Pomaditaj, parfumitaj, brilantaj, bonodorantaj, torditaj en formo de misteraj ringoj, aŭ falantaj sur la frunton en signifplena malordo, ili prezentis majstraĵon de la friza arto kaj tuj donis al la figuroj de la junaj komizoj elegantecon de tre alta grado. Povas esti, ke tiuj figuroj de naturo ne estis tre elegantaj, oni povis eĉ vidi, ke la naturo donacis al ili neordinaran forton fizikan, dikecon kaj fortikecon de la muskoloj, tute plene rajtigantan okupiĝi per laboro iom pli malfacila, malpli delikata kaj agrabla, ol disvolvado de silkaj ŝtofoj, traŝovado de araneaĵaj puntoj inter du fingroj kaj svingado de polurita, malpeza, delikata ulno. Iliaj ŝultroj estis larĝaj, la manoj grandaj, la fingroj dikaj, la vizaĝoj eĉ ne tute junulaj, montrantaj per la matureco de la trajtoj kaj la denseco de la barboj la aĝon de pli ol tridek jaroj. Sed kun kia eleganteco plena de la plej delikata gusto estis faritaj la nigraj surtutoj, kiuj kovris tiujn larĝajn ŝultrojn, kiel belege sub la densaj barboj la koloraj kravatoj disvolvis siajn papiliajn flugilojn, per kiaj graciaj gestoj moviĝadis tiuj grandaj dikmuskolaj manoj, kiaj gustoplenaj kaj samtempe okulfrapantaj ringoj ornamis tiujn dikajn fingrojn! Nenio en la mondo, esceptinte nur neĝon, povis superi per blankeco la ĉemizojn, kiuj per ŝvelformaj ĵabotoj kaj dikaj brodaĵoj vidiĝadis sur iliaj brustoj; nenio en la mondo, nenia kordo, nenia risorto, nenia gutaperka pilko, nek korsete ekzercita virina talio, povis konkuri en la fleksiĝemeco de iliaj movoj, kun la elasteco de iliaj saltoj, kun la moviĝemeco de iliaj okuloj kaj la perfekta ekzerciteco de iliaj langoj.
— Koloro Mexique kun blankaj floraĵoj! — diris unu el tiuj junaj sinjoroj, disvolvante antaŭ la okuloj de la du aĉetantaj virinoj unu el la blokoj da ŝtofo.
— Eble la sinjorinoj preferos Mexique pur! — kriis alia.
— Aŭ gros-grains, vert de mer! ĝi estas la lasta modo…
— Jen estas puntoj Cluny por ĉirkaŭkudrado de falbaloj, — eksonis agrabla vira voĉo ĉe la dua fino de la tablo.
— Valencienoj, Alensonoj, Brugoj, Imitaĵoj, Blondaĵoj, Iluzioj…
— Fajo de koloro Bismark! eble iom tro hela, tro voyant? Jen estas alia kun nigra floraĵo.
— Bordeaux couleur sur couleur! Vi deziras ion pli malpezan?
— Mozambique! sultan! korpokoloro! Bonega por brunulinoj!
— Sinjorinoj deziras ion striitan! Kun strioj horizontalaj aŭ vertikalaj?
— Jen estas ŝtofo kun radioj! blankaj kaj rozokoloraj, efekto bonega! tre voyant!
— Radioj cindrokoloraj, tute nobelgustaj!
— Blua nebuleto sur blanka fono! por personoj junaj!
— Puntoj por pufo aŭ por papilio? Jen estas folipuntoj — kun randoj dentelés kaj unis; kiujn vi preferas?
— Sinjorinoj aĉetas Bismark kun floraĵoj? tre bone! kiom da ulnoj? dekkvin! ne! dudek?
— Sinjorinoj preferas folipuntojn kun randoj dentaj? bonega gusto! ĉu por papilio?
— Por sinjorino cindrokolorajn radiojn, kaj por vi, sinjorino, bluan nebuleton sur blanka fono? po kiom da ulnoj?
Tiuj fragmentoj de interparolado inter kvar junaj sinjoroj kaj la kvar aĉetantaj sinjorinoj faris impreson de ia, se ni povas tiel diri, pepado, kiu elirante el buŝo de viroj, faris efekton tute neordinaran. Se ne atestus la sonado de la voĉoj, kiuj, kvankam ili per mirinde aranĝita modulado imitis molan susuradon de ondiĝantaj ŝtofoj kaj mallaŭtan bruadon de disvolvataj puntoj, tamen eliradis el brustoj viraj, al kiuj la naturo donis sufiĉe potencajn pulmojn kaj bonege konstruitajn organojn de voĉo, — oni eĉ ne povus diveni, ke tiuj floraĵoj, radioj, nebuletoj, fonoj, folipuntoj, falbaloj, papilioj, tiu tuta pepado nekomprenebla por ĉiu nekompetenta orelo kaj montranta eksterordinaran erudicion en la regiono de ĉifonetoj, povas eliri el la buŝo de viroj, de tiuj reprezentantoj de serioza forto, serioza pensado kaj serioza laborado.
