Kiam li enpaŝis en la klubon, jam apenaŭ estis kelkaj homoj tie, malfruaj hejmenirontoj. Okupiĝante pri neniu, Connor eksidis ĉe tablo en iu angulo kaj trankvile trinkis la nigran kafon. Subite li ekatentis pri virino, kiu sidis malpli proksime de li, kun viro, kiu havis trampan eksteraĵon. Tiu homo estis tiel malbone vestita, ke lia trampeco estis okulfrapa ankaŭ en la ne tre eleganta klubo Horned Owl. Sed lia vizaĝo, la movoj, lia tuta memo montris, ke li estas delikata, inteligenta homo, kvankam lia sunbrunigita fizionomio prezentis ankaŭ iom da krudeco kaj aplombo. La knabino, kun kiu li sidis, estis tute juna, ne pli ol dudek jara. Ŝi estis tre nervoza kaj okulfrape multe cigaredis. Se ŝi nun fumis pli multe ol kutime pro ekscitiĝo, Connor tuj konstatis, ke tiun virinon karakterizas tiel altgrada pasio de fumado, kiu estas malofta ankaŭ ĉe viroj. Ŝi kaptis la brakon de la viro du-tri foje, poste ŝi ekploris. Ŝajnas, ke ŝia provo estis senrezulta, presvadi la apude sidanton pri io. Fine ŝi ekscitite ekstaris kaj forrapidis. La alia homo restis trankvile sidanta. La knabino iris senpere preter la tablo de Connor, kun ege taŭzita mieno, kaj kun plorintaj okuloj. La nazloboj de la detektiv-inspektoro ektremis. „Ŝi uzas la plej fajnan parfumon Atkinson” — li konstatis en si mem. Ĝi estas tre multekosta, aĉetita ĝenerale fare de la plej riĉaj homoj. La robo de la virino estis delikata kaj eleganta, videbliĝis, ke oni faris ĝin en la plej bona vestaĵ-salono. Kial venis tiu virino ĉi tien, kiu verŝajne apartenas al iu riĉa familio de Londono? Connor rapide postiris ŝin. Li bone sciis, ke la ĉirkaŭaĵo de Knightrsbridge ne estas la plej konvena loko por junulino, apartenanta al pli alta socia klaso. Li vidis surprizite, ke la virino ne estas sola. Iu atendis ŝin ĉe la pordego. Tipa apaĉo. Ili kune rapidis tra la senhoma placo, situanta antaŭ la klubo Horned Owl, ekscitite diskutantaj. Apenaŭ ili atingis la stratangulon, la kanajlo fariĝis agresema, kaj postulema. Li brutale kaptis la virinon, kiu ĉirkaŭrigardis terurite, sed ŝi ne kuraĝis krii por helpo. Fine la malalta ŝtelisto puŝis la virinon je la brusto, li kaptis ŝian retikulon kaj forkuris. La virino eĉ ne provis defendi sin aŭ reakiris sian havaĵon, sed restis staranta tie, ŝi rapide ekfumis cigaredon, ĉar, ŝajnas, ke la aŭtomatan fajrilon kaj cigaredujon ŝi portis ne en la retikulo, sed en la poŝo de sia mantelo. Poste ŝi forrapidis en la kontraŭan direkton.
La rabisto kuris laŭ la placo, turniĝante ĉe la plej proksima flankstrato. Sed tie iu kaptis lian kolumon per potenca nokofrapo.
— Hop! Haltu nur, Leporeto! Kien tiel urĝe fruan matenon? — demandis Connor amike, sed li tenis lian kolon tiel forte per sia mano, kvazaŭ ĝi estus ŝtala tornilo.
— Damne! Tio estas mia bonŝanco! Kiam mi estas la plej senkulpa, ĝuste tiam mi puŝiĝas al la sinjoro ĉefinspektoro.
— Ĉu vi vere estas tiel senkulpa? Ĉu mi konsideru tiun kuron, kiel sankonservan korpekzercon?
— Mi havas novan ĉapelon. Vi bonvolas vidi, ke mi havas novan ĉapelon, kaj mi ne ŝatus, se ĝi malsekiĝus.
— Mi vidas, ke vi havas novan ĉaplelon. Ĝi estas el griza, kunikla peltaĵo, kun nigra rubando. Hm… Pri tio mi legis en la listo, farita pri la rabitaj objektoj ĉe la ĉefkuracisto.
— Bonvolu kredi, ke hodiaŭ matene mi vere estis tiel senkulpa…
— Jes. Por vi estas tute senkulpa afero ŝteli retikulon. Nu ek, rapide! Tuj elprenu ĝin, ĉar cetere mi elbatos viajn dentojn! — Connor transprenis la retikulon kaj metis ĝin en sian poŝon, poste li ekiris. Li tute ne devis diri al la apaĉo, li iris apud la ĉefinspektoro, sciante, ke estus vane provi fuĝon.
— Al kiu vi vendis la ŝtelitaĵon?
— Nu… grandperte… al Marlow, sed ili vere mortigos min, sinjoro ĉefinspektoro, se ili ekscios, ke mi babilaĉis. Vi bonvolas scii… mi jam plendis al la sinjoro ĉefinspektoro, ke oni dungas min en neniu serurlaborejo, ĉar mi havas antaŭvivon, kaj se mi ne donos mono al mia fratino, ŝi batos mian filinon.
