— Eh, kial vi klaĉadas! — interrompis Rastignac bruske. Ili silentis. La kafo komencis boli.
— Mi vidas, ke oni forsekretas ion antaŭ ni — rimarkis la instruisto senteme.
— Nu, mi do rakontos tion… — diris Thillmann malpli laŭte. — Venu pli proksimen. Vi, dika aktoraĉo gardostaru, ke neniu suboficiro surprizu nin.
— Estus pli bone, se vi fermus vian buŝon — interrompis Rastignac, sed Thillamn tute ignoris lin, kaj li jam rakontis.
— Dek jarojn vivas jam la superstiĉo en la legio, ke altvalora plateno estas ie enfosita en la ĉirkaŭaĵo de Tadla, inter la oazoj Tafilalet kaj Bu Denib. Estis tie malbenita kompanio… plotono la kvara… Tre obskura historio, nur la plej supera militestraro konjektas ion. Onidire ili konis la kaŝejon. Tuta kompanio gardis la sekreton. Ili atendis, ke Tafilalet falu en la batalo, kaj ili povu elfosi la platenon. Suboficiroj, oficiroj kaj simplaj soldatoj komplotis tie por la trezoro. Nenio komunikiĝis de ili eksteren, sed okazis multaj, enigmaj murdoj en la kompanio. Poste iu denuncis ilin ĉe la ministrejo pri militaj aferoj. Tiam kelkaj oficiroj mortpafis sin, la restinta parto de la malbenita kompanio estis sendita en inferan marĉon por konstrui vojon, kaj ili ĉiuj mortis tie. La malnovaj, senrangaj soldatoj eĉ hodiaŭ kredas tion, kio flugas de buŝo al buŝo en la legio, ke altvalora plateno estas ie enfosita. Poste oni flustris, ke ĉio ĉi estas nur fabelo. Nu… fine… ĉu vi atentas, Tyckler? Ĉu neniu venas? Laŭdire la militestraro gardis la platenon en tiu kaseto, kiu estis trovita apud la murdita oficiro en la gubernio. Kaj nun ĉiu en Nor-Afriko persekutas ne nur Muhat-on, kaŭzontan ribelon, sed en la persono de Muhat la platenon, valorantan multcent mil pundojn… aŭ tion, kio almenaŭ restis el tiu plateno…
— Kaj kial estas danĝere paroli pri ĝi? — demandis Hoffer.
— Vi estas idioto — respondis Thillmann. — Ĉu vi scias, kion signifas, se legianoj konjektas legendan trezoron ie? Ĉu vi scias, kiom da sango, perfido, kiom aŭdacaj provoj devenas el tio? — Li eĉ pli mallaŭtigis sian voĉon. — Kaj de jaroj rondiras la superstiĉo, ke tiu plateno baldaŭ falos en la manojn de legianoj. Kaj ili ne redonos ĝin. Ne estas verŝajne, ke malnovaj legianoj ne povus elpensi pli saĝan aferon. Kaj oni jam dek jarojn timas tion. Tiu kompanio jam preskaŭ sukcesis akiri ĝin. Post multmonata, amara, mortiga penado degradita oficiro sukcesis trudi sin inter ilin. Li malkovris la tutan societon, por ke li rericevu sian rangon. Neniu el ili estis venigitaj antaŭ tribunalon, se kiel, kiel ne, ili tamen pereis en eksterordinare danĝeraj postenoj, en marĉoj, kaj en ĝangaloj. Cent veraj viroj. Ĝisostaj legianoj… Ili heredigis al ni la legendon… kaj la esperon…
— Kio estos al mia kafo! — ekstridis Tyckler por atentigi ilin pri la proksimiĝo de suboficiro. La kuirejaj fajroj forbrulis, ankaŭ la lastaj, flustraj paroladoj estingiĝis, la du tendaroj dormis. Ie hieno ridis laŭte, fatale, ironie, kvazaŭ finante la rakonton de Thillmann.
