— Mi prezentas al kapitano Mackenzie ĉefinspektoron Connor. — La kapitano ridetante ekstaris:
— Mi aŭdis nur bonon pri vi, sinjoro Connor, kaj mi ĝojas, ke fine ni fariĝos kunlaborantoj.
Bedaŭrinde ĉe Connor mankis ĉiu kapablo al solenaj formalaĵoj, kaj komplezemo, kio servus la interesojn de la polico. Amike ekbalancinte sian kapon, li mallonge premis la manon de la kapitano kaj turniĝis al sia ĉefo:
— Mi pensas, ke estus bone peti oficiale kelkajn dokumentojn de la sud-afrika polico.
Tiu indiferenteco incitis la vicĉefkapitanon.
— Ni povas okupiĝi pri detalaĵoj poste. Vi laboros sub la direktado de kapitano Mackenzie por solvi la Grandan Krimon, kaj mi ŝatus, se vi konsiderus liajn instrukciojn.
— Volonte, sinjoro, volonte — diris Connor indiferente. Videble li tute ne ĉagraniĝis pro la ofenda subordigiteco, kaj li eksidis en brakseĝon. — Mi esperas, ke ne ĝenos kapitanon Macenzie, se mi manĝos dume kelkajn sandviĉojn, ĉar mi matenmanĝis nur nigran kafon sen sukero.
— Ho, bonvolu, nur trankvile, sinjoro ĉefinspektoro.
— Ĉi tie estas varmo — diris la vicĉefkapitano, kaj li devis malfiksi la fibulon sur la kolumo de sia kamizolo, ĉar li sentis tiel, ke lin minacas apopleksio pro kolero, vidante la felegmon de Connor. Mackenzie estis multe pli grandstila homo ol ĉagreniĝi pro tio. Ŝajnis, ke la detektivo eĉ imponis al li.
— Mi devas ĝustigi la vortojn de la sinjoro vicĉefkapitano, mi tute ne deziras direkti vin dum la esplorado, eĉ mi kalkulas vian helpon — diris Mackenzie ĝentile.
— Mi petas pardonon, sed mi neniam atribuas grandan signifon al vortoj. Estas grave, ke ni solvu la krimaferon, kaj mi ĝojos, se la direktado de la sinjoro kapitano ebligos tion.
— Verdire mi havas nenian informon. Mi aŭdis nur menciojn pri la afero — diris la kapitano.
— Mi ordonis — ekparolis konsilisto Gallon, — ke oni sendu la dokumentojn en la loĝejon de la sinjoro kapitano, kiuj koncernas la krimon.
— Ĝis tiam — diris la vicĉefkapitano — mi rakontas per kelkaj vortoj, pri kio temas. Vi certe pli bone konas la nomon de Ibrahim ben Sinza, ol ni.Dum la lastaj jaroj tiu homo akiris netolereblan influon en Londono. Vi sude jam delonge klopodas kapti la rabiston, bedaŭrinde kun malmulte da sukceso. Tamen dum kelkaj jaroj post la grandaj persekutadoj, kvazaŭ li estus malaperinta aŭ silentiĝinta. Liaj rabadoj neniam ĉesis, sed li jam ne reviviĝis en lia malnova forto, nur nun, lastatempe. Antaŭ du jaroj, kion ni konkrete scias, Londono pagis al li cent mil pundojn kiel imposton. De unu jaro tiu rabisto kvazaŭ estus freneziĝinta, li postulis unu milonon da pundoj po jare. Tial ni aliancis kun Sud-Afriko. La bankoj rifuzis liajn impostpostulojn, Tiam Sinza komencis sian bone konatan militiron kontraŭ la malfrupagantoj. Mi scias, ke oni estis senpovaj rilate lin.Sinza bruligis gum-plantejojn, eksplodigis tabak-transportojn en la aeron, kaj li punis precipe la membrojn de la ligno-trustoj. Liaj banditoj dum flosado direktis en flank-riverbranĉojn la liveratajn, valorajn lignojn, ŝarĝitajn per altega kompenspago, kruele masakrante la akompanantojn. Li eksplodigis la kunligan flos-kanalon de la plej grava entrepreno „Akcia Kompanio Afrika Mahagono”. Mi scias, ke vi sude klopodis fari ĉion, sed vane. La sud-afrikaj akcioj havis tian devaloriĝon, kio estas sentebla eĉ en la kurzo de la pundo. Florantaj entreprenoj, profitantaj miliardojn, fariĝis senvaloraj industriejoj. Nun ni havas ĉiun kaŭzon supozi, ke Sinza venis en Londonon. Mi informiĝis, ke la anglaj bankieroj onidire estas pretaj fari kompromison kun li.
