Выбрать главу

Li diris tion al sinjorino Rastignac. La okulfrape bela, araba virino verŝis nigran kafon.

— Ĉu vi ne timas? — demandis Lothar Rastignac-on. Tiu eklevis sian ŝultron.

— Mi ne konas timon. Kaj se mi staros vidalvide al tiu homo, eĉ tiam mi ne havos kaŭzon timi. Ni anoncos dum la kunsido de la plenuma komitato, ke vi transdonos viajn akciojn. Kiom da mono proponos la kompanio por vendi ilin, kaj bedaŭrinde, ĝi estos tre malata prezo, mi donos la duoblon de tiu sumo.

— Danon… — sinjorino Rastignac denove volis verŝi kafon, sed Lothar adiaŭis. Li retrorigadis ĉe ĉiu paŝo sur la strato. Ofte li opiniis ekvidi Horn-on inter la homoj. Tiam li haltis terurite kaj malfortiĝis tiel, ke li devis apogiĝi al la muro. La gastoj jam estis kune, kiam Lothar alvenis hejmen. Estis invitita lordo Lidnsay, la membro de la Ĉambro de Lordoj, kaj la prezidanto de la kompanio Afrika Mahagono. Antaŭ la ĝenerala kunsido la instruisto volis informi ankaŭ lin pri sia intenco. Pro lia honoro estis invitita Naladna Langhit, la riĉa, hinda poeto. Naladna estis la adoptita filo de maharaĝo en Ernasar, kiu estis malnova amiko de la instruisto. Ili kune skribis tre ampleksan lingvistikan verkon pri la filologiaj rilatoj de la barbaraj kaj latinaj popoloj. Naladna Langhi havis kontakton kun la plej altaj sociaj tavoloj de Londono. Krome ĉeestis Lermontov, la rusa, elmigrinta oficiro, kiun Lothar prezentis en la societo antaŭ nelonge. Li venis el Parizo al la instruisto, kiel gasto. Li estis ĉirakŭ kvindek jara, agrabla, bonhumora, iomete bohema ĝentilulo, kiun facile akceptis la londonaj societoj, ĉar li bonege ludis poloon, li estis sperta pri ĉevaloj, kaj spite al lia kronika alkoholismo, neniam videbliĝis, ke li estas ebria. Krome li vestis sin elegante kaj bele ludis fortepianon. La societo sidis en la malgranda salono, bonhumore. Lermontov interpretis valson de Chopin sur fortepiano, laŭ la stilo de diversaj komponistoj. Ĉirkaŭ la dekunua horo alvenis gasto, kiun lordo Lindsay invitis al Lothar: onidire tiu homo estis lia malnova amiko, emerita kapitano el la kolonia armeo, nomata Mackenzie. La kapitano montriĝis tre afabla individuo, li estis eminenta en la konversacio, sperta pri ĉio, ĉu temis pri hinda poezio aŭ pri la kurzo de akcioj de la kompanio Afrika Mahagono. Li vigle interesiĝis, kiam li aŭdis, ke Lothar volas eksiĝi el la kompanio.

— Ne prenu kiel ofendon, sinjoro instruisto, sed tio estas facilanimeco.. Ĝuste nun, kiam tiuj altvaloregaj akcioj provizore stagnas malalte.

— Lothar pripensos sin — diris Lermontov. — Mi reanimos lin por ŝanĝi sian decidon — li diris kaj denove trinkis. Poste ili parolis pri malnovaj, hindaj, preĝtapiŝoj, kaj tiu temo tre interesis kapitanon Mackenzie.

— La sinjoro instruisto havas unu el la plej belaj preĝtapiŝoj, kiun vi povas vidi en Anglio — diris Naladna. Mackenzie petis la instruiston montri ĝin al li. Jes, jes, sed ĝi pendas sur la muro de mia dormoĉambro. Nu bone. La kapitano tre volonte rigardus ĝin, se la sinjoro instruisto estus tiel afabla… Triope ili iris al la dormoĉambro. Herta, Mackenzie kaj Lothar. Mackenzie miregis, kiam li ekvidis la krucferojn kaj la Wertheim-seruron sur la pordo.

— Ĉu vi timas rompŝtelistojn, sinjoro instruisto?

— J… jes… foje iu rompŝtelis ĉe mi… — Li malfermis la grandan, komplikan Wertheim-seruron, interne aŭdiĝis la klakado de la rigliloj, kaj la pordo malfermiĝis. Poste ili iris en la dormoĉambron. Apenaŭ ili faris kelkajn paŝojn, la instruisto falis sur seĝon, blanka kiel la muro, kaj li fiksrigardis la tablon kiel homo, minacata de apopleksio. En la ĉambro, fermita per Wertheim-seruro, kuŝis letero sur la lito. Herta apenaŭ povis subpremi sian ŝrikon. Mackenzie levis la leteron kaj rigardis ĝin. Sur la liniita papero estis skribite: „Vane vi ŝlosas vin! Nur tio estis sur ĝi.

