— Ĉu vi komprenas tion?
La ĉefinspektoro longe rigardadis la perletojn.
— Mi ne komprenas, por kio ili servas — li diris fine, eklevinte sian ŝultron kaj enpoŝigis tiujn.
— La alibio de la hindo ne plaĉas al mi, Scribe. Ĉirkaŭrigardu bone en la kafejo Margareta — diris Connor.
— Ĉu vi pensas, sinjoro, ke tiu riĉega, eleganta, hida sinjoro povas estis suspektata? — demandis Scribe, tirante la mankatenon de Leporeto pli strikta. La aŭtomobilo iris sur flankstratoj por pli rapide atingi la celon.
— Ĉu la hindo estas riĉa, ni scias tion nur el lia vivmaniero. Liaj ĉekoj validas en la okcidetna-hina banko, sed lia enmetaĵo estas nur tri mil pundoj. Tio ne estas malmulta, sed ĝi ne pruvas tion, ke ni opiniu lin riĉega en Londono. Cetere, kiel vi pensas, Scribe, pri tiu hindo, kiu deklaras sin eksterordinare religiema, sed dum la tago de la apoteoziĝo de Budho, li vizitas la teatron Drury Lane, sed dum la mohametanaj festoj Ramadano li hazarde ekskursas al Parizo por unu tago, sed li estas registrita inter la pasaĝeroj de neniu flug- aŭ ŝipkompanio? Ŝajnas tiel, kvazaŭ nia hindo estus mohametano. Lia hoka nazo memorigas pri dravida-o. Mi vidis tiun karakterizan profilon ĉe la judo-arabaj kananita-oj, miksiĝintaj kun la konkerintaj almoravi-oj. Kaj se mohametana arabo provas sin montri, kiel budhista hinda poeto, kiu per sia tri mil punda bankenmetaĵo ŝatus kredigi, ke li estas maharaĝo, tiam mi devas scii, kiu vidis lin en la kafejo, kie staris lia aŭtomobilo tri horojn dum la faro de la murdo? Ni alvenis.
Ili estis antaŭ la jurmedicina instituo.
— Senkatenigu Leporeton, sed tenu lin forte — diris Connor. — Nun mi kondukis vin ĉi tien ne pro la rabo, vi, rompŝtelisto! Mi interkonatigos vin kun mortinta sinjoro, kaj mi ŝatus scii, ĉu vi jam vidis lin ie, antaŭ lia fridigo per glacio? Ne paliĝadu, kanajlo, sed alkutimiĝu al la penso, ke post via pendumo, sciavidaj junuloj studos viajn organajn anomaliojn… Se vi kuraĝos sveni, mi rompos viajn ostojn, kial vi tremas? Ili estas nur sendanĝeraj kadavroj, elakvigitaj el la rivero. Jen prenu, ekfumu cigaredon, vi, nervoza, olda fraŭlino. Kien oni portis tiun kadavron, Scribe? Nek mi mem vidis ĝin, kaj ankaŭ Leporeto ŝatus rigardi la surterajn restaĵojn de la amiko de instruisto Lothar.
Ili alvenis en malpli grandan ĉambron, kie kvadratformaj, ladaj pordetoj estis en la muro. Scribe malfermis iun kaj mansvingis al la suboficiro, kiu eltiris lignotabulon, similan al brankardo el la malluma aperturo. La murdita Lermontov kuŝis sur ĝi. Leporeto konsternite ekkriis.
— Tadief! Je mia Dio, Tadief!
— Mi konjektis — diris la ĉefinspektoro.
Antaŭ ol ili denove estus atingintaj la pordon, Connor kaptis Leporeton je la brako, kaj li transdonis al Scribe fotoaparaton Kodak kun la apartenanta megnezia lumigilo.
— Mi gardos tiun porkon. Bonvolu, Scribe, reiri kaj fari foton pri la mortinto.
Post dek minutoj Scribe denove estis malsupre ĉe la enirejo, sed li trovis Connor-on sola.
— Imagu, tiu fripono ŝiris sin el miaj manoj kaj forkuris. Li malaperis dum momento.
Scribe rigardis profunde en la okulojn de sia superulo, li malgaje kapbalancis kaj glutis. Poste ili denove sidis en la polican aŭtomobilon.
„Ibrahim ben Sinza invitas vin en la klubon Colonial, strato Hill, numero 9, duonetaĝo pordonumero 4, kie li deziras aŭskulti la negoc-proponojn de la interesatoj.”
— Mi ĝojas pro tio — diris la vicĉefkapitano, — mi timis, ke la city-anoj interkonsentos kun Sinza malantaŭ la dorso de la polico.
— Tio estis ilia intenco — diris ĉefkonsilisto Bodley. — Mi sukcesis akiri la invitilon tiel, ke mi ankoraŭ ĝustatempe sendis tute ne suspektindan interesaton inter la verajn finaculojn. Tiu tre altranga, angla aristokrato entreprenis eniĝi inter la bankierojn, de kiuj Sinza esperas la imposton. Cetere ni povintus akiri tiun invitilon de neniu.
