Marta longe silentis.
— Mi ne scias, — ŝi fine diris per mallaŭta voĉo, — mi ne scias, kion mi povoscias, ĉu mi ion bone povoscias.
Ĉe la lastaj vortoj ŝiaj palpebroj malleviĝis; en la voĉo tremis profunda humiliĝo.
— Eble vi volus donadi lecionojn de muziko? Unu el miaj parencinoj ĝuste nun serĉas iun, kiu donadus lecionojn de muziko al ŝia filino.
Marta neante skuis la kapon.
— Ne, sinjorino, — ŝi diris, — en la muziko mi estas ankoraŭ dekoble pli malforta, ol en la franca lingvo.
Mario enpensiĝis. Ŝi tamen ne ellasis la manon de Marta el siaj manoj, kvazaŭ ŝi timus, ke tiu virino ne foriru de ŝi sen ricevo de konsilo kaj helpo.
— Eble, ŝi diris post momento, — eble vi laboris almenaŭ iom en sciencoj naturaj? Mia edzo edukas junan knabon, kiu malfacile progresas en la lernejo, tial por lin helpi, por kunripetado…
— Sinjorino, — interrompis Marta, — miaj scioj en la regiono de la sciencoj naturaj estas tiel supraĵaj, ke ili estas preskaŭ nenio…
Ŝi iom ŝanceliĝis kaj post minuto diris plue:
— Mi scias iom desegni. Se vi konas iun, kiu bezonus lecionojn de desegnado…
Mario post momenta pripenso neante skuis la kapon.
— Kun ĉi tio, — ŝi diris, — estas plej malfacile… malmulte da homoj lernas desegnadon, kaj krom tio plejparte instruas ĝin viroj… Jam tia estas la kutimo.
— Sekve, — diris Marta, premante la manon de la mastrino, — restas al mi nur diri al vi adiaŭ kaj danki vin por la boneco kaj afableco, kiun vi montris rilate min.
Mario etendis la manon al eleganta koverto, en kiu oni povis vidi kelke da monbiletoj, sed en tiu sama momento iu de flanke ektuŝis ŝian manikon. Tio estis la gaja Aleĉjo, kiu en la tuta tempo de la interparolado staris malproksime en pozo tre modesta kaj kun vizaĝesprimo tute ne gaja. Liaj okuloj duone kun raviteco, duone kun sincera kompato estis fiksitaj sur la vizaĝo de la juna vidvino, kiu eĉ plej malmulte ne atentis lian ĉeestadon. Eble, enirante en la salonon, ŝi lin vidis, sed kion povis interesi ŝin unu homo pli, kiu estos atestanto de ŝia humiliga konfeso, kiam la plej terura kaj neforigebla atestanto estis ŝi mem? Kion povis ŝin interesi la supozo, ke ies okuloj rigardas ŝin en la momento, en kiu ŝia propra rigardo kun teruro estis direktita en la profundon de ŝia propra senkapableco kaj en la senfundan abismon de la sorto, kiu ŝin atendas? Tial Marta ne atentis la ĉeestadon de la juna homo, Mario ĝin forgesis, kaj, sentante, ke iu ŝin tuŝete tiras je la maniko, ŝi turnis la vizaĝon kun iom da miro. Ŝi miris ankoraŭ pli, kiam ŝi vidis la fizionomion de Aleĉjo. Liaj moviĝemaj okuloj estis nun plenaj de malĝojo, la buŝo, sur kiu oni ordinare ĉiam vidis malseriozan rideton, havis nun esprimon bonkoran kaj eĉ iom kvazaŭ seriozan.
— Marinjo! — diris mallaŭte la juna homo, — via edzo laboras ĉe unu el la ilustritaj revuoj, eble oni tie bezonus iun, kiu scias desegni…
Mario ekplaŭdis per la manoj.
