Ĉio forpasis… la amo, bonstato, trankvileco kaj sereneco de la vivo, kaj sola postesigno de sonĝosimile malaperinta estinteco estis por la malfeliĉa virino la doloraj rememoroj kaj tiu pala, malforta infano, kiu nun, malferminte la okulojn post momenta dormo, ĵetis siajn manetojn ĉirkaŭ ŝian kolon kaj, alpremante sian buŝeton al ŝia vizaĝo, mallaŭte diris: Panjo! donu al mi manĝi! Nun tiu peto ankoraŭ havis en si nenion, kio povus veki timon aŭ malĝojon en la koro de la patrino.
La vidvino metis la manon en la poŝon kaj eltiris monujon, kiu enhavis kelke da monpaperetoj — la tuta havo de ŝi kaj ŝia filino.
Ŝi ĵetis la tukon sur la ŝultrojn, kaj, dirinte al la infano, ke ĝi trankvile atendu ŝian revenon, ŝi eliris el la ĉambro.
Sur la mezo de la ŝtuparo ŝi renkontis la pordiston, kiu portis faskon da ligno al unu el la loĝejoj, kiuj troviĝis en la unua etaĝo.
— Kara sinjoro, — diris la vidvino ĝentile kaj iom nekuraĝe, — ĉu vi ne povus alporti al mi el la proksima butiketo lakton kaj bulkojn por mia infano?
La pordisto, ne haltante, aŭskultis ĉi tiujn vortojn, poste li deturnis la kapon kaj respondis kun apenaŭ kaŝata malkontenteco:
— He, kiu havas tempon, por iri serĉi lakton kaj bulkojn! Ne por tio mi estas ĉi tie, ke mi alportu manĝon al la loĝantoj.
Dirante la lastajn vortojn, li malaperis malantaŭ flekso de la muro. La vidvino iris pli malsupren.
— Li ne volis fari al mi komplezon, — ŝi pensis, — ĉar li divenas, ke mi estas malriĉa… Al tiuj, de kiuj li esperas ricevi pagon, li portis pezan faskon da ligno.
Ŝi iris malsupren sur la korton kaj rigardis ĉirkaŭen.
— He, kion do vi tiel ĉirkaŭrigardas? — eksonis apud ŝi virina voĉo raŭka kaj malagrabla.
La vidvino ekvidis virinon, kiu staris antaŭ malalta pordeto proksime de la pordego kaj kies vizaĝon ŝi en la krepusko ne rekonis, sed kies mallonga jupo, granda tola kufo kaj simpla tuko, malrekte ĵetita sur la ŝultrojn, kaj ankaŭ la sono de la voĉo kaj la tono de la parolado montris, ke ŝi estas virino popolamasa.
La vidvino konjektis, ke tio estas la edzino de la pordisto.
— Mia bona sinjorino, — ŝi diris, — ĉu mi ne trovos ĉi tie iun, kiu alportus al mi lakton kaj bulkojn?
La virino pripensis momenton.
— De la kioma etaĝo vi estas? — ŝi demandis, — Mi vin ial ankoraŭ ne konas.
— Hodiaŭ mi enloĝiĝis en la mansardo…
— Ha, en la mansardo! Nu kial do vi parolaĉas pri ia alportado al vi? ĉu vi ne povas mem iri al la vendejo?
— Mi pagus por la servo, — mallaŭte diris la vidvino; — sed la pordistedzino ne aŭdis, aŭ ŝajnigis, ke ŝi ne aŭdas ŝiajn vortojn, kovris sin pli bone per la tuko kaj malaperis malantaŭ la malgranda pordeto.
Kelke da minutoj la vidvino staris senmove, videble ne sciante, kion fari kaj al kiu sin turni; ŝi ekĝemis kaj lasis fali la manojn. Sed baldaŭ ŝi levis la kapon, kaj, alirinte al la pordego, ŝi malfermis la pordeton, kiu kondukis al la strato.
