Marta jam ne rigardis la desegnaĵon; fiksitaj en la malplena spaco, ŝiaj okuloj kovriĝis per vitreca vualo, kiu tamen ne fandiĝis en formo de larmoj, ŝia brusto spiris rapide kaj malfacile, sed ploron ĝi ne eligis. Turmenta ploro videble ŝiris la internon de ĉi tiu virino, sed ŝi batalis kontraŭ ĝi, batalis kontraŭ sia koro, penante kvietigi ĝian rapidigitan frapadon, kaj kontraŭ sia varmegigita kapo, forpuŝante de ĝi la svarmojn da rememoroj kaj ondon da revoj. Estis en ŝi ia kaŝita voĉo, kiu admonis, ke kun ĉiu larmo, kiu elfluos el ŝia okulo, kun ĉiu ĝemo, kiu skuos la bruston, kun ĉiu sekundo, kiun ŝi pasigos en la terura turmento de spirito ploranta super la tomboj de siaj esperoj kaj amo, foriros parteto de ŝiaj fortoj kaj de ŝia volo, malaperos parteto da energio, pacienco kaj persisteco. Kaj tiujn fortojn, tiun volon, tiun persistecon ŝi tiom, tiom bezonis! La tagmezo de ŝia vivo fariĝis por ŝi tiel kruda, tiel postulema, kiel karesa kaj malsevera estis ĝia mateno. Janjo levis al la patrino sian palan vizaĝeton.
— Panjo! — ŝi diris per ĝema voĉo, — kiel malvarme estas ĉi tie hodiaŭ! Faru fajron sur la kameno!
Anstataŭ ĉia respondo Marta kliniĝis, prenis la knabineton en siajn brakojn, alpremis forte al sia brusto ŝian malgrandan korpon, al ŝia frunto ŝi alpremis sian buŝon kaj tiele restis senmova en la daŭro de momento… Subite ŝi leviĝis, ĉirkaŭvolvis Janjon pli zorge per la lana ŝalo, sidigis ŝin sur la malalta benketo, genuiĝis antaŭ ŝi, ekridetis, kisis ŝin sur la pala buŝeto kaj per voĉo preskaŭ tute libera diris:
— Se Janjo trankvile ludos kun sia pupo, mi morgaŭ aŭ postmorgaŭ finos la laboron, mi aĉetos lignon kaj mi faros por Janjo tiel belan, varman fajron. Bone, Janjo? bone, mia amata infano?
Ŝi ridetis, dirante tion, kaj penis varmigi en siaj manoj la malvarmajn manojn de la knabineto. Janjo ankaŭ ridetis, ŝia buŝo per du kisoj fermis por momento la ŝin rigardantajn okulojn de la patrino, ŝi prenis sian pupon kaj kelke da malgrandaj lignaj ludiloj kaj ĉesis rigardi en la fummalpuran, malplenan kaj malvarmoblovantan profundon de la kameno. Plena silento denove regis en la ĉambreto, Marta sidis ĉe la tablo kaj rigardis atente la laboron de la bonega desegnisto.
Nun la rememoroj kaj kordoloroj, venkitaj kaj forpuŝitaj per la ordono de la volo, kuŝiĝis sur la fundo de ŝia brusto ne mortinte, sed silentante; ŝia vizaĝo esprimis trankvilan kunstreĉiĝon de ĉiuj fortoj de la menso, kaj nur la okuloj lumis per viva brilo de fervoro, kun kiu ŝi alpaŝis al tiu nova provo de siaj fortoj kaj kapabloj. Nun la atento de Marta enprofundiĝis jam ne en la ideon de la artisto, ne en la kortuŝantan sentemecon kaj poeziecon de la bildo, sed en la teknikon de la plenumo, en tiun teknikon, kiu, lerta per kompetenteco, riĉa per rimedoj, iris ĝis la fundo de la esenco de l’ arto kaj samtempe kun facileco de birda plumo glitis sur ĝia supraĵo, per malgrandaj rimedoj kreis aferojn belajn, enmetis ideon en ĉiun eĉ plej subtilan linion, sciis fari uzon el ĉiu parteto de la plata supraĵo, kiun ĝi kvazaŭ laŭvole ĵetkovris per strioj da lumo kaj ombro. Marta neniam pentris laŭnature, sed ŝi iam kopiadis malgrandajn pejzaĝojn, arbojn, florojn, homajn vizaĝojn. Tial la perfekteco de la desegnaĵo, kiu kuŝis antaŭ ŝi, ravis ŝin, sed ne fortimigis.