— Se vi permesas, mi formetos ĝin — diris la kapitano aplombe, ŝovante la leteron en sian poŝon. — Ne timu sinjoro Lothar, tiu homo vere estas la diablo mem, sed ne tiel terura, kiel li montras sin. Li faris multe pli da eraroj ĝis nun, ol li povus evit sian faton.

IV

— Tadief malaperis, sinjoro — diris Scribe. Mi eksciis ne multon pri li. Li estis demoraliĝinta homo el altaj rondoj. Li bone parolis lingvojn, multe kartludis, laŭ kelkiuj li apartenis al tiuj ĉi hienoj. Aliaj diras, ke li ne kartludis trompe, sed ĉantaĝis, kaj li estis iu gvidanto de la bando Morgen. Oni ne scias pri lia amantino, lastfoje oni vidis lin kun Leporeto, kiun mi jam serĉas pli ol unu monato, sed vane. Du-tri foje li renkontiĝis kun elegante vestita, bela virino en la klubo Horned Owl, kie li ĝenerale restadis. Li malaperis antaŭ kvar semajnoj, de tiam oni nenie vidis lin. Nu, ankoraŭ ion! Laŭdire li servis en la legio.

— Hm… Tadief do malaperis proksimume tiam, kiam vi vidis lin kun la filino de la instruisto en la klubo Horned Owl. Ĉu eble li ĉantaĝis Herta-n per alta sumo pro io?

— Estas bone, Scribe. Se vi havas tempon, vizitu la registrejon de firmaoj, kaj informiĝu, kiuj estas la membroj de la direkcio de la kompanio „Majoritato”?

Mackenzie venis kun konsilisto Gallon.

— Kiel vi opinias pri tiu ĉi letero, Connor? Ĝi kuŝis sur la lito de instruisto Lothar, en lia dormoĉambro, fermita per duobla, kirasita pordo. — Li transdonis la leteron. Connor atenteme rigardis ĝin. Tre longe kaj ekzakte.

— Kiuj ĉeestis la vesperan feston, sinjoro kapitano?

— Ankaŭ mi demandis tion — diris konsilisto Gallon. — Sed nur prominentaj homoj estis tie. Lordo Lindsay, la membro de Ĉambro de Lordoj, Naldna, la popular, riĉa, hinda poeto, Lermontov, la iama adjutanto de arkiduko Nikolajeviĉ. — Connor aŭtomate notis ion sur paperon.

— Tiu Lermontov ne plaĉas al mi — deklaris Mackenzie.

— Nu… — diris la ĉefinspektoro kaj elprenis skribaĵon el la tirkesto. — Inspektoro Scribe kolektas jam de monatoj indikojn je mia ordono. Arkiduko Nikolajeviĉ ne havis adjutanton, nomatan Lermontov. Kvar oficiroj mortis dum la mondmilito, kiuj nomiĝis Lermontov. Ekssoldatiĝinta, cara oficiro vivas en Sofio, nomata Lermontov, li elmigris kiel kolonelo, kaj li estas la komandanto de la rusa, blanka milicio, depotanta en Bulgario. Alia oficiro, nomata Lermontov, ne vivas en eksterlando, kiel elmigrinto.

— La gasto de instruisto Lothar sendube ne estas tiu, kies nomon li uzas — diris Scribe.

— Vere estas ĝojo labori kun vi — kriis Mackenzie. — Nun ni jam havas ĉiun kaŭzon iom pridemandi tiun Lermontov-on. La uzo de falsa nomo sufiĉas aleskorti lin.

— Ankaŭ mi samopinias — diris Connor kaj sonorigis. Dume li turniĝis al Scribe. — Mi bezonus Leporeton, mi scias tiel, Scribe, ke vi estas sur lia spuro.

— Bedaŭrinde, senrezulte. Mi sukcesis trovi nek unu pecon el la objektoj, ŝtelitaj de la ĉefkuracisto.

— Kaptu Marlow-on. Vi trovos la ŝtelitajn objektojn ĉe li. Eble vi povos aleskorti ankaŭ Leporeton pere de li.

Envenis la konceptisto de la kriminala divizo, al kiu Connor sinorigis.

— Plenigu formularon, Dixon, por kaŝobservi personon, nomatan Lermontov, kiu restadas en la vilao de instruisto Lothar, strato Oxford, numero dekkvar. Oni devas lin aleskorti.

— Sed sinjoro inspektoro… — respondis la konceptisto embarasita, — se vi ne estus dirinta, ke ni ne interrompu la interkonsiliĝon, jam antaŭ dek minutoj mi estus raportinta, ke nokte iu murdis homon, nomatan Lermontov, en la vilao de instruisto Lothar.

T R I A   Ĉ A P I T R O

„Sinza bonvenigas la sinjorojn…”

I