Ne pli frue ol tiam, kiam la mastrino de la magazeno finis tiujn vortojn, la maŝino, kiu eksilentis ĉe la komenco de la interparolado, ekbruis denove. La virino, kiu estis klinita super ĝi, havis larmojn en la okuloj.
Elirinte el la magazeno, Marta direktiĝis ne al sia loĝejo, sed en tute alian flankon. El la esprimo de ŝia vizaĝo oni povus vidi, ke ŝi iras sen celo, ŝiaj manoj estis kaŝitaj en la manikoj de la supervesto kaj forte kunigitaj inter si. Marta ĉiam sentis senkonscian, sed fortan deziregon levi supren la kunigitajn manojn kaj kunpremi per ili la kapon, kiu flamis kaj estis tre peza. En tiu kapo estis nur unu penso, kiu ripetiĝadis kun obstina senĉeseco kaj eksterordinara rapideco: mi ne povoscias! Tiu penso ripetiĝadis kvazaŭ miloj da fulmoj, kvazaŭ miloj da ponardoj, kiuj traflugadis la cerbon, pikadis la tempiojn kaj faladis per siaj pintoj sur la fundon de la brusto. Post kelke da minutoj Marta diris al si: ĉiam kaj ĉie tio sama…
Dum momento ŝi denove pensis pri nenio, aŭ, pli vere, ŝi jam senkonscie, sed senĉese ripetadis en siaj pensoj: mi ne povoscias!
Subite ŝi faris al si la demandon:
— Kio ĝi estas, kio akompanas min ĉiam kaj ĉie, elpuŝas min el ĉie?…
Ŝi frotis la frunton per la mano kaj respondis al si mem:
— Ĉiam kaj ĉie mi mem iras kun mi kaj mi mem elpuŝas min el ĉie…
Kun granda malfacileco ŝi streĉis sian cerbon, por povi pensi, kaj rememorigis al si la pasintecon, komencante de la momento, kiam en la salono de la informa oficejo ŝi sidiĝis al la fortepiano, por malfeliĉe ekludi la malfeliĉan Prière d’une vierge, ĝis tiu lasta momento, kiam, starante en la laborejo de la riĉa magazeno, ŝi la faratajn al ŝi demandojn devis respondadi per: mi ne povoscias!…
— Ĉiam tio sama! — ŝi ripetis en siaj pensoj, — iom de ĉio, nenion fundamente kaj ĝis la fundo… ĉion por ornamo aŭ por bagatelaj oportunaĵetoj de la vivo, nenion por utileco…
Tiuj ĉi nemultaj vortoj, kiujn ŝi elpremis el sia cerbo, kiun kvazaŭ per reto ĉirkaŭvolvis la sola penso «mi ne povoscias», lacigis ŝin. En tiu tago, elirante el sia domo, ŝi estis tiel zorgoplena, tiel okupita, preskaŭ flamigita de la nova plano, kiu venis al ŝi en la kapon, ke ŝi tute ne pensis pri manĝo. Rigardante Janjon, kiu trinkis sian kutiman matenan glason da lakto, ŝi sentis eĉ ian abomenon kontraŭ manĝado. La ĉiam turmentata kaj vundata flanko morala silentigis la flankon fizikan. Ŝiaj piedoj ŝanceliĝis, ŝia koro frapis forte kaj kun granda rapideco, kvankam ŝi iris malrapide. Nun en ŝia kapo baraktis nova demando, kiu komence konsistis nur el la mallonga vorto: kial? Post momento al tiu ĉi vorto komencis alkreskadi aliaj vortoj, komence senordaj, poste ordiĝantaj en formo de ia logika fadeno da pensoj. — Kial… estas tiel? — demandis sin mem la juna virino, — kial la homoj postulas de mi tion, kion neniu al mi donis? Kial neniu donis al mi tion, kion la homoj hodiaŭ postulas de mi?
Subite Marta ektremis, ŝi sentis, ke iu facile tuŝis ŝian brakon.
— Ĉu vi permesos, sinjorino, ke mi rememorigu al vi mian konatecon? — eksonis post ŝi milda, eĉ iom nekuraĝa virina voĉo.
Marta returnis sin kaj ekvidis tiun saman virinon, kiu en la momento de ŝia eniro en la laborejon de la magazeno levis la kapon de super la maŝino kaj faris al ŝi ĝentilan saluton, poste ĉesis kudri kaj atente aŭskultis la interparoladon, kiu estis decidonta pri ŝia sorto. Tio estis persono ne bela kaj tute ne bonstatura, tamen sufiĉe gracia, kiel preskaŭ ĉiu Varsovianino, tre bonorde vestita, kun esprimo de prudento kaj boneco sur la varioldifektita vizaĝo.
— Vi eble ne rekonas min, — diris la fraŭlino, marŝante flanke de Marta, — mi estas Klaro, mi laboras en la magazeno de sinjorino N. preskaŭ jam kvin jarojn, mi kudradis iam vestojn por vi kaj mi portadis ilin al vi sur la straton Graniczna.
Marta rigardis la apud ŝi irantan virinon per nebulitaj okuloj.
— Efektive, mi rememoras, — ŝi eldiris post momento kun kelka malfacileco.
— Mi petas pardonon, ke mi estas tiel aroganta kaj mi atakas vin sur la strato, — diris plue Klaro, — sed vi estis iam por mi tiel ĝentila kaj bona… vi havis tiel belan malgrandan filineton… ĉu via filineto…
Ŝi hezitis kun la finado de la demando, sed Marta divenis ŝian penson.