— Vi estas fia mensogulo! Pasintsemajne oni akceptis vian filinon en la orfinejon Lady Birkham.
La fripono malgaje iris apud Connor. Iom post iom ekmatenis, kaj ili ĉiam pli proksimiĝis al la domo de la urba polico.
— Kiel vi konatiĝis kun tiu virino?
— Ah.. Jes… Ŝi serĉis iun inter la malbonfamuloj… Ni konatiĝis pere de ŝia ŝoforo… Iam mi laboris kun tiu ŝoforo en tiu sama metiejo, kaj li prezetis min al la fraŭlino, kiu serĉis personon, nomatan Tadief… Mi aranĝis ilian renkontiĝon. Ŝi estas la filino de milionulo, profesoro Lothar.
— Kaj kiu estas tiu Tadief?
— Pro Dio, mi ne scias. Li estas fifama homo. Li ĉiam havas monon, ofte li kartludas, kaj oni timas lin, ĉar li bone interbatadas. Li estas interesa figuro. Sinjormoŝta ekstravaganculo. Kaj mi estis tre malsata. Nun mi kaŝiĝadas ĉie, mi ne manĝis de hieraŭ, kaj mi esperis trovi tiom da mono en la retikulo, ke mi povu manĝi.
Ili alvenis al la pordego de la urba polico. Leporeto klinis sian kapon tiel profunden, ke liaj longaj oreloj malgaje pendis. Connor donis al li unu ŝilingon:
— Iru en la inferon…
Leporeto feliĉe forrapidis, kaj saltis sur preterirantan aŭtobuson.
Connor iris en sian ĉambron. Li alvenis ĝustatempe, Li apenaŭ demetis sian surtuton, kiam la telefono eksonis, la sekretario de la ĉefkapitano parolis. Bonvolu veni ĉi tien por pritraktado. Anticipe Connor atenteme rigardis la enhavon de la retikulo. De tempo al tempo tiu insolenta sinteno kutimas ofendi liajn superulojn, kiel li trankvile kaj malrapide plenumis la plej urĝajn ordonojn. Revolvero estis la plej okulfrapa objekto en la retikulo. Krome ĝi enhavis monon, naztukon, spegulon, pudrujon, ŝmink-farbon kaj similajn virinajn aĵojn, inter ili permesilon kun fotografaĵo por direkti aŭtomobilon. La retikulo mem estis farita el la plej fajna, griza serpentohaŭto. Ankoraŭ du strangaj fioloj troviĝis en ĝi. Li ekflaris tiujn. Acetono estis en la unua. La virinoj uzas ĝin por forigi la ungolakon. En la alia estis ungofarba likvaĵo. Krome li trovis ankoraŭ malgrandan, ledan monujon inter la objektoj. Sed ne estis mono en ĝi, sed perletoj. Je la unua ekrigardo videbliĝis, ke tiuj ne estas originalaj, nur senvaloraj, senkoloraj perletoj, surfadenigitaj sen ferma fibulo, memorigante ne pri falsaĵo, sed pri bidoj, kiujn la infanoj kutimas surfadenigi. Li fermis la retikulon en sian tablokeston.
Malgranda grupo sidis ĉe la vicĉefkapitano. Konsilisto Gallon, ĉefkonsilisto Bodley, inspektoroj Scribe kaj Mathew, la vicĉefkapitano kaj fine E M Mackenzie, kiun delegis la koloniafera ministrejo, ke li direktu la esploron de la polico en tiu krimo, kiu havis multrilate politikan aspekton. Tiu genia homo, kiu posedis la plej bonajn referencojn, tre multe diferencis la londonan detektiv-tipon, inkluzive ankaŭ la plej eminentajn. Li vestis sin elegante, sed ne defie. Liaj ŝtrumpoj kravato, naztuko harmoniis laŭ koloroj kun liaj ĉemizo, vestaĵo kaj gantoj. Lia maniero estis tro delikata kaj esterordinare ĝentila, sed iomete sindetena, kiel la konduto de tiuj homoj, kiuj malantaŭ la barikado de simpla kontaktiĝo observas la malamikon sen tio, ke ili mem eĉ por momento forlasus sian kaŝejon. Eble lia vizaĝo estis tro pala kaj juna, rilate tion, ke li agadis kiel malnova membro de la Sekreta Servo en la afrika armeo. Li apartenis al la plej konfidencajn taskojn plenumantaj homoj, el kiuj nur tri aŭ kvar personoj laboras ĉe la Sekreta Servo, kiujn nur kolonelo Rawson konas persone, kiuj malkaŝas sin antaŭ aliaj instacoj en la plej necesaj kaj kritikaj okazoj. Iuj dum la tuta vivo neniam elprenis sian legitimilon. Kolonelo Rawson, antaŭ ol komencis sian feriadon en Hidio, sendis Mackenzie-on en Londonon por helpi la laboron de la polico. La oficiroj de la Sekreta Servo preskaŭ egalas kun ŝtatsekretari ĉe la polico. Liaj raportoj estas senditaj rekte al la ministrejo, kaj laŭ tiuj raportoj oni abdikas, promocias kaj donas ordenojn. Tial la vicĉefkapitano per kojnako, cigaredoj kaj sandviĉoj faris pli familiara la alimaniere tiel rigidan interkonsiliĝon. Nun li estis iom nevoza, ĉar ĉagreni lin, ke kapitano Mackenzie kaj la tuta interkonsila kunsido atendas Connor-on. Fine li alvenis.