— Ni surprizos tiun renkontiĝon — diris ambicioplene la vicĉefkapitano.
— Kiel vi opinias, Connor?
— Kompreneble ni devas surprizi ilin — li respondis. — Sed ni ne anticipu la okazaĵojn kun tro granda optimismo. Eblas, ke Sinza sendos sian iun homon anstataŭ si por pritrakti. Ĉar neniu scias, efektive kiel aspektas tiu homo.
— Ankaŭ mi samopinias — diris Mackenzie konsente. — Nek ni mem scias, kiu estas Sinza. Povas okazi, ke en tiu situacio blankhaŭta bandito uzas tiun nomon jam delonge. Sed se Sinza mem estas tiu homo, li certe ne fidas la diskretecon de la benkieroj tiom, ke li ne kalkulu je surprizatako.
— Mi pensas tiel, ke estus plej bone, se sinjoro kapitano kun ĉefinspektoro Connor direktus tiun grandiozan razion — diris la vicĉefkapitano. — Antaŭ ĉio ni bezonas la precizan projekton de la domo kaj ties ĉirkaŭaĵo.
— Jen ĝi estas — diris Connor kaj Mackenzie samtempe. Ili ambaŭ ekridetis. Du projektoj kuŝis sur la tablo de la vicĉefkapitano.
— La domo ne havas privatajn loĝejojn. Sur iu etaĝo estas kontoro, sur la alia modsalono de Kingsbow. Sur la duonetaĝo troviĝas du malplenaj loĝejoj, kaj en la tria estas la enigma klubo Colonial, konsistanta el unu ĉambro. Ĝia korta fenestro malfermiĝas al la artista enirejo de la teatro Diana, la alia al la strato Holl. Sub la fenestro estas vendejo de horloĝisto, krome nur la malgranda kafejo Margareta kun ĝiaj kvar montrofenestroj — klarigis Mackenzie. — Se nur ne ekzistas alia sekreta elirejo, kion mi pensas neebla, tiam ne povos fuĝi tiu homo, kiu traktos kun la komisitoj de la sud-afrikaj akciuloj.
— Unuavice la sinjoro konilisto ĉirkaŭos la tutan blokdomon kun tri taĉmentoj da policistoj — diris Connor. — Irwing kun sia trupo povus stari ĉe la artista enirejo kaj sub la korta fenestro, kelkaj detektivoj okupus la koridoron de la ŝtuparejo, kondukanta al la pordo. Scribe kaj mi gardus la stratajn fenestrojn, kaj vi Mackenzie, se ankaŭ vi bontrovos, vi provus penetri en la renkontiĝejon.
— All right.
K V A R A Ĉ A P I T R O
En la teatro Diana oni prezentas malbonan teatraĵon
— Bonvolu sidiĝi, fraŭlino. Nun ni parolas ne en la divizo de trovitaj objektoj. Eble ĉi tie ni pli bone komprenos unu la alian — diris Connor, — kaj vi tute ne devas demandi, cigaredu trankvile, kiom vi volas.
— Danon — diris Herta, kaj ŝi tuj ekfumis.
— Se vi sekretigos ion ajn antaŭ ni, pri kio vi scias, ĝi estas akvo al la muelilo de la plej granda fripono de Eŭropo. — Ili ne forprenis la rigardon de sur la vizaĝo de unu la alia. Interne ili ambaŭ sciis, ke depost la unua renkontiĝo, ili surpizige multe okupiĝas unu pri la alia en siaj pensoj.
— Kion eble mi sekretigos antaŭ vi, sinjoro ĉefinspektoro, laŭ mi, ĝi ne havas pli gravan signifon, ol tio, kio koncernas la privatajn aferojn de familio.
— Vi studis en universitato, Herta, ĉu vi permesas, ke mi nomu vin tiel? Vi eksterordinare talente okupiĝas pri kuraca kemio, kaj vi certe scias, ke kemia kombinaĵo havas simptomojn, kiuj signifas nenion por laikulo, kaj el tiuj samaj simptomoj vi povas konkludi eble la plej gravajn aferojn. Mi komprenas ĝin tiel, ke rilate kriminalajn aferojn, por mi estas gravega tia cirkonstanco, kion vi eble opinias sensignifa.
— Mi povas diri nenion.
— Ĉu vi povus klarigi, kiel fariĝis la demoraliĝinta Tadief monduma Lermontov. Kial vi lasis senvorte, ke iu forrabi vian retikulon?
Herta ekscitite mordetis al si la lipojn.
— Ĉio ĉi rilatas tian familian aferon…
— Kiujn, se vi tiel persiste sekretigas, tiam iu estinta militista kamarado mortigos vian patron. Kiam Connor vidis, ke la knabino plorante kliniĝas super la skribotablon, li iris post ŝin kaj metis sian manon sur la ŝultron de Herta. Mi promesas al vi, ke mi oficiale nur tion konsideros el viaj informoj, kion vi ne deziras sekretigi.