Li laboris ĉe la pont-konstruistoj. Kun la plej granda prudento li dividis ĉiun sian movon, evitante eĉ la plej minimuman rompon de la disciplino. Kiam la gum-bastono frapis sur lin, li fervore klopodis plenumi la postulon de la turmentanto. Nokte kun sugesta forto li devigis sin alkutimiĝi al la pikoj de la fiinsektoj. Baldaŭ okope ili estis senditaj al la montdeklivon, en apartan kabanaĉon. Ili minis ŝtonon. Ĉi tie oni nur vespere kontrolis ilin, post la plenumita laboro, kaj indiĝeno portis la nutraĵon supren. Post du tagoj iu el ili mortis pro mordo de serpento.
— Atentu min! — diris Horn al la bagnanoj. — Ni forigu la kadavron, kaj ĝis oni malkovros, ke li mankas, ni plenumos ankaŭ lian laboron, kaj ĉiutage ni manĝos lian porcion.
Post du tagoj denove mortis iu. Ili ĵetis lian kadavron de sur la ebena rokplataĵo en la rapidfluan riveron Ogove. Ili nun jam havis kontentigan kvanton da nutraĵo kaj trinkaĵo. Horn ĉiumatene iris al kolosa rokpeco, kiun li levis. Ĉar ilia manĝaĵo pliboniĝis per la porcio de tri mortintoj, post du semajnoj li levis la kvintalan rokon ĝis la trunko. Kiam okazis inspekto, ili simple raportis, ke la tri kamaradoj tagmeze ankoraŭ laboris kun ili. Kaj Horn en kiu ajn postenon estis sendita, li enkondukis tiun sistemon: nur tiam raporti pri mortinto, kiam oni malkovris ties malaperon. Ĝis tiam ĉiutage dividi la manĝaĵ-pluson. La caffard de la venĝo faris lin artifika, kaj sistema. Li batis ne nur per sia dekstra brako la ŝtonojn, kiuj estis malsekaj pro la ŝvito kaj sango de liaj frotvunditaj manplatoj, sed ankaŭ per sia maldekstra brako, ke ili ambaŭ egale plifortiĝu. Li ne rigardis, kion li manĝas, sed li akiris manĝaĵon ĉiumaniere, ĉar li sciis, ke tio estas la sola rimedo liberiĝi. Li ne fumis, ne trinkis vinon, eĉ la tabakĉon, iafoje donitan, kaj la dimanĉan porcion da ruĝa vino li interŝanĝis por pano kaj frukto. Li fariĝis strebulo, flatema, insida kaj hipokrita.
Post unu jaro, kiam la plimulto de la bagnanoj, alvenintaj samtempe kun li, mumie malgrasiĝis aŭ mizere mortis, Horn estis pli peza kvin kilogramojn, kaj li levis la kolosan rokon jam preskaŭ ĝis liaj ŝultroj. Sisteme li forigis el sia proksimo siajn mortintajn kamaradojn, li plenumis la laboron de la kompetinduloj, kaj li manĝis ilian tagan procion. Iun antaŭtagmezon li rompis kaj lerte penetris en la deponejon, ŝtelinte medikamentojn, poste li enfosis tiujn por havi sufiĉe da kinino, ĉar en la puntendaro estis hontinda ĉiu sanitara priozorgado. Matene kaj vespere li faris spirajn ekzercojn, kaj nokte, dum la dormo, li nove-denove mortigis iun el la kvin. Dum la luva sezono, kiam la tero putrante vaporis en la varmego pro la multege da pluvo, kaj febraj, enteritaj ombrofiguroj senfortre ŝanceliĝadis ĉirkaŭ li, iun matenon Horn levis la kolosan rokopecon super sian kapon tiel, ke liaj kubutoj estis rektaj kun liaj ŝultroj…
Pasis unu jaro.