— Vi estas prava, — ŝi ekkriis, — mi demandos pri tio mian edzon!…
— Sed oni devas tion fari tuj! — ekkriis Aleĉjo jam kun sia ordinara vigleco, — ĝuste hodiaŭ estas kunsido en la redakcio…
— Kaj mia edzo estas en la kunsido…
— En la kunsido oni plej facile povus informiĝi pri tio…
— Mi tuj skribos al mia edzo…
— He, kian sencon havos skribado! tio daŭros tro longe! mi iros kaj mi elvokos Adamon el la kunsido…
— Iru, iru, Aleĉjo…
— Mi iras, mi rapidas, mi flugas! — ekkriis la juna homo, kaptis la ĉapelon, kaj, kun ekstrema rapideco metante ĝin sur la kapon ankoraŭ antaŭ la pordo, forgesante diri adiaŭ al la du virinoj, li elkuris en la antaŭĉambron. Tie li ĵetis la palton sur la ŝultrojn, kaj, kriante ankoraŭ unu fojon — mi kuras, flugas, rapidas —, li efektive kuris, rapidis kaj flugis de la ŝtuparo tiel same, kiel li faris antaŭ unu monato, kiam li volis kuratingi la junan belulinon, kiun li vidis tra la fenestro.
Mario ne eraris, kiam ŝi havis la konvinkon, ke ŝia kuzo posedas bonan koron, tial ŝi nun kun certa kontenteco akompanis lin per la okuloj ĝis la sojlo, poste ŝi turnis sin denove al Marta. La juna vidvino staris senmove, kun ankoraŭ pli ardanta ruĝo sur la vizaĝo. Ŝi ne povis ne vidi, ke ŝi vekis kompaton ne sole en ĉi tiu virino, kiu antaŭ momento premis ŝiajn manojn, sed ankaŭ en tiu juna homo, kiun ŝi preskaŭ tute ne konis, ĉar ŝi apenaŭ kelke da fojoj pasante lin vidis. Nun la unuan fojon en sia vivo ŝi estis objekto de homa kompato, ŝi preskaŭ mem ĝin elvokis, eviti ĝin aŭ forpuŝi ĝin ŝi, premata de fortega bezono, ne povis, kaj tamen ĉi tiu sento, kiun oni montris al ŝi, sento per si mem bona, falis sur ŝian kapon kiel premeganta pezo kaj klinis ĝin malsupren… Ŝi estis malkontenta de si mem, de sia interparolo kun Mario, ĉar tiu interparolo ĉe homoj tute fremdaj por ŝi elvokis simptomojn de kompato al ŝi… Tra ŝia kapo trakuris la penso, ke ŝi devis esti pli forta, pli kaŝema, pli sindetenema, ŝi havis tian senton, kvazaŭ en ĉi tiu momento forfalus parteto de ŝia persona kaj homa indeco, kvazaŭ ŝi la unuan fojon etendus la manon por almozo. Kiam la gekuzoj interŝanĝis inter si frazojn, kiuj koncernis ŝin, kiam la juna homo elkuris el la ĉambro, por porti al nekonataj, de ŝi neniam viditaj homoj peton en ŝia nomo, tiam naskiĝis en ŝi fortega deziro foriri, foriri tuj, per vorto de danko pagi por la momento da kompato, sed la almozon ne akcepti kaj diri:
— Mi esperas, ke mi mem min helpos.
Tiu deziro estis forta, ŝtopis la voĉon en la brusto de la juna virino, ondo da sango ĵetiĝis en ŝian kapon, kaj tamen ŝi ne submetiĝis al tiu deziro, ne foriris, staris senmova kun kapo klinita kaj manoj interplektitaj. En la plej profunda interno de ŝia estaĵo eksonis malgaja murmuro: — mi ne esperas, ke mi povos min helpi, mi ne povas fidi min mem! — Tio estis naskiĝanta konscio de propra senkapableco. Sub la influo de tiu ĉi sento kreskis en ŝi honto nedifinebla, sed turmenta. — Ho, se mi estus sola!… — ŝi pensis. — Se mi ne havus infanon!
— Volu diri al mi, — ekparolis Mario, — kiamaniere mi povos sciigi vin pri la rezultato de la penadoj, kiujn mi kaj mia edzo faros, por trovi por vi okupon… Eble vi lasos ĉe mi vian adreson?
Marta meditis dum momento.
— Se vi permesos, — ŝi respondis, — mi venos ĉi tien mem, por informiĝi.
