Выбрать главу

…En tiu momento eksplodis paniko! La pordo de la antaŭĉambro ŝirmalfermiĝis kun granda bruo, kaj la arabo pafis dufoje al la penetrantaj policistoj. Ŝriko de viro… la lampo falis kun bruego… Flugsaltinte tra la fenestro de la interetaĝo, Sinza kuris al la artista enirejo de la teatro, troviĝanta en la kontraŭa flanko de la korto. Mackenzie atendis lin tie, sed la detektivo staris senpere sub la fenestro, kaj tiel super lia kapo la fuĝanta, burnusa homo atingis la artistan enirejon. Sed la pafo de la kapitano trafis lin, dum dekono da minuto li ŝanceliĝis, poste li tamen saltis tra la ferpordo, kondukant al la scenejo tra la koridoro. Ĉie sonis fajfiloj de la policistoj. La policanoj penetris en la teatron samtempe el la spektejo, tra la flankaj pordoj, el la direkto de la scenejo. Burnusa homo ne povis fuĝis ĉi tie…

Sed tiam okazis ridinda surprizo. La scenejo, la koridoro estis plena de burnusaj homoj. Okdek statistoj, vestitaj per araba kostumo kaj turbano rolis en la revuo „La nokto de la Kalifo”. La pafado kaŭzis panikon, ŝrikadon, svarmegadon, kaj ĉie estas burnusaj araboj, nekalkuleble multaj homoj, ŝminkitaj brunaj, kuradis tien kaj reen. La policistoj batfaligis, katenis kaj arestis kvardek sovaĝaspektajn arabojn dum kvin minutoj. Neniu rajtis forlasi la teatron. Oni kontrolis ĉiun. La rezulto ŝajnis preskaŭ senespera. La rabisto same povis esti ŝminkita blankulo, kiel iu ajn statisto. Hazarde inter la statistoj troviĝis ok veraj araboj, malriĉaj universitataj studentoj.

La bruo de la pafado kaj kriado elvenigis ĉiun el la kafejo Margareta, nur Connor miksis sian viskion trankvile. Scribe moviĝadis tiel, kvazaŭ li sidus sur formikejo, kaj Herta premis naztukon al sia buŝo. La rumoro ne volis ĉesi. Konsilisto Gallon rigardis en la bufedon:

— Connor! Ĉu vi sidas ĉi tie?

— Ĉu eble okazis io en mia posteno? Mi povus fari nenion, starante sub la strata fenestro.

La vicĉefkapitano rezigne ordonis ĉesigi la kordonon. Oni ne povas teni tiom da homoj en nervospasmo dum horoj. Alvenis Mackenzie spiregante. Li vundiĝis en la tumulto, kaj li bandaĝis sian brakon per naztuko, tirante la nodon per siaj dentoj.

— Trinku viskion, sinjoro kapitano, en la kafejo Margareta — diris Gallon kun iom da sarkasmo. — Ankaŭ Connor faras tion. — Ĝi estas minimume impertinenteco — ekkriis la vicĉefkapitano.

La tri homoj eniris en la kafejon Margareta.

— Mi jam atendis vin! — diris Connor. — Permesu, ke mi arestu la farinton.

Dirante tion, li jam staris ĉe la kurteno de la loĝio, numero kvar. Nun li elprenis sian revolveron kaj fortiris la kurtenon.

— Mi prezentas al vi la reĝisoron de la hodiaŭa, teatra vespero, kiu, laŭ sia krom-profesio, estas la murdisto de Lermontov. Ne moviĝu, Naladna, ĉar mi kunportas pistolon ne pro ŝerco.

La hinda poeto sidis en la loĝio, kaj ankaŭ la arabaj vestoj troviĝis apud li, haste deĵetitaj. Li bandaĝis sian vunditan ŝultron.

— Ek, Scribe, katenu lin. Mi ja diris al vi, ke hieraŭ mi vidis tiun malbonan teatraĵon kaj tiun lerte faritan loĝion. Formovebla lignotabulo estas ĉe la malantaŭa muro, tra kiu oni povas iri sur la koridoron de la loĝioj. Li eliris ĉi tie, tra la teatro por mortigi Lermontov-on. Dume lia aŭtomobilo atendis ekstere tri horojn, kiel fidinda alibio. Reveninte tra la teatro, li denove sidis en la loĝion, li pagis kaj hejmeniris. Ĉu vi trovis ion, Mackenzie?

Ĉar dume la kapitano traserĉis la poŝojn de Naladna.

— Unu grandan, aŭtomatan kaj du malgrandajn, ripetpafajn pistolojn. Mi elkore gratulas vin, Connor!

— Ankaŭ mi — diris la vicĉefkapitano kun acida mieno.

