Выбрать главу

Herta fumis la trian cigaredon, de kiam ŝi sidis en la oficejo de Connor.

— Vi pravas… — ŝi flustris. — Ĝi estis la kaŭzo de mia silento. Sed mi ne scias pli multe pri la afero.

Bonvulu paroli pri la nokto de la murdo de Lermontov.

— Kiam Tadief eksciis, kies filino mi estas, li venis al ni. Mia patro akceptis lin en sian domon. Tiam li ŝanĝis sian nomon Lermontov, anstataŭ la nomo, konata en malbonfamaj rondoj. Mia patro rakontis ankoraŭ nenion al mi, mi nur konjektis, ke ia terura afero povas kaŝiĝi en lia pasinteco, kaj mi legis kelkajn minacajn leterojn. Mia patro diris ĉion sincere nur post la morto de Lermontov. Tiam mi eksciis, ke Lermontov sciis absolute nenion, ĝis mia patro inicis lin en kelkajn aferojn. Mi pensis, ke Lermontov estas iniciita, kaj mi trudis demandojn al li. Sed la ruso rifuzis min. Dum la nokto de la murdo mi vidis, ke aŭrore la lampo ankoraŭ lumas en lia ĉambro. Mi supreniris al li por fari malesperiĝintan provon ekscii, kio estas tiu terura afero, kio malbonigas nian vivon. Kiam mi malfermis la pordon, li kuŝis tie mortinta. En la unua momento mi malbonfartis, eĉ ŝriki mi ne povis. Poste mi regis min. Ĉu la polico trovos ion ĉe tiu homo, kio povus kompromiti mian patron? Kolektinte ĉiun mian forton, mi traserĉis lian havaĵon… Lia kofro staris tie, mi ekzakte rigardis ĝin, sed mi trovis nenion. Poste mi vokis la policon.

Connor subite paliĝis, sed li ekregis sin.

— Vi lasis neniun eniri en la ĉambron, ĝis la alveno de la polico; mi scias tion. Nun bonvolu kolekti viajn pensojn, kaj rakontu, kion vi trovis inter la havaĵo de Lermontov? Pripensu bone, kion vi diras.

— Nenion. Lia tolaĵo estis en la kofro, kelkaj rusaj libroj kaj tualetaĵoj.

Connor sonorigis al Scribe, kaj li denove turnis sin al la knabino kun malbone kaŝita eksciteco:

— Ĉu vi estas tute certa pri tio, kaj vi firme asertas, ke vi trovis nenion alian en lia kofro?

— Mi bone memoras, ke mi ne vidis ceterajn objektojn.

La inspektoro envenis.

— Scribe! Akompanu la fraŭlinon en iun ĉelon de arestitoj, kaj alkonduku tuj instruiston Lothar; mi arestos ilin kiel komplicojn de la murdo.

La knabino svenis.

III

La tuta ĉefstabo estis kune, ekscitite diskutanta, en la ĉambro de la vicĉefkapitano. Connor envenis senvorte kaj iris al la vicĉefkapitano.

— Pardonon, sinjoro, mi arestis instruiston Lothar kaj lian filinon, kaj ili estas en la karcero. Mi faris tion je mia respondeco, bonvolu subskribi arestordonan dokumenton. — Fariĝis ĝenerala konfuzo.

— Mi estas via sincera admiranto, Connor, sed mi pensas, ĝi estis misago. Mi donas mian garantion por tiuj du homoj — diris Mackenzie.

— Mi ne havas eblon subskribi tiun dokumenton! — diris la vicĉefkapitano.

— Tiam mi ordonos, ke oni lasu ilin liberaj, sed tio estos tre malagrabla por vi, sinjoro. Scribe trovis perletojn ĉirkaŭ la valizo de la murdito. Mi konstatis, ke tiuj

globetoj estas buŝrefreŝigaj sukeraĵetoj. Herta Lothar estas kemiistino, kaj ŝi mem faris tiujn sukeraĵetojn en sia laboratorio, en la strato Westminster, kiujn ŝi sekigis strange, surfadenigite, tial ili estis truigitaj meze, kiel bidoj. La sukeraĵetoj estas specialaj, mentolaj preparaĵoj, ĉar la fraŭlino eksterordinare pasie fumas, tial ŝi deziras mildigi la nikotinodoron en sia buŝo. Ŝi konstante kunportas tiujn sukeraĵetojn, krome acetonon por forigi la nikotinon de sur siaj ungoj. Ĉu vi volas, sinjoro, ke mi lasu ŝin libera?

La vicĉefkapitano diris nenion. Li subskribis la dokumenton.

— Ĉio ĉi povas esti vera, Connor! La instruisto kaj lia filino estas komplicaj.

— Plie ili estas viktimoj en la afero! — diris Mackenzie. — Mi kontraŭas ilian areston.

— Bedaŭrinde, mia ofico postulas — diris Connor, — ke mi agu laŭregule en tiel grave suspektinda okazo.

— Kaj kio estas al la ĉefkulpulo? Al la ĉantaĝisto? — demandis Bodlely.

