Oni veturigis Lothar-on provizore en sanatorion ĉar li havis koratakon. Scribe notis la personajn indikojn de la servistoj en la halo, kie li kolektis ilin dum la inspektado de la okazejo. Konsilisto Gallon, Mackenzie kaj ĉefgrupestro Irwing estis en la gastoĉambro sur la unua etaĝo, kie ĉio estis ankoraŭ tiel, kiel en la momento de la malkovro de la murdo. Kelkaj detektivoj traserĉis la ĉirkaŭaĵon de la domo kaj la aliajn ĉambrojn.
La kadavro kuŝis apud la tablo sur la planko, kaj estis strange, ke li tenis libron en siaj rigidiĝintaj manoj. La renversita seĝo kuŝis transverse sur liaj kruroj, kie li verŝajne sidis dum la momento de la embuskmurdo. Cetere en la ĉambro estis ordo, la primetita lito ankoraŭ estis netuŝita, Lermontov verŝajne sidis apud tableto ĉe la balkona pordo antaŭ la enlitiĝo. Li legis poeman romanon Anjegin, en originala rusa lingvo.
— Nur tia homo povis mortigi lin, kiun Lermontov konis. Ĉar li sidis vidalvide al la pordo, la farinto ne povis nerimarkite enveni. Supozeble li havis ĉiutagan kontakton kun la koncernulo, ĉar li ne formetis eĉ la libron — konstatis Mackenzie. — Verŝajne la murdisto iris malantaŭ la viktimon dum parolado kaj mortigis lin per unu rapida piko. — Mackenzie genuiĝos apud la mortinto kaj rigaris la vundon. — La farinto ne estis forta homo, ĉar la bone direktita piko ne penetris tro profunden. Se ĝi ne trafintus lian koron, tio ne estus mortiga.
— Kaj denove tiu mallarĝa, stranga enir-aperturo. Ia tute mallarĝa ponardo… — diris Gallon.
— Se vi estus tiel longe servinta, sinjoro konsilisto, en la kolonioj, kiel mi, vi konus tiujn mallarĝajn vundojn — diris Mackenzie kun diskreta rideto. — Oni faris la vundon per tiu mallarĝa bajoneto, kion oni uzas en la franca legio. Mi miras, ke Connor, kiu estis oficiro en Sud-Afriko, ne rekonis tiujn karakterizajn vundojn.
— Vere li ne rekonis ilin — diris konsilisto Gallon, kaj li triumfe pensis pri tio, kiam li rakontos al Connor la konstaton de Mackenzie. Irwing serĉis fingrostampojn. Ĉar la murdisto kunportis la armilon, tiu provo promesis malmulte da sukceso. Gallon traserĉis la vestoŝrankon. Mackenzie rigardis la kofron de la murdito. Estis okulfrape, ke liaj vestoj, tolaĵoj estis tute novaj. Mackenzie subite ekkriis surprizite.
— Ĝi jam estas io! Jen rigardu! Li tenis en sia mano rustan, mallarĝan, francan bajoneton kun longa klingo. — Ĝi estas armilo simila al tiu, per kiu oni faris la murdon. Cetere troviĝas ankoraŭ kelkaj militistaj objektoj ĉi tie, kiuj evidentigas, ke ankaŭ tiu viktimo havis striktan rilaton al la franca fremdula legio. — Ili rigardis la strangan bajoneton kun intereso. — Tiuj rustaj makuloj facile povas esti de sango — diris Mackenzie. Eblas, ke ĝuste Lermontov mortigis iun dum la antaŭaj murdoj, la kompatindan Hoffer-on, aŭ tiun nekonatan viktimon, elakvigitan el Tamizo, kaj nun li mem mortis per simila morto. Mi opinias, ke estus bone pridemandi la personaron. Ĝis tiam Scribe venu ĉi tien. Li estas eminenta detektivo. Li zorgeme traserĉos ĉion, tre gravas, ke la ĉambro ne restu sen gardo eĉ por sekundo, kiam ni estos liverantaj tiujn objektojn al la policejo.
Mackenzie daŭrigis la priaŭskultadon, kaj Scribe iris supren al la okazejo de la murdo. La dika, pigramova homo flarante ĉirkaŭrigardis, kiel ia hundo. Poste li kliniĝis apud la kovro, profunden, tiel, ke lia vizaĝo preskaŭ tuŝis la plankon kaj zorgeme kolektis ion per siaj manoj.
Ili estis senvaloraj perletoj, similaj al tiuj, kiujn la infanoj kutimas surfadenigi dum ludado.
Ili sidis en la ĉambro de la vicĉefkapitano. La serio da nemalkovritaj murdoj nun jam komencis fariĝi iom ĝenaj al la polico. La ĵurnalistoj konjektis ion kaj alion, la bulvarda gazetaro avide kaptis la okazon skribi pri la afero, menciinte ian „Teruron de Londono”.