Estis ankoraŭ ne tre malfrue vespere, sed sufiĉe mallume: malmultaj lanternoj malbone lumis la mallarĝan strateton, plenan de amasoj da homoj; sur la trotuaroj larĝaj partoj estis en plena mallumo. Ondo da malvarma aŭtuna vento enfluis en la pordegan arkaĵon tra la malfermita pordeto, frapis la vizaĝon de la vidvino kaj ekturnis la flankojn de ŝia nigra tuko; la bruo de la veturiloj kaj la murmurego de la intermiksitaj paroloj surdigis ŝin, la mallumo sur la trotuaroj ŝin timigis. Ŝi retiriĝis je kelke da paŝoj en la profundon de la pordega arkaĵo kaj staris denove kelkan tempon kun mallevita kapo; subite tamen ŝi elrektiĝis kaj paŝis antaŭen. Ŝi eble rememoris sian infanon, kiu atendis manĝon, aŭ eble ŝi eksentis, ke ŝi devas akiri de sia volo kaj kuraĝo tion, kion ŝi de nun devos jam akiradi ĉiutage, ĉiuhore. Ŝi metis la tukon sur la kapon kaj transpaŝis la sojlon de la pordeto. Ŝi ne sciis, en kiu flanko oni devas serĉi butiketon kun manĝeblaĵoj. Ŝi iris sufiĉe grandan pecon, esplorante per la rigardo la elmetaĵojn de la magazenaj fenestroj, ŝi preterpasis kelke da cigarbutiketoj, ian kafejon, ian butikon de silkaĵoj, kaj ŝi iris returne. Ŝi ne kuraĝis pli enprofundiĝi en la straton, nek peti de iu klarigon. Ŝi direktis sin en la alian flankon, kaj post kvaronhoro ŝi revenis kun kelke da bulkoj en blanka tuketo.
Lakton ŝi ne alportis; ĝi ne estis ricevebla en la butiko, en kiu ŝi trovis la bulkojn, ŝi ne volis, ne povis serĉi pli longe, ŝi estis maltrankvila pri la infano, ŝi reiris rapide, ŝi preskaŭ kuris. Ŝi estis jam kelke da paŝoj antaŭ la pordego, kiam tuj malantaŭ si ŝi aŭdis viran voĉon, kiu kantetis:
Ŝi penis certigi al si en la animo, ke la kanteto celas ne ŝin, ŝi ekmarŝis pli rapide kaj jam atingis la pordeton, kiam la voĉo de la kantanto ekparolis:
— Kien tiel rapide? kien? la vespero estas bela! eble ni iom promenos?
Sen spiro, tuta tremante de timo kaj ofendo, la juna vidvino enkuris en la pordegon kaj forte ĵetfermis post si la pordeton. Post kelke da minutoj Janjo, vidante la patrinon, enirantan en la ĉambron, ĵetis sin al ŝi, alpremante sin al ŝiaj brakoj.
— Tiel longe vi ne revenis, panjo! — ŝi ekkriis, sed subite ŝi silentiĝis kaj fikse rigardis la patrinon —: panjo, vi denove ploras, vi denove havas tian aspekton, kiel… kiel tiam, kiam oni en ĉerko elportis la patron el nia loĝejo.
La juna virino efektive tremis per la tuta korpo, larmoj amase fluis sur ŝiaj flamantaj vangoj. Tio, kion ŝi suferis en la daŭro de sia kvaronhora ekskurso en la urbon, la batalo kun sia propra timemeco, la rapida kuro en la glitiga strato, meze de la amaso da homoj kaj la malvarmaj ondoj de la vento, precipe la ofendo, kiun ŝi ricevis kvankam de homo nekonata, sed kiun ŝi ricevis la unuan fojon en la vivo, — ĉio videble tre profunde ŝin skuis. Estis tamen videble, ke ŝi decidis venkadi sin mem sur ĉiu paŝo, ĉar ŝi rapide trankviliĝis, forviŝis la larmojn, kisis la infanon, kaj, blovekscitante la fajron sur la kameno, ŝi diris:
— Mi alportis al vi bulkojn, Janjo, kaj nun mi preparos la samovaron kaj pretigos teon.
Ŝi prenis el la ŝranko la argilan kruĉon, kaj, rekomendinte al la infano esti singarda kun la fajro, ŝi denove malsupreniris sur la korton al la puto. Baldaŭ ŝi revenis, malfacile spirante kaj lace, kun talio klinita pro la pezo de la kruĉo plena de akvo, kiun ŝi portis; ŝi tamen ne ripozis eĉ unu momenton, sed tuj komencis la preparadon de la samovaro. Ĉi tiu laboro, kiun ŝi faris videble la unuan fojon en la vivo, iris tre malfacile, tamen post ne plena horo la teo estis trinkita. Janjo estis senvestigita kaj endormigita. La egalmezura kaj mallaŭta spirado de la infano atestis dormon trankvilan, de la pala vizaĝeto malaperis la postesignoj de larmoj, tiel multe elverŝitaj en la daŭro de la tuta tago.
Sed la juna patrino ne dormis; en sia funebra vesto, kun disliberigitaj nigraj bukloj, kun vizaĝo apogita sur la manplato, ŝi sidis senmove kontraŭ la estingiĝanta fajrejo kaj meditis. Komence mordanta doloro faldis ŝian blankan frunton en kelke da profundaj sulkoj, la okuloj pleniĝis de larmoj, la brusto leviĝadis per malfacilaj ĝemoj. Sed post iom da tempo ŝi ekskuis la kapon, kvazaŭ ŝi volus forpeli la amason da kordoloroj kaj timoj, kiuj ŝin sieĝis, ŝi leviĝis, rektigis la talion kaj diris mallaŭte: