Выбрать главу

Iu morte falis el la vico, poste alia. De kie venis la sagoj? Neniu sciis. Ili komencis blinde pafadi al la kontraŭaj veproj. Jes! Sukcesis! Kelkaj pigmeoj ekkuregis malsupren sur la arbara vojeto. Fine! Fine io, kio rompas la monotonan, tretan bruadon de la soldatŝuoj. Ili sovaĝe, kure torentis de sur la monteto al la bone videbla, malgranda, negra vilaĝo. Ŝajne forlasitaj kabanoj staris tie. Probable nek la kapitano regis siaj nervojn. Li ne lasis postgvardion, li ne sendis patrolon, li komandis ŝturmon kontraŭ la vilaĝo. Ĝis nun ili iris sur mallarĝa pado, kelkloke ili devis disbati la rotang-volvobranĉojn, ŝosojn per la kolbo. Ambaŭflanke borderis la vojon la netrairebla, sovaĝa densaĵo de la ĝangalo. La vojeto larĝiĝis nur ĉe la vilaĝo de la pigmeoj en rondan senarbejon. La kapitano devintus scii, se oni surprizos ilin ĉi tie, eĉ unu homo ne restos vivanta. Kvindek paŝojn de la negra vilaĝo, oni komencis teruregan pafadon el la profundo de la ŝajne senhomaj kabanoj. Kaj ne per indiĝenaj pafarkoj, sed per bonaj, modernaj fusiloj, al kiuj ankoraŭ aldoniĝis kelkaj mitraloj. La unua pafaro trafis la soldatojn neatendite, sur aperta tereno, tiel ilia triono tuj mortfalis. Sed tio fine forigis la caffard-on, kaj anstataŭkaoso fariĝis la plej granda ordo kaj trankvilo. Dum momentoj, kiel estis eble sur la malvasta areo, oni serĉis ŝirmejon. La fino de la eskadrono en ordo komencis retiriĝi, kaj la fusiloj Lebel ne restis ŝuldantaj per la respondo. Eble ili povintus saviĝi, perdinte la viktimojn de la unua pafaro, se ne okazintus la dua surprizo, per kio plenumiĝis ilia faro: sur la deklivo de la pado, oni komencis pafi ilin el du improvizitaj mitralejoj. Ili estis ĉirkaŭitaj, la retiriĝo estis malhelpata, kaj ambaŭflanke la netrairebla ĝangalo, kien eĉ se ili povus penetri, la certa morto atendus ilin. La kugloj kovris preskaŭ ĉiun subplandan lokon de la malgranda paŝejo. La sola ebla pozicio estis kaŝiĝi malantaŭ kelkaj falintaj arbotrunkoj, apud la vojeto. Sed ĝis kiam? Se la furioza pafado sufiĉe malfortigos ilin, aŭ elĉerpiĝos ilia malmulte da municio, kunportita por la militvago, oni simple masakros ilin. La vojo nun jam estis dense kovrita per bluaj kepoj, kaj videbliĝis, kiom da homoj ili perdis dum minutoj. La kapitano ĉesigis la pafadon por ŝpari la municion. Laŭ malnova legiana taktiko, kelkaj homoj, inter ili ankaŭ Tadief, la „kolonelo”, en kuglohajlo rampante al la mortintaj kamaradoj, malbukis iliajn kartoĉujojn kaj ĵetis malantaŭen tiujn post la pozicion. Nun evidentiĝis, ke la indiĝenoj servis nur kiel logaĵoj. El la direkto de la vilaĝo ekiris taĉmento de araba kaj negra hordo de Sinza. Ili estis rekoneblaj laŭ la karakterizaj ruĝa turbano kaj blanka burnuso. Ili kredis, ke elĉerpiĝis la munico de la soldatoj. La legianoj lasis ilin veni ĉirkaŭ cent kvindek metrojn proksimen. La kapitano interesiĝante gvatis tra sia binoklo, kaj kiam la malamikoj jam venis sufiĉe proksimen, li kriis malantaŭen: „En joue… Feu!” Ekpafu! La banditoj kuregante eskapis reen, kaj nun jam ankaŭ kelkaj blankaj burnusoj restis tie, kiel prujno-makuloj en la bela adar-herbo. La pafado eĉ momenton ne ĉesis de ambaŭ flankoj. La kapitano, kiu konstante gvatis tra sia binoklo, kun trapafita kapo sterniĝis. La kaporalo levis lin. „Fini” — balbutis la oficiro kun stranga rideto kaj mortis. Ankaŭ la kaporalo falis sur lin, kaj el lia nuko fluegis la sango. Supre, el dorsdirekto, nun jam tri mitraloj krakis, kaj ankaŭ el inter la arboj de la ĝangalo oni pafis ilin. La serĝento fariĝis la komandanto, kiel la unua laŭ la rango. La „kolonelo” trankvile ŝovis cigaredon en la longan cigaredingon per siaj delikataj, maldikaj fingroj, eĉ premante ĝin, ke la aero facile trairu ĝin. Ekfuminte, li iris al la serĝento:

