— Mia liteto, panjo! — ekkriis la knabineto — tiuj homoj forprenas ankaŭ mian liteton, kaj ankaŭ tiun kovrileton, kiun vi mem al mi faris! Reprenu, panjo, de ili mian liteton kaj la kovrileton.
La tuta respondo de la virino konsistis nur en tio, ke ŝi pli forte alpremis al la genuoj la kapon de la ploranta infano; ŝiaj nigraj, belaj, iom enfalintaj okuloj estis denove sekaj, la pala delikata buŝo estis fermita kaj silenta.
Tiu bela infana liteto estis jam la lasta el la elportitaj meblaĵoj. Oni malfermis en la plena larĝo la pordegon, la veturiloj ŝarĝitaj per la meblaĵoj enveturis en la belan straton, post ili foriris la portistoj, tenante sur la ŝultroj la reston de la ŝarĝoj, kaj malantaŭ la najbaraj fenestroj malaperis la homaj kapoj, kiuj ĝis nun scivole elrigardis sur la korton.
De la ŝtuparo malsupreniris juna knabino en supervesto kaj ĉapelo kaj haltis antaŭ la virino en la funebra vesto.
— Sinjorino, ŝi diris, — mi plenumis jam ĉion… mi pagis, al kiu oni devis… jen estas la resto de la mono.
Tion dirante, la juna knabino donis al la virino malgrandan rulon da monpaperetoj.
La virino malrapide turnis al ŝi la vizaĝon.
— Mi dankas vin, Sonjo, ŝi diris mallaŭte, — vi estis por mi tre bona.
— Sinjorino, vi ĉiam estis bona por mi, — ekkriis la knabino, — mi servis ĉe vi kvar jarojn, kaj nenie estis al mi nek iam estos pli bone, ol ĉe vi.
Dirinte tion, ŝi tuŝis la larme malsekajn okulojn per sia mano, sur kiu estis videblaj postesigno de kudrilo kaj gladilo, sed la virino en la funebra vesto kaptis tiun krudan manon kaj premis ĝin forte en siaj blankaj delikataj manplatoj.
— Kaj nun, Sonjo, — ŝi diris, — adiaŭ…
— Mi akompanos vin al la nova loĝejo, — rediris la knabino, — mi tuj vokos veturilon.
Kvaronhoron post tiu interparolo la ambaŭ virinoj kaj la infano eliĝis el veturilo antaŭ unu el la domoj ĉe la strato Piwna.
Tiu domo estis mallarĝa, sed alta, trietaĝa, ĝi havis eksteraĵon malnovan kaj malgajan.
La malgranda Janjo per larĝe malfermitaj okuloj rigardis la murojn kaj la fenestrojn de la domo.
— Panjo, ĉu ni loĝos ĉi tie?
— Ĉi tie, mia infano, — per mallaŭta voĉo respondis la virino en la funebra vesto, kaj ŝi turnis sin al la pordisto, kiu staris en la pordego.
— Mi petas, sinjoro, la ŝlosilon de la loĝejo, kiun mi luis antaŭ du tagoj.
— Ha! en la mansardo, sendube, — respondis la pordisto kaj aldonis: — iru supren, mi tuj malfermos.
El la malgranda kvadrata korto, kiu de du flankoj estis ĉirkaŭita de senfenestra brikokolora muro kaj de la du aliaj — de malnovaj lignaj staloj kaj konservejoj, la virinoj kaj la infano supreniris sur mallarĝan, malluman kaj malpuran ŝtuparon. La juna knabino prenis la infanon sur sian brakon kaj iris antaŭe, la virino en funebra vesto malrapide marŝis post ŝi.
La ĉambro, kies pordon la pordisto malfermis, estis sufiĉe vasta, sed malalta kaj malluma; unu negranda fenestro, malfermiĝanta super la tegmento de la domo, donis nesufiĉan lumon; la plafono, oblikve iranta de supre malsupren, kvazaŭ premis la murojn, de kiuj blovis malsekeca odoro de kalko, per kiu oni videble freŝe ilin blankigis.
En la angulo apud la forno el simplaj brikoj estis negranda kamero por kuirado: kontraŭe ĉe unu el la muroj staris negranda ŝranketo, poste ankoraŭ lito sen flankapogiloj, kanapeto tegita per disŝirita katuno, tablo nigre kolorigita, kaj kelke da flavaj seĝoj kun pajla reto, parte disŝirita kaj kavigita.
La virino en funebra vesto haltis momenton sur la sojlo, ĵetis malrapidan rigardon en la tutan ĉambron kaj poste, farinte kelke da paŝoj, sidiĝis sur la kanapeto.
La infano stariĝis apud la patrino kaj senmova, pala, turnadis ĉien la okulojn, en kiuj vidiĝis miro kaj timo.
La juna knabino forliberigis la veturigiston, kiu enportis en la ĉambron du malgrandajn pakaĵetojn, kaj ŝi komencis klopodi pri ordigo de la objektoj, elprenitaj el la pakaĵetoj..
