Выбрать главу

Ilia vojo kondukis jam sur pli facile irebla tereno de tie ĉi ĝis la lago Ĉado. Ili devis venki malfacilaĵojn nur sur tiu mallonga itinero, kie Ekvatora Afriko intertuŝiĝas kun la ventmordita kavego de Saharo, etendiĝanta al oriento, tra la tiel nomata suda deflalcio. Nun jam eĉ tio diskoniĝis, verŝajne pere de Hoffer, ke la celo de ilia marŝado estas Kongolando. Venis la dekdua horo, kiam oni devas reguligi la konton kun Ibrahim ben Sinza. Sinza utiligis tiun cirkonstancon dum dek jaroj, ke la regiono de la riveroj de Kongo intertuŝiĝas kun la limteritorioj de deversaj ŝtatoj. Li estis senkompata sklavkomercisto. Oni multe pli respektis liajn komisiitajn impostistojn, ol la francajn, anglajn aŭ la belgajn guberniestrojn. Liaj punekspedicioj estis nepriskribeble kruelaj. Liaj manoj atingis eĉ ĝis Londono, ĉar sekrete la gum-, ebur- kaj lingo-trustoj apartenis al liaj impostpagantoj, kiuj malfermis kurantan ĉekkonton en Leopoldvilo por la nekronita reĝo de Kongolando. La forto de Sinza konistis en tio, se oni persekutis lin en iu provinco, kaj li jam preskaŭ estis ĉirkaŭata, tiam li fuĝis tra iu montara pado aŭ sur flankrivero en la najbaran terenon, kaj la franca militistaro, sekvanta liajn spurojn, unue devis peti skriban aprobon de la koloniafera ŝtatsekretario de Bruselo, pere de la pariza ambasadoro, por persekuti la rabiston ankaŭ sur belga teritorio. De antaŭ la belgoj li fuĝis sur anglan teritorion, kaj se oni eĉ tie minacis lin, li denove aperis en Kamerunio. Tiu rabisto donis kaj nuligis ordonojn, laŭdire plurfoje en jaro li vizitis Eŭropon, tiam li portis smokingon kaj amikiĝis kun bankieroj. Eĉ tion oni rakontis, ke la lokaj burĝaj instacoj konstruas vilaojn en Kongolando el la koruptmonoj de Sinza. Dek jarojn daŭris la duonoficiala regado de Sinza. Dum tiu tempo li estis bezonata, ĉar la ŝtato ne havis rajton peli milojn da sklavoj al la industriejoj, kiujn nepre bezonis la kapitalistoj. Sed nun oni pleniĝis ĝisgorĝe per Sinza, ankaŭ en Bruselo, Parizo kaj Londono. Precipe de tiam, kiam efikaj laborist-protektaj leĝoj malpermesis, ke sklavoj plenŝtopitaj en nehigienaj barakoj, servute laboru por senvaloraj perloj kaj ĉifonoj. Sinza fariĝis nebezonata, oni devis elimini lin el la rubriko de la elsprezoj, kaj fine post dek jaroj oni divenis tiun oportunan ideon, ke la militistaro de tri ŝtatoj samtempe devas persekuti la banditon, kaj li ne plu povos daŭrigi la ludon „kie estas la tondilo”. La angla, franca kaj belga militistaj registaroj laŭ komuna plano komencis agadon ekstermi la rabiston, kaj lian hordon, konsistantan el multaj centoj da personoj. La angla registaro anoncis kvin mil pundojn al tiu, kiu kaptos Sinza-on, kaj oni deklaris militan staton, krome tujan

juĝeldiron al tiuj, kiuj donos manĝaĵon, rifuĝejon al la rabisto aŭ al liaj homoj.

Ili informiĝis pri ĉio ĉi pere de Hoffer, kiu alimaniere klopodis utiligi sian favoran pozicion ankaŭ por siaj kamaradoj. Kiam ili alvenis al la lago Ĉado, li liveris proksimume mil eksplodajn kartoĉojn apud la jodo kaj vato, per kiuj li tre faciligis la sorton de siaj amikoj.

Dum la tendumado ili estis kune, kiel ĉiam, sed ili neniam parolis pri la plateno, nur pri la fuĝo. Ili jam havis geografian karton, kompason, kiujn akiris Hoffer el la deponejo, krome li provizis la kamaradojn per cigaredspecoj, doneblaj nur por la oficiroj. La tri veteranoj: Rastignac, Tyckler kaj Thillmann estis tre singardaj rilate la diversajn planojn. Horn plej volonte ekkuregus en la dezerton. Lothar prefere, laŭ la detaloj de junularaj romanoj alparolis al la temo. Hoffer opiniis, ke ili devus korupti kelkajn oficirojn, aŭ dum kartludo il ebriigos la stabkuraciston, kaj li prenos liajn dokumentojn kaj vestaĵon. Sed la malnovaj, senrangaj soldatoj konis Afrikon, kaj laŭ ili, oni devas atendi favoran okazon. Poste Tyckler kantis germanajn kantojn aŭ prezentis klasikulojn, kaj fininte sian programon, li ĝenerale turnis sin al Lothar:

— Ni intelektuloj, kiel vi kaj mi, eĉ en la dezerto ni ne prineas nian kulturon.