— Sinjorino Evelino D. revenis! — eksonis tra la magazeno basa voĉo, eliranta el la aperturo de la tubo.
Mario Rudzińska rapide leviĝis.
— Atendu ĉi tie momenton, — ŝi diris al Marta, — mi parolos antaŭe mem kun la posedantino de la magazeno, por ke en okazo de rifuzo de ŝia flanko vi ne estu elmetata al vana malagrablaĵo. Se, kiel mi esperas, ĉio iros bone, mi tuj venos peti vin.
Marta plue kun granda atento rigardis la manipuladon de vendado kaj aĉetado, kiu havis lokon ĉe ambaŭ flankoj de la longa tablo. Sur ŝia pala buŝo aperadis de tempo al tempo rideto; ĝi okazadis tiam, kiam la eksaltoj de la magazenaj sinjoroj fariĝadis plej risortosimilaj, la frizaĵoj plej moviĝemaj, la okuloj plej elokventaj.
Mario Rudzińska dume trakuris rapide la ŝtuparon, kovritan de mola tapiŝo, du grandajn salonojn, ĉirkaŭmeblitajn de vitropordaj ŝrankoj, kaj ŝi eniris en tre bele meblitan sinjorinan ĉambron, en kiu post kelke da sekundoj eksonis susurado de silka vesto rapide ŝoviĝanta sur la pargeto.
— Ha! c’est vous Marie? — ekkriis virina voĉo bonsona, karesa, tre agrable tuŝanta la orelon, kaj du blankaj elegantaj manoj ĉirkaŭpremis la ambaŭ manojn de Mario. — Sidiĝu do, mia kara, sidiĝu, mi petas! vi faris al mi efektivan surprizon! Mi ĉiam estas tiel feliĉa, kiam mi vin vidas! Kiel bonege vi aspektas! Kaj via estimata edzo, ĉu li estas sana kaj ĉu li ĉiam tiel multe laboras? Mi legis lian lastan artikolon pri… pri… mi ne memoras jam pri kio… sed belega artikolo! Kaj la ĉarma Jadvinjo, ĉu ŝi bone lernas? Mia Dio! kien foriris tiu tempo, kiam ni kune kun vi, Marinjo, ankaŭ lernis ĉe sinjorino Devrient! Vi ne povas imagi al vi, kiel kara estas por mi la rememoro pri tiu tempo, kiun mi pasigis kun vi en la edukejo!
La gracia, bele vestita, tridekkelk-jara virino kun majstreca hartubero malantaŭ la kapo, kun tre regulaj, kvankam jam iom velkaj trajtoj de vizaĝo kaj kun moviĝemaj nigraj okuloj, ombritaj de nigraj kaj larĝaj brovoj, eldiris tiun torenton da vortoj rapide, preskaŭ sen spirhalto, ne ellasante el siaj manoj la manojn de Mario, kiu sidiĝis apud ŝi sur palisandra kanapeto, tegita per multekosta damasko. Ŝi certe parolus ankoraŭ pli longe, sed Mario interrompis ŝian parolon.
— Kara Evelino! — ŝi diris, — pardonu, ke ĉi tiun fojon mi mallongigos mian intersalutiĝon kun vi kaj, sen iaj antaŭparoloj, komencos paroli pri afero, kiu tre okupas mian koron!
— Vi, Marinjo, ion bezonas de mi? Mia Dio! kiel feliĉa mi estas! diru, diru kiel eble plej rapide, per kio mi povas esti utila al vi! Mi estas preta iri por vi piede al la fino de la mondo…
— Ho, ne tiel grandan oferon mi postulos de vi, kara Evelino! — diris ridante Mario, poste ŝi daŭrigis serioze: — mi ekkonis antaŭ nelonge iun malriĉan virinon, kiu min tre interesas…
— Malriĉan virinon! — vivece interrompis la mastrino de la riĉa magazeno, — sekve vi certe deziras, ke mi per io ŝin helpu? Ho, vi ne trompiĝis pri mi, Marinjo! mia mano estas ĉiam malfermita por tiuj, kiuj suferas!
Dirante la lastajn vortojn, ŝi ŝovis la manon en la poŝon kaj, elpreninte el ĝi sufiĉe grandan eburan monujon, volis jam malfermi ĝin, sed Mario retenis ŝian manon.
— Ne pri almozo nun estas la afero, — ŝi diris; — la persono, pri kiu mi volas paroli al vi, ne deziras kaj eble ne akceptus almozon… ŝi deziras kaj serĉas laboron…