— Diru, mon sergeant, ĉu vi vere opinias, ke ne ekzistas pli bela morto, ol mortpafigi nin ĉi tie? Nom du nom un pétard!.. Plie ni falu en bela sturmo. Ĉu vi ne pensas tiel?

— Vi diras ion. Ĉu vi estas pretaj?

Ili ekiris kun antaŭendirektitaj bajonetoj. La germanoj brakumis la ŝultron de unu la aliaj. Lothar iris meze, kaj en la freneza kuglohajlo ili stentore kantis:

In der Heimat, in der Heimat

Gibt’s ein wieder, wieder, wieder

Wiedersehen…

Vestfaliano falis el inter ili. Tio ne estis batalo. Oni ekzekutis kelkajn bravajn homojn el embuskejo. Respektive ne ĉiujn. Eble ili estis ankoraŭ tridekope, kiam subite polvonubo leviĝis en la mezo de la vilaĝo, tondro tremigis la teron, kaj kabanoj flugis en la aeron, ŝiriĝintaj je splitoj. Poste ankoraŭ unu kaj alia. Alvenis la sapeistoj de majoro Rawson, ĉar ili ne povis sufiĉe rapide proksimiĝi, ili ekfunkciigis la malgrandan montan kanonon en ravino. Per tri pafoj ili forigis la defendantojn de la vilaĝo el ilia pozicio. La anglaj infanterianoj atakis dorse la grupon ĉirkaŭ la maŝinpafilo, starigita sur monteto, kiuj diskuregis en la ĝangalon. La malgranda trupo de la legianoj kun granda kriegado sturmis la vilaĝon, kruele masakrante la fuĝantajn rabistojn kaj pigmeojn. Tio jam ne estis homa, ĝi havis nenian batalan karakteron. Ĉi tie murdis tridek furiozaj kruduloj, en kruela malesperiĝo pro siaj mortigitaj kamaradoj. La kroniko de la legio ne kutimas mencii tiajn batalojn.

Sed Ibrahim ben Sinza denove restis nevidebla!

S E S A   Ĉ A P I T R O

Fuĝo

I

— Nun. diris Rastignac. Thillmann kapjesis. Rawson sendis la tridek homojn al la proksima franca garnizono, Fort Lamy. Jen estis la okazo! Ĝis kiam oni kompilos la liston de la perditoj, kiam evidentiĝos, ke oni vidis ilin post la batalo, kio ne signifas tion, ke ili ne mortis survoje en la ĝangalo, aŭ pro vundiĝo, ili trovos tian vojon de eskapo, por kia ili malofte havos ŝancon.

Sekvan tagon anstataŭ ekiri al nordo kun la aliaj, ili marŝis ĝis vespero konsiderindan vojon al sudo. Sur la scenejo de la atako ili simple prirabis la kuirejan ĉaron de sia eskadrono, ĉar la anglaj gardistoj ne multe okupiĝis pri tio, kion faras la legianoj per sia havaĵo. Por la fuĝo estis necesa, ne malhavebla kondiĉo sur tiu ĉi regiono mulo por ĉiu homo. Tri muloj staris ĉe la ĉaro de la legianoj, tri aliajn Rastignac simple malligis de la angloj. Ili havis nur du vojdirekton: ĉiumaniere atingi la riveron Sanga, kiu krucas ilian vojon trans la marĉoj Tuburi, se ili konstante iros al sudo. La rivero Sanga per rapida kuro fluas en la riveron Kongo, proksimume ducent kilometrojn super Brazzaville. Sur Sanga ili povos simple veturi per boato aŭ per floso ĝis Kongo, kaj iun tagon ili estos en Brazzaville, kie nehaltante ili drivigos sin rekte al Matadi, kaj sur la belga Kongo ili jam estos en sekureco. La plej malfacila parto de ilia voj estos la unua: atingi tra marĉo kaj ĝangalo la riveron Sanga, marŝante proksimume ducent kilometrojn. Ĝi estis relative malofta, favora okazo rilate tion, ke oni kutimas provi la neeblan manieron de la fuĝo tra Saharo, aŭ tra la militista kaj polica reto de Nord-Afriko. Se ili falos en la manojn de malamikaj indiĝenoj aŭ en la manojn de la homoj de Sinza, tiam ili povos havi eĉ pli fatalan sorton.