K V I N A   Ĉ A P I T R O

La morto de reĝo Lear

I

Ĉefkonsilisto Bodley finis la protokolon:

— Do la edzo de via sinjorina moŝto vendis la akciojn ne laŭ falsaj dokumentoj, sed posedinte vian regulan rajtigilon fare de la notario, kion li petis de vi por aranĝi alian aferon.

— Okazis tiel — diris baronino Waldenegg. — Li pasigas la plej grandan parton de la jaro en Sud-Afriko, kaj li skribis, ke mi sendu rajtigilon, ĉar li volas pruntepreni monon por fari avantaĝan aĉeton de nemoveblaĵo, kion garantius niaj akcioj.

— Via sinjorina moŝto certe scias, ke tiu letero nepre estos bezonata, se ni volas pruvi la trompon. Bonvolu subskribi la protokolon kaj sendi la leteron al ni — finis la interparolon Bodley.

— Eĉ hodiaŭ mi transdonos la leteron al vi — diris la baronino. — Mi havas gravan suspekton rilate ankaŭ la kunkupantojn, sed nur tiam mi donos informon pri tio, se mi konatiĝos kun la ĉefakciuloj de la konzerno „Majoritato”.

Kiam la baronino foriris, Bodley rapidis al la vicĉefkapitano. Li ankoraŭ sciis nenion pri la okazintaĵoj. Li trovis preskaŭ militan staton ĉe lia superulo. Ok-dek homoj svarmis, diskutis, la brako de Mackenzie estis bandaĝita, Scribe klarigis polvokovrita, en ŝirita vestaĵo.

— Kio okazis? — demandis Bodley.

— La kanajlo estis en niaj manoj, katenite. Kaj li liberiĝis preskaŭ apud la asistado de la tuta policistaro! — kriis la vicĉefkapitano. — Estas senekzemple!

— Ĝi estas katastrofo, sinjoro — diris Scribe plorinde. — La polica aŭtomobilo kuris al pavimŝtonoj kun plena rapideco ĉe la strato Tottenham Court, kie oni rekonstruas la ŝoseon. Tie ĉirkaŭ dekkvin homoj, kvazaŭ ili estus pavimistoj, ŝajne volis helpi nin, kiam ankoraŭ du grandaj kamionoj glitis lerte tien, kaj en tiu konfuzo ili batfaligis kelkajn policistojn, tiel liberiginte la friponon. Ni preskaŭ ĉiuj vundiĝis jam ĉe la karambolo.

— Kaj ĉu la ŝoforo? — demandis Gallon.

— Tiu estis lia homo — diris Connor, kiu ĵus envenis. — La ŝoforon de la polico, nomatan O’brien, iu pikis je la ventro jam anticipe en la ŝtuparejo. Li estas en hospitalo. Kanajlo sidis anstataŭ li al la direktilrado en policista uniformo.

— Neniu estas kulpa — diris Mackenzie, — ĉio estis elpensita kun genia antaŭvido. Tiu homo kalkulis je ĉiuj ebloj.

— Spite al tio, ke li estas arabo kaj fripono, tamen ne li estas Sinza — diris Connor. — Eble li havas ĉefrolon, sed estas sendube, kiam oni raportis pri la plej teruraj agoj de Sinza el Sud-Afriko, tiam la falsa hindo jam sidis en London.

— Pro la intereso de la plua esploro — diris Mackenzie ekstarinte, — nun jam mi devas inici vin, pri kio ĝis nun mi silentis, kiel pri servere konfidenca informo. Ibrahim ben Sinza, karaj sinjoroj, mortis antaŭ ok jaroj. Tiutempe ekflamis tiel grandaj ribeloj en la regiono de Kongo, ke la instancoj ne volis plu eksciti la homojn, komunikante la morton de la populara ĉefo de la rabistoj, tiel do oni sekretigis tion. Poste ili ĝojis, ke la afero forgesiĝis.

— Ankaŭ mi kontrolis tion en la koloniafera ministrejo — diris Connor. Tial mi serĉas interrilaton inter Sinza kaj aliaj aferoj. Ekzemple kunligon inter la murdisto de la kadavro, elakvigita el Tamizo kaj Hoffer.

— Ankaŭ al mi plaĉas tiu spuro — diris Mackenzie. — La unua, kiu sciiĝis pri la morto de Sinza, tiu akiris tre valoran indikon, kaj li facile povas uzi ĝin por liaj propraj celoj.

— Kiu mortigis lin? — demandis Bodley.

— Dizertinta, franca, fremdula legiano — respondis Connor.

— Tiu sama homo, kiu estas tre suspektebla pri la tri murdoj: la ĉantaĝisto de instruisto Lothar, nomata Horn — aldonis Mackenzie. — Mi povas konstati, konklude el la ĝis nunaj rezultoj de la esplorado — li diris fine, — ke tiu eksterordinare forta, lerta kaj rezoluta homo estas identa kun la serĉita Sinza, kaj nun li restadas en Londono.