne timis. Ekzemple li havis tian strangaĵon, ke li trankvile razis sin antaŭ la batalo, kaj li parolis kun la kelnerino de la kantino, kiel kun grafino de la gubernio Smolensk, sed en la legio kiu ne havis muŝon en la kapo?
Li kune kun Lothar iris por pasigi la lastan posttagmezan libertempon. La instruisto ekŝatis la „kolonelon”, kiu havis klerecon de eŭropano. Li malproksime evitis siajn kunulojn de post la memorinda nokto. La forlasita kabano estis la lasta loko, kie ili povis trankvile paroli pri ilia faro, pri alia afero ili tute ne povintus paroli, tiel ili prefere evitis unu la aliajn. Estis hazarde, ke ili tamen renkontiĝis, ĉar la „kolonelo” kondukis Lothar-on en tiun temploforman, rondan ejon, kie Ruĝa Lilio kutimas danci. Rastignac, Tickler kaj Thillmann estis tie. Baldaŭ alvenis ankaŭ Horn. La atmosfero ne estis hejmeca, kiel alifoje. En la tuta araba kvartalo regis stranga maltrankvilo. Tagmeze oni trovis ĝenerale respektatan, kriplan, maljunan arabon, kiun ĉiu bone konis, kun frakasita kapo antaŭ la moskeo Kutubia. Ĉirkaŭ li estis skribita sur la asfalto per lia propra sango la terura vorto: thar! La kripla arabo nomiĝis Darudon, kiu ofte trenis sin al la kafejo, kie Ruĝa Lilio donis al li manĝaĵon aŭ monon. Nek Lys Rouge dancis kun tiom da emo, kiel alifoje. Ŝiaj okuloj de tempo al tempo direktiĝis al la enirejo.
— Nur tiam vidiĝas, ke ŝi estas arabdevena, kiam oni tre atente rigardas ŝin — diris la „kolonelo”. — Plie ŝiaj movoj kaj rigardo havas ian orientan. Kiu ajn parizanino povus envii ŝian haŭton.
— Sed ŝi estas pli nervoza, ol alifoje — diris Tyckler. — Kia artistino! Ŝi rikoltus laŭrojn sur la plej famaj scenejoj de Eŭropo. Se nur mi ne estus soldato! Eĉ per miaj lastaj groŝoj mi irus kun ŝi fari turneon. Fluegus la mono al ni. Ĉar tiu virino devus esti en Usono. En Broadway!
Horn ne partoprenis la konversacion. Li estis nervoza. Li trinkis pli multe, ol alian fojon. Poste li sidiĝis kun Ruĝa Lilio ĉe alia tablo.
— Ĉu vi trovis la infanojn? — li demandis la virinon.
— Mi kunportis ilin al iu, kiu konas la kameliston. Tiun… Ibn Razut-on!
— Estis stultaĵo! Ni devas gardi nin ĝuste de tiu homo. Kie troviĝas la infanoj?
— Ĉe la vojkuciĝo, kondukanta al Mellah, loĝas legomvendistino, mi lasis ilin ĉe ŝi, kaj mi sendis ŝin por informi Ibn Razut-on. Jen ŝi venas!
Araba virino paŝis al ilia tablo.
— Lilio! Venu tuj por la infanoj! Mi ne trovas tiun kameliston, kaj mi ne volas, ke ili restu ĉe mi. Malagrablaĵo povas okazi al mi. Eĉ tion mi ne scias, kiuj ili estas. Se vi ne forportos ilin, mi nokte metos ilin sur la kamparon.
Vesperiĝis. Proksimiĝis la tempo, kiam oni fermas la pordegojn de Medina. Lys Rouge ekstaris kaj preparis sin por ekiri.
— Mi ne lasos vin iri sola! — diris Horn.
— Vi restos ĉi tie! Ĉiu ŝatas min en tiu ĉi kvartalo, nenia malbono povos okazi al mi. Oni draste traktus vin, trovinte vin ĉi tie post la fermo de la pordegoj.
Antaŭ ol Horn povintus respondi, ŝi elglitis tra la pordo. Sed la studento ne povis trankviliĝi. Terura timo ekregis lin, terura sinistra sento. Li vidis, ke liaj kamaradoj pagas, ĉar ili devas reiri. Li flankenvokis la instruiston:
— Atentu min, sinjoro instruisto, mi ne povas rakonti pri kio temas. Vi devas rapide kompreni: se mi ne revenos ĉi tien, kiam eksonos la kanonpafo pri la fermo de la pordegoj, serĉu la unuan patrolon, kaj sendu ilin al la vojkruciĝo, kondukanta al Mellah.. — Eĉ respondon ne atendante, Horn rapide foriris el la ejo. Ĉe la stratangulo li vidis malaperi Ruĝan Lilion kun la legomvendistino. Preskaŭ kurante li klopodis resti sur ilia spuro. Li sekvis ilin je kvindek paŝoj, sin kaŝante malantaŭ arbotrunkoj kaj kabanoj faritaj el abodo.
Mallumiĝis. Lothar staris senkonsile en la pordo de la kafejo. Jam aŭdiĝis ankaŭ la trumpetado de la vespersignalo, kaj li nur atendis, ke Horn revenu. La strato senhomiĝis, pigraj indiĝenaj ombroj aperis tie kaj ĉi tie. Ili rigardis la senkonsile starantan legianon kun strabaj okuloj. Lothar sentis sin iomete malbone. Poste ektondris la kanono de Gueliz! Nun estas fermataj la pordegoj de Medina. Li rapide ekiris. Kie oni povas trovi la patrolon? Horn certe estas en danĝero. Malpli proksime videbliĝis la muroj de Quartier Reservé, konstruitaj el kolosaj, neregulaj rokoj. Nun ekideis al li, ke oni ĉiam sendas patrolon tien. Li rapidis. Araboj, kiuj ĝis nun staris apud la muro, subite ĉirkaŭis lin.
— Vi malfruis, kamaraĉjo! — kriis iu el ili, debatante lian ĉapon. La instruisto eltiris sian bajoneton. Iu batis lin je la nuko per malmola objekto, kaj li falis vizaĝaltere. Rapide elglitinte inter la kruroj, li salte leviĝis kaj komencis kuri. Oni ne persekutis lin. Lothar aŭdis ridon malantaŭ li. Li kuris, kuregis. Subite li puŝiĝis al iu: tiu estis la estro de la patrolo.