Ili ne estis en granda nombro, ilia ordigo sekve daŭris mallonge; ne deprenante la superveston kaj ĉapelon, la knabino en unu el la pakaĵetoj orde aranĝis kelke da infanaj vestetoj kaj iom da tolaĵo, la duan, malplenigitan, ŝi forŝovis en angulon de la ĉambro, la liton ŝi ordofaris per du kusenoj kaj lana kovrilo, al la fenestro ŝi pendigis blankan flankkurtenon, en la ŝranko ŝi ordometis kelke da teleroj kaj potetoj, argilan kruĉon por akvo, tian saman pelvon, latunan kandelingon kaj malgrandan samovaron. Farinte ĉion ĉi tion, ŝi prenis ankoraŭ el malantaŭ la forno faskon da lignetoj kaj ekbruligis sur la kameno gajan fajron.
— Jen tiel, — ŝi diris, leviĝinte de la genua pozicio kaj turnante al la senmova virino la vizaĝon, ruĝigitan de la blovekscitado de la fajro: — mi ekbruligis fajron, kaj tuj estos al vi pli varme kaj pli lume. Lignon por hejtado vi trovos malantaŭ la forno, estos kredeble sufiĉe por ĉirkaŭ du semajnoj; la vestoj kaj tolaĵo estas en la pakaĵeto, la vazoj kuirejaj kaj bufedaj en la ŝranko, la kandelo en la kandelingo ankaŭ en la ŝranko.
Dirante ĉi tion, la bona servistino videble penis havi gajan tonon, sed la rideto ne povis sin teni sur ŝia buŝo, kaj la okuloj apenaŭ retenis larmojn.
— Kaj nun, — ŝi diris mallaŭte, kunmetante la manojn, — nun, mia sinjorino, mi devas jam iri!
La virino en funebra vesto levis la kapon.
— Vi devas jam iri, Sonjo, — ŝi ripetis, — ĝi estas vero, — ŝi aldonis, ĵetinte rigardon al la fenestro, — komencas jam vesperiĝi… vi certe timos iri vespere tra la urbo.
— Ho, ne tio, kara sinjorino! — ekkriis la knabino, — por vi mi en la plej malluma nokto irus al la fino de la mondo… sed… miaj novaj gesinjoroj morgaŭ tre frue matene elveturas el Varsovio, kaj ili ordonis al mi veni antaŭ la vesperiĝo. Mi devas iri ĉar ili hodiaŭ ankoraŭ min bezonos…
Ĉe la lastaj vortoj la juna servistino kliniĝis kaj, preninte la blankan manon de la virino, volis levi ĝin al sia buŝo. Sed la virino subite leviĝis kaj ĵetis ambaŭ brakojn ĉirkaŭ la kolon de la knabino. Ambaŭ ploris, la infano ankaŭ komencis plori, kaj per ambaŭ manetoj ĝi kaptis la superveston de la servistino.
— Ne foriru, Sonjo! — kriis Janjo, — ne foriru! ĉi tie estas tiel terure, tiel malĝoje!
La knabino kisis al sia estinta sinjorino la brakojn, la manojn, premis al sia koro la plorantan infanon.
— Mi devas, mi devas iri! — ŝi ripetadis plorĝemante, — mi havas malriĉan patrinon kaj malgrandajn fratinojn, mi devas labori por ili…
La virino en funebra vesto levis la palan vizaĝon kaj rektigis sian elastan talion.
— Mi ankaŭ, Sonjo, mi ankaŭ laboros, — ŝi diris per voĉo pli forta ol tiu, per kiu ŝi ĝis nun parolis, — mi ankaŭ havas infanon, por kiu mi devas labori…
— Dio vin ne forlasu, kaj Li vin benu, mia plej kara sinjorino! — ekkriis la juna servistino, kaj, ankoraŭ unu fojon kisinte la manojn de la patrino kaj la plorantan vizaĝon de la infano, ŝi, ne rigardante returne, elkuris el la ĉambro.
Post la eliro de la knabino en la ĉambro ekregis granda silento, interrompata nur de la kraketado de la fajro, kiu brulis sur la kameno, kaj de la bruo de la strato, kiu obtuze kaj neklare atingadis la mansardon. La virino en funebra vesto sidis sur la kanapeto, la infano en la unua momento ploris, poste ĝi alpremiĝis al la brusto de la patrino, silentiĝis kaj laca endormiĝis. La virino apogis la kapon sur la manplato, per la brako ŝi ĉirkaŭis la malgrandan talion de la infano, kiu dormis sur ŝiaj genuoj, kaj per senmovaj okuloj ŝi rigardis la tremetantan brilon de la flamo. Kun la foriro de la fidela kaj sindonema servistino foriris de ŝi la lasta homa vizaĝo, kiu estis atestanto de ŝia estinteco, la lasta apogo, kiu restis al ŝi post la malapero de ĉio, kio antaŭe servis al ŝi kiel apogo, helpo kaj subteno. Ŝi restis nun sola, elmetita al la volo de de la sorto, al la malfacileco de la soluleco, al la forto de siaj propraj manoj kaj kapo, kaj kune kun ŝi estis nur tiu malgranda, malforta ekzistaĵeto, kiu povis nur ĉe ŝia brusto serĉi ripozon, de ŝia buŝo postuli kareson, el ŝia mano atendi nutron. Ŝia domo, kiu estis iam aranĝita por ŝi de la amanta mano de la edzo, nun, forlasita de ŝi, akceptis en sian internon novajn loĝantojn: la bona, amata homo, kiu ĝis nun ĉirkaŭadis ŝin per amo kaj bonstato, de kelke da tagoj kuŝis en la tombo…