Horn helpe de Lothar skribis leterojn franclingve al Lys Rouge, kiu en Marakesch atendis la okazaĵojn. Unue li skribis la leteron manete, poste Lothar korektis ĝin, kaj tiam Horn denove skribis ĝin nete. Post la plej laciga marŝado li zorgeme skribis la leteron dufoje, kiam por Lothar eĉ tio kaŭzis teruran suferon, ke li tralegu ilin. Spite al tio, li tre konscience faris la korektadon.

Unuiĝinte kun angla eskadrono ili daŭrigis la persekutadon.

…Majoro Rawson, la estro de la anglaj sapeistoj, sidis en sia tendo kun kapitano Sebastiano.

— Nun ni provu simple militvagi. Bedaŭrinde, mi vidas, ke tiu fripono iel sciiĝas pri niaj antaŭe difinitaj planoj. Ni ja ne trovos lin mem, sed ie ni tamen kaptos liajn banditojn.

— Sed ni volas Sinza-on!

— Ni ne povas kapti lin per tamburado. Laŭ mi, la sukceso havas nur unu manieron: se iu ekiros sola, kaj li altrudiĝos al la rabisto en ia nesuspektinda situacio. Eble iu fripono el liaj homoj, por la anoncita mono… — Li faris movon per la manplato al sia gorĝo, montrante, kion devus fari tiu kanajlo al Sinza. Majoro Rawson estis unu el la plej valoraj membroj de la angla Sekreta Servo. La angloj ankaŭ nun fidis lin, ke li kaptos Sinza-on. Kaj Rawson trovis la celdirektan rimedon. Li kaŝdungis paŝtistojn, koruptis pastrojn, por ke li atingu la kapon de Sinza „sur privata vojo”. La majoro proksimiĝis al li per liaj rimedoj. Per koruptado, per perfiduloj li tiris la maŝon ĉiam pli strikta ĉirkaŭ li. Rawson diris sincere al siaj superuloj, ke li ne tro fidas pri la persekuta ekspedicio. La okazonta katastrofo pravigis lin.

Kapitano Sebastiano marŝis antaŭen sur la teron de bantuoj por militvagi. Li interkonsentis kun Rawson, ke ili iros laŭ cirklo, kaj ĉe la rando de la arbaro Mangbatu, la du eskadronoj renkontiĝos. Ili jam kune kun la sapeistoj penetros en la marĉon Tuburi. Mem la tero de la bantuoj estas iom marĉa, sed en la ĝangalo, sub la tropiko ne ekzistas sinkema torf-marĉo, plie papirus-veprejoj kaj la netrairebla, volviĝanta reto de hidrofilis-oj montras la marĉon. La regiono, la homoj, la klimato, la tuta medio mute, malamike, mortminace ĉirkaŭis la malgrandan francan taĉmenton, kiu marŝis sur la unusola pado. Ĉi tie situis iam Lunda-lando, la regno de Muata Javo, la plej potenca regnestro, kaj sur la tero de Afriko oni nenie malamis kun tia superstiĉa abomeno, kun tia fanatika sangavido la eŭropanojn, kiel ĉi tie, en la ĝangalo Ubangi-Sari, kie la bantuoj, la njam-njamoj kaj la malaltkreskaj pigmeoj, malantaŭ ĉiu arbedo kaj ŝtonamaso tenas preta la nevideblan, rapide mortigan „faton”, sur la pinto de iliaj sagoj, ŝmirantaj per kadavra veneno. Tiuj indiĝenoj povis danki sian sendependecon, relativan sekurecon al Sinza, tial oni organizis batalpretajn taĉmentojn en ĉiu vilaĝo.

Sur Lothar komencis montriĝi la simptomoj de caffard. La caffard, la mistera, nekonata demenco, kiu en la dezerto kaj ĝangalo ekstermas centojn da lagianoj. Ĝi komenciĝas per melankolio, kiu daŭras tagojn, eble semajnojn, poste ĝi eksplodas en amoko, kaj la kamaradoj devas mortbati la kompatindulon. Se oni sukcesas ŝnurligi la malsanulon, nur liaj suferoj estos longigitaj, ĉar li mortas dum horoj pro cerb- aŭ pulmosangado. La sola rimedo de la resaniĝo: rapida ŝanĝo en la mediaj cirkonstancoj, io, kio rompas la monotonecon de la ĝangalo kaj la dezerto. Ofte ĝuste en sanga batalo solviĝas la komenciĝanta caffard, do estas egale, kiel, sed nur ĉesu la silento, la monotoneco, la senŝanĝa simultaneco de la horoj kaj okazaĵoj, en sufoka varmego, dum senanima marŝado. Ĉe la flavaj tempioj de Lothar la ostetoj moviĝis kiel brankoj. Li ne lavis sin, kelkfoje li balbutis al si mem, kaj liaj okuloj dum momentoj senesprime direktiĝis al tiu, kiu parolis al li. Sur la gutantaj, ledecaj folioj de la dens-frondaj arboj, el la ŝim-odoraj vaporoj de la tero, en granda, morta silento nevideblaj fantomoj pezis sur la humoro de la soldatoj. Tiu ĉi arda, malseka, senmova aero, kun la koŝmara omeno de la nekonata danĝero estis pli malbona ol la reŭmatismo, atakanta ostojn, aŭ la febro, pro kio senescepte ĉiu homo frostotremis, kaj konstante nevideblaj, etaj sonoriloj tintadis en ĉies cerbo pro la multe da kinino.