Antaŭtagmeze ili atingis Marakesch-on. La deklivo super la urbo finiĝis ĉe la fortikaĵo Gueliz. De tago al tago alvenis kaj de tie foriris la novaj koncentritaj rezerv-taĉmentoj. La eskadrono kaj la spahi-regimento deŝanĝis la garnizono de Marakesch en Gueliz, ĉar la malnovan depoton oni komandis al Tafilalet, kalkulante je la fuĝo de Muhat kaj je maltrankviliĝo. Kiel ĝenerale la eskadrono ricevis du tagan ripozon post la longa vojo, krome liberan forpermeson ĝis la vespersignalo. La malnovuloj, tute ne laciĝintaj dum la marŝado, alveninte tuj komencis fervore la paquettage-on, poste ili ordigis sian uniformon, konvenan en la urbo, kaj ili jam fru-posttagmeze promenis en Marakesch-on.
Unuavice ili vizitis kompreneble tiun apartigitan urboparton, kiu esta ĉirkaŭita kiel ia fortikaĵo per tiuj mur-ruboj, kiuj zonis la iaman Marokon, kaj oni amasigis la ruinojn, ke la tiel nomata Quartier Reserve estu apartigita de la aliaj kvartaloj. La randa parto de la loĝantaro konsistas el virinoj, kiuj se foje venis malantaŭ la rubajn fortikaĵmurojn, ili nenian en la vivo povis forlasi tiun lokon. Por legianoj, koloniaj soldatoj kaj eŭropanoj estis malpermesita restadi ĉi tie post vesperiĝo. Marakesch estas tre bela urbo. La kvartalon de la eŭropanoj, kiun oni nomis pri la granda fortikaĵo Gueliz, dekok mil palmoj apartigas de la araba urbo Medina, ĉirkaŭita de muro. Onidire, iam la konkerintaj praloĝantoj longe tendumis ĉi tie, dissemante ĉie daktilgrajnojn, kaj tiel kreskis la multe da palmoj ĉi-loke. Je la oka vespere, en tiu paca urbo oni fermas la pordegojn de Medina. La loĝantoj de tiu urboparto ne rajtas forlasi la kvartalon ĝis mateno, kaj la kanonoj de Gueliz mute, minace, kun averta senmoveco direktiĝas al la fermitaj pordegoj, per siaj faŭkantaj, kruelaj ŝtalbuŝoj. Mi jam menciis, kiel belega estas tiu urbo. Araba pastro montras al scivolemaj usonanoj la nekompareble belan turomiraklon de la minareto Kutubia, kiun konstruis kvardek mil kristanaj sklavon onidirie dum dek tagoj, je la ordono de Yacub el Mansur. Krome meritas atenton la juda kvartalo, Mellah, tiu troplena, sufoka, rumora urboparto de la ĉifoniĝintaj homamasoj, kaj post la faro de kelkaj interesaj fotoj per fotoaparato Kodak, pri la malnovaj, kadukaj domoj, pri la nudaj, trolaciĝintaj parioj, oni povas reiri al la luksa hotelo Mamunia, kie komenciĝas la lunĉo en tiu ĉi tempo, eksonas la ĝazmuziko, kaj estas videblaj vere pompaj vestaĵoj.
La amuzejo „Bar de la Légion” pleniĝis de soldatoj. Post la longa marŝado ili soife tumultis antaŭ la drinkejtablo, rapide plensuĉante sin per alkoholaĵo, per drinkeja humoro, gaje, kriante, ridante, frapante la ŝultron unu de la alia. Vespere Horn tiom refortiĝis, ke ankaŭ li kuraĝis iri en la amason de la sinpuŝantaj soldatoj. Li ekvidis Thillman-on. La hakisto unu post la aliaj redonis la malplenajn bierbotelojn al la spilisto, kaj nur post la kvara li viŝis sian buŝon kontente.
— Ĝi estis bona! Kion vi volas trinki, fraĉjo?
