Выбрать главу

— Ankoraŭfoje mi dankas vin — diris Mackenzie levinte sian ĉapelon.

Kiam la kapitano foriris, la vicĉefkapitano senindulge turnis sin al Connor.

— Mi ne povis informi vin pli frue, tial mi nur nun diras, ke vi konatiĝis kun la plej eminenta detektivo de Anglio.

— Mi scias tion — li respondis. — Mi ĝojas, ke fine troviĝas unu homo en la servo de la londona polico, de kiu ni povas lerni ion. — Li ĝentile salutis kaj foriris.

D U A  Ĉ A P I T R O

La tria

I

Sur la pordo de la instruisto grincante falis la ŝtalaj rigliloj, poste li paŝis el sia dormoĉambro. Liaj okuloj moviĝis kun suspektema malfido tien-reen sur la koridoro, dume li spasme premegis la revolveron en sia poŝo, poste li ekiris al la manĝejo. Lothar preskaŭ kadukiĝis en la lastaj jaroj. Lia kapo kalviĝis, nur kelkaj malfortaj haroj hirtis ĉirkaŭ lia tonsuro, liaj manoj tremetis, li nervoze turniĝis, aŭdinte la plej malgrandan bruon.

— Bonan matenon — salutis lin Lermontov. — Mi vidas, ke nek hodiaŭ vi dormis bone.

— Mi ne povas… Ĉu vi estas kontenta? Ĉu oni regalas vin per ĉio? — li demandis Lermontov-on.

— Mi ĵuras, ke mi neniam havis pli afablan gastiganton.

— Ĉu mia filino jam estas malsupre? — demandis Lothar, kiam li provis trude manĝi iom da kafo kaj kuko.

— Mi ne vidis ŝin. Eble ŝi ankoraŭ dormas aŭ ne estas hejme.

La maljunulo ekbruligis cigaredon kun trementaj manoj.

— Mi denove ricevis leteron — li diris al si mem.

— Montru ĝin!

Lothar transdonis al Lermontov leteron, skribitan sur liniitan paperon. „Kie vi trovis tiun ĉi leteron, tie vi trovos iam ankaŭ mian bajoneton. Kiel vi vidas, mi povas penetri en vian domon. Se mi vidos, ke vi suferis sufiĉe pro mortotimo, tiam mi venos fari finkalkulon. Verŝajne post nelonga tempo. Povas okazi, ke anticipe mi ankoraŭ „forsendos” iun antaŭ vi. Vi meritas rigardi la ekzekuton de la aliaj, antaŭ ol vi mortos. „Horn”.

— La letero kuŝis en la banĉambro. Sur la lavabo. Ankaŭ li povintus esti tie, se li metis la leteron tien.

— Mi sincere diras al vi, ke mi ne vidas la situacion tiel nigra. Tiu knabo volas timigi vin, poste li kontentiĝos per altsuma ĉantaĝo. Ĉu vi estas certa pri tio, ke li skribas la leterojn? Ĉu ne eblas, ke iu konas vian historion, kaj tiu homo manipulas en la nomo de la iama legiano?

— Stultaĵo… Mi instruis la knabon dum monatoj skribi france.. Mi konas ĉiujn liajn literojn. Ne kredu, ke la timo estas la plej terura. La konscienco! Verŝajne tiu homo freneziĝis pro tio, kio okazis al li. Kaj li fariĝis la diablo de venĝemo… Kaj… kaj li ne povas fari tian teruran aferon, ke tio estus maljusta. Tia fiaĵo, tia malhumanaĵo okazis al li…. Kaj ĝuste mi. Vi scias, ke tiu knabo portis ankaŭ mian fusilon sur la ŝultro apud la sia tra la dezerto… Kaj tiam mi estis… kiu el dorsdirekto per ŝtono… Vere mi estis freneza, kaj mi kuŝis poste dum monatoj inter vivo kaj morto… Sed tio ŝanĝas nenion, kio okazis…

— Vojaĝu en Usonon aŭ en Aŭstralion.

— Mi tial ne vojaĝis ĝis nun, ĉar mi kredis, ke mi povos paroli kun li. Mi donintus al li mian tutan havaĵon, ĉion. Kaj krome la entrepreno. Mi devas aranĝi ankaŭ tion. Mi pensas, ke mi transdonos mian parton, kaj se mi vivos ĝis tiam, eble mi havos forton forvojaĝi kun Herta. — Li levis la buŝtukon por viŝi siajn lipojn. Sub la tuko kuŝis letero: „Jam ne daŭros longe! Horn.”

— He! James! Rapide akvon. La sinjoro profesoro svenis.

II

Herta rigardis la alvokon, ĉar ŝi ne bone oientis sin en la urba policejo. Kompleza policano haste legis ŝian paperon kaj montris la direkton:

— Dua etaĝo, numero de la pordo sepdek unu. Trovitaj objektoj…

Sur la pordo estis skribite: „Konceptisto Redford.” Herta eniris.