Eble estis okulfrape al la serĝento, ke iu ĉiam pli fortiĝas, dum aliaj formortas, eblas, ke ĝi estis hazardo: Horn estis postenigota al la marĉkanalizo. Ĉi tie ne helpis artifiko. Meti tubojn inter milionoj da moskitoj, ĝis la genuoj en la ŝlimo; tio egalas kun la mortkondamno. Sekvonttage li devis ekiri. Estis nokto. La cerbo de Horn febre laboris. Fuĝi… Estas neeble… Ĉu anonci sin malsana? Oni ŝnurligos lin. Malsanulo ne ekzistas ĉi tie, nur laboristo aŭ mortinto. Tiu estis la unua nokto, kiam li ne dormis, kiam li ne devigis sin ripozi. Li gardostaris. Malesperiĝinte li meditis. Sinkripligo… Subite, ankaŭ li mem ne sciis, kiel venis en lian memoron Ruĝa Lilio. De monatoj tiu estis la unua nokto, kiam denove vekiĝis en li kelkaj homaj pensoj. Kio okazis al Lys Rouge? Ŝia fotografaĵo ankaŭ nun estas en lia poŝo. Li neniam rigardis tiun esence abomenindan foton. Lys Rouge diris al li, ke li rigardu tiun bildon, se foje li estos en vere senelira situacio. Pro tio rompiĝos la potenco de la malica Ghut. Lia tuta memo jam delonge estis sub la influo de tiu malica fantomo. Kiam li observis sin mem interne, nun li konstatis tute certe, ke li jam ne estas homo, sed demono, almenaŭ obsedis lin senindulgaj demonoj, kaj lia tenaca sano estas propre nur spirita malsano. Kaj, kvazaŭ redezirante sian entombigitan malnovan memon, li prenis el sia poŝo la foton pri Ruĝa Lilio, disfaldinte ĝin el la papero, kiun li fermis super la memoraĵo ankoraŭ en Marakes, li rigardis ĝin. Li rigardis…
Poste li ŝovis sian kolon antaŭen, liaj okuloj elstariĝis, tiel li rigardis ĝin. Li senspiriĝis pro eksciteco… Jes! La fotografaĵo de Lys Rouge helpis lin!
Post unu monato la gubernatoro nuligis per abolocio la restontan tempon de lia puno, kaj Horn denove estis postenigita al sia eskadrono por ordinara soldatservo.
N A Ŭ A Ĉ A P I T R O
Garnizono ĉe Kongo
La prezidanto de la milita tribunalo de Oran nekredeme balancis sian kapon, kiam la kapitano de la Companie Discipline raportis, ke punata infanteriano entreprenas solvi la nemalkovritan, memorindan murdon, okazinta antaŭ unu kaj duono da jaro, rilate la oficiron, mortigitan en la palaco de la gubernio. Rimarko: la soldato antaŭ sia raporto ricevis tre malbonan postenon, tial kapitano Lorion mem ne multe fidas liajn vortojn. Ĉiuokaze li tenos la knabon sub gardo, ĝis alvenos supera instrukcio, kaj se la kondamnito mistifikis, tiam li zorgos pri lia severa puno.
La prezidento sen ĉiu entuziasmo montris la strangan raporton al la kolonelo de la Sekreta Servo:
— Tiuj kanajloj, por ke ili povu forlasi sian laborlokon por kelkaj tagoj, ofte riskas eĉ la pendingon.
— Ankaŭ mi ne multe esperas la aferon. Ia originala legiana ideo kaŝiĝas malantaŭ tio — diris la kolonelo, — venigu la knabon ĉiuokaze ĉi tien, en Oran-on, sed katenitan, ĉar povas esti, ke survoje li fidas favoran okazon fuĝi. Mi neniel povas fari surlokan pridemandon en tiu diskreta militista afero. La diablo ne dormas, kaj tiuj legianoj jam kaŭzis surprizon.
…Horn staris en iu ĉambro de la militafera prokurorejo de Oran, antaŭ la kolonelo.
— Nu! Kion vi scias? Kaj de kie vi scias tion? Atentu, homo, ĉar vi komencis tre malprudentan ŝercon, se vi volas trompi nin. Ĉu vi volas eksidi?
— Mi ne estas laca, mon colonel. Kion mi scias, mi akiris tion ne pere de informo. Hazarde mi prenis en miajn manojn tiun ĉi malnovan ĵurnalon, en kiu estas skribita la krimo, kaj oni promesas, se iu donas informon pri ties realigo, tiu ricevos amnestion, se li estas punata. Mon colonel! Tiun tagon oni sendis min labori al la marĉoj. Mi meditis ĝis mateno, kaj mi solvis la enigmon de la murdo.
La kolonelo leviĝis de sur la seĝo kaj rigardis la knabon kun okuloj fulmetantaj pro kolero.
— Do, tamen! — li kriis. — Ĝi tamen estas malbenita ŝerco, provo eviti la devon!
— Aŭskultu min, mon colonel! Eĉ tiam vi povas fari tion, se mi pruviĝos trompisto! Minuto ne gravas en tiu ĉi okazo!
La trankvila, firma voĉo surprizis la kolonelon. Li residiĝis, kaj dum kelkaj momentoj li atenteme rigardis la sunbrunigitan, rezolutan, ostecan homon. Li ekfumis cigaredon.