Horn trinkis glason da ruĝa vino. Li mire spertis, ke iafoje li deziras la drinkaĵon. Ĝi mildigis ne nur lian soifon, sed po unu glaso da vino faris eltenebla tiun monotonan, krudan, senkompatan vivon.
— Ĉu vi volas amuziĝi, Venu, mi kondukos vin en interesen lokon, tie vi renkontos ankaŭ nian komunan amikinon. Formetu la monon, hodaŭ mi pagos ĉion.
La legiano estas la plej almozula kaj samtempe la plej malavara soldato en la mondo. Por mono li estas preta fari ĉion. Li ŝtelas, trompas, murdas, interbatadas, mensogas, nur tial, ke akirinte ĝin, pozeme, per facilaj gestoj li disĵetu ĝin inter la kamaradoj, prostituitinoj, maristoj, ke li gaje ridu, kiam tintante disruliĝas la taleroj.
Kompreneble ili iris al Medina, rompate por si vojon tra la Suq, la plej granda foiro en Afriko, tra la rumora homfluo de „marché arab”. La sunbrilo blindige refrapiĝis de sur la flavaj konstruaĵoj. La sufokaj polvonuboj preskaŭ senmove ŝvebis en la fetoro de la putriĝanta viando, cepo, fiŝo kaj ĉifonoj, miksiĝante kun jasmen- kaj mimozodoro. „Fabor! Fabor!” — kriegis la almozuloj, kaj ĉiu estas almozulo ĉi tie. Ĝi estas la Giama el Fna. Sepcent homoj troviĝas inter la almozuloj nur el la gento glana, blindiĝintaj en la dezerto. La sento de hontemo ne estas konata ĉi tie. Oni ne scias pri duonnudaj virinoj, ĉu ilia vestaĵo tiom ĉifoniĝis, aŭ ili tiel malkaŝe proponas sin? Inter ili estas multe da italinoj kun oraj orelringoj kaj grasa hararo. Ĝenerale ĉiu ŝmiras sin per grasaĵo kontraŭ la sennombraj insektoj, kiu haladzas abomen fetoron, miksiĝantan kun naŭzigaj manĝaĵ-vaporoj de diveresaj foiraj kuirejoj. Ĉie estas videblaj negroj, skelete maldikaj, portantaj ĉifonan, tolan lumbotukon. Dum jarcentoj po dekmiloj oni perforte venigis ilin ĉi tien, kiel sklavojn el Sudano. La kapo de Horn vertiĝis, li sentis, ke li tute perdiĝus, dronus en tiu milvoĉa simfonio de la odoroj, bruoj, se la ostecaj fingroj de Thillmann ne prenus forte lian brakon. Ili turnis sin en malvastan stratetaĉon, kaj ilia vojo krute kondukis supren, sur trivitaj ŝtupoj, inter longaj, grizaj domoj. Ĝi ŝajne estis ia araba amuz-kvartalo. Kurtenoj el mato kja perloj kovris la enirejojn de ĉiu domo sur la teretaĝo. Interne oni fumis nargileon, kaŭrinte sur la planko. Estis sentebla la odoro de kafo kaj dolĉa, araba cigaredo, kelkloke tamburo bruis, citro ĉirpis. Tie kaj ĉi tie raŭkaj, malnovaj gramofonoj muzikaĉis dudek jarajn, francajn furorkantojn. Ĉe la supra fino de la strato staris kelke da palmoj, kaj malgrand, blanka, kupolhava konstruaĵo. Thillmann eniris tien kun Horn. En la ejo estis kelkaj araboj kaj du maristoj. Maljunulo kredencis la trinkaĵojn. El la malluma fono de la amuzejo ardis bragfajro de kafkuira forno. Thillmann mendis brandon. De la plafono pendis pala, ruĝluma lucerno, apenaŭ ĵetante iom da lumo en la mezon, donante al la ronforma kafejo artefaritan, mistikan etoson. Sur la muroj estis videblaj malnovaj, artaj arabeskoj. Kiam iliaj okuloj alkutimiĝis al la mallumo, ili ekvidis burnusan virinon, kaŭrantan en la angulo.