— Bonan tagon! Ĉu vi estas sinjoro konceptisto Redford?

— Ne, mi estas ĉefinspektoro Connor.

— Mi ricevi alvokon por la hodiaŭa tago.

— Bonvolu sidiĝi. — Transpreninte la alvokon, Connor eksidis ĉe la stribotablo kaj atenteme rigardis ĝin. — Ĉu vi estas la filino de sinjoro instruisto Lothar?

— Jes. Mi estas Herta Lothar.

— Ĉu vi perdis retikulon?

— Ĉu retikulon? — Ŝi mediteme pensadis. — Mi devas rigardi tion hejme inter miaj objektoj. Iomete mi estas distrita.

„Ŝi havas sinregon” — konstatis Connor en si mem,dume li sonorigis. Envenis la suboficiro.

— Alportu tiun ĉi objekton, havanta la jenen numeron. — Li transdonis slipon al la suboficiro, poste li denove trunis sin al Herta. — Antaŭ tri tagoj, sur la placo Knightsbridge oni trovis retikulon, kaj estis en ĝi inateralie ankaŭ permesilo, valida je via nomo por direkti aŭtomobilon. Ĉu vi ne vizitis en la lastaj tagoj la ĉirkaŭaĵon de Knightsbridge?

— Mi ne memoras… Sed eblas. Ĉar mi ne scias, kie troviĝas tiu kvartalo.

— En la okcidenta urboparto. Sur iu flanko de la placo alatiĝas granda, flava konstruaĵo de la magistrato, vidalvide estas la malbonfama klubo Horned Owl. Ĉu vi jam eble aŭdis pri ĝi?

— Ne… Horned Owl… Mi ne konas tion.

La suboficiro revenis kun la retikulo kaj metis ĝin sur la tablon. La knabino etendis sian manon por preni ĝin, sed Connor ne donis tion al ŝi.

— Unue vi devas transpreni ĝin laŭ la inventaro.

— Mi pensas, ke tio estas superflua, sed se alimaniere ne eblas, nur bonvolu fari.

— Du banknotoj de kvin pundoj kaj dudek kvin ŝilingoj, ok pencoj… — komencis Connor denombri la enhavon de la retikulo.

— Ĉu vi permesas sinjoro ĉefinspketoro, ke mi ekfumu? Mi estas nervoza, se mi ne cigaredas.

— Jes, bonvolu. Acetono kaj ungolako. Aŭtomibilista permesilo, pudrujo, kombinita kun lipruĝo, ŝlosilo, spegulo, kunfaldebla, ora kombilo, naztuko kaj jen… ĉu tiuj estas perloj? Mi vidas tiel, ke ili servas kiel infana ludo, ĉu ne?

— Nomu tiujn, kiel vi volas, estas egale. Mi ŝatus rapide aranĝi la tuton, ĉar mi ankoraŭ havas okupitecon.

Li sciis nur tiom pri la etaj perloj, kiel ĝis nun. Ĉu li demandu ŝin pli kategorie? Ne. Ŝi estas kara, delikata virino, estus domaĝe trakti ŝin kiel suspektaton. Li transdonis la retikulon al ŝi.

— Bonvolu subskribi la atestilon pri la transpreno ĉi tie. Kaj mi esperas, ke en la futoro vi pli bone atentus pri via havaĵo, fraŭlino. Perdi tiel grandan retikulon sur la strato, eĉ sen tio, ke vi rimarkus ĝin, montras tre fortan distrecon.

— Mi estas eksterordinare distrita. Sed ankaŭ vi estas tio.

— Kiel vi komprenas tion?

— Mi ne povas imagi pli grandan distrecon, kiam la ĉefo de la kriminal divizo, iun matenon iras anstataŭ sia oficejo al la sekcio de la trovitaj objektoj, en la ĉambron de la konceptisto. Ĝis la revido…

Connor ridetante postrigardis ŝin. Estas sendube, ke la knabino iomete superis lin. La detektivo sentis, ke li povus persvadi la filinon de Lothar pri iom da sincereco, tiam li progresus en la afero.

III

— Ĉu tio do estas via firma decido? — demandis Rastignac. — Pripensu bone, eble vi forvojaĝus por unu jaro aŭ pli longan tempon. Se vi nun deziras transdoni viajn akciojn, kiam nia tuta riĉeco kuŝas morte, vi fakte ricevos apenaŭ iom da mono por ili. Sed se ni interkonsentus kun Sinza, ne kalkulante la helpon de la polico, ĝi estos netaksebla trezoro.

— Ne lacigu vin — diris Lothar. — Se mi ricevos tiom da mono por miaj akcioj, ke mi povos vojaĝi en Usonon kun mia filino, tiam mi estos kontenta. Mi ne bezonas tiun havaĵon, mi ne volas esti riĉa, mi instruos senpostene latinan lingvon. Dankon…