— Mia infano vivas, — ŝi diris.
La lasta vorto elglitis el ŝia buŝo verŝajne malgraŭvole, ĉar rapide kaj neklare, sed en ĝi eksonis tia maldolĉeco, kia ĝis nun neniam estis en ŝia voĉo. Klaro silentis momenton, kvazaŭ meditante, poste ŝi diris:
— Mi aŭdis pri la morto de sinjoro Świcki kaj tuj mi diris al mi en la pensoj: ha, kiamaniere la sinjorino helpos al si en la mondo… kaj ankoraŭ kun infano! Mi tre ĝojiĝis, kiam mi vidis vin venanta en nian magazenon kaj mi pensis, ke vi laboros kune kun ni. Tio estus tre bona, ĉar sinjorino N. estas bona kaj pagas sufiĉe bone… nur fraŭlino Bronislavo estas iom kaprica kaj iufoje faras grimacojn, sed se oni estas malriĉa, oni ja devas iufoje ion toleri… se oni nur havas laboron. Tial estis al mi malagrable, tre malagrable, kiam mi aŭdis, ke sinjorino N. rifuzas al vi laboron… Mi tuj rememoris mian kompatindan Eminjon… — La lastajn vortojn la kudristino elparolis malpli laŭte kaj kvazaŭ al si mem, sed Martan ili frapis pli ol ĉiuj antaŭe aŭditaj.
— Kiu do ŝi estas, tiu kompatinda Eminjo? — demandis la juna vidvino.
— Tio estas mia kuzino, malpli juna ol mi per kelke da jaroj. Mia patrino kaj ŝia patrino estis fratinoj, sed kiel ofte okazas, iliaj sortoj estis ne egalaj. Ŝia patrino edziniĝis kun oficisto, mia edziniĝis kun metiisto. Kiam ni ambaŭ fariĝis pli aĝaj, Eminjo estis fraŭlino kaj mi estis simpla knabino. Krom tio ŝi estis bela kaj min variolo tute malbeligis, kiam mi havis ankoraŭ la aĝon de dekdu jaroj. Tial la onklino konstante paroladis: al Eminjo mi donos bonan edukon kaj poste mi ŝin bone edzinigos… Komence ŝi tenis por ŝi guvernantinon, poste ŝi sendis ŝin en ian malgrandan edukejon. Mia patrino komence estis tre afliktita, ke la variolo min tiel terure malbeligis, sed la patro ne tre estis afliktita. — Kio do grava, — li diradis, — ŝi estos malbela, ŝi ne edziniĝos! granda malfeliĉo! ĉu malmulte da viroj ne edziĝas, kaj tamen ili vivas en la mondo kaj ne estas al ili tre malbone! — Mia patrino respondadis: — viro estas alia afero! se, Dio gardu, io okazos kun ni, tiam Klaro, ne edziniĝinte, mortos de malsato! Sed la patro, anstataŭ afliktiĝi kiel la patrino, ofte ridadis kaj koleradis. — Ho vi, virinaĉoj, virinaĉoj! — li diradis, — laŭ via cerbo, se oni nur ne edziniĝas, oni tuj mortas de malsato! Ĉu la knabino ne havas manojn? Kaj vi devas scii, ke li mem estis ĉarpentisto kaj li amis fanfaroni per sia forto. Li ofte diradis: — La manoj, mia sinjoro, tio estas la ĉefa afero! Kapon Dio al unu homo donas, al alia ne donas, sed manojn ĉiu havas! Mi havis la aĝon de dektri jaroj, kiam la gepatroj komencis sendadi min en kudrejon, por lerni; kompreneble ili pagis por mi kaj pagis multe, sed dank’ al Dio mi efektive lernis ĉion, kio estas necesa…
— Kaj ĉu vi longe lernis? — demandis Marta, kiu kun ĉiam pli granda intereso aŭskultis la senartifikan rakontadon de la kudristino.
— Ho, mi lernis ne malpli ol tri jarojn, kaj eĉ poste mi ankoraŭ ne povis tuj laborenspezi, sed tutan jaron mi laboris en magazeno senpage, por nur lertiĝi en la altranĉado, en la kudrado per maŝino, kaj por ellabori al mi bonan guston. Sed dank’ al tio nun mi estas jam tiel kompetenta, ke mi povus mem fondi kudrejon aŭ magazenon, se mi havus monon, ĉar por tio oni bezonas almenaŭ iom da mono… sed antaŭ tri jaroj nia patro mortis, krom mi restis ĉe la patrino du miaj pli junaj fratoj, el kiuj unu lernoservas ĉe lignaĵisto, kaj la dua vizitas lernejon… por la lernado de ambaŭ estas necese pagi, kaj ankaŭ al la patrino, kiu estas jam nejuna virino, estas necese havigi ian negrandan komforton…
— Kaj vi sola laboras por ĉio ĉi tio?
— Preskaŭ sola, ĉar post la patro restis al ni nur malgranda dometo sur la strato Solna, kaj en tiu dometo ni loĝas… almenaŭ por loĝejo ni ne bezonas pagi… cetere sinjorino N. pagas al mi bone, kaj per tio, kion mi ricevas de ŝi, ni iel aranĝas nian vivon, ke ni ekzistu kaj ke ni pretigu estontecon por la fratoj.