— Laŭ mia opinio — diris Gallon, — oni volis devigi la instruiston per minacoj, ke nun, kiam la kurzo de la akcioj de la kompanio Afrika Mahagono estas malalta, li vendu tiujn. Ankaŭ la valorpaperoj de Hoffer estas aĉetitaj.

— Ni devus scii, ke tiuj akcioj en kies manojn trafis — diris la vicĉefkapitano.

— Mi povas doni precizan informon pri tio — interrompis Bodley. — Baronino Waldenegg denuncis sian edzon pro trompo, ĉar li vendis siajn akciojn al la konzerno „Majoritato”. La baronino esploris, ke Rastignac estas la fondinto kaj ĉefakciulo de la akcia societo „Majoritato”. Tiu sama Rastignac, kiu aĉetis la akciojn de la heradanto de Hoffer, la sama Rastignac, kiu proponis al instruisto Lothar, ke li aĉetos lian parton…

— Kaj fine tiu Rastignac — diris Mackenzie, — kiu estis dizertinta legiano kaj soldatservis kun Tyckler kaj Lothar…

— Kaj kun barono Waldenegg — diris Bodley. — La baronino rakontis ĉion sincere. Ŝi estis dancistino en Maroko dum sia junaĝo, laŭ la nomo Ruĝa Lilio. Poste ŝi iel riĉiĝis kun la ses legianoj, kiuj estis Rastignac, Lothar kaj alia germano, la kompatinda Hoffer, Tyckler kaj Thillmann. Ili fondis la akcian societon Afrika Mahagono. Baldaŭ Ruĝa Lilio edziniĝis al Thillmann, sed tiu vanta virino persvadis sian edzon, oferinte multe da mono, ke li adoptigu sin aŭstria barono Waldenegg. Ilia geedzeco ne estis feliĉa. Efektive tiu Thillman direktas eĉ nun la laboron en la sud-afrika uzinoo, ĉar nur li estas sperta el la ĉefakciuloj pri la meblo-ligno.

— Kaj ili koluziis kun Tyckler por akiri la havaĵon — diris Mackenzie.

— La afero estas klara — ekparolis la vicĉefkapitano. — Thillmann mem estis Sinza en Sud-Afriko, li eksplodigis la kanalon, eble eĉ nun li damaĝas sian propran uzinon, por ke Rastignac povu aĉeti la preskaŭ senvalorajn akciojn, kiu direktas ĉion el Londono, kun Tyckler. Tyckler faris sin suspektinda, tial ili murdis sian komplicon. Ni arestos Rastignac-on eĉ hodiaŭ, kaj ni devas telegrafi al Sud-Afriko, ke oni arestu ankaŭ Thillmann-on.

— Ĝi estus vana afero, sinjoro — diris Connor trankvile. — Mi sukcesis konstati la identecon de Thillmann, alinome barono Waldenegg. Li estas identa kun la viktimo, numero du, elakvigita el Tamizo, kaj li eĉ nun troviĝas en la jurmedician instituto. Bonvolu doni permeson enterigi lin…

S E P A   Ĉ A P I T R O

La kvina

I

Rastignac kuŝis senkonscia. Detektivo sidis antaŭ la pordo de la sanatorio. Estis neeble pridemandi lin. En la vesperaj horoj, kvazaŭ furioza, li kuris sur la koridoron kaj svene falis. Li jam agoniis duon horon post lia transporto en la sanatorion. Oni devis flegi ankaŭ la malesperiĝintan sinjorinon Rastignac en la najbara ĉambro. La neatendita tragedio tre taŭzis ŝin. Rastignac, sen tio, ke li estus rekonsciiĝinta, mortis inter teruraj suferoj. Oni liveris lian kadavron en la jurmedicinan instituton.

La juna araba virino, kun kiu Rastignac konatiĝis en elita societo, eĉ konjekton ne havis pri la pasinteco kaj maĥinacioj de sia edzo. Ŝia pridemando estis tute neeble. La personaro apenaŭ povis diris iom da informo, kun kiu parolis Rastignac lastfoje? Baronino Waldenegg vizitis lin, kaj okazis varmega diskuto inter ili pro la kompanio Majoritato. — Ĉiuokaze ĝi estas interesa — diris ĉefkonsilisto Bodley. — Ni pridemandos la baroninon. — La konfeso de la baronino estis eĉ pli interesa. Ŝi rakontis, ke ŝi arde skoldis Rastignac-on pro sia indigniĝo. Dume la kurteno de la najbara ĉambro sving-leviĝis, kaj sinjorino Waldenegg ekvidis figuron de viro en la profundo de fotelo, kiu estis arabo laŭ ŝia opinio, la personpriskribo memorigis pri Naladna. Malgraŭ la deviga kompato, ankaŭ sinjorino Rastignac estis pridemandita pri tio. Ŝi ne sciis pri la araba vizitanto de sia edzo; la laborĉambro de Ratignac troviĝas tre malproksime de ŝia apartamento, kaj posttagmeze ŝi ne iris al sia edzo. Tiel statis la aferoj la sekvan tagon antaŭtagmeze.