— Ĉu vi eĉ nun skribaĉas, kiel idioto? Insida bubaĉo!
— Nur venu, se vi volas min provoki! — kriis Horn. — Mi ankoraŭ ŝuldas al vi pri la prezentiĝo.
Thillmann ĵetis sin inter ilin, sed ne kun multe da bonvolo al Horn, plie obeante al la restinta prudento.
— Se ekregos vin ambaŭ la caffard, ni ĉiuj pereos ĉi tie. Ni iru plu sur tiun senarbejon, de tie ni vidos pli multon. Eble ni jam estas proksime al la celo — esperigis ilin Tyckler.
Nun jam ili povis rajdi sur la muloj, kio iom redonis ilian forton. Post a senarbejo sekvis milda deklivo, kiu malvastiĝis en montpasejon kaj kondukis sur vepra stepo. La tuta regiono deklivis tiel, kvazaŭ ĝi formus malproksime valon de rivero. Dekstre, en nedifinebla malproksimo situis granda arbarego, nuraj arbokolosoj, sed ne tiel dense kaj veproriĉe, kiel la ĝangalo. Thillmann ekkriis surprizite. Poste li longe rigardis la arbohakiston.
— Tiom da trezoro estas ĉi tie antaŭ ni, tia nemezurebla riĉo, pri kio vi eĉ imagon ne havas!
Liaj kunuloj akceptis tiun dubvaloran feliĉon kun modera entuziasmo. Ili multe pli ĝojus pro bona vadejo, normala vojo, sed Thillmann kvazaŭ sugestito fiksrigardis la arbaregon, tiriĝantan en la senlimon.
— Tio bezonus multe da mono… Tre multe da mono. Ni devus fosi kanalon de tie ĉi ĝis Kongo, kaj ĝi fariĝus oro tie. La arbaro verŝegus la milionojn…
La plej multekostaj, brikruĝaj, molaj Toona Serrata kaj multaj grandegaj Yarrah-oj, kiujn ĝis nun oni trovis nur en Aŭstralio, senmove rigardis al ili el la direkto de la arbaro, tiriĝantaj al la monto.
Aŭrore ili atingis la marĉon Tuburi. De tie ili havis ankoraŭ precize cent tridek kilometrojn da vojo ĝis la rivero.
S E P A Ĉ A P I T R O
Dramo en la ĝangalo
Ili daŭrigis sian vojon en la malleviĝinta vaporo de la sufoka, fumeca sterniĝo de la huma tero. Ruĝaj floroj de oleandroj, prakaktoj, kafarbustoj kaj densaj mimozheĝoj pompis en la glueca, verda ŝlimo. Sed tomba soleco kaj morta silento regis ĉie. Jen estas la marĉo de la ĝangalo. La aero kaj la akvo estas venenaj. La suno violkolore radias tra sufoka, blua nebulo, kaj pro ĝia giganta varmego ardas, bolas la oleosimila kottavolo. Besto ne venas trinki ĉi tien, oni ne vidas birdojn. Nur grandaj akvoserpentoj preterglitis kelkfoje, kaj la vilaj, kartonecaj folioj de bambukarboj ekmoviĝis super la preterpasanta karavano kun stranga susuro. Ilia nutraĵo estis elĉerpiĝonta. Kiel ajn ili porciigas: ĝi ne sufiĉas por ses homoj. Ili ŝpareme devis uzi ankaŭ la forton de la muloj, kio plilongigis la vojon. Dum horoj ili diris nenion, kaj se tamen, ili interŝanĝis nur mallongajn, incititajn vortojn. Manĝebla ĉasbesto ne vivas ĉi tie, kaj vane ĝi estus, ĉar ili jam delonge forĵetis la fusilojn, kartoĉojn, kiel superfluajn ŝarĝojn. Kvankam en la unua indiĝena vilaĝo ili povus ricevi multe da nutraĵo kaj mono por tiuj. La marĉo fariĝis pli kaj pli mola kaj sinkema sub iliaj plandoj. La vojo kondukis plu sur roka pado multajn metrojn alta. La katastrofo okazis tie. Iu mulo subite stumblis pro ŝtono, kaj ĝi malaperis dum momentoj en la akvoherbaĉo post mallonga, morta, ŝrika heno.
Ili haltis konsternite. Thillmann havis tiom da animregado, ke li kaptis la alian, timiĝintan mulon per la buŝfero. Ili ne kuraĝis rigardi unu sur la aliajn. Ili ĉiuj gapis malsupren al la disondanta ŝlimo, kvazaŭ ili atendus miraklon el la morta abismo, ke eble ĝi redonus la mulon. Poste la ringoj glatiĝis. Ili staris dum minutoj tiel. Rastignac ekparolis neatendite, tute trankvile:
— La vojo jam de tie ĉi kondukas malsupren. Unuavice ni iru de sur la rokoj al ebena loko.
Ili malgaje iris preskaŭ duonhoron, kiam ili denove atingis la ireblan parton de la marĉo.
— Haltu! — ordonis Rastignac. Ili ĉiuj sentis, ke nun okazos io terura. — Aŭskultu min! Ni havas mulojn nur por kvin homoj, kaj ni estas sesope. Se iu el ni restos ĉi tie, tiam eble la nutraĵo sufiĉos por la aliaj. Ni lotos. Kiu malgajnos, tiu provos reiri de tie ĉi al Fort Lamy, aŭ li mortigos sin. Ĉu vi scias alian solvon?
— Ne — diris Thillmann. Kiam la mulo falis, ĝi tiris kun si ankaŭ homon en la abismon. Hoffer diris nenion, sed li preskaŭ svenis pro la timo. Tyckler indiferente tiris la rimenon sub la ventro de iu mulo. Lothar sidis sur plata ŝtono kaj desegnis ion en la koton, li aŭdis tion, kion ili parolis, sed eble li tute ne komprenis ĝin. Horn restis trankvila, li sciis; ke ĝi devas okazi tiel. Ili skribis la ses nomojn sur paperetojn kaj metis la slipojn en kepon. Poste ili iris al Lothar kun ĝi, kiu sidis iom malpli proksime, ke li decidu la lotadon. Li tiris sian propran nomon el la ĉapelo. Estis silento. La instruisto ekstaris kaj reveme faris kelkajn paŝojn. Li kelkfoje glatigis per la fingroj siajn hirtajn buklojn. Horn deturnis sin. Estis terure, kiel en ia malbona sonĝo. Vekiĝi! Vekiĝi! Hoffer, kiu preskaŭ freneziĝis dum la momento, kiam la instruisto eltiris la slipon, li staris apud mulo, spasme ĉirkaŭbrakumis la kapon de la besto kaj ploris. Thillmann, Rastignac kaj Tyckler rigardis la teron. Lothar deprenis fosilon de sur la mulo, staranta apud li. La instruisto levis kaj rigardadis ĝin. Kunpreminte siajn lipoj, li iris al Horn, kiu staris dorse al li, kaj li batis la knabon je la kapo. Se Lothar estus havinta iom da forto, li estus mortiginta la junulon, sed la malforta bato nur frotvundis lian haŭton. Horn turniĝis. Ankaŭ lin ekregis la caffard. Ne ĉi tie en la marĉo! Ne resti sola ĉi tie! Li pugne frapis en la vizaĝon de la instruisto, kiu falis dorsaltere, poste Horn kaptis ŝtonon kaj sinĵetis sur lin.