En la unua momento ŝi volis doni sian adreson, sed tra ŝia kapo trakuris la penso, ke la juna feliĉa virino povas forgesi ŝin. Ŝin hontigis la kompato, kies objekto ŝi estis, sed ankoraŭ pli ŝin timigis la supozo, ke la espero pri laborenspezo, kiu ekbrilis antaŭ ŝiaj okuloj, denove malaperos kaj lasos ŝin en terura necerteco, nedifiniteco de la situacio.
Laborenspezo! kia proza, triviala, pure tera vorto ĝi estas! vi eble ekkrios, legantoj. Se anstataŭ ĝi estus ĉi tie ia flamanta amo, kora sopiro, alta revo, tiam la sentoj de la juna virino sin turnus en pli konvena por ili rondo de moralaj aperoj, vekus pli da simpatio, pli fortan kunsenton! Povas esti, mi ne scias. Sed certa estas tio, ke Marta pensis aŭ antaŭsentis, ke la sola garantio por la vivo kaj sano de la sola objekto de ŝia amo, de ŝia infano, la sola kvietigo de la sopirado, kiu plenigis la solecajn angulojn de ŝia malriĉa ĉambreto kaj ŝiajn se ne altajn, tamen purajn kaj honestajn revojn kaj pensojn — estis laboro, donanta laborenspezon. Eble Marta eraris; nur ŝia estonteco estis pruvonta la verecon aŭ erarecon de tiu ŝia opinio.
Post ankoraŭ kelke da interŝanĝitaj vortoj Marta Świcka diris adiaŭ al la mastrino de la loĝejo. Mario denove etendis la manon al la koverto kun la lilikoloraj randoj.
— Sinjorino, — ŝi diris iom nekuraĝe, — jen estas la ŝuldo, kiun mi havas koncerne vin por la tutmonata instruado de mia filino.
Marta ne etendis la manon.
— Vi nenion ŝuldas al mi, — ŝi diris, — ĉar mi absolute nenion lernigis al via filino.
Mario Rudzińska volis insisti, sed Marta kaptis ŝian manon, premis ĝin forte en siaj manoj kaj rapide forlasis la ĉambron. Kial ŝi foriris tiel rapide? Eble ŝi deziris la unuan fojon en sia vivo forkuri de la sentata malbona tento? Ŝi sentis, ke la mono, kiun oni proponis al ŝi, ne apartenas al ŝi, ke ŝi per nenio ĝin meritis, krom eble per senfruktaj bonaj deziroj, ke se ŝi ĝin akceptus, ŝi farus agon nehonestan. Tial ŝi ĝin ne prenis; sed kiam en la vespera krepusko, pro ŝparemeco ne lumigante la lampon en sia ĉambreto, ŝi ĉe la malforta lumo de la finiĝanta tago malfermis sian monujon kaj kalkulis la tie troviĝantajn malgrandajn monerojn; kiam ŝi ekpensis pri tio, ke krom tiu mono, kiu povas sufiĉi apenaŭ por kelke da tagoj, ŝi havas jam nenian alian, kaj ĉi tiu estas restaĵo de la sumo, kiun ŝi ricevis per la vendo de unu el la du vestoj, kiujn ŝi posedis; kiam la malgranda Janjo, alpremante sin al ŝiaj genuoj, plendis pri la malvarmo, kiu regas en la ĉambro, kaj petis ekbruligi fajron sur la kameno, kaj ŝi devis tion rifuzi, ĉar la provizo da ligno estis jam tre malgranda kaj pri ĝia pligrandigo ŝi nun ne povis eĉ revi; kiam fine ĉirkaŭis ŝin nokta mallumo, kiu pligrandigas la malgajecon kaj maltrankvilecon aliformigas en timegon, — tiam antaŭ ŝiaj okuloj, elvokita de ia mistera forto de la imago, preterŝoviĝis la eleganta koverto, ornamita per lilikoloraj randoj, kun la tri kvinspesmilaj biletoj interne. Marta desaltis de la seĝo kaj eklumigis la lampon. La fantomo de la nelabormeritita mono malaperis kune kun la mallumo, sed en la kapo de Marta restis post ĝi ia nedifinebla teruro.