Certe mi ne estas tia artistino, kiel tiu, kiu desegnis ĉi tiun belegan bildeton, ŝi pensis, sed kopii ies laboron mi espereble povos… mi devas povi…
Tiel pensante, ŝi malfermis longforman skatolon, en kiu troviĝis ilaro por desegnado. Mario Rudzińska per la boneco de la koro kaj delikateco de la sentoj divenis la novan embarason, en kiu troviĝos la malriĉa virino, kaj enmanigis al ŝi tiun skatolon kune kun la modelo, de kiu devis esti farata kopio. La krajono de Marta ŝoviĝadis sur la glata papero, ŝi sentis, ke ŝia mano iras facile, ke ŝia penso precize kunfandiĝas kun la penso de la artisto, ke ŝia okulo sen malfacileco rimarkas la plej komplikitajn fleksojn de la linioj, la plej subtilajn diferencojn kaj alternadon de la lumo kaj ombro. Ŝia koro frapadis ĉiam pli forte kaj ĝoje, la spirado fariĝadis ĉiam pli facila, ruĝeto aperis sur la palaj vangoj, la okuloj flamis de sereneco kaj entuziasmo. Laboro, la konsolanto de suferantoj, la kunulo de soluloj, la vartisto de tiuj, kiujn ĵetas tien kaj reen la ventegoj de la vivo, venis en la malriĉan mansardon kaj alportis kun si trankvilecon. Vane la suna radio, kiu matene karesis la nudajn murojn de la ĉambreto, malaperis nun malantaŭ la altaj tegmentoj de la domoj, vane la granda urbo ruladis malsupre siajn obtuzajn misterajn senĉesajn bruojn, Marta nenion vidis kaj nenion aŭdis.
De tempo al tempo ŝi levadis la okulojn for de la laboro, por iom rigardi la infanon, kiu silente ludis en angulo de la ĉambreto, ŝi diradis al ĝi kelke da vortoj kaj denove profundiĝadis en sian okupon. Iufoje ŝiaj brovoj kunŝoviĝadis, la esprimo de profunda pripenso aperadis sur la frunto. La malfacilaĵoj kaj problemoj de la arto aperadis tiam antaŭ ŝi, prezentante obstinan kaj nevenkeblan taskon. Sed ŝi batalis kontraŭ ili, kaj ŝajnis al ŝi, ke ŝi ilin feliĉe solvas. Kiam ŝi levadis la kapon kaj rigardadis sian laboron, ŝi havis sur la buŝo rideton, kiu tamen malaperadis, kiam ŝi komencis komparadi ĝin kun la laboro de la majstro. En ŝia kapo videble naskiĝadis duboj kaj timoj, sed ŝi forpuŝadis ilin de si kiel ion tro altrudiĝeman, tro pezan por ŝiaj fortoj, tro turmentan por ŝia koro. Ŝi laboris kun granda streĉo de sia cerbo kaj de sia volo, kun entuziasmiga fervoro de imago, kiun kun plena amo fordoniĝis al la objekto de sia laborado, ŝi laboris per sia tuta kapo, per sia tuta animo kaj per siaj tutaj fortoj, kaj ŝi ĉesis labori nur tiam, kiam en la ĉambreto komencis kolektiĝi la unuaj ombroj de la vespera krepusko. Tiam ŝi alvokis al si Janjon, sidigis ŝin sur siaj genuoj kaj, rigardante la vizaĝeton de la infano, denove ridetis al ŝi. Sed nun ŝia rideto estis alia, ol matene, ne perforte eldevigita el ŝia dolorplena koro, ne kontraŭparola al la malgaja esprimo de la okuloj. La rideto nun elnaĝis per si mem kaj sen perforteco el la brusto de la juna patrino, kiun kvietigis laboro, varmigis espero.
Marta rakontis al sia malgranda filineto unu el tiuj fabeloj, kies enhavo, plektita el aperoj miraklaj, el koloroj belegaj, el kantoj de birdoj kaj el flugiloj de anĝeloj, tiel forte absorbas la menson kaj ravas la imagon de infanoj; sed dum ŝia buŝo ŝpinis la longajn fadenojn de fantaziaj rakontoj al la oreleto, kiu jam de longe ne havis tian plezuron, ŝian kapon plenigis unu sola penso, kiu senĉese ripetiĝadis kiel rekantaĵo, kiu enhavas en si la temon de la kanto de l’ vivo: se mi sukcesis… se mi sukcesos… se mi estas kapabla!…
Ĉu mi sukcesis? ĉu mi estas kapabla?… pensis Marta kelke da tagoj poste, suprenirante sur la ŝtuparo de la loĝejo de gesinjoroj Rudziński.