Выбрать главу

…Oni ne regalis lin per laŭdoj. Kion ili pensis pri Connor, tio estis videbla sur la vizaĝoj. En la halo la ŝtatsekretario varme premis la manon de Connor kaj diris kun emfazo:

— Mi gratulas, sinjoro „konsilisto”.

— Vidu, Scribe — diris Connor, kiam ili trankvile iris sur la strato, — konsekvencaj supozoj kondukas al la plej gravaj policistaj eraroj. Bona detektivo neniam lasu trompi sin mem, se li havas akcepteblan ideon. Mi povintus kapti Muhat-on antaŭ du semajnoj, se mi ne estintus konsekvenca. Mi bedaŭras tion. Tiam nek la kompatinda Ratignac devintus morti pere de veneno, sed li estus pendumita.

— Diru, sinjoro — demandis la fidela Scribe konfuzite. — Kial vi donacis al mi la gloron de la malkovro de Muhat? Ĉar mi eĉ konjekton ne havis pri tio, ĝis vi ne rakontis tion.

— Mi ordigis la konton, Scribe. Mi ŝuldis al vi per io pro Leporeto. Anstataŭ forkurinta ŝtelisto, mi pagis al vi per multobla rabmurdisto. Mi pensas, ke nun jam ni estas kvitaj.

IV

Fine la sorto de instruisto Lothar plenumiĝis, li vivis en paco post lia kvindeka jaro. Li povis trankvile cigari sur la verando, inter liaj perferataj klasikuloj, transdoninte sin per ĉiuj pensoj al siaj eseoj, sciencaj recenzoj. Neniu ĝenis lin, Herta promenis ĝenerale kun Connor en la ĝardeno. Alvenis la printempo, kaj varmetaj tagoj faris Londonon pli amika. Ili tri renkontiĝis nur dum la vespermanĝo, tiam Herta aŭdis mirindajn historiojn de sia patro kaj de la iama studenta legiano. Connor ekvidis tiun blankan, larĝan strion inter liaj haroj la unuan fojon post la lukto kun Sinza, aŭrore en la tabla spegulo de majoro Rawson.

Ili volonte estus gastigantaj ankaŭ Ruĝan Lilion, sed vizitinte ŝin, la vilao de Lys Ruge estis senhoma, la sinjorino forvojaĝis du tagojn post ŝia liberiĝo. Ŝi skribis bildkarton al Conno el Gibraltaro. „Dankon pro ĉio, kion vi faris por mi. Estu feliĉa. Lys.”

Gazetinformo:

„Herta Lothar kaj polica konsilisto Connor geedziĝis en la pasintaj tagoj. La atestantoj estis kolonelo Rawson kaj ŝtatsekretario Hastings.”