II

Neniu kuraĝis eldiri, sed ili ĉiuj sciis, jam la teruran realaĵon ili vojeraris. La pado ie finiĝis, kaj la elefantvojo, kiun signis la militista mapo, nenie aperis. Ili vagis sur tiaj lokoj, kie eble homo ankoraŭ neniam iris. Ili faris laboron de tuta plotono da sapeistoj, por ke ili ne devu lasi mulon kaj pakaĵon en la ĝangalo. Ili tranĉis vojon en la tenaca praveprejo per bajoneto kaj kolbo, tra brakdikaj aerradikoj, kaj malgraŭ la konstanta ombro de la ĝangalo, estis neeltenebla la varmego. La guano, konsistante el plantaĵ- kaj animalrestaĵoj, multajn futojn profunda, abunde reproduktis el la putraĵo la renoviĝantan vivon; amason da termitoj, parazitoj kaj rampuloj. Anhelante, silente, de metro al metro, ili pene tranĉis vojon por si, tute ne konjektante la direkton. Pro manko de aero ili spiregis, la miriado da bastoj kaj dornoj disŝiris ilian vestaĵon, ilia korpo estis sanganta, ĉe ĉiu paŝo cent ungegoj retiris ilin, kvazaŭ ili estus luktantaj kontraŭ giganta polipo. Ili apenaŭ havis problemon pri Lothar. La simptomoj de la malfurioza demenco montriĝis sur li. Iafoje li konfuze babilaĉis, ridegis, liaj blankaj, malsekaj bukloj hirte pendis sur lian frunton, kaj li apatie iris. La muloj kaŭzis la plej multajn problemojn, tiujn ili devis bone gardi, ĉar la falo de iu ajn besto signifis neeviteblan pereon de unu homo. Neniu povus atingi piedirante la riveron Sanga de tie ĉi, kunportante la nutraĵon kaj trinkakvon. Ili terure suferis pro la hirudoj. Sub la gamaŝo Ili sentis abomenan svarmon, inter la ŝu-laĉoj pendaĉis la ŝvelaj, malhelaj korpoj. La dikaj hirudoj grimpis eĉ ĝis iliaj dorso kaj kolo. Al ĉio ĉi aldoniĝis, ke Lothar helpis neniom, la malforta, mola Hoffer apenaŭ iom. Posttagmeze ekpluvegis, sed la varmo eĉ unu gradon ne malaltiĝis, kaj la densa, tepida akvo subpremis la vaporojn, kiuj fariĝis eĉ pli densaj kaj pezaj, ĉar tiuj pleniĝis de la sufoka odoro de la humo. La gigantaj filikoj kaj la dikaj, grandegaj kininfolioj, kiel vivaj pluvotuboj verŝis la akvon sur ilin. En la strida uragano la lianoj kaj aerradikoj frapadis kiel liberiĝintaj transmisiaj rimenoj. Helpe de la kompaso kaj geografia mapo ili povis difini sian lokon, ĉar ili atentis nur tion, ke laŭeble ili iru sudokcidenten. Vespere ili atingis elefantvojon, sed ĉu ĝi estas la serĉita vojo, tion ili estus kredintaj nur kun granda optimismo. Kaj jen, mirakle, ili subite elvenis el la ĝangalo. Sen ĉiu transiro finiĝis la arbarego, kaj ili staris sur la dorso de monteto. Simile al parko, dissemitaj veproj, maldensaj para-kverkoj kaj kaktoj kovris la regionon. Ĉe iu densa grupo de kandelabreskaj baobaboj ili fine ekripozis, lasante la muloj libere paŝtiĝi, kaj la morete lacaj homoj denove kliniĝis super la geografian mapon, Ili ĉiuj estis incitiĝemaj, ilia nerva sistemo konvulsiis en virineska histerio. Horn subite eksidis, kaj komencis skribi leteron al Lys, Hoffer priridis lin, la studento protestis pro tio, kaj ili preskaŭ elprenis sian revolveron en la febro de la interkverelo. Tiam subita plorspasmo kaptis Lothar-on. Rastignac blasfemis.