— Nun jam estas certe, ke la ŝlosilo de la solvo estas ĉe la ĉantaĝisto de Lothar. Kvankam maleblas ricevi indikojn de la legio, sed konsidere al terurajn krimojn, ili tamen donis tiom da informo, ke tiu soldato, nomata Horn, antaŭ dek jaroj dizertis el Fort Lamy, kaj poste li malaperis. Ĉu li havas interrilaton al Sinza, aŭ li estas soldulo de la ĉefrabisto, tio ankoraŭ ne estas certa, sed tio, ke li kaŝiĝas en Londono, estas sendube — eksplikis Mackenzie.
— Mi konsentas — diris Connor. — Kiu malkovris la murdon?
— La filino de Lothar — diris Scribe. — Ŝi estas mirinda virino. Herta estis la plej trankvila en la domo. Ŝi telefonis al la polico, ŝi liverigis sian patron en sanatorion, kaj dume ŝi ne forlasis la ĉambron de Lermontov, por ke la detektivoj trovu ĉion netuŝita, kiam ili alvenos.
— Ni proksimiĝus al la solvo — diris la vicĉefkapitano, — se ni povus identigi la viktimon, elakvigitan el Tamizo, kiu eĉ nun kuŝas en Morgue. Mi ankoraŭ ne aprobis enterigi lin.
— Ni devas identigi du mortintojn — diris Connor. — Ĉar ni scias nek tion, kiu estas Lermontov? Mi aŭdis, ke Scribe kaptis Leporeton.
— Jes, dank’ al Dio — diris la inspektoro. — Ĉar vi eksciis tiel mirinde, ke Marlow aĉetis la ŝtelitaĵon, mi faris razion ĉe la maljuna ricelisto, kaj preskaŭ ĉio troviĝis. Mi akiris informon de Marlow, ke la filino de la fripono estas en orfinejo, kaj mi kaptis lin tie, dimanĉe posttagmeze.
— Mi petas vin, bonvolu alkonduki tiun homon. Mi ŝatus ekscii ion de li. — Poste li turnis sin al Mackenzie. -Ĉu la servistoj vidis nenion suspektindan?
— Ne. La gastoj foriris ĉirkaŭ noktomeze — respondis la kapitano. — Poste nenio rimarkinda okazis, escepte, ke la fenestro de iu lavejo estis rompita. Verŝajne la murdisto engrimpis tie. Herta, kiu depost la minacaj leteroj kelkfoje ĉirkaŭiras en la vilao nokte, aŭrore, je la tria horo vidis lumon filtriĝi el la ĉambro de Lermontov. Ŝi surpriziĝis, kredante, ke eble la gasto malbonfartas; ŝi frapetis sur la pordo, sed kompreneble vane. Ŝi malkovris la murdon tiel.
— Ĉu la okazejo de la krimo ne interesis vin? — demandis la vicĉefkapitano de Connor.
— Vi ja konas min, sinjoro. La farinton mi serĉas nur en arkivejoj kaj en dosieroj.
La inspektoro revenis kun Leporeto. La modera, taktoplena interesiĝo fare de Scribe lasis turgorajn, kolorajn postsignojn sur la vizaĝo de Leporeto, kaj lia kravato tute flankenŝoviĝis.
— Nun Leporeto venos kun ni, Scribe, por persvadi lin pri iom da sincereco — diris Connor.
— Eble vi ne devus nun fordisipi vian atenton al malpligravaj aferoj — rimarkis la vicĉefkapitano, kiun nenio kolerigis pli bone, ol la flegmo de Connor, kiel li ne distingis pli kaj malpli gravajn aferojn.
— Mi senmanke plenumas la taskojn de mia divizo — diris Connor. — Rilate la murdon, mi pensas, ke Mackenzie sekvas bonan spuron. Tia homo faris la krimon, kiu povis surprizi la legantan Lermontov-on. Mi kontrolos la alibion de la gastoj.
— Tio jam okazis — diris Mackenzie. — Mi ne hontis interesiĝi eĉ pri lordo Lindsay. Li estis en sia lito je la duono post la noktomezo. La hinda poeto veturigis sin al la kafejo Margareta, li alvenis tien je la duono antaŭ la unua horo, kiam Lermontov ankoraŭ vivis, kaj li foriris per sia aŭtomobilo je la tria kaj duono, kiam Lermontov jam sendube mortis. Ankoraŭ ĉefdirektoro Rastignac kaj lia edzino ofte vizitis la domon, sed tiun tagon ankaŭ ili akceptis gastojn. D-ro Knapp, germana kuracisto, ilia hejmkurcisto, kartludis briĝon en sia klubo. Kiel vi vidas, nia pensmaniero koincidis, kaj laŭ mia kutimo, mi konsideras neniun absolute senkulpa. Se ni identigos la personon de Lermontov kaj tiun de la kadavro, elakvigita el Tamizo, kaj ni konstatos, ke la murdoj vere havas kunligon kun Sinza, tiam ni ne laboris vane. Ĉu vi, Scribe, trovis nenion raportindan?
— Nenion konsiderindan. Apud la kofro de la murdito, krome en la kofro mi trovis etajn perlojn, similaj al infanludilo. — Li transdonis ilin. Atenteme rigardinte, Mackenzie etendis tiujn al Connor.