— Kaj ĉu la murdoj, koncernaj la aferon? — demandis Mackenzie.
— Tiuj estas la hipotezo de sinjoro ĉefinspektoro Connor — diris la vicĉefkapitano iom malamike. — Kiujn mi rifuzis. Iun ĉefakciulon, nomatan Hoffer, oni trovis mortpikitan antaŭ la klubo de la kompano Afrika Mahagono. Iu vundis lin per stranga, mallarĝa ponardo. Laŭ sinjoro ĉefinspektoro Connor, tiu spuro kondukos nin al Sinza.
— Mi opinias lian supozon tre verŝajna — diris Mackenzie. — Ĉu vi scias ion pri la antaŭvivo de Hoffer?
— Mi ankoraŭ ne pensis okupiĝi pri tio — respondis la vicĉefkapitano.
— Laŭ la ordono de sinjoro ĉefinspektoro Connor — interrompis inspektoro Scribe — mi petis informojn de la viena polico pri Hoffer, kiu naskiĝis en Aŭstrio, kie
oni tre bone konas lin el tiuj tempoj, kiam li ankoraŭ ne estis ĉefbankiero. Plurfoje li estis kondamnita pro tompludo de kartoj, lastfoje en Francio. Antaŭ dek jaroj li plenumis sian punon, poste li dungiĝis al la legio, kaj antaŭ ok jaroj li aperis en Londono, kiel bonhava homo. Hoffer estas fondinto de la kompanio Afrika Mahagono.
— Ŝajnas, ke estos ĝojo kunlabori kun sinjoro Connor. — diris la kapitano. — Ĉu Hoffer havis heredantojn?
Lia filo anonciĝis el Vieno. Bedaŭrinde, li apenaŭ heredis ion, la posedaĵo de lia patro valorus milionojn, sed dum Sinza vivas, ĝia valoro estas preskaŭ nenio. Eĉ, lastatempe la milionojn profitanta, neekspluatata arbaro bezonis pli novajn investojn fare de la ĉefakciuloj. Pro indulgo, iu ĉefakciulo aĉetis, relative malaltpreze la senvalorajn akciojn de la filo de Ernst Hoffer, por la konzerno „Majoritato”. Eĉ hodiaŭ matene oni elakvigis kadavron el Tamizo, kun vundo simila al tiu de Hoffer. Ni ankoraŭ ne povis identigi lin. Ĝis ne klariĝos tio, kompreneble, mi ne aprobos la enterigon de la mortinto. La saman, strangan pikvundon havas tiu kadavro, kian ni trovis ĉe la murdita Hoffer.
Mackenzie ekstaris.
— Mi ricevis tre valorajn informojn de vi, dankon, sinjoroj. Mi esperas, ke ĉi-foje ni sukcesos likvidi la friponon.
— Connor esploras ankoraŭ tre interesan kaj malklaran aferon, kio, laŭ li, havas rilaton al niaj problemoj. Vivas en Londono tre honesta, estimata instruisto, kiu dum sia junaĝo servis en la legio kiel politika rifuĝinto. Ĉiu spuro kondukas iel al legiano. La profesoro estas tre riĉa kaj ĉefdirektoro de la kompanio Afrika Mahagono. Lia maljuna lakeo turnis sin al ni, plie nur per peto, ol per denunco. Lian mastron supozeble ĉantaĝis iu per minacaj leteroj. Li montris eĉ tian leteron al ni. Ĝia subskribinto estis „Horn”. Ni informiĝis diskrete, sed la instruisto diris tion, ke la tuto estas nura fantasmagorio de la lakeo, tiel kompreneble, ĉar denunco ne okazis, estas malfacile agi en la afero. Connor atribuas